Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2002-2004

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Venko certa, paco neebla

La usonaj fortoj perdas inter unu kaj du soldatojn tage en Irako depost la “oficiala” fino de la milito. Paradokso de la novaj situacioj konataj en Afganio jam dum du jaroj: la postmilita periodo fariĝis pli danĝera ol la milito mem. Tamen ĉio komencis kvazaŭ granda filmo ĉirkaŭ la usona ĉefstabo instalita en Kataro kaj ĝiaj komandsalonoj kovritaj de ekranoj.

La diversaj skoloj de la usona milita pensado, bazitaj sur absoluta teknoligia supereco, naskis tre disvastigitajn politikaj-militistajn konceptojn kiel ekzemple la “inteligentajn frapojn” aŭ “nul morton”.... La intelektaj medioj mem, disŝiritaj de la jugoslavia dramo, la traŭmato de la 11a de septembro 2001 aŭ de la celo faligi la irakan diktaturon reformulis sian rilaton al la internacia perforto. Tiel la milito estis repravigita helpe de lastatempaj diplomatiaj-militismaj nocioj kiel la rajto pri humana enmiksiĝo, la militaj-humanaj operacoj en Somalio aŭ en Ruando....

Des pli ke la lastaj konfliktoj estis de mallonga daŭro (kvin semajnojn da bombado kaj cent horojn por liberigi Kuvajton en 1991, ses semajnojn por konkeri Irakon en 2003), evitante la riskon de laciĝo de la publika opinio. Dum la kazo de Bosnio servis pli kiel ekzemplo pri kion oni ne devis fari kun nesufiĉe armitaj tertrupoj en pozicio de intermetiĝo, la lanĉado de la sekvaj konfliktoj estis kelkfoje pravigata de la rapida atingo de celita rezulto.

Tiu usona doktrina skolo nomata “revolucio en militaferoj*” (RMA) fariĝis esenca fundamento de la nova usona internacia konduto. Ĝi fariĝis nun la plej ellaborita formo de neatoma milito kiun kopias ĉiuj okcidentaj armeoj. Kaj la uzataj armilaroj estas veraj industriaj kaj teknologiaj pintoj. Kontraŭe, la alia skolo kiu nomeblas tiu de la “egaligantoj de potenco” (de la terorismo kaj de la disvastigo de amasdetruaj armiloj, kelkfoje kunaj) naskiĝis de la lastatempaj krizoj, kaj mirigas nur la kompleta paralelismo de la konceptoj kaj de la praktikoj.

* Muraviec: “La guerre au XXI° siècle [La milito en la 21a jarcento]”, Odile Jacob, Parizo, 2001; vd ankaŭ la tre bonan resumon: Barthélémy Courmont, Darko Ribnikar: “Les guerres asymétriques [La malsimetriaj militoj]”, Presse universitaire de France, Parizo, 2002.

Tiel, por ĉiu operaco oni reasertas la ideon de “inteligenta frapo”, ligitan kun la kapableco atingi la celon, kaj nur tiun, danke al ekstreme precizaj armiloj — kun la paralela nocio de “flankdamaĝoj”, kvazaŭ por senkulpiĝi ke la koncepto ne estas tiom efika kiom pensigas ĝia titolo.* En la alia pensoskolo, tiu antaŭsupozata ĥirurgia precizeco estas la konstrasto de la blinda amasatenco, indiferenta al la eco de la elektitaj celoj (cisternŝipoj, konstruaĵoj, grandaj internaciaj hoteloj, francaj inĝenieroj, islamaj viktimoj, indiĝenaj loĝantaroj...). La atakoj kontraŭ la World Trade Center markis la unuan teroristan agon de la tutmondiĝo, ĉar ili celis oficajn kontruaĵojn, kaj anoj de preskaŭ cent nacioj estis unufrape tuŝitaj.

* Se la usona milito en Irako montris la nekontesteblan progreson tiurilate, la israela metodo estas ege malpli zorgema pri la “flankaj damaĝoj”. La dua intifado saldiĝas en la momento per preskaŭ 2.000 mortoj kiuj estas tri- aŭ kvar-oble pli multnombraj ĉe la palestinanoj ol ĉe la israelanoj kaj montras per tio ke la kontraŭterorista subpremo faras pli da viktimoj ol la atencoj mem.

