Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Bombajo, la fama (aŭ fifama) Vojo Reay, laŭlonge de la dokoj. Originale ĉi tiu vojo havis kvar trakojn por ebligi rapidan veturadon; nun ĝi havas nur du, inter multegaj vicoj da pluretaĝaj domaĉaroj. Plejparte kamparanaj enmigrintoj, la enloĝantoj marŝas, parolas, dormas, sidas, laboras, sin lavas kaj rigardas la unuajn paŝojn de siaj infanoj sur la asfalta ŝoseo. Trotuarojn la vojo nek havis nek havos, kredeble. Vojo Reay fariĝis loko kie veturiloj konkuras kun homoj. Ambaŭ ŝajnigas, ke ilia spaco estas ilia regno.
En areo de unu kvadrata kilometro, multaj domaĉaranoj konstruis du aŭ tri mansardojn super siaj barakoj kaj luigas ilin al aliaj kompatinduloj. Meznombre dek personoj loĝas en ĉiu barako. Neniu scias kiom da mizeruloj loĝas en Vojo Reay, sed la nombro pliiĝas ĉiun tagon, kiel ankaŭ la ĥaoso ...
Kaj verdire, neniu povas esti certa pri kiom da homoj loĝas en Bombajo. Oficialaj censoj deklaras, ke ĝi havas 12 milionojn da loĝantoj (pli ol la loĝantaro de Grekio), el kiuj duono estas senhejmaj. Sed pro la senĉesa fluo da enmigrintoj, la domaĉaranoj, kaj la centoj da neregistritaj infanoj kiuj naskiĝas ĉiun tagon, la vera nombro povus esti 16 milionoj.
Se ĉi tiuj ciferoj surprizas, la malgaja vero estas, ke la enloĝantoj de Vojo Reay kaj la aliaj dismultiĝantaj aroj da mizero, ne havas pli bonan lokon al kiu iri. Ĉiutage la urbo allogas milojn da homoj el aliaj partoj de la lando por provi sian fortunon en ĉi tiu “urbo de espero”, konvinkite, ke ili trovos laborpostenojn, konstantan enspezon, aŭ eĉ — kaj kial ne — fariĝos milionuloj. Kun siaj neleĝaj elektrokonektoj, telefonoj kaj foje ŝtelitaj koloro-televidiloj, ĉi tiuj improvizitaj kontraŭleĝaj kabanoj ŝajnas al ili kvazaŭ luksaj vilaoj kompare kun tiuj de siaj naskiĝlokoj.
Ĉi tie do ili pluvivas, sur la vojo, tagon post tago, malgraŭ la polucio, la neeltenebla varmo, la nutromanko, la malpuraĵo, la kamionoj kaj aŭtoj rapidantaj, la akcidentoj, la malsanoj, la grandegaj ratoj kaj korvoj, la fetoraj defluiloj, la abomeno de bonhavaj preterpasantoj, kaj la musonaj inundoj. Iuj diras, ke ili ŝajnas feliĉaj. Feliĉaj? Jes, iel. Kontentaj pro tio, ke ili sukcese atingis ĉi tiun monstran urbegon kiu povus al ili aŭ ĉion perdigi aŭ doni tian ŝancon, kia okazas unufoje en la vivo. Ili estas kiel eble plej proksimaj al sia propra usona reveto. Jen ĝuste tio, kion Bombajo reprezentas al la cetera Hindio.
Nemalmulte da tempo necesas por kompreni kial la urbo daŭre allogas senĉesan enfluon da fremduloj esperantaj riĉiĝi tie ĉi. Ĝi estas urbo malmodera, senaera, kunpremita, poluciigita, sufoka, obstrukcita, superplena de veturiloj, kaj loko de la plej teruraj vidaĵoj kaj odoroj de malriĉeco kaj malsaneco. Se vi estas malriĉa, vi loĝas en nehomaj kondiĉoj. Se riĉa vi estas (1% de la loĝantaro), la mafio konstante vin plagas. Se vi estas mezklasano, nur forveturi de via domo ĉiumatene estas batalo — trabatante al vi vojon tra aliaj aŭtomobiloj, zorgeme evitante la krateretojn, penante ignori la petegantajn manetojn prematajn al la glacoj de la aŭto.
Nenio elfarblas facile. La malpleja tasketo, organizi la malplejan aferon, montriĝas penige. Korupto kaj burokratismo reĝas. Kaj tamen, malgraŭ la eksterordinaraj malfacilaĵoj de la vivo, la urbo havas mirigan spiriton kaj ian nevenkeblan karakteron. Kiel ĉiu bombajano dirus: “Kial vi plendas, Bombajo multe superas aliajn urbojn?”. Oni ektremas, imagante lokon sur la tero pli malbonan ol tiu.
