Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2002-2004

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Konsekro de la mutaciulo

En Tajvano regas freneza furoro. Ĉiuj akvari-posedantoj atendas, por la ĉina novjaro, la TK3, tria generacio de fiŝeto de ses centimetroj kiu senbridigas ĉiujn pasiojn. “Night pearl”, la nokta perlo, estas zebra fiŝo (Danio rerio) kun grandioza fluoresko. La komercistoj pri dombestoj mendis ĝin centope.

Tiu fiŝo, devena de suda Barato, estas komence tamen plej ordinara. La naturo donis al ĝi nigrecan koloron, senlogan. Sed en la laboratorioj de singapura universitato ĝi akiris sekrete sian statuson de stelulo. Ĉar malantaŭ tiu magia fluoresko, nenia natura, tute male.

Antaŭ tri jaroj, la doktoro Gong Zhiyuan kaj liaj kolegoj de la nacia universitato de Singapuro greftis en genomon de zebrofiŝo genon deprenitan de meduzo kiu nature sintezas proteinon kun verda fluoresko. Kaj la miraklo okazis: malantaŭ ĝia travidebla haŭto, la organoj de la zebrofiŝo komencis grandioze brilegi.

Komence, tiuj manipuladoj sekretigitaj en la laboratorioj celis faciligi la laboron de la genetikistoj per fluoreskigo de la organoj pri kiuj ili esploras. Efektive, ekde kelkaj jaroj, la zebrofiŝo montriĝis ideala kobajo. Tiom ke ĝi anstataŭas nun raton kaj muson en la laboratorioj. En ova stadio, la esploristoj modifas ĝian genetikan heredaĵon. Kaj 72 horojn poste, ili povas observi la konsekvencojn en ĝiaj organoj. Vera scienca revolucio.

Danke al tiu fiŝeto, la organogenezo, la kompreno de la organformado, faris impresan salton antaŭen. Oni uzas ĝin, ekzemple, por kompreni la genojn kiuj partoprenas en la formiĝo de la koro, de la sangoĉeloj, de la muskoloj, de la renoj, de la intesto, de la okuloj kaj fine de la cerbo. La singapuraj esploristoj kapablas, enigante tiun fluoreskigan genon en specifan ĉelon, celi nur unusolan organon. Laŭmende, ili povas fluoreskigi la koron aŭ la okulojn, laŭ la specialaĵo de iliaj sciencaj klientoj.

D-ro Gong Zhiyuan kaj liaj kolegoj kreis ankaŭ zebrofiŝojn kiuj indikas polucion, ruĝiĝante ĉe kontakto kun uzitaj akvoj. Ili esperas same pretigi fiŝojn kiuj ŝanĝas sian koloron laŭ temperaturo. Ĉar la informoj cirkulas rapide, tajvana skipo de esploristoj direktata de profesoro Huai-Jen Tsai provis siavice transformi la malluman zebrofiŝon en akvan luciolon. Kun la sama sukceso. Sed ĉi-foje, la sukceso ne devis esti enfermita en la laboratorioj. S-ro Willis Fang, direktoro de Taikong Corp, la plej granda bredisto de akvarifiŝoj de Tajvano, vidis tuj la “fonton”: elmontri al la klientaro la magian fluoreskon de la akva mutaciulo.

Okazis do la renkontiĝo inter la komercisto kaj la esploristo, kaj subskribiĝis la akordo. Taikong Corp financas la esploradojn de la sciencisto kaj, interŝanĝe, tiu permesas la surmerkatigon de la fiŝo. TK1, la unua transgena hejmbesto, naskiĝis. Unua produktaĵo, 100.000 mutaciaj fiŝoj, produktitaj en malpli ol monato. Por po 15 eŭroj, sen ajna aparta kosto, la enspezo altas je pli ol miliono da eŭroj! La ĵakpoto, la kokino de oraj ovoj por la entrepreno kaj ĝia esplorinto. Antaŭ unu jaro, Tajvano estis tiel la unua lando en la historio kiu permesis la vendon de hejmbesta genetike modifita organismo (GMO).

Sub premo de ekologiaj asocioj, la eksportoj al Japanio kaj Singapuro estas momente suspenditaj, atende de definitiva permeso de la veterinaraj servoj. Sed ili okazis pasintece. La libera vendado estas permesita nur en Tajvano. Sed la komerco organiziĝas. La veterinaraj servoj kaptis en Singapuro plurajn kargojn da TK1 kontraŭleĝe importitaj. Jen kontaĝo kiu ŝajnas tuŝi ankaŭ la reston de la mondo. En Francio, du aĉetcentraloj, la establoj Truffault (animaloj) kaj la grupo Jardiland dividas inter si 80% de la merkato pri akvariaĵoj. Laŭdire ili estis kontaktitaj de la tajvana societo pri venonta enkonduko en la franca kaj eŭropa merkato. Tiuj du kompanioj asertas ke en la momento neniu el iliaj magazenoj entenas transgenajn animalojn. Laŭ d-ro Nicolas Pizzinat, bestkuracisto ĉe Jardiland, eblus tamen trovi tiajn fiŝojn en certaj parizaj magazenoj. Siavice, Taikong Corp asertas ke ĝi ankoraŭ ne havas la permeson vendi ilin en Francio, sed rajtas elmontri ilin.

