Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2002-2004

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Dek jaroj da zapatista ribelo en Chiapas

“Ni luktas por laboro, tero, tegmento, nutraĵo, sano, edukado, sendependeco, libereco, demokratio, justeco kaj paco. Ni ne ĉesos batali antaŭ ol atingi tion kaj formi liberan kaj demokratian registaron por nia lando*.” La vortoj de la unua deklaro de la lakandona arbaro, publikigita la 1an de januaro 1994 en la meksika sudoriento estas klaraj. La rezolucio kaj la evidenteco de la vortoj montras la profilon de la organizo kiu subskribas ĝin, la Zapatista Armeo de Nacia Liberigo (EZLN). “Armeo” de kelkmiloj da majaaj indianoj, ekipitaj aŭ ne per veraj pafiloj, la vizaĝon ofte kovrita per koltuko aŭ frostoĉapo, kaj kiuj okupas kvar gravajn lokojn de la ŝtato Ĉiapo* en la tago de ekvalido de la Akordo pri Libera Komerco de Nordameriko (Alkna) inter Meksiko, Usono kaj Kanado!

* VdYa Basta!, Les insurgés zapatistes racontent un an de révolte [Ya Basta! La zapatistaj ribeluloj rakontas jaron da ribelo]”, Dagorno, Parizo, 1994.
* Chiapas, unu el la ŝtatoj de Meksiko, la plej suda, kies ĉefurbo estas Tuxtla Gutiérrez [pr. Tuŝtla Gutjeres -vl

La surprizo de la regantoj estis same granda kiel la aŭdaco de la ribeluloj. La unua estas eble ŝajnigita, la dua ŝajnas memmortiga. Estas tamen realo ke la novaĵo pri la ribelo ĉirkaŭiras la mondon kaj donas tuj internacian eĥon vivnecesan por la eksterordinara ribelado de la forgesitoj de la “meksika miraklo”. Milite repuŝitaj, la zapatistoj retiriĝas en la funda fundo de siaj regionoj kaj devenvilaĝoj. En Meksikurbo, amasa manifestacio postulas la ĉeson de la militaĵoj kaj, la 12an de januaro, la prezidanto Carlos Salinas de Gortari dekretas unuflankan batalhalton. Tiam komencis intensaj intertraktadoj inter la federacia registaro kaj la EZLN.

La 16an de februaro 1996, ambaŭ partioj fine subskribas la solajn akordojn interkonsentitajn ĝis nun, la tielnomatajn akordojn de San Andrés. Ili koncernas la “indiĝenajn rajtojn kaj kulturon” kaj ĉerpas el la kontribuaĵoj de multaj eksteraj “konsilistoj”, agantoj kaj fakuloj, invititaj de la zapatistaj delegitoj por partopreni en la debatoj. Aliaj diskuttemoj — “demokratio kaj justeco”, “disvolviĝo kaj bonfarto”... — estis planitaj, sed komence de septembro samjara, la ribelaj komandantoj decidas “suspendi” la dialogon. Precipe pro la registara malemo realigi la subskribitajn akordojn kaj la milita ĝenado al la vilaĝoj kaj vilaĝetoj favoraj al la zapatistoj...

Sep jarojn poste, spite al certa demokratiigo de la politika meksika tutaĵo, la donitaĵoj de la problemo ne funde ŝanĝiĝis. Certe, post pli ol 70 jaroj da potenco, la Partio Revolucia Institucia (PRI) devis cedi la pintan lokon de la regno, en decembro 2000, al la Partio de Ago Nacia (PAN). Certe, la nove elektita prezidanto, s-ro Vicente Fox, enposteniĝante, gloris sin reguligi la konflikton de Ĉiapo “en kvaronhoro”. Certe, en la kunteksto de la “zapatista marŝo al Meksikurbo” en marto 2001*, konstitucia reformo celanta realigi la akordojn de San Andres, estis fine voĉdonita. Sed ĉar ĝi misformis la projekton redaktitan en 1996 de la Parlamenta Komisiono pri Konkordo kaj Pacigo (Cocopa), tiu reformo estis perceptita de la ribeluloj, de la meksikaj indiĝenaj movadoj kaj de la plimulto de la observantok kiel nova insulto al la realoj, kiel “neado al la indiĝenaj loĝantaroj estiel subjektoj de rajto”, laŭ la analizo de Gilberto Lopez y Rivas, prezidinto de la Cocopa. La solvo de la konflikto avancis eĉ ne colon. Daŭre armita, la EZLN restas enŝlosita en la limoj de Ĉiapo.*

