Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Jam de longe, Vaŝingtono donas al Orient-Azio la respondecon pri la ekonomiaj malbonaĵoj de Usono. La nuna ofensivo kontraŭ Pekino estas verŝajne motivata de la pliiĝo de la usona komerca deficito. Fakte, ĝia profunda kialo estas la stariĝo de Ĉinio estiel motoro de regiona integriĝo ĉe tiu parto de la mondo — neatendita konsekvenco de la vaŝingtona hegemonia administrado de la financa krizo de 1997-1998.
Meze de julio 2003, usonaj voĉoj ĥore altiĝis kontraŭ Ĉinio, akuzante ĝin esti respondeca pri la longedaŭra usona komerca deficito, la pliiĝo de senlaboreco, kaj la malindustriiĝo de la teksaj kaj elektronikaj sektoroj. “Oni mortigas la [usonan] manufakturan sektoron”, tondris la senatano Charles Schumer la 18an de julio. “La artefarita devaluto de la ĉina juano estigas inundon de alilandaj produktoj malpli kostaj, kiujn niaj entreprenoj ne povas konkurenci”, deklaris siaflankle la senatanino Elisabeth Dole. “La ĉinoj ne respektas siajn komercajn akordojn... Estas necese, ke la Trezorejo studu la demandon kaj prenu konvenajn mezurojn por zorgi, ke oni ne lasu la ĉinojn konstante devaluti sian valuton malprofite al niaj internalandaj industrioj”, aldonis la senatano Lindsey Graham*.
Atestante antaŭ la Kongreso la antaŭan tagon, s-ro Alan Greenspan, prezidanto de la Federacia Rezervo, estis apoginta tiujn argumentojn asertante, ke la valutoj de Ĉinio kaj aliaj orient-aziaj ekonomioj estas subtaksataj kaj ke tiuj landoj ne povas daŭrigi la senfinan akumuladon de tiel gravaj rezervoj da fremdaj valutoj*.
La senatanoj, ĉe donita signalo, oficiale petis de la departamento de la Trezoro insisti ĉe Ĉinio ke ĝi forigu la kontroladon de monŝanĝoj kaj lasu ŝvebi sian valuton, la juanon, fiksitan po 8,3% por dolaro. Tiu naciisma furiozo iomete kvietiĝis en aŭgusto, sed la usona ministro pri la Trezoro, s-ro John Snow, ripetis la sturmojn, dum rondvizitado en Azio, admonante Ĉinion “ke ĝi lasu la merkaton fiksi la valoron de sia valuto”. Jen tre kurioza sinteno flanke de registaro kruele bezonanta la helpon de Pekino por pritrakti la demandojn pri Nord-Koreio kaj la azi-regiona sekureco.
Necesas tamen antaŭvidi, ke la ofensivo daŭros tra la venontaj monatoj kaj jaroj, dum Usono baraktos kontraŭ pligrandiĝantaj deficitoj, kaj Ĉinio, unu el la raraj kreskopolusoj de la mondekonomio, fariĝos epicentro de la regiona ekonomia integriĝo en Orient-Azio. Fakte, tiu ofensivo kontraŭ Azio rilatas ne nur al la reveno de agresema usona komerca diplomatio reflektanta la nekonstantecon de la usona ekstera politiko. Ĝi spegulas malnovan zorgon subkuŝantan sub la ideo de la alvenonta tektona renverso ĉe la mondekonomia potenco favore al Orient-Azio, kaj pli precize al Ĉinio.
