Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Kiel ne miri pri la kontrasto inter la eldiroj de certaj eŭropaj gvidantoj antaŭ kaj post la brusela pintkunveno de la 12a kaj 13a de decembro? Sub gvido de la prezidanto de la itala Konsilio, s-ro Silvio Berlusconi, la kunveno de la Eŭropa Konsilio — arigante la regnestrojn aŭ ĉefministrojn de la nunaj Dek-kvin kaj de la 10 novaj enirontaj la 1an de majo 2004 — devis eniri en la historion pro adopto de traktato, kvalifikata konstitucia, ellaborita de la Konvencio pri la estonto de Eŭropo* kaj anstataŭonta la antaŭajn traktatojn*. Ĉiel kreskis la suspenso kaj svarmis la avertoj kontraŭ eventuala malsukceso de la interregistara konferenco (IRK), konsiderata kiel mortiga bato al la komunuma konstruo. Nu, jam sabaton la 13an de decembro komence de posttagmezo, do 24 horojn antaŭ la planita fino de la laboroj, kaj post konstato de daŭraj malakordoj, s-ro Berlusconi deklaris la Konsilion fermita kaj povis reveni Italion por spekti futbalmatĉon. Surprizo: nenia drameca komento, la tonon donis s-ro Jacques Chirac: “Ne estas krizo kun granda K”.
Ĉu do ne estis vera danĝero ĉe la Dudek-kvin, kiel certaj estis iom rapide proklamintaj? La kroniko de la eŭropa konstruo abundas je tiaj epizodoj kie urĝo, komplete artefarita okazo, sed forte komunikata, estis uzataj preme por provi atingi konsenton al intertraktaĵo. Alia klasika eco, neniel kontraŭdira kun la antaŭa, kaj kies procedo, kiu provizore fiaskis en Bruselo, donas plian ekzemplon: la fuĝo antaŭen en la sinsekvaj ampleksigoj de la Eŭropa Ekonