Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2002-2004

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

La juraj bazoj de la ĝeneva akordo

Israelo-Palestino, paco jure fundita

Israelanoj kaj palestinanoj alvenis ĉe radikale nova momento en sia komuna historio. La bazo de fariĝebla paco aperas kun la ĝeneva iniciato. La tuta internacia komunumo estas koncernata. Aŭ la du popoloj trudos al siaj reprezentantoj fari la pacon sur tiu ĉi bazo, aŭ ili daŭrigos sian subiĝon en la inferon de la perforto.* Sed kiel eblis proksimigi poziciojn kiuj ne ĉesis disiĝi?

* La teksto de tiu ĉi akordo legeblas, en la franca lingvo, en la teksejo de Le Monde diplomatique.

La palestinanoj postulas ĉiujn siajn rajtojn, konstante rompataj de duonjarcento. Israelo disvolvis koncepton de sia sekureco kiu neas ilin al ili. Ĉu la projekto esprimas malvenkon de iuj aŭ de la aliaj? La referenca mezuro kiu ebligas taksi ĝin estas tiu de la internacia juro. La principoj pri la rajtoj de la popoloj, pri la homrajtoj, pri la homrajta juro en armitaj konfliktoj kaj pri la neuzo de forto, estas tiuj laŭ kiuj la ĝeneva projekto povas esti aprezata.

Notindas ke la etoso estis tiu de sincera intertraktado kun atento pri objektiveco. Pri tio atestas la funkcio de internacia forto — esenca dispono de tiu iniciato — kaj la enmeto de repacigaj kaj arbitraciaj mekanismoj por reguligi ĉiajn disputojn provokeblajn de ĝia aplikado.

La ĝeneva akordo baziĝas sur duŝtata solvo (“two state solution”: artikolo 2, paragrafo 1) kaj tiel respektas la rajton de la popolo pri memdispono kaj la egalan suverenecon de la ŝtatoj. Ĝi kondiĉas cetere ke ĝiaj aplikado kaj interpretado devas respekti la disponojn de la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj kaj la normojn de la internacia juro (preambulo kaj paragrafo 6 de la artikolo 2).

Ĝis nun, oni ĉiam postulis de la palestina popolo fari enormajn koncesiojn, kaj la promeso esti agnoskata kiel ŝtato venis ĉe la fino de la vojo — kvazaŭ karoto per kiu oni esperas movi azenon. Ĉi tie, Palestino estas unue deklarita suverena ŝtato. Poste, ĝi decidos libere pri certa nombro da disponoj kiuj estas la prezo de la paco.

Kiel la ĝeneva projekto reguligas la teritorian ekvilibron inter la du popoloj? Unuflanke, la retiriĝo de Israelo el la okupaciataj teritorioj estas parto de la projekto kiel ankaŭ la principo de malmuntado de la loĝigaj kolonioj, konate kontraŭleĝaj. La linio servanta kiel limo inter la du ŝtatoj estas tiu de 1967. Aliflanke, teritoriaj interŝanĝoj estas planitaj ĉirkaŭ tiu linio.

Oficialiĝus la akcepto, fare de la palestinanoj, de la armistico/batalhalto* de 1967, kiu finis la “sestagan militon”, kiel bazo de dispartigo. Ne temas pri nova koncesio devenanta el tiu projekto, ĉar tiu rezigno pri parto de sia historia teritorio (kiu meritos la dankemon de Israelo kaj de la internacia komunumo) estas malnova. Sed la novaĵo estas ke Israelo tiel akirus la jure funditan teritorian posedon, kiu mankis al ĝi ĝis nun.

* En la franca: armistice, sed armistico estas difinita, en NPIV, kiel “Militpaŭzo, difinita per detala skriba konvencio, k pli grava ol simpla batalhalto”. Necesas esplori ĉu fakte temas pri batalhalto aŭ pri armistico. -vl

La teritorioj proponitaj por interŝanĝo ĉirkaŭ la linio de la 4a de junio 1967 estas kvante ekvivalentaj. El kvalita vidpunkto, oni rimarkas ke konserviĝos en Israelo certaj loĝigaj kolonioj instalitaj en Cisjordanio, kio estas en si mem kontraŭa al la artikolo 49 de la kvara Konvencio de Ĝenevo pri la homrajta juro. Sed intertraktado ne estas abstrakta afero, kaj necesas malarmi la opozicion de la koloniistoj konataj pro sia malpacemo. Interŝanĝe kun tiuj teritorioj kiuj fariĝos israelaj, Palestino akiros ekvivalentajn surfacojn kies plej granda situiĝos laŭlonge de la strio de Gazao. Jen rimedo por samtempe mildigi la ekstreman demografian premon interne de Gazao kaj kontribui al la akcepto de rifuĝintoj kiuj dezirus reveni en Palestinon. Fine, daŭre el kvalita vidpunkto, Israelo engaĝus sin lasi la ekzistantajn infrastrukturojn en bona stato en ĉiuj aliaj kolonioj kiujn ĝi forlasos (artikolo 4, paragrafo 5, e). Loĝejoj, ŝoseoj, publikaj instalaĵoj tiel transiros sub regadon de Palestino. Tamen, la artikolo 7 (paragrafo 9) disponas ke tiuj nemoveblaj havaĵoj estu taksitaj kaj ĝia sumo deprenota de la israela kontribuo al la fonduso por sendomaĝigi la rifuĝintojn. Tiel, la avantaĝo estas kvante neŭtraligita. Ĝi restas tamen kvalita avantaĝo.