Kion diras la franca leĝo? Nenion. Ĉar en la momento, nenia leĝaro validas pri genetike modifitaj ornamfiŝoj. Kaj tamen, la danĝero vere realas. Kromnomita la “Frankenfish”, la GM-zebrofiŝo faras zorgojn. La internacia asocio pri la komerco de akvarifiŝoj (OATA, Ornamental Aquatic Trade Association) esprimis sian malakordon, opiniante ke akvarifiŝoj ne estas teknikaj gagoj. Por trankviligi la ekologiistojn, kiuj scias pri ĝiaj praktikoj, Taikong Corp asertas ke ĝiaj estontaj generacioj estos steriligitaj.

Sed la nuntempe plej efika tekniko de steriligado (per formigo de senseksa triploido) estas nur 70-elcente sekura. Kontraste al la genetike modifitaj animaloj kun videbla korpamplekso (vd la klarigojn), la zebrofiŝo, kiel la transgena maizo, faras eskap-problemon. Se ĝi sukcesus esti liberigita en la medio, ĝia grandega kapablo reproduktiĝi (pli ol po 200 ovoj ĉiumete) igus ĝin komplete nekontrolebla. Neniu scias precize kiaj estus la konsekvencoj.

Pluraj precedencoj tamen skizas kelkajn eblecojn. La eskapinta GMO povas alklimatiĝi kaj okupi la ekologian niĉon de alia specio tiom ke tiu malaperas. Norvegio spertis tiun misaventuron kun bredosalmoj selektitaj pro sia fortikeco. La salmedoj, pro eraro liberigitaj, komplete malaperigis la lokajn speciojn de sovaĝaj salmoj. Rezulto: perdo da biodiverseco kaj risko de totala malapero de la specio kaze de modifo de la medio (klimato, malsanoj). Ĉar la transvivo de specio eblas nur per la genetikaj variaĵoj de ĝiaj subspecioj, kiu tiom obligas la ŝancojn adaptiĝi.

Por restarigi tiujn variaĵojn, la norvega fiŝkapta administracio devis elimini, unuope, ĉiujn breditajn salmojn kiuj infektis la riverojn. Certaj antaŭvidaj entreprenoj flaris en tiu atenco al la biodiverseco... komercon. En Oregono, Usono, ekzistas laboratorio, la Zebrafish International Resource Center (ZIRC), kiu stokas vivaj ĉiujn sovaĝajn speciojn de la zebrofiŝo. Ĝi reproduktas ankaŭ en kaptiteco ĉiujn mutaciulojn estigitajn de la fiŝo tra la planedo.

Celo: revendo al la esploristoj, por fari el ĝi kopiojn por scienca uzo, stamojn de zebrofiŝo, de kiuj certaj jam malaperis de la planedo. Tiu entrepreno rapide komprenis ke la genetika varieco de specio reprezentas veran trezoron por la estonto. La naturo donis al ni la zebrofiŝon kun nekredeblaj ecoj por la medicino. Tamen, la esplorado pri tiu vertebrulo, kun embriologiaj ecoj proksimaj al tiuj de la homo, riskas modifi, se la mutaciulo estas erare liberigita, la naturan ekologian ekvilibron de la planedo malaperigante aliajn speciojn.

La zebrofiŝo tute sola montras la tutan ambivalencon de la teknika progreso. Danke al ĝi, la sciencistoj eniris la postgenoman eraon. Post la sekvencigo de la genomo de multaj vegetaĵaj kaj animalaj specioj, malfermiĝas por la sciencistoj senpredenca perspektivo en la homara historio: kompreni la precizan rolon de ĉiu tia geno kaj poste povi regi ĝian esprimiĝon.

Inokulante genon de specio x en la genomon de specio y, kaj per la morfologiaj modifoj kiuj el tio sekvas, la esploristoj studas la funkciadon de ĉiu geno. La reverso de la medalo: la kreado de mutaciuloj, de “monstroj” kaj de ĥimeroj kun maltrankviliga destino. Por certaj, ne ekzistas anstataŭa solvo. La mutacio ekzistis ĉiam. Ĝi estas la ŝlosilo de nia civilizacio. Estas ĝi kiu kondukis nin de la statuso de simpla ĉelo al la dominanta specio sur nia planedo. Tiu procezo kiu devenas de la pratempo estis ĝis nun natura. Dum jarmiloj, ĝi ebligis ekzemple al la prauloj de la homa specio eliri el la mara medio kaj poste akiri dupiedan staturon.