La dubasenceco de Usono rilate al la ekonomia vigleco de la “tigroj” kaj “drakoj” estis jam perceptebla en la 80-jaroj, kiam al la abundo da komentoj pri la “azia miraklo” oni aldiris alarmajn avertojn kontraŭ la merkantilismo kaj la azia konkurenca minaco. Je la unua fojo de post 1918, Usono estis tiam fariĝinta debitora lando kaj alfrontis buĝet- kaj pagbilanc-deficitojn . Same kiel Ĉinio hodiaŭ, tiel same Japanio kaj la Nove Industiiĝintaj Landoj (NIL) de Orient-Azio estis kulpigitaj subfosi la Okcidentan industrian plektaĵon, kaj submetitaj al intensaj premoj instigantaj ilin plikarigi siajn valutojn kaj malfermi siajn ekonomiojn kaj financajn sistemojn al la usonaj komerco kaj investadoj.
En 1985, la registaro de s-ro Ronald Reagan artifikis revaluton de la eno je 50% per elturniĝo helpe de la akordoj alnomataj de la Plaza. Tiuj akordoj, truditaj al aliancanoj strukture dependaj de Usono kaj tute sen manovro-marĝeno, estis supozataj mekanike plivigligi la usonajn eksportojn kaj difekti la japanan industrian konkurencon. Tiu politiko tamen estigis neatenditajn konsekvencojn: la plikarigo de la eno kaŭzis, ke Japanio senatende fariĝis la unua kreditorlando de la mondo. Ĝi akcelis la ekonomian regionan integriĝon en Azio, instigante la japanajn firmaojn transloki en Sud-Orientan Azion siajn poreksportajn aferojn de malalta aldonvaloro. La reorganizado de la japana manufakturkapablo rapide okazigis regionan labordividon en Orient-Azio centrita sur Japanio.
De la 1950aj ĝis 1970aj jaroj la regiona ekonomia politiko sin organizis ĉirkaŭ la transpacifika komerco kaj sin karakterizis per la struktura dependeco de la Nord-Orientaj landoj de Azio rilate la usonan merkaton (“single market dependence”). Eĥante la esprimon de Meredith Woo-Cummings*, Orient-Azio restis “usona lago”, kaj Usono malfermis la vojon por la reindustriiĝo de Japanio per la eksportadoj. La disvolvanta kaj intervenisma ŝtato estis tolerata, eĉ subtenata kadre de akordo laŭ kiu Japanio, Sud-Koreio kaj Tajvano fariĝos sekurec- kaj prosper-remparo ĉirkaŭ Sovetio kaj Ĉinio.
Tiuj landoj interŝanĝis tiam siajn politikajn suverenecojn kontraŭ nerestrikta aliro al la usona merkato. Ĝis meze de la 1980-jaroj Usono tiel enprenis pli ol triono de la japanaj eksportoj, 40 elcentoj de la koreaj kaj 44 elcentoj de la tajvanaj. Tiu struktura dependeco favoris Vaŝingtonon per tre pova politika influo super ĝiaj aliancanoj. Post la akordoj de Plaza, tamen, Japanio diversigis sian komercon kaj siajn investad-flusojn, turnante sin precipe al cetero de Orient-Azio. Ĉe la komenco de la 1990aj jaroj la japana eksport-parto malaltiĝis al 27%. Dum la sama periodo la interazia komercparto altiĝis je 12 punktoj, kreskante de 32% al 44%, kio spegulas la grandiĝantan gravecon de la japanaj transnaciaj firmaoj en la regiona labordivido*. En 1994, la interregiona komerco konsistigas 48,5 elcentojn de la tuto de la azia komerco, kaj ĝi superis 50% en 1995.
Usono estis nek dezirinta nek antaŭvidinta tian rezulton. Dum la malvarma milito, Japanio, kaj poste la NIL, estis ja invititaj de la okcidentanoj bone farti, sed ne tiom ilin minaci*, kaj certe ne tiom kandidatiĝi por la ekonomia mond-hegemonio. En la mondo post la malvarma milito, la azia disvolvanta ŝtato ne nur perdis sian strategian pozicion, sed ĝi transiris en minacon en la okuloj de usonanoj kaj eŭropanoj. Vaŝingtono fariĝis obsedata de la fantomo de vigla regiona bloko.
