Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
“TEMAS PRI MIRINDE bona manlibro pri postkonfliktaj stabiligo kaj rekonstruo. Mi konservis kopion pretan por konsulti ekde mia alveno en Bagdado, kaj mi rekomendas la legadon.” Entuziasma, la sendito de la prezidanto George W. Bush en Irako, s-ro Paul Bremer, elvokas tiel la ĵus aperintan komparan studon pri la “nacia organizado”* impulsita de Usono ekde 1945 (Germanio kaj Japanio post la dua mondmilito, poste, en la jaroj 1990, Somalio, Haitio, Bosnio, Kosovo kaj Afganio.* La graveco de tiu dokumento devenas ankaŭ de ĝia eldoninto: la Rand, esplorcentro starigita en 1948 de la usona aerarmeo kaj kiu, fariĝinte sendependa, tamen daŭre partoprenas en la debatoj kiuj trairas la usonan ekzekutivon.
La kazo de Germanio kaj de Japanio, klarigas la esploristoj, montris ke “la demokratio transigeblas”, ke “eblas kuraĝigi la sociojn, en certaj cirkonstancoj, transformi sin mem por longa daŭro”. Tiuj du operacioj reprezentas “por nacia organizado post konflikto, normon kiu poste ne plu estis atingita”. Fakte, la kvar postaj jardekoj vidis “malmultajn provojn reeldoni tiujn sukcesojn”. El la 55 pac-operacioj lanĉitaj de la Unuiĝintaj Nacioj post 1945, 41 — do 80% — okazis post 1989.
“Dum la malvarma milito, daŭrigas la Rand, Usono kaj Sovetio subtenis siavice — kaj eĉ, en certaj kazoj, ambaŭ — certan nombron da malfortaj regnoj pro geopolitikaj kialoj. (...) Senigitaj de tiu apogo, tiuj regnoj kaj aliaj diseriĝis. (...) Post la fino de la malvarma milito, Usono estas libera interveni, ne nur por konservi la batalhaltojn aŭ restarigi la antaŭan staton, sed ankaŭ por realigi pli fundamentajn transformojn en la milite detruitaj socioj.”
Sed “la kostoj kaj riskoj de la nacia rekonstruado restis altaj. Pro tio, Usono ne engaĝis sin facilanime”. Ĝi forlasis Somalion en 1993 ĉe la unua rezistado. Sekvan jaron, en Ruando, ĝi preferis veti sur internaciaj klopodoj. Ĝi poste hezitis antaŭ ol aliĝi al la eŭropanoj en Bosnio, poste, engaĝi sin milite en Kosovo. Tamen, ĉiu de tiuj intervenoj “estis pli larĝa kaj pli ambicia ol la antaŭa”.
EN 2000, LA KANDIDATO George W. Bush kritikis la tro multajn lokojn de nation building komencitajn de la registaro Clinton kaj eĉ reĵetis tiun koncepton. Alfrontita al “defio komparebla en Afganio”, la prezidanto Bush do adoptis “pli modestajn” celojn antaŭ ol implikiĝi, kun Irako, en aferon “de amplekso komparebla al la daŭraj provoj en Bosnio aŭ Kosovo, kaj kies skalo kompareblas nur kun la antaŭaj usonaj okupacioj de Germanio kaj Japanio. Ŝajnas ke la nacia rekonstruado estas respondeco el kiu ne povas fuĝi la sola superpotenco de la mondo”.
La sukcesoj post la dua mondmilito devenis evidente de la alte evoluinta ekonomio de la koncernataj landoj. La ĉefa afero, tamen, ne estas “la ekonomia rekonstruo, sed la politika transformado”. Tiel, la usona nekapablo “instali vivkapablajn demokratiojn” en Somalio, Haitio aŭ Afganio klarigeblas ankaŭ de “la etnaj, sociekonomiaj aŭ tribaj dividoj”. La esploristoj atentigas tamen ke “la interkomunumaj malamoj” estas “eĉ pli markitaj en Bosnio kaj en Kosovo, kie la demokratiiga procezo malgraŭ ĉio atingis ian progreson”.
La vera diferenco, konkludas la Rand, sidas en “la klopodoj de Usono kaj tiuj de la internacia komunumo”. Vaŝingtono kaj ĝiaj aliancanoj investis, postmilite, dudek-kvinoble pli da mono kaj kvindekoble pli da trupoj en Kosovo ol en Afganio. Kaj, laŭ kapo de loĝanto, Kosovo ricevis 800 dolarojn, kontraŭ 200 en Germanio...
Sed Usono, kiu reprezentis la duonon de la monda malneta produkto en 1945, sumis nur 22% en 1990. Konkludo: “La internacia divido de la kostoj fariĝis samtempe politike pli grava por Usono kaj pli akceptebla por la aliaj landoj.” Jen pro kio Vaŝingtono, dum la tutaj jaroj 1990, “debatis pri tiu temo: kiel akiri larĝan partoprenon en la nacia rekonstruado kaj samtempe konservi adekvatan komandon?”. En Somalio kaj Haitio, Usono volis la rapidan substituadon de internacia forto financata de la Unuiĝintaj Nacioj. En Bosnio kiel en Kosovo, ĝi kombinis komandon kaj larĝan militan partoprenon, tra la Nord-Atlantika Traktat-Organizo (NATO).