* Vd “La Fragile Armada — La Marche des zapatistes [La fragila armeo — La marŝo de la zapatistoj]”, Métaillé, Parizo, 2001; Ignacio Ramonet: “Marcos marche sur Mexico” [Markos marŝas al Meksikurbo], Le Monde diplomatique, marto 2001; “La caravana de la dignidad indigena [La karavano de la indiĝena digno]”, Ediciones La Jornada, Meksikurbo, 2001.
* Vd la superrigardon “Kronologio de la zapatista movado”

La zapatismo tamen ne limiĝas al sia interagado kun la federacia registaro kaj al la sorto de enkaĉiĝinta procezo de intertraktadoj. Dum jardeko da publika vivo, ĝi sukcesis profunde marki la mensojn, eĉ transe de Meksiko. Per ĝiaj agoj kaj per siaj skriboj, sed ankaŭ per siaj evoluoj, siaj dialogoj kun la ekstera mondo, siaj adaptiĝoj al la cirkonstancoj, la originaleco de la movado ne lasas dubojn. La geriluloj profitas reeĥon inverse proporcian al siaj armitaj agoj. Kiel kontestuloj, ili flegas siajn historiajn heredaĵojn — indiĝenan, marksisman-ĉegevar-isman*, kristanan... — sen reduktiĝi al tio. Farante el neceso virton, tiu armita latinamerika movado ne volas akiri la potencon kaj deziras kiom eble plej rapide malaperi ĉar ĝi konsideras sin “absurdaĵo”. La fenomeno havas ion konfuzan.

* De Ĉegevaro (Che Guevara). -vl

Indiĝena ribelado kiu batalas per gazetaraj komunikoj, solenaj deklaroj, simbolaj agoj kaj pacaj spontospektakloj. Proparolanto, la “subkomandanto” Markos, klera kaj ironia, kies spritaĵoj cirkulas en la teksejo kaj malstabiligas liajn interparolantojn. Armeo el indianoj majaoj, “la unua simbola movado kontraŭ la tutmondigo*, kiu postulas agnoskitajn rajtojn, kuraĝigas al demokratiigi Meksikon kaj kontraŭbatali la novliberalismon. Kampulribelado post la malvarma milito, kun sufiĉe da identeco por ne diluiĝi, sufiĉe universala por ne enmemiĝi. Regiona socia movado kun multaj ankraĵoj — indiana, meksika kaj humanisma — sen kontraŭmeti unu al la alia, kiu mildigas sian kosmopolitismon per sia enradikiĝo kaj sian amligitecon al la teritorio per mokado pri si mem. Demokrataj kaj identecaj revoluciuloj kiuj admonas la “civilan socion” anstataŭi ilin. Ribelo kiu parolas pri “nedifino” kiam oni trudas al ĝi difini sin, kiu afiŝas dubojn kiel verojn. Grupeto da alimondismaj pioniroj kiu, ekde 1996, invitas la tutan mondon al la “unua intergalaksia renkontiĝo por la homaro kaj kontraŭ la novliberalismo”... Tiuj ribeluloj estas ikonoklastoj, sed ankaŭ iniciatemaj.

* Ignaciot Ramonet: “Marcos, la dignité rebelle [Markos, la ribela digno]”, Galilée, Parizo, 2001.

Lastdata zapatista iniciato: la starigo, en aŭgusto 2003, de kvin Caracoles (helikoj, spiraloj*) en la ribelaj regionoj de Ĉiapo, anstataŭ kaj surloke de la antaŭaj Aguascalientes (La Garrucha, Morelia, Oventic, La Realidad kaj Roberto Barrios), tiuj lokoj de rezistado kaj dialogo, kiuj servis kiel kadroj al multaj rendevuoj kun la “civila socio” depost 1994. Nova paŝo en la certigo de la zapatisma aŭtonomio, la starigo de la Caracoles celas “apliki la akordojn de San Andres en la ribelaj teritorioj” per faktoj. La pli ol trideko da komunumoj proklamintaj sin “zapatisme aŭtonomaj” ekde decembro 1994 havos tie sian regionan registaron — la kvin “konsilioj de bona regado” — taskita pri edukado, sano, justico kaj disvolvo.