Same, la “nul morton” (flanke de la okcidentaj militistoj) devenas de la sento de unuflanka teknologia supereco kaj larĝe kontribuis al disvastigo de la ideo ke la milito estas “tolerebla” internacia ago en kiun oni povas senriske engaĝi GI-soldatojn post la sanga fiasko de Mogadiŝo. Vid-al-vide, aperis la memmortiga atenco*, apriora neado de la ideo de “nul morton”, ĉar ĝi estas konceptita surbaze de oferado de la batalanto.

* Barbara Victor: Shahidas Flammarion 2002; L. Bucaille: Génération Intifada [Intifado-generacio]”, Hachette 2002; L. Haim: Bombes humaines [Homaj bomboj]”, Lamartinière, 2003.

La procezo de selektado kaj preparado de la kamikazo estas perfekte trapensita: la elekto celas homon sen la kutima profilo de batalanto (juna knabino aŭ juna virino, diplomita kaj prefere bone integrita, sen politika pasinteco...); la psikologia preparado estas malrapida kaj efika, ĉiam en familia izoliteco — la kazo de Al-Kajdo, de Hamas aŭ de la Movado de la Tamulaj Tigroj (LTTE). La ofero tiel fariĝas honoro kaj rento por la familio, kiel veras por la palestinaj, ĉeĉenaj aŭ tamulaj kamikazoj.

La metodo estis inventita en Irano kaj en Proksim-Oriento, sed perfektigita en Srilanko de la LTTE. La tri atencoj de la 13a de majo 2003 en Saŭd-Arabio faris 30 mortojn inter kiuj la 9 kamikazoj, dum la konflikto en Irako faris nur 178 viktimojn (enkalkulite la fratmortigajn frapojn) flanke de la aliancanoj.

La dismeto de fortoj aŭ de potencoj de la usonaj armeoj danke al neimageblaj transportkapabloj, ebligis gajni la militon en Irako aŭ Afganio per aviadiloj startantaj kelkfoje en Usono. Fronte, la atencoj de la 11a de septembro 2001 aŭ la ostaĝopreno en la moskva teatro montris ke la atako al nacia centro restas la vunda punkto de la grandaj sekurec-sistemoj* pro troa konfido kaj manke da artikulado inter interna kaj eksterna sekureco.

* Barthélémy Courmont: “Terrorisme et contre terrorisme, l’incompréhension fatale [Terorismo kaj kontraŭterorismo, la fatala miskompreno]”, Cherche Midi, Parizo, 2003.

La travideblo de la batalkampo por la modernaj teknologiaj rimedoj (virabeloj*, persatelita observado...) estas nekontestebla supereco de la okcidentaj armeoj kondiĉe ke almenaŭ ekzistu batalkampo aŭ identigebla fronto. Se la milito fariĝas gerilo de urboj en Irako, aŭ de bataletoj kiel en Afganio, la regado de la batalkampo montriĝas malpli efika en “nepacigita urba zono”. La serio da atencoj atribuataj al Al-Kaida frapis kontraŭ celoj tiel disaj kiel Pakistano, Kenjo, Tunizio, Jemeno, Balio, Kuvajto, Saŭd-Arabio kaj Maroko.... La uzataj metodoj (atako al naftoŝipoj, atencoj kontraŭ grandaj turismaj hoteloj) kaj la indiferento pri la viktimoj (francoj, aŭstraloj, usonanoj, israelanoj, kenjanoj, marokanoj...) ekzistas malfeliĉe por montri ke la batalkampo ne estas plu la geografia loko de renkontiĝo de du armeoj, kaj ke la fronto etendiĝis al planeda skalo.

* Virabeloj: senpilotaj flugaparatoj, kun precipe observaj taskoj, laŭ la germana Drohne (virabelo), france drone kaj la ecoj de tiu insekto. -vl

La fraŭdado de civilaj rimedoj por terorismaj celoj respondas al la okcidenta militisma supereco. Neniuj indikiloj kiuj normale alertas la kontraŭteroristajn sekurecoservojn kiel la transigo de armiloj aŭ de eksplodiloj, aŭ la transloĝiĝo de enslipigitaj individuoj, funkciis antaŭ la atako kontraŭ la World Trade Center. Eĉ en la plej tiklaj kampoj de milita esplorado, la C4l, kiuj laboras pri la rimedoj de komando kaj de kontrolo de la telekomunikado kaj de la informretoj, la teroristaj retoj sciis utiligi siaprofite la evoluon de Interreto por sekurigi siajn proprajn komunikadojn pasigante siajn telefonalvokojn tra anglaj aŭ jemenaj centraloj.*

* Rohan Gunaratna: Al Qaïdaau cœur du premier réseau terroriste mondial [Al-Kaida en la centro de la unua monda terorista reto]”, Autrement, Parizo 2002.