Kosovo prezentas sendube, skribas la esploristoj, “ĝis nun la plej bonan miksaĵon de usona gvidanteco, de eŭropa partopreno, de larĝa divido de la financaj kostoj kaj de forta komando”. Tiom ke Usono povis tie “konservi gvidan rolon, pagante nur 16% de la kostoj por rekonstruado kaj liverante nur 16% de la packonservaj trupoj”. Tia sukceso dependas esence de “la kapablo de Usono kaj de ĝiaj precipaj aliancanoj trovi komunan vizion pri la celoj de la entrepreno kaj tiel ellabori respondon de la koncernataj institucioj — precipe la NATO, la Eŭropa Unio kaj la Unuiĝintaj Nacioj — al la difinitaj celoj”.
ĈE LA KONKLUDOJ, la esploristoj pesas la respektivajn avantaĝojn kaj maloportunaĵojn de la multflankaj kaj unuflankaj operacioj. La unuaj, notas ili, estas “pli kompleksaj kaj postulas pli da tempo ol unuflankaj klopodoj, sed ili estas ankaŭ multe malpli kostaj por la partoprenantoj”. Sed “la komando kaj larĝa partopreno” estas “akordigeblaj nur “se la precipaj partoprenantoj dividas komunan vizion kaj povas, sur tiu bazo, doni formon al internaciaj institucioj”. Alia kondiĉo, la aplikataj rimedoj: “Ŝajnas ke ekzistas inversa interrilato inter la grandeco de la stabiliga forto kaj la riskonivelo. Ju pli altas la proporcio de la stabiligaj trupoj, des pli malaltas la nombro da viktimoj” de ĉiuj flankoj.
Restas la esenco: la aplikado de tiuj konkludoj al Irako, “la plej ambicia programo de nacia rekonstruado post 1945”. Ĉar la heredaĵo de tiu lando prezentas, kiel skribas la esploristoj, seriozajn defiojn: foresto de demokratia tradicio; etnaj kaj religiaj dividoj; organizita krimo; malapero de meza klaso. Irako ankaŭ ne malhavas atutojn: ĝia nacia administracio reduktos, post ĝia rekonstruo, la internacian ŝarĝon. Sen paroli pri la subteraj naftoriĉecoj...
TAMEN, “la antaŭmilitaj dividoj sine de la Konsilio pri Sekureco pli malfaciligas por Usono la adopton de la modelo pri kostodivido de Bosnio, Kosovo kaj eĉ Afganio”. Krome, pro la samaj kialoj, Vaŝingtono estis “nekapabla entrepreni, antaŭ la milito, ian ajn preparadon por faciligi la postmilitan transiĝon”.
Jen pro kio la iraka aventuro, taksas la Rand, “postulos, por longa periodo, vastan engaĝiĝon de financaj, homaj kaj diplomatiaj resursoj”. Mallonge, Usono — la kvinan fojon en iomete pli ol jardeko en islama lando — ne povos “permesi al si plani strategiojn de rapida malengaĝiĝo nek lasi la laboron duone farita. La vera demando ne estas, kiom rapide ĝi povas foriri, sed kiom rapide kaj kiom profunde ĝi povos dividi la potencon kun la irakanoj kaj la internacia komunumo, samtempe konservante sufiĉan por kontroli daŭrigeblan transiĝon al la demokratio”.
La mesaĝo estas klara: fronte al la iraka ĥaoso, la Rand pledas por la daŭrigo de la usona operacio, sed sub formo kiom eble plej multflanka, por garantii samtempe la gvidadon de Vaŝingtono kaj la dividon de la kostoj.
Laŭ la modelo de multaj tiaj dokumentoj, la silentadoj de tiu studo klarigas same la sencon kiel la laŭteco de ĝiaj asertoj. La leganton frapas du ellasoj. La unua estas la foresto de la koncernataj popoloj: ili aperas neniam en la argumentado de la esploristoj de la Rand, kvazaŭ ili havus nenian rolon por ludi en la rekonstruado de sia propra lando — escepte, en la kazo de Germanio kaj de Japanio, por noti ke “la supervivantoj ne emis kontesti sian malvenkon”. La dua estas la silentado pezanta sur la profitoj tirataj per tiuj operacioj de certa nombro da usonaj entreprenoj. Nu, la prirabado de Irako — kaj de la impostoj de la usonaj civitanoj — fare de grupoj plej ofte ligitaj kun unuarangaj usonaj gvidantoj konstituas jam nun skandalon de unua dimensio.
Fine de oktobro 2003, la Centro pri publika honesteco efektive malkaŝis ke la sepdek precipaj kompanioj profitantoj, en du jaroj, je 8 miliardoj da dolaroj da kontraktoj en Afganio kaj en Irako “donis pli da mono al s-ro Bush por lia elektokampanjo ol al iu ajn alia politikisto en la lastaj dek-du jaroj”. Kun ĉekape, kun 2,3 milionoj, Kellogg, Brown & Root, filio de Halliburton, kiun gvidis s-ro Richard Cheney de oktobro 1995 ĝis sia enposteniĝo kiel vicprezidanto de Usono.
“Poste, mi rompis ĉian rilaton kun la kompanio”, asertis la interesato. Kiu tamen ricevis de Halliburton 205.298 dolarojn en 2001 kaj 162.392 en 2002 — sen enkalkuli liajn 34 milionojn da forira kompenso. Li eĉ daŭre enspezas monon dum du jaroj en formo de “prokrastita salajro” kaj posedas akciojn de la societo je 433.333 dolaroj, valoro kiu povus atingi, laŭ la nuna ritmo, 5 milionojn da dolaroj post mallonga tempo.
Sed tio estas detaloj kiuj ne interesas la geostrategiistojn de la Rand...
Dominique VIDAL