Kun la genetikaj manipuladoj, la homo havas nun la povon akceli la naturan evoluon de la specioj — inkluzive de la sia. Jam, de certaj vegetaĵaj kaj animalaj specioj, li kreas pli rezistemajn kaj pli produktivajn mutaciulojn. La venonta en la listo povus esti la homa estaĵo mem. Ĉu la mutaciuloj reprezentos la venontan stadion de la homa evoluo? Nur la estonto povos respondi al tiaj demandoj kiuj eble ŝajnas surrealismaj. Tute kiel ŝajnis, antaŭ apenaŭ kvin jaroj, aparteni al la scienc-fikcio la kreado de transgenaj hejmbestoj.

La transgena “nokta perlo” estas jam libere vendata. Ĝiaj fabrikantoj certas ke ili povos tre baldaŭ proponi ĝin al eksportado al Eŭropo kaj Usono. Ili ĵus subskribis akordon pri vendo kun Germanio por la komenco de tiu ĉi jaro. Ĉiuj ĉi gen-manipuladoj okazas sen vera kontrolo. Taikong Corp surmerkatigas ĉi-momente modelon de zebrofiŝo de tria generacio, la TK3, duone verde, duone ruĝe fluoreska. Post kelkaj monatoj, kiel asertas ĝia direktoro, la kliento povos elekti, per interreto, la gamon da koloroj kiun li deziras kaj liverigi al si unikan kaj personecigitan fiŝon.

Tajvano, Indonezio kaj Tajlando estas de pli ol 300 jaroj la ĉefa regiono de bredado de akvariaj fiŝoj. En tiuj landoj, la ornamfiŝo, facile elmarigebla, troviĝas sola en la familia akvario kaj ludas rolon de “konfidenculo”, kiel en Eŭropo la hundo aŭ la kato. Por la familioj gravas havi raran fiŝon. Pro tio, la produktistoj, per krucigo, favoris ĉiam plej surprizajn formojn kaj kolorojn. La akvaria merkato estas nun en plena kresko, dopita ekde la lasta somero de la filmo en vivantaj desegnoj, en Usono, “La mondo de Nemo” (Finding Nemo)”, la lasta superproduktaĵo de la studioj Disney kaj Pixar.

En Usono, la sukceso de tiu filmo estis akompanata de 20-elcenta kresko de la vendoj de tropikaj fiŝoj, laŭ la Programo de la Unuiĝintaj Nacioj pri la Medio (PUNM) kaj la Marine Aquarium Council. Dudek milionoj da tropikaj fiŝoj de 1.471 diversaj specioj estas ĉiujare elprenataj el la oceanoj por provizi la akvariojn precipe en Usono (85%), sed ankaŭ en Eŭropo, laŭ la raporto 2003 de la Centro pri Konservado de la PUNM.

Tiu fruktodona komerco pezas 200 ĝis 300 milionojn da dolaroj jare. Bredita fiŝo kostas 20% ĝis 30% pli, sed estas pli taŭga, ĉar sen parazitoj kaj adaptita al kaptiteco. Taikong Corp vendas nur bredofiŝojn, kaj por pliriĉigi sian katalogon, la societo estis la unua kiu transiris la limon de la GMO. La unua, sed ne la sola. Teksasa societo, la Yorktown Technologies, specialiĝinta en bioteknologioj, anoncas fiere la surmerkatigon en Usono, la 4an de januaro 2004, de transgena hejmbesto: la Glofish, preskaŭ konforma kopio de la tajvana zebrofiŝo. Kun la diferenco ke la fluoresko ĉi-kaze ne devenas de meduza geno, sed de fluoreska koral-geno. Ŝajnas ke jam komencis la iompostioma alvenado de mutaciuloj en niaj socioj. Kial la manipulado de la vivaĵoj haltus ĉe simplaj akvarifiŝoj?

Tiuj novaj “kreitaĵoj” povas tre rapide malfermi la pordon al kreado de aliaj modifitaj hejmbestoj. La ludeco de tiuj unuaj estaĵoj trompas la publikon pri la estontaj danĝeroj. Urĝas mezuri ĉiajn riskojn pri tio. Sed la etika pripensado kaj ties konkreta ago, celanta la komercocelan manipuladon de vivaĵo, ŝajnas ege malfrui post la realo.

Franck MAZOYER.