La eksterordinaraj investoj por militisma esplorado naskis multekostajn armilojn. Neniu ĝena politika reĝimo povas pretendi rivaliĝi sur la tereno kun la okcidentaj neatomaj armeoj, ĉar, eĉ sen paroli pri prezoj, ĝi devus akiri milit-ekipaĵojn ĉe liverantoj kiuj preskaŭ ĉiuj fariĝis aliancanoj de Usono. La sole ebla milita rivaleco okazas do ekde nun en la “egaligantoj de potenco” kiuj estas la disvastigo de amasdetruaj armiloj (ADM) aŭ la terorismo kiuj per reduktitaj kostoj kompensas la militisman malekvilibron. Sufiĉas memorigi ke la sekto Aum, respondeca pri la atenco per la gaso sarino en la tokia metroo la 20an de marto 1995, ne havis eksteran helpon, sukcesis havigi al si kemiajn armilojn kaj faris bakteriologiajn esploradojn. La organizaj kostoj de la atencoj de la 11a de septembro estas taksataj je 100.000 dolaroj, por rektaj damaĝoj de 40 miliardoj da dolaroj kaj kun la malrektaj inter 100 miliardoj ĝis 200 miliardoj da dolaroj.

Fine sociologie, al la profesia militisto en uniformo, regule pagata de ŝtato, sur kiu kuŝas la ekstera sekureco de la grandaj demokratioj, sin oponas de nun, en plej bona kazo la milicano obeanta al loka militĉefo, en plej malbona kazo la kredanta aganto organizita rete, komunikanta per interreto, el metropoloj de la evoluinta mondo aŭ el la Tria mondo.* La famaj “afganoj”, batalintoj de la kontraŭsoveta milito en Afganio, estas taksataj je plurdekmiloj da homoj kaj ili ludis grandan rolon, ekzemple en Alĝerio aŭ en Saŭd-Arabio. Sed la islama terorismo ne estas la sola bredujo: la unua amasatenco en Usono estis farita de ekstremdekstraj agantoj, kaj la unua terorista atako de la historio estis organizita de sekto.

* Olivier Roy: “L’islam mondialisé [La tutmondiĝinta islamo]”, Parizo, 2003.

La islamismaj teroristaj retoj retiriĝis en la “grizajn zonojn” dissemitajn tra la planedo. La listo vastas: Afganio, Somalio, triba zono de Pakistano, kaj eble morgaŭ Irako aŭ en la metropoloj de la grandaj ĉefurboj.* Pli ĝenerale, la okcidentaj profesiaj armeoj estos pli kaj pli alfrontataj al neŝtataj armitaj grupoj, unue teroristoj sed ankaŭ milicanoj aŭ novdungitaj soldatoj kiel en Eburbordo, nekontrolataj grupoj aŭ militĉefaj armeoj... kiel en Afganio aŭ en Somalio, aŭ en Kongo.*

* Dominique Thomas: Londonistan, la voie du Djihad [Londonistano, la vojo de la Djihad]”, Michalon, Parizo, 2003.
* Pierre Conesa (sub direkto de): La sécurité internationale sans les Etats [La internacia sekureco sen la ŝtatoj]”, Revue internationale et stratégique, Presse universitaire de France, 2003.

Kelkaj grandaj reguloj konkludiĝas, kiuj strukturas la internacian sekurecon.

‣ 1. La milito kiel substituanto al la politiko. Oni konstatas veran fuĝon antaŭen al milito en la argumentado de la usonaj novkonservativuloj kun la nocio de “preventa milito”* aŭ la hipotezo de uzo de atomarmiloj de malgranda forteco. En malpli ol dudek monatoj, la milita orgojlo de Vaŝingtono lanĉis du internaciajn konfliktojn, difinis tri landojn celoj kiel “akso de malbono” krom kelkajn metastazojn kiel Sirio, kaj nombri 204 konatajn (neusonajn) teroristajn movadojn aŭ organizojn, laŭ la listo de la ŝtatdepartemento de la 23a de oktobro 2002. Tio ne entenas la pli malnovan ĉeeston de trupoj en Kolumbio. La milito kontraŭ Irako montriĝas ĉiutage iomete pli kiel neatoma konflikto kontraŭ hipoteza disvastiganto de amasdetruaj armiloj kaj ne kontraŭ terorista grupo. Kaj okazas malapero de klara limo inter milito kaj paco, ĉar la gajnitaj neatomaj militoj povas veki novajn terorismajn minacojn.