* “La spiralo estas jam de longa tempo referenco de la zapatistoj por priskribi sian agadon: ekspansia, ĝi balaas larĝe, ĝi turniĝas senĉese, kaj tamen ne enronde. Ĝi eskapas al la tradicia ripetada cirklo, rompas la ĉirkaŭbaradon kaj la rutinon. Evoluema, neniam fermita, ĝi havas nek internon nek eksteron, ĝi iras kaj venas de la interno eksteren, enspiras kaj elspiras, radias kaj sorbas, kunigas kaj dissemas.” Joani Hocquenghem: “La stratégie de l’escargot [La helika strategio”, http://cspcl.ouvaton.org, 2003.

Tiu paŝo, kiu rezervas ekde nun al la EZLN kaj al ĝiaj komandantoj strikte militisman rolon, havas ankaŭ koneksan duoblan celon: pli bone mastri la eksterajn rilatojn de la zapatismaj komunumoj, tiom kun iliaj eksteraj interparolantoj (neregistaraj organizoj, internacia solidareco...) kiom kun la nezapatismaj indiĝenoj...

La strategio de la Caracoles respondas al la tute aparta profilo de la movado en sia tutaĵo, al tio kio ĝi fariĝis dum la paso de la jaroj, spite al siaj prokrastoj kaj malsukcesoj. Ĝi kalkulas pri la neinversigeblo de la ĉiapa mobilizo, pri ĝia ekfloriĝo sine de socia, kamparana kaj indiĝena movado forta kaj aŭtonoma. El la militisma zapatismo, ĉe la fino de siaj eblecoj jam en la unuaj tagoj de la insurekcio, aperas socia, civila, malferma kaj plurisma zapatismo. Se, por la ribeluloj, la socia justeco restas la akirenda krono, ĝi estas akirebla nepre nur sur la bazo de respondecigo de la potenco (mandar obedeciendo: komandi obeante), revalorigo de la demokratio kaj starigo de multkulturaj aŭtonomaj spacoj sine de pluretnaj kaj suverenaj ŝtatoj. Tiu plej grava aspekto, se ĝi distingas la zapatistojn — kiel ankaŭ aliajn indianajn movadojn de la kontinento — de la antaŭaj latinamerikaj revoluciuloj, malpli zorgantaj pri la respekto al la diversecoj kun nepra egaleco, distingas ilin ankaŭ de aliaj nuntempaj identec-movadoj, separatistoj, enmemiĝintaj kaj streĉitaj, ofte en perforto, bazitaj sur mitoj de homogenaj identecoj.

En Ĉiapo tamen, la eluzigmilito de la registaro de la prezidanto priista* Ernesto Zedillo (1994-2000) lasis spurojn. Incititaj de la agadoj de kvazaŭarmeaj bandoj kaj de la enmeto de sociaj kapitaloj sine de vilaĝoj “balotantaj”, la konfliktoj inter aŭ en la komunumoj daŭras. Kompreneble malfacilas taksi ilian realan efikon sur la decidfirmeco de la zapatistaj “subtenbazoj”, sed la laceco disvastiĝas sine de loĝantaro kies ĉiutaga vivo malpliboniĝis depost 1994. La iniciato de la Caracoles celas rekonstrui kion la purisma rigideco de certaj ribelulaj gvidantoj rilate al aliaj indiĝenaj organizoj povis difekti. La sinteno de la federaciaj aŭtoritatoj al tiuj strukturoj de paralela potenco estos decida. Ĝi estas hodiaŭ akordiĝema aŭ hezitema en siaj deklaroj; surloke, la militistoj restas videblaj. Sed alia tendenco graviĝas: tiu kiu, kun la helpo de manko de publikaj havaĵoj, transformos la streĉitecon inter indiĝenaj popoloj kaj la ŝtato en alfrontiĝon inter indiĝenaj popoloj kaj transnaciaj entreprenoj, kun centra problemo la naturriĉecoj de Ĉiapo.*

* De la partio PRI, la Partio de la institucia revolucio. -vl
* Vd Braulio Moro: “Rekoloniigo nomata ‘Plano Puebla-Panamo’ — Dolaro, Meksiko kaj centramerikaj ‘jaguaroj’” Le Monde diplomatique en Esperanto, decembro 2002.