La bonŝanculoj kiuj havas bonan laborpostenon kaj bonan loĝejon estas ensorĉitaj de Bombajo, de ĝia furioza ritmo, de ĝiaj salajroj — la plej bonaj en Hindio — , ĝia toleremo, ĝiaj alternativaj vivstiloj, ĝiaj senlimaj ŝancoj por aŭdacemuloj, de la multipleksaj kinejoj kaj vendejokorsoj superfluantaj de importaĵoj, de la pompaĉaj noktokluboj (kies proprietuloj pagas malavare al la polico por teni la klubojn malfermitaj post noktomezo), de la teatroj, la gastronomiaj restoracioj (absurde altekostaj sed ĉiam plenplenaj), la vendistoj de fremdaj aŭtoj, la poŝtelefonoj, la Manhattan-ecaj oficejaj konstruaĵoj, la apartamentaj turoblokoj, la butikoj de modistaj vestaĵoj, la belecokonkursoj, kvinstelaj hoteloj, internaciaj lernejoj, modernaj hospitaloj.
Ĉio ĉi faras Bombajon la sola vera metropolo de Hindio. Kompare kun ĝi, Ĉennajo (Madraso), Kalikato, Bangaloro (la Silicon Valley de Hindio), kaj eĉ la ĉefurbo Nov-Delhio, havas la etoson de mallarĝanimaj provincaj urboj. Foje, estas malfacile kompreni, ke temas pri lando de kiu la kampara loĝantaro estas postrestinta en la 18-a jarcento; en ĉi tiu kunteksto, Bombajo ŝajnas esti miraklo, vera urbo de revoj.
Ĝi sendube estas la plej prospera urbo de Hindio, la ĉefurbo financa kaj komerca. Ĝi provizas pli ol duonon de la naciaj rentimpostoj. Ĝi ankaŭ estas la plej korupta urbego de la lando; pli ol duono de la malpura mono cirkulanta originis ĉi tie. Bombajo havas pli da milionulojn ol ĉiuj aliaj hindiaj urbegoj entute. Estas ĉi tie ke okazas 90% de la negocoj fare de komercaj bankoj, ke du turoj altiĝas super la borso, ke 80% de la kolektivaj investokasoj de Hindio estas investitaj, kaj ke la kapitalaj merkatoj havas sian hejmon. La centra banko de Hindio, la tri ĉefaj podetalaj bankoj kaj la du plej grandaj komercaj bankoj havas siajn sidejojn en la komerca kvartalo de Bombajo.
Tra la haveno pasas 40% de la perŝipa komerco de la lando. Konstruaĵoj valoras sian pezon el oro, kaj la prezoj superas tiujn de Nov-Jorko kaj Tokio (ŝika apartamento povus kosti tiom, kiom 2 milionoj da dolaroj). La urbo fordonas sin al ĉevalvetkuroj, spekulado, loterioj kaj kriketo. Kadroj de reklamado-agentejoj ricevas pli altajn salajrojn en ĉi tiu urbo ol kuracistoj, kaj la “socio de konsumado” neniel malsuperas tiun de Usono. Ĝi allogas la plej bonajn talentulojn de la lando, multenaciajn gigantojn, investistojn, artistojn kaj intelektulojn.
La briletado de Bollywood nerezisteblas: Bombajo posedas la plej grandan kino-industrion de la mondo, kaj ĉiuj hindoj, kiuj volas kinokarieron, venas tien ĉi. Eĉ la forgesitaj steloj de la Okcidento subskribas kontraktojn por aperi en hindiaj filmoj, esperante relanĉi siajn karierojn. Ĉi tie oni rigardas aktorojn kiel diojn kaj gejunuloj el ĉiaj sociaj medioj konkuras por akiri roleton. La kinistaro loĝas en luksaj antaŭurboj da grandiozaj domoj kaj vivadas timante telefonan alvokon de mafia ĉefo kiu volas eldevigi de ili monon.
La bombajan miton kreskigas historioj pri sensaciaj sukcesoj, kiel tiu de Dhurubhai Ambani, iama helpisto de benzinstacio kiu fariĝis magnato de la petrokemia industrio; aŭ tiu de Harshad Mehta, malriĉa junulo el la urbo Raipur, kiu estis la ĉeforganizanto de fraŭdo da 6 miliardoj da rupioj (106 milionoj da eŭroj) kaj regis la borson (sed poste mortis en prizono); aŭ tiu de la favorata aktoro de Hindio, Shah Rukh Khan, kiu alvenis en Bombajo kun malplenaj poŝoj kaj kiu, post jaroj da afliktoj, kun kontaktoj nek en la urbo, nek en la mondo de kino, fine fariĝis superstelo.