* Vd Paul Marie de La Gorce: “Tiu danĝera koncepto de preventa milito”, Le Monde diplomatique en Esperanto.

‣ 2. Malfacila postmilita periodo. La plej videbla rezulto de la lastatempaj militoj (Afganio, Kosovo...) estas, plejbonokaze, la ŝanĝo de reĝimo — ne la restarigo de la paco. La postmilita periodo fariĝis pli komplika ol la milito el vidpunkto de politika solvo, de kostoj de rekonstruo, de restarigo de la civila paco, de regiona integriĝo. Pruvas tion la daŭra restado de militĉefoj en Somalio aŭ en Afganio. La detruado de la ekzistanta ŝtato, ofte jam en krizo, aperigas en plena lumo la fragmentigojn de la lokaj socioj kiujn la diktaturo maskis, kiel la pezo de la ŝijaistoj en Irako, aŭ de la paŝtunoj en Afganio. La aliancanoj estas pli utilaj en tiu delikata fazo ol por la milito mem. Laŭ la famiĝinta frazo de usona ĵurnalisto, “US fight, UN feed, EU funds” (“La usonanoj batalas, la Unuiĝintaj Nacioj nutras kaj la Eŭropa Unio pagas”). En Irako, s-ro George W. Bush postulis de la UN plenumi la fazojn du kaj tri korektante kvar fojojn la redakton de la rezolucio 1511 fine adoptita la 16an de oktobro.

‣ 3. Divido de la elstaraj sekurecokostoj. La ekonomia dimensio de la sekureco eksplodis post la 11a de septembro 2001, kaj la decidantoj devas ekde tiam konsideri la novan teroristan parametron en metropolo. La prezo de tia prevento estas malfacile taksebla, sed ĝi estis taksita de s-ro Michael O’Hanlon de la universitato de Princeton (en raporto titolita “Protecting America Homeland [Protekti Usonon hejme]” je 0,5 poentoj de malneta interna produkto (MIP), je sepono de la buĝeto pri defendo en federacia nivelo kaj samtiom por tiu de la lokaj aŭtoritatoj. S-ro Bart Hobijn de la Reserve Federal Bank taksas je 0,8% la malpliiĝon de produktado ŝuldatan al la kontraŭteroristaj protektoj. Unu el la esencaj demandoj estas do: kiel dividiĝos tiu ŝarĝo?

Ĝuste tiel kompreneblas ĉiuj disponoj deciditaj, ekde la 26a de oktobro 2001, kun la adopto de la USA Patriot Act* kiu organizas la usonan defendon kontraŭ la novaj minacoj, sub la kvazaŭ ekskluziva vidpunkto de la kontraŭterorista lukto. Unu el ĝiaj esencaj aspektoj konsistas efektive el sekurigi la usonan financsistemon trudante al la usonaj bankoj identigi siajn korespondantajn bankojn kaj la operaciojn kiuj transkontiĝas tra ili.

*USA PATRIOT” estas akronimo de “Uniting and Strengthening America by Providing Appropriate Tools Required to Intercept and Obstruct Terrorism”.

Malantaŭ la tekniko kaj neefikeco de tiu dispono, Usono akiris eksterordinaran kontrolpovon pri la monda financo. Ĉar granda parto de la mondaj transakcioj fariĝas en dolaroj aŭ pere de usonaj bankoj, la nova regularo trudas siajn modalecojn ne nur al la usonaj establoj, sed al ties korespondantoj, tiu simpla mekanismo de identigo kaj de superrigardo donas do al la usonaj aŭtoritatoj la rimedojn por kontroli la esencon de la mondaj financaj transakcioj. Eŭropa financa institucio korespondanta kun usona banko devas liveri ĉiujn rimedojn de identigo ne nur koncernantajn ĝin mem, sed ankaŭ pri operacio kiun ĝi faras kun triaj bankoj en devena direkto. La liverado de la informoj al la usona banko servas ankaŭ al la usonaj kontrolinstancoj. Tiuj estas la solaj kiuj disponas pri la rimedoj de komparo kiuj ebligas la ekspluatadon de la donitaĵoj kolektitaj de la aliaj. La kunigitaj informoj ne estas dividataj, ĉar ili estas destinitaj nur al la protekto de la usonaj interesoj.