Sur nacia nivelo, la fluktuanta simpatio en la publika opinio por “la vorto de la senvizaĝuloj” restas atuto por la ribelo, transformita tiel al ia morala aŭtoritato, kiun oni prefere ne malfavorigu al si, se hazarde oni revas pri kandidatiĝo en prezidantaj elektoj. Sed la demokratia radikaleco de la ribeluloj logas pli ol engaĝas. Malgraŭ multaj provoj de socia esprimiĝo, ĉu partizane aŭ organize, ilia alveno sur la nacia politika scenejo fine fiaskis. La sinteno de la subkomandanto Markos, kiu disdonas bonajn kaj malbonajn notojn laŭ la cirkonstancoj, eble ne estas senkulpa. Sed la ĉefa kialo kuŝas certe en la malfacileco enskribi en la publikan sferon de lando, kiu estas motoro de la novliberala tutmondigo, projekton kiu postulas renovigon de la politika kulturo kun konscie nedifinitaj konturoj... Intertempe, “la problemo Ĉiapo” eliris el la prioritatoj de la nacia agendo.

En internacia skalo, la zapatismo baziĝas esence sur tio kion faras el ĝi la observantoj kaj la eŭropaj kaj nordamerikaj “zapatemuloj” unuflanke, kaj sur la intermitaj “elpaŝoj” de la proparolanto Markos aliflanke. En la agendo de la unuaj, la alimondisma dinamiko de la Mondaj Sociaj Forumoj iomete elpuŝis la vojaĝcelon Ĉiapo. La talento de la subkomandanto, lia ĉefa pezo en la politika (ne)difino de la zapatismo, kaj sekve lia daŭre vigla internacia reeĥo, certe ne estas pridubataj. Sed, se en la unua tempo ĉiu facile rekonis sian preferatan guston en la zapatista koktejlo, la atento emas nun fokusiĝi sur tio kio povus malbonigi ĝin. Rekte dirite, la debatoj de aktivistoj kaj de teoriistoj pri zapatismo referencas al tiuj kiuj koncernas la alimondisman movadon: kian plurisman identecon kaj kian organizan strategion por kia politika efikeco?

Kio ajn okazu en la venontaj monatoj, la bilanco pri la kontribuo de jardeko da zapatismo al la latinamerika aktualeco kaj al la dinamiko de la luktoj estas konsiderinda. Katalizantoj de la demokratiiĝo de Ĉiapo kaj de Meksiko, konstruintoj de la falo de la PRI, motoroj de starigo de nacia indiĝena movado, eĉ latinamerika, certiga, amasa kaj demokratia, iniciatintoj de nova universalismo kiu respektas la apartecojn, la kaŝvizaĝaj ribeluloj “invitas superi tiujn kontraŭecojn kiujn la okcidenta moderneco kredas nepacigeblaj*: la tension inter egaleco kaj diverseco, la reciprokan ekskludon de la individuo kaj de la kolektivo... “Inter la feliĉa estonto kaj la postmoderna seniluziiĝo, inter identisma maltoleremo kaj la dissolvo de la kulturoj”, la zapatismo partoprenas “en la starigo de nova kritika pensado*. Jardekon post la impresega ribelo de la 1a de januaro 1994 kontraŭ la maljusteco kaj malriĉeco, la monda agnosko de la meritoj de la ribeluloj nutras kaj nutriĝas de la retrovita digno.

* Vd Jérôme Baschet: “L’étincelle zapatiste — Insurrection indienne et résistance planétaire” [La zapatista sparko — indiana ribelo kaj planedvasta rezistado], Denoël, Parizo, 2002.
* Samloke.

Bernard DUTERME