En 1989, s-ro Lawrence Summers, kiu estis tiam fariĝonta subsekretario de la Trezorejo sub s-ro William Clinton, vortigis la problemon jene: “Azia ekonomia bloko estas formiĝanta, kun Japanio kiel pinto (...). Tio starigas la eblon, ke la plimulto de la usonanoj, kiu opinias, ke Japanio konsistigas minacon pli gravan por Usono ol Sovetio, pravas”*. Malpeziga elspiro aŭdiĝis, kiam Japanio plonĝis en 1990 en longedaŭran ekonomian stagnon post la krevo de la financa kaj domnegoca veziko de Tokio. Se citi fieran esprimon de usona verkisto, la krizo atestis, ke “la japana modelo estas ne tipo de alispeca kapitalismo... sed postrestaĵo de antaŭa stadio de la kapitalismo*”.
Ĝi atestis ne ion tian, kompreneble; sed tiu kompreno, malproksimigante la fantomon de azia aŭtonoma bloko, malpezigis en Okcidento tiujn, kiuj antaŭtimas kadukiĝon. Kelke da jaroj poste, oni vidis en la grava regiona krizo spertita de Azio en 1997-1998 novan pruvon de la okcidentaj aparteco kaj supereco (aŭ, inverse, de la orienta ekonomia infanismo). Laŭ Chalmers Johnson, “pluraj pontifikoj kaj ekonomikistoj malkaŝe esprimis sian kontentiĝon” vidi la regionon ŝanceliĝi ĉe la rando de socia kaj ekonomia ruiniĝo*. Charles Krauthammer, novkonservativa verkaĉisto, kiu ŝuldas sian hodiaŭan reputacion al sia entuziasmo por la milito kaj imperio, skribis tiutempe: “Nia sukceso estas tiu de la usona kapitalisma modelo, pli proksima al la liberŝanĝisma vizio de Adam Smith ol al kiu ajn alia. Multe pli proksima, certe, ol la azia paternalisma kapitalismo interkonsentema, kiu tiom allogis la kritikaĉantojn je la usona sistemo en la tempo de la hodiaŭ krevita azia veziko”*.
Kelkaj universitananoj samopiniis: “La krizo, laŭ unu el ili, ruinigis la kredindecon de la japana aŭ orient-azia modelo de ekonomia kreskado*. ”. S-ro Greenspan malsupreniris en propra persono en la arenon por komprenigi, ke la azia krizo estis estigita de la disvolvisma ŝtato, t.e. de industriigo kondukita de la ŝtato kaj de monsubteno de rimedoj direktita pli de la registaro ol de la merkato. La krizo, li asertis, signifas, ke la mondo senindulge malproksimiĝas de la ŝtatismo favore al “la okcidenta varianto de la libermerkata kapitalismo.”* Unuvorte, la azia “miraklo” subite fariĝis “miraĝo”.
Legendis, inter la linioj de la debato, ke la “malfruaj venintoj” de la moderna kapitalismo estas remetitaj en sian rangon. Ĉe la du flankoj de la Pacifiko oni interpretis la krizon kiel ŝokon inter Oriento kaj Okcidento, kaj decidigan momenton por la ekvilibro de la monda ekonomia povo. La usona administrado de la krizo de 1997-1998 konfirmas la ideon, ke la agresema liberalismigo je la lokaj financaj merkatoj, spronita de Vaŝingtono kaj la Internacia Monfonduso (IMF), dum kaj post la krizo, utilis kiel povo-instrumento kaj konsistigis parton de pli vasta klopodo celanta “malfortigi la disvolvismajn politikojn ŝtatajn en la tuta mondo”.*
Spite al tio, ke la usona Trezorejo plenumis en 1994 la rapidan kaj decidigan reflosigon de Meksiko, Usono kaj ĝiaj transatlantikaj partneroj sin detenis fari kion ajn dum monatojn, dum la krizo de 1997 plietendiĝadis tra la tuta Orient-Azio. Grava IMF-a reflosiga plano estis starigita sole kiam oni eksciis la amplekson de la fenomeno: la kontaĝo eskapis el ĉia regado kaj la krizo ekdifektis la mondajn merkatojn. Ankoraŭ pli evidentiga fakto, la usona Trezorejo vetois, fine de 1997, la japanan proponon iniciati iun Azian Mon-Fonduson (AMF), kiu provizus la landojn spertantajn masivajn fuĝojn de kapitaloj per granda parto de la kontantaĵoj bezonataj de ili.
