Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
En Ĝenevo, dum tri tagoj, de la 10a ĝis la 12a de decembro 2003, okazis la monda pintkunveno pri la informsocio, organizita, laŭ peto de la Unuiĝintaj Nacioj, de la Internacia Unio de Telekomunikado (IUT). Jen grava evento.* Komparebla, en la kampo de komunikadaj teknologioj, per sia amplekso, siaj sekvoj kaj siaj problemoj, kun tio kion reprezentis por la medio la Pintkunveno pri la Tero en Rio en 1992. Interreto atingis la grandan publikon nur antaŭ malpli ol dek jaroj... En tiom mallonga tempo, ĝi aliordigis kaj ŝanĝis tutajn partojn de la politika, ekonomia, socia, kultura, asocia vivo... Tiom ke oni povas nun paroli, koncerne la staton de la monda komunikado, pri “nova ordo Interreto”.
Nenio estas kiel antaŭe. La akceliĝo kaj fidindeco de la retoj ŝanĝis la manieron komuniki, studi, aĉeti, informiĝi, distriĝi, organiziĝi, kulturiĝi kaj labori de grava parto de la loĝantoj de la planedo. La retpoŝto kaj la konsultado de la teksejo metas la komputilon en la centron de interŝanĝ-sistemo (kun la nova ĉiofara telefono) kiu renversas tutajn sektorojn de agado.
Sed tiu eksterordinara reordigado profitigas precipe la plej evoluintajn landojn, kiuj jam ĝuas la bonajn efikojn de la antaŭaj industriaj revolucioj, kaj gravigas la tielnomatan ciferecan breĉon, tiun abismon kiu grandiĝas inter la riĉuloj pri inform-teknologio kaj ĉiuj aliaj, plej multnombraj, kiuj ne disponas pri ili. Du ciferoj resumas la maljuston: 19% de la loĝantoj de la tero reprezentas 91% de uzantojn de interreto. La cifereca breĉo duobligas kaj akcentas la tradician breĉon Nordo-Sudo kiel ankaŭ la malegalecojn inter riĉuloj kaj malriĉuloj (memoru ke 20% de la loĝantoj en riĉaj landoj disponas pri 85% de la monda enspezo). Se oni ŝanĝas nenion, la eksplodo de la novaj kibernetikaj teknologioj malkuplos definitive la loĝantojn de la malplej evoluintaj landoj, kaj aparte tiujn de nigra Afriko (apenaŭ 1% de la uzantoj de interreto, inter ili tre malmultaj virinoj).
Tiu problemo ne povas lasi indiferentaj ĉiujn kiuj volas konstrui pli egalecan mondon. Ĝi estis en la centro de la ĝeneva pinto. Unuafoje, kaj jen signo de la okazantaj transformiĝoj, tiu pinto de la UN grupigis, krom la reprezentantojn de la regnoj, ĉefojn de entreprenoj kaj respondeculojn de neregistaraj organizoj (NRO). Tio cetere ne bone funkciis, ĉar tiuj lastaj plendis esti iel marĝenigitaj kaj larĝe utiligitaj kiel alibio.
La fina deklaracio* apenaŭ maskas la fiaskon pri la precipaj demandoj en la debato. Unuavice, la projekto starigi “fonduson de cifereca solidareco” ne realiĝis, ĉar la riĉaj landoj rifuzis engaĝiĝi finance. La prezidanto de Senegalio, s-ro Abdoulaye Wade, kiu defendas jam delonge la principon de tiu fonduso, proponis ĉirkaŭiri la ŝtatojn kaj lanĉis la ideon de libervola kontribuo de 1 eŭro ĉe aĉeto de ĉia komputilo en la mondo. Aliaj proponis altigi je 1 centonon da eŭro ĉiun telefonan komunikadon, kiom ajn estu la daŭro, por favorigi la ciferecan koheron de la planedo.
Alia granda zorgo-temo: la kontrolado de interreto farata de multaj aŭtoritatecaj ŝtatoj (i.a. Ĉinio) kaj, sub preteksto de lukto kontraŭ la terorismo, la polica kontrolado de la privata vivo de la civitanoj, per la kontrolado de ilia reta agado, en multaj demokratiaj landoj (i.a. Usono). Ankaŭ tie, neniu atingo. Nome de la kibernetika sekureco, la ŝtatoj faris nenian koncedon.
Tria ĉeftemo: la debato pri la modo de regulado kaj de mastrumado de interreto. Aktuale, la mastrumantoj estas usonaj.* Tamen, ĝi fariĝis tiom grava afero, kiu kondiĉas tiom grandan nombron da decidoj en ĉiuj sferoj de la politika kaj ekonomia vivo, ke Vaŝingtono akceptas diskuti pri tio. Sed nur en la kadro de la G8, la konsorcio de ok potencoj kiuj pilotas la mondon...
Komence, la pinto pledis favore al multflanka, travidebla kaj demokratia mastrumado de interreto, kun plena partopreno de la registaroj, de la privata sektoro kaj de la “civila socio”. Kaj karesis la ideon, defendatan de multaj ŝtatoj (sed ankaŭ de la inventinto de la World Wide Web, la brita fizikisto Tim Berners-Lee), transdoni la respondecon pri ĝi al speciala instanco de la Unuiĝintaj Nacioj. Vaŝingtono klare rifuzis. Kun la preteksto ke nur la privata sektoro garantias ke interreto restu ilo de libereco...
Ĉiuj ĉi demandoj revenos sur la tablon dum la dua duono de la pinto, en Tuniso, en novembro 2005. Intertempe, ĉu ne necesas startigi, tuj, ian eksterordinaran teknologian Marshall-planon?
Ignacio RAMONET