Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
POR LA UNUIĜINTAJ NACIOJ, la jaro 2003 estis “la terura jaro”: divido sine de la Konsilio pri Sekureco; nekonsidero de ĝiaj inspektoj pri la irakaj amasdetruaj armiloj; unuflanka ekmilito de Usono; mortiga atenco kontraŭ la sidejo de la organizo en Bagdado*; kaj hontinda rezolucio fine akirita la 16an de oktobro 2003 de la usona registaro, por pravigi aposteriore ĝian ĉeeston en Irako, antaŭ Konsilio kiu ne kaŝis skeptikon kaj amaron, sed preferis maski sian senfortecon malantaŭ fasada unuanimeco.
En verko kun provoka titolo — Ĉu forigi la UN?* — Pierre Edouard Deldique, ĵurnalisto ĉe Radio France Internationale, memorigas ke la rezolucio 1441 — kiu postulis inspektadojn en Irako — kaŭzis la plej akran batalon kiun konis la Konsilio pri Sekureco ekde la fino de la malvarma milito, ilustrante la frontan kolizion de du ideologioj: tiu de Usono kontraŭ tiu de la Unuiĝintaj Nacioj, de la unuflankismo kontraŭ la multflankismo kiu estas la esenco mem de la UN.
La organizo naskita en 1945, kiu servis kiel utila laŭtparolilo de la malvarma milito kaj kiel tribuno al la malkoloniiga movado, ege maljuniĝis. Anstataŭ ebligi al la mondo fariĝi iom post iom tiu “miela valo” priskribita de la mitologio de la internaciaj oficistoj — malpli da militoj, da malegalecoj, da polucioj; pli da respekto de la homrajtoj, da justico, da solidareco inter la regnoj — ĝi malhelpis nek la eksplodon de Somalio, nek la genocidon en Ruando, nek la masakrojn en Bosnio, kaj kolizias nun kontraŭ la usona pretendo subordigi la estontecon de la planedo al tiu de la dominanta nacio.
Jam sub la demokrata registaro, la ŝtatsekretario Madeleine Albright petis Boutros Boutros-Ghali esti “pli sekretario kaj malpli generalo”, kaj argumentis ke “la Unuiĝintaj Nacioj povas fari nur kion Usono lasas ilin fari”. Hodiaŭ, proksimulo de la prezidanto George W. Bush — la iama ŝtat-subsekretario pri defendo Richard Perle — povas aserti ke “la malemo de la Konsilio pri Sekureco oficialigi la uzon de forto (...) sonigis la morttintilon por la fantasmo, aĝa de pluraj jardekoj, kiu konsideris la UN la fundamento de la monda ordo”, eĉ se “la muelparolanto instalita en East River daŭre ĝemas”*
Tiu impeto aludas la bildaĉojn de organizo konata kiel fabriko de neaplikataj rezolucioj (precipe la plimulto da ili koncernantaj la reguladon de la israel-palestina krizo), fabriko por produkti raportojn, kaj privata organizo — parte pro Vaŝingtono — de kreditoj necesaj por ĝia funkciado.
En tre detala studo pri la “mastrado de la armita forto”* kaj la “dialektiko de la politika kaj milita sektoroj” en la Konsilio pri Sekureco, Alexandra Novosseloff prezentas la “klasikajn” agadojn por konservi la pacon (Kongo), la misuzon de la UN (Golfregiono), kaj montras kiel — escepte de certaj konfliktoj en Afriko — la Konsilio pri Sekureco estis reduktita al civila mastrumado de la krizoj.
La aŭtoro, kiu bedaŭras ke sine de la UN “la politika sektoro ignoras la militan”, demandas sin pri eventuala reaktivigo de la stab-komitato, kiu restis malplena ŝelo... de la jaroj 1940! Kaj pri la starigo de permanenta forto de rapida reago, kiun la plej influhavaj membroj de la Konsilio ŝajnas ne deziri.
Jean-Loup Izambert, en akra enketo pri mondo oscilanta inter “la Simio-Planedo kaj la Kastelo de Kafko”* pridemandas sin “ĉu necesas savi la soldaton UN”. Kiel multnombraj observantoj, tiu ĵurnalisto kritikas la funkciadon de Konsilio kiu fariĝis “loko de sekretaj interparoladoj kaj de marĉandadoj”, okazejo de “fasada demokratio”. Li indigniĝas pri tio ke, danke al la operacio “Nafto kontraŭ nutraĵo”, Irako fariĝis kontraŭvole unu el la unuaj monalpruntistoj por la fonduso de la organizo. Aŭ pri tio ke ĉiu instalado de blukaskuloj sekvigas eksplodon de prostituado: tio estis “sekso kontraŭ nutraĵo”...
Li pledas tamen kontraŭ la akuzoj pri financa malŝparo aŭ pri troigitaj kostoj: kun apenaŭ kvindek mil oficistoj, la UN havas ne pli da personoj ol... Disneyland, kaj kvaroble kaj duono malpli ol la multnacia entrepreno Nestlé.
La mondaj milit-elspezoj de unu jaro financus la tutan sistemon de la Unuiĝintaj Nacioj por pli ol sesdek-kvin jaroj. Sed la precipaj aĉetantoj kaj vendantoj de armiloj de la planedo estas ĝuste la kvin permanentaj membroj de la Konsilio pri Sekureco.
Philippe LEYMARIE