Tiu propono estis “rapide kaj... neatendite repuŝita de la tiama [usona] subministro de la Trezorejo, s-ro Lawrence Summers”, kio konfirmis en Orient-Azio la ideon, ke “Usono sin pretigis forskrapi el la ekonomia mapo plurajn aziajn landojn. Kelkaj pensis eĉ, ke la usonanoj hastis profiti de la kriza stato travivata de Azio”.* Por Vaŝingtono, la problemo fontis el la eblo, ke la AMF fariĝos kerno de regiona aŭtonoma monsistemo, kiu konkurencos kun la IMF, unu el la okcidentaj iloj por la tuttera hegemonio. Oni intervenigis do tiun lastan, kun ĝia kutima receptaro de drakonaj politikoj pri struktura reĝustigado celantaj savi la kreditorojn, malfermi protektatajn sektorojn de la ekonomio kaj kunpremi la internan mendadon.
Estas tute certe, ke la krizon oni rigardis kiel okazon por aliri la regadon super protektataj strategiaj sektoroj de la lokaj ekonomioj. Kiel ĝuste ĝin substrekas Daniel Lian, ĉe la financa grupo Morgan Stanley, en kritika analizo pri la usona politiko, se la Okcidento interesiĝas pri la pluigo de “la [orient-azia] dependeco de la ekstera mendado kaj produkt-kapablo tenata aŭ financata de alilandaj interesoj”, ĝi same volas “povi aĉeti la regionajn enlandajn ekonomiojn”.*
Tiu politiko, kies rezultoj estis diametre kontraŭaj al tiuj celataj, rezultigis absolutan malsukceson, kiel antaŭe, kiam oni instigis la valor-korektadon de la eno.
Unue, ĝi naskis fortegan naciisman bumerangan efikon en ĉiuj koncernaj landoj. Pro tiu fakto, la enlandaj industrioj ne estis malkare forvenditaj. Tute male, escepte de kelkaj apartaj okazoj, kiel Indonezio, la plimulto de la kriztrafitaj landoj sukcesis konservi la regadon super siaj strategiaj sektoroj per la ŝtata reaĉeto de la ŝuldo de privataj firmaoj aŭ blokante la privatigon de la publika sektoro.*
Due, tiu politiko plivigligis la regionan monan kunlaboron. En 2000, la aziaj landoj lanĉis la iniciaton de Chiang Mai (ICM), celanta organizi la regionan monan kunordigon per la kreado de ia neformala IMF. En 2003, kelkaj aziaj landoj estigis la Asia Bond, komuna mon-instrumento celanta mobilizi por produktivaj celoj la grandegajn rezervojn de fremdlandaj valutoj akumulitaj de la regiono.*
Trie, kruela ironio, malfortigante la japanan strebon por regiona konstruo, Usono nevole plifirmigis la strategian pozicion de Ĉinio. Ĝis tiam kondukita de Tokio, la regiona ekonomia integriĝo de nun antaŭeniras sub la patroneco de Pekino.