En la kampo de fizika sekureco de la teritorio, la strategio estas la sama. Por ŝirmi sin kontraŭ klasikaj aŭ atomaj, balistikaj aŭ kemiaj (NBC) teroristaj atakoj uzantaj la kontenerizitan trafikon, la usonanoj unuflanke starigis liston de dudek allasitaj mondaj havenoj — kondiĉe ke tiuj apliku la kontrolnormojn kiujn ili fiksis-, kiuj estu loke kontrolataj de la usonaj doganoj. Francio, de kiu neniu haveno aperis en la unua listo, klopodegis por akceptigi Havron (kiu realigas proksimume 85% de la francaj kontenerizitaj eksportoj al Usono) akceptante tiujn regulojn. Se la franca administracio rifuzintus tiujn kondiĉojn, Havro verŝajne spertus gravan ekonomian krizon. Samspeca dispono aplikiĝos por kontroli la 24 milionojn da vizitantoj alvenantaj en Usono kiuj devos aŭ disponi pri nefalsigebla pasporto aŭ submeti sin al enslipigo (foto kaj fingropremaĵo).

La usona strategia pensado uzas pli kaj pli la nocion de smart borders (inteligentaj landlimoj), kiu distingas la geografian limon disde la sekurecolimo. Ĉiuj sektoroj strategiaj por la usonaj interesoj estas aŭ estos protektataj de identaj mekanismoj de eksterigo de la usonaj normoj. La novaĵo, kiu karakterizas la duan tutmondigon kaj distingas ĝin de la unua, konsistas en etendi la mekanismojn de rekta interveno en la ekonomian kaj financan sistemojn, kiuj ĝis nun estis zorge ŝirmataj kontraŭ la usona deziro.

‣ 4. De loka milito al tutgloba krizo. Loka konflikto povas nun provoki gravan financan krizon, kaj la strategio supozas tutgloban vizion. La precipa zorgo de Vaŝingtono dum la iraka krizo estis eviti la samtempan eksplodon de alia regiona aŭ sektora krizo en unu el la tri reguligiloj de la monda ekonomio, kiuj estas nun la financa merkato, la informa kaj tiu de la strategiaj krudmaterialoj (inter ili la nafto).

Okupita pri la milito en Irako, la Blanka Domo flankenmetis sian ofensivon kontraŭ Hugo Chávez en Venezuelo aŭ kontraŭ la reganta saŭda familio kaj konfidis la nordkorean krizon al la UN, kies legitimecon ĝi tamen kontestas. Dum la krizo, la risko de paniko de la financmerkatoj estis reala, pro la jam eksterordinare alta prezo de la krizo: 500 miliardoj da dolaroj da arabaj kapitaloj estis fuĝintaj de Usono post la 11a de septembro, la antaŭvidita publika deficito atingis minimume 350 miliardojn da dolaroj kaj la malcerteco pri la rapideco de la sukceso de la elektita milita strategio kondiĉis la taksitan prezon de la milito (en tiu epoko) je 200 miliardoj da dolaroj...

Unu el la vaŝingtonaj riproĉoj kontraŭ Francio kaj Turkio estas certe ke ili kontribuis al altigo de la militokostoj. Aliflanke, la alianca koalicio enhavis ankaŭ Brition kaj Japanion, kaj tiel kovris 80% de la mondaj financmerkatoj. Ĝis tiam, la krizoj restis sektoraj aŭ regionaj (naftoŝoko, financokrizo, milita krizo...), ekde nun, ili minacas fariĝi tutglobaj. Se la eŭropanoj havas regionan vizion pri la problemoj, la usonanoj havas tutgloban strategion.*

* Interparolado de la aŭtoro kun Patrick Lagadec kaj Guilhou, aŭtoroj de “La fin du risque Zéro [La fino de la risko Nulo], Eyrolles, Les Echos 2002(ĉu libro kunpublikigita de Les Echos?)

Necesas kutimiĝi al la ideo ke unupolusa militisma kaj diplomatia mondo estas strukture mondo de terorismo kaj de disvastigo [de amasdetruaj armiloj], kiuj pro siaj ecoj profunde ŝanĝas la strategiajn regulojn. La oftigo de teroristaj atencoj en Israelo spite al la malcedemo kaj la perforto de la registaro de s-ro Ariel Sharon montras tion, en malpli granda skalo, ĉiutage. Jen la paradokso de la usona strategio: La milita venko certas, sed malebligas la pacon.

Pierre CONESA