Koncerne Jerusalemon, la akordo faras ĝin ĉefurbo de la suverena Palestino. Kaj Israelo disponas pri la sama rajto. La longa artikolo 6, kiu reguligas la modalecojn de tiu dueco, estas tre kompleksa. Ĝi havas por Palestino miksaĵon de avantaĝoj kaj koncedoj. Unuflanke, la agnosko de Jerusalemo kiel ĉefurbo, neprenebla rajto de la palestinanoj kaj grava punkto de iliaj postuloj, aperas kiel vera venko. Aliflanke, la dispartigo de la urbo sur la bazo de la loĝlokoj de la loĝantaroj signifas oficialigi fakton jam ne ŝanĝeblan flanke de la israelanoj. Sed la palestinanoj havos sian suverenecon super la tuta Malnova Urbo (inkluzive de la esplanado de la Moskeoj/Templomonto), escepte de la Plendomuro kaj de la juda kvartalo, super kiuj la israelanoj konservos la sian.

Necesas tamen reveni al la bazoj de la argumentado ĉi tie proponita. Ĉia suverena ŝtato povas, precipe se ĝi faras tion kun la plimulto de sia popolo, decidi ke limigitaj teritoriaj koncedoj necesas por alveni al dezirata paco. Por tiuj koncernantaj Jerusalemon, ŝajnas ke la demandoj kiuj povus kaŭzi kelkajn zorgojn ne devenas de la leĝeco, sed ĝuste de la realigeblo de la proponitaj disponoj.

Fine, la teritoria kohereco de Cisjordanio kaj de Gazao estas garantiata per starigo de koridoro (artikolo 4, paragrafo 6). Tiu estos metita sub israela suvereneco, ĉar ĝi troviĝos efektive sur la teritorio agnoskita kiel israela. Sed ĝia administrado estos palestina. Kaze de praktikaj malfacilaĵoj, la Grupo pri Apliko kaj Kontrolo de la akordo (de internacia konsisto) servos kiel garantianto.

La karaktero de la suvereneco agnoskota por la palestinanoj, la modalecoj de ĝia plenumado, starigas kromajn demandojn. Ĉu la limigoj al la plena palestina suvereneco, kiuj aperas en la akordo, kongruas kun la internacia juro?

Palestino estas deklarita nearmita ŝtato (artikolo 5, paragrafo 3, b) kiu tamen povas disponi pri forta sekurecforto. La praktikaj modalecoj estos konataj nur kun la anekso X. El principa vidpunkto, tio ne estas la unua ekzemplo de malarmigo de ŝtato en la historio de la internacia juro. Multaj revenoj al la paco post tre perfortaj situacioj, precipe post la dua mondmilito, ebliĝis nur per tiu etapo.

Laŭ la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj, ĉiuj ŝtatoj disponas pri laŭleĝa defendorajto. Ili povas uzi ĝin nur se ili posedas por tio militfortojn adaptitajn al la eventualaj minacoj. Nu, el la du partneroj, estas ĉi tie la pli malforta kiu estos malarmita. Tamen, en la logiko de la ĝeneva projekto, la laŭleĝa defendo de la palestinanoj estas certigata de la planita forta sekurecforto, sed ankaŭ kaj precipe de la programita ĉeesto de internacia forto kaj de triflanka sekureckomitato. Per tio, tiu relativa malarmado de Palestino, kiu ne estu komprenata kiel definitiva, konstituas etapon al daŭrema paco.

Cetere, ĉu la suvereneco de Palestino kongruas kun ĉiuj planitaj organismoj, en kiuj troviĝas reprezentantoj de Israelo aŭ de triaj ŝtatoj*, aŭ kuŝas tie malhelpoj al plena suvereneco? Ili estas en realo nemalhaveblaj garantioj en la nuna situacio, portempaj protektoj, kiujn ne eblas suspendi, nek antaŭtempe likvidi, nek ankaŭ senfine daŭrigi sen la plena akordo de la reprezentantoj de Palestino. En pli longa perspektivo, necesas starigi la demandon pri iompostioma senarmigo de ĉiuj regnoj de la regiono, kun kreado de zono de regiona paco. Elvokita en la artikolo 5 (paragrafo 2), tiu perspektivo respondas al la danĝero kiun reprezentas la ekstrema armiteco de Israelo por la tuta regiono kaj por la israela popolo mem.

* Organoj de internacia konsisto estos:

La rajto reveni de la palestinanoj, elpelitaj de siaj teroj en diversaj momentoj de la konflikto, estis ĝis nun la tikla punkto por ĉia intertraktado. La ĝeneva projekto proponas subtilan reguladon. Se ĝi estas miskomprenata, ĝi estos la esenca punkto povanta fiaskigi la projekton, kaj jam komencis supraĵaj opinikampanjoj pri la temo de rezigno pri la rajto reveni.