Ĉinio, kiu estis ŝparita de la rektaj krizo-efikoj danke al la valut-kontroloj, fariĝis, de post la fino de la 90-jaroj, epicentro de regionaj integriĝaj tendencoj. Tiu fenomeno spegulas la malakcelon spertatan de Japanio kaj la dinamismon de la ĉina ekonomio — la IMP-a* kresko, je 7,8% en 2002, devas atingi 8% ĝis 9% en 2003, spite de la severa akuta spira sindromo (SASS)*, kaj la lando fariĝis la unua akceptolando por internaciaj rektaj investoj en 2002 (52,7 miliardoj da dolaroj). Tio ankaŭ tradukas la geopolitikan intencon de Ĉinio akiri centran pozicion en Orient-Azio en la venontaj jardekoj.
En 2001, la ĉinaj instancoj lanĉis la iniciaton estigi antaŭ 2010 zonojn de regiona liberkomerco kun Sudorient- kaj Nordorient-Azio. Dum la monda komerco malaltiĝas, la interŝanĝoj kaj investadoj inter Ĉinio kaj la cetero de Azio prezentas fortan progresadon. La eksportoj de la Asocio de Sudorient-aziaj landoj* en Ĉinion kreskis je 55% en la unua duonjaro de 2003, atingante 20 miliardojn da dolaroj el tutaĵo de 70 miliardoj da dolaroj. Fakte, la interŝanĝoj de la regiono kun Ĉinio pligrandiĝis kun pli persista ritmo ol la aziaj interŝanĝoj kun Usono. En Japanio, la importoj el Ĉinio jam superas tiujn el Usono, kaj la japanaj eksportoj en Ĉinion prezentas regulan altiĝon. Oni konstatas la saman tendencon koncerne la duflankajn interŝanĝojn kun Sud-Koreio, Tajlando, Malajzio kaj Singapuro.*
Tiuj fenomenoj signifas, ke ni spektas la unuajn fazojn de la konstruo de ĉina regiona politika ekonomio. Por Pekino tiu perspektivo prezentas multajn avantaĝojn: ĝi reduktos la dependencon de la lando rilate al la usona merkato kaj, konsekvence, ĝian vundeblecon rilate al eksteraj premoj kaj ŝokoj. La estigitaj interdependecaj maŝaroj kun la cetera Azio efikos kiel ia bufro inter Ĉinio kaj Usono.
Por la cetero de la regiono, la konsekvencoj de tia evoluo estas pli dubsencaj. Japanio, larĝe la plej progresinta lando, rivalas kun Ĉinio por la regado de la regiono, eĉ se ĝiaj transnaciaj kompanioj en Ĉinion ĉiam pli investadas. Tiu konkurso eble profitos al la sudorient-aziaj landoj, kiuj neniom deziras ŝanĝi unu strategian dependecon (de Usono) kontraŭ alia (de Ĉinio). Plie, konsiderante la produktad-profilon de la disvolviĝantaj landoj de la regiono kaj ilian striktan specialecon pri sektoroj de malforta aldonvaloro (elektroniko, teksaĵo, ktp.), Ĉinio prezentas por ili unuarangan defion sur la konkurenca kampo.
La japana regionismo naskigis supraĵan industriigon pli ol ĝisfundan modernigon de Sudorient-Azio. Pro la gravaj diferencoj apartigantaj la disvolviĝintajn landojn (Japanio, Sud-Koreio, Tajvano, Singapuro) de la malpli disvolviĝintaj (Malajzio, Tajlando, Indonezio, Vjetnamio, ktp.), kaj la regionaj rivalecoj, kunteniĝa azia region-sistemo sin establos nur post longe.
Agnoskindas tamen, ke la tendencoj por longa tempo iras tiusence. En multnombraj rilatoj, oni povas kompari tiun strukturan fenomenon kun tiu, kiu alkondukis Usonon al hegemonia ekonomia potenco, procezo, kiun interrompis, sed ne haltigis, la depresio de la 1930aj jaroj. La Okcidento, kiel la bruo pri la ĉina valuto sugestas, devos trapasi veran kopernikan revolucion antaŭ ol afable akcepti tiun fakton.
Philip S. GOLUB