En ĉi tiu demografia inkubosonĝo, ĉampano estas havebla kontraŭ alta prezo — trioble la salajro de tipa mezklasano-, sed trinkakvo mankas. En Dharavi, la plej granda domaĉaro de Azio, 600 000 homoj kunpremiĝas en mapli ol 1,5 kvadrata kilometro. La aero estas densa kaj fetoras de odoroj de forĵetitaĵoj, sed tie oni fabrikas la plej belajn ledaĵojn kiuj estas eksportataj al la cetera mondo. Dietistejoj kaj ekzercado-kluboj estas pli multenombraj ol neregistaraj organizoj. Estas floranta merkato por verkoj pri membonstatigo kaj komerca administrado, vendataj de junaj analfabetoj.
Bombajo estas avidata kaj timegata, senkora kaj kunsentema. En la ĵurnaloj, la plej kruelaj krimoj aperas paralele kun la plej kortuŝaj ekzemploj de kamaradeco kaj kompato. Eble pro tio, ke la enloĝantoj plejparte komenciĝis de nulo, Bombajo ĉiam estis rifuĝejo de toleremo, kie kristanoj intermiksiĝas kun parsioj, islamanoj estas najbaroj de hinduoj, kaj loĝas kune sikoj, ĝainoj*, judoj kaj ĉiam pli da firangoj (la populara termino por eksterlandanoj).
Sed la enfluo de “eksteruloj” kaj la nuna miksaĵo da kulturoj estas ankaŭ naskintaj monstron — la partion Ŝiv Sena de hinduaj ekstremistoj*, gvidatan de Bal Thackeray. Ĉi tiu partio, la defendanto de “la filoj de la tero”, naskiĝis per ekspluato de la dividoj inter lokaj loĝantoj kaj eksteruloj, kaj poste lanĉis ribelon kontraŭ ĉio, kio ne estas maharaŝtra*. Ĝi incitas al malamo, provokante tumultojn kaj atencojn. Ĝi eĉ sukcesis sanĝi la nomon de la urbo al “Mumbajo”, laŭ la nomo de la diina protektantino de la urbo (Bombajo iam estis portugala kolonio; ĝia nomo signifis “la bela golfeto”). Tiel la partio informis la mondon, ke Bombajo apartenas al siaj originalaj maharaŝtraj loĝantoj, kaj ke “eksteruloj” ne rajtas loĝi tie.
Por pruvi, ke ili nepre forpelos “enmigrintojn”, antaŭ kelkaj semajnoj hordo da sainikoj* elrabis la varbo-buroon de la fervojoj por diskonigi sian postulon ke estu dungiĝo-kvotoj por maharaŝtranoj kiuj sentas sin minacataj de kandidatoj el norda Hindio. Post kelkaj tagoj, ĉe homplena fervoja stacio, partilaboristoj de Ŝiv Sena, inter ili sainikinoj, atakis junulojn el Biharo kiuj venis al Mumbajo por fari la fervojistan ekzamenon.
La rezultoj de opinisondo de The Times of India kaj populara TV-programo nomata The Big Fight (La Granda Batalo) ne estas esperigaj: plimulto kredas ke Ŝiv Sena pravas, kun grandega procento aprobanta ĝian politikon de “filoj de la tero”. Multaj respondintoj diris ke ili aprobas tion, ke kvotoj estu fiksitaj favore al lokaj manlaboristoj. Iuj, tamen, opinias ke kvotoj malutilus al la bildo de Mumbajo kiel financa centro de internacia nivelo. Ĉu, do, Bombajo la kosmopolita fariĝos Bombajo la ŝovinista?
Kaj tamen, skribas Suketu Mehta, nov-jorka ĵurnalisto kiu plenkreskiĝis en Bombajo, “se en Bombajo vi malfrue iras labori kaj atingas la stacion tuj kiam la trajno foriras de la kajo, vi povas kuri al la homplenaj kupeoj kaj multaj manoj etendiĝos por tiri vin sur la trajnon .... Dum vi kuras flanke de la trajno, iu vin levos kaj faros por vi etan starejon. La cetero dependas de vi. Kaj, je la momento de kontakto, neniu scias, ĉu la etendata mano estas tiu de hinduo, islamano, kristano, bramano aŭ netuŝeblulo, nek ĉu vi estas denaskulo de la urbo aŭ alveninta tiun saman matenon... Nek ĉu vi estas el Mumbajo, Bombajo aŭ Nov-Jorko. Ili scias nur tion, ke vi provas atingi la urbon de oro, kaj tio sufiĉas. ”Suriru, ili diras. Ni kunpremiĝos“ ”*.