Ni memoru unue ke tiu rajto estas parto de la fundamentaj normoj de la internacia juro kiujn Israelo neniam principe oponis. Tiu rajto ne estas ligita al la kondiĉoj de la foriro. Tiuj ne povas do, kontraste al kion argumentas Israelo, sekvigi la perdon de la rajto reveni. Tie originas ankaŭ la malpermeso de translokigoj kaj de deportadoj de loĝantaroj en kazo de milita okupacio de teritorio. Kaj se loĝantaro estas evakuita pro sekurecaj kialoj, ĝi devas esti revenigata en siajn hejmojn tuj kiam eblas.

Tiu rajto estis proklamita favore al la ekzilitaj palestinanoj per la rezolucio 194 de la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj (11an de decembro 1948). La aliĝo de Israelo al la organizo, la 11an de majo 1949, estis kondiĉita per la akcepto de ĉiuj antaŭaj rezolucioj kaj per la rezigno de Israelo trakti la demandon de la rifuĝintoj kiel internan demandon. La ĝeneva projekto enskribiĝas (artikolo 7, paragrafo 2) en la rezolucio 194 de la Ĝenerala Asembleo. Sed, sciante ke tiu demando estas la kaldrono en kiu la paco povas esti komplete frakasita, la intertraktantoj faris veton kiu ripozas sur la dinamiko de la tempo kaj sur du aritmetikaj nekonatoj.

La artikolo 7 (paragrafo 4) rekonfirmas la rajton reveni malfermante por ĉiu palestinano kiu forlasis sian teron, kiu ajn estu la dato de lia foriro, la sekvajn opciojn (pri kiuj li ricevos ĉian necesan informon): 1) reveno al Palestino (en la koncepto de la teritorio de Palestino planita de la akordo); 2) reveno al Israelo; 3) restado en la lando kiu servis kiel rifuĝejo; 4) akcepto en tria lando kiu estus preta malfermi sin al certa nombro da palestinanoj.

Koncerne la nekonatojn, la unua estas la nombro da tiuj kiuj decidiĝos por ĉiu opcio, precipe tiu de reveno al Israelo. La dua (artikolo 7, paragrafo 4) rilatas al la fakto ke la opcio de la rajto reveni al Israelo estas kondiĉita de la nombro da rifuĝintoj kiun Israelo akceptos kaj indikos al la planita internacia komisiono.* La veto estas ke tiuj du malcertecoj koincidos, tio estas ke la nombro da palestinanoj optantoj por reveno al Israelo estos proksimume la sama kiel tiu da rifuĝintoj kiun Israelo pretos akcepti. Se la unua nombro estos pli alta ol la dua, la rajto reveni certigita de la internacia juro kaj reprenita de la akordo ne estos plu realigebla por ĉiuj palestinanoj. Nur la malamikoj de la paco povas nuntempe fokusiĝi sur tiu punkto anoncante la plej grandan malbonon. Dezirendas ke tiu riska veto sukcesu kaj ke inter la nombro da palestinanoj kandidatoj por reveno al Israelo kaj tiu de la propono de Israelo estu nur sensignifa diferenco. La tempolimo por la opcio estas du jaroj. Se la problemo ne estos misuzata kaj se la diferenco inter la du nombroj ne estos ekscesa, dinamiko de paco kreata dum la estontaj monatoj ebligos ree intertrakti pri la neregulitaj kazoj, kaj tiel estos trovitaj solvoj.

* Dum la intertraktadoj de Taba, en januaro 2001, la israela delegacio elvokis 50.000 revenontojn al Israelo, dum la palestina delegacio postulis 100.000.

Oni scias de kie venas la malfacilaĵo: de la postulo konservi la judan karakteron de la ŝtato Israelo. Ĉi tie necesas resti ĉe la problemo de la konformeco de la ĝeneva projekto kun la internacia juro. Se tiu konfirmas la liberan disponon de la popoloj, ĝi rifuzas la diskriminaciojn fonditajn sur la religio aŭ sur aliaj apartenecoj. La israela popolo ne redukteblas al la juda popolo, ĉar ĝi entenas nejudajn civitanojn. Kaj la juda popolo, ne asimilebla al la tuteco kaj ekskluziveco de la judoj de la mondo, estas mem peco de la historio kiu, kiel ŝtato, komencis en 1948 kun granda nombro da palestinanoj vivantaj sur la sama teritorio.

Estas la timo devenanta de la longa nokto de la juda genocido kiu kondukis Israelon en la sakstrato de etna ŝtato kaj tiel blokis la rajton reveni. La problemo trovis nun kondiĉojn por sia solvo. La ĉefa kontribuo de la ĝeneva iniciato estas ke ĝi montris ke ekzistas, en ambaŭ socioj, gehomoj kiuj ne timas unu la alian. Sed la realigo povos fariĝi nur kun la aktiva interveno de la internacia komunumo. Eŭropo havas tie belan okazon konstrui komunan eksteran politikon.

Monique CHEMILLIER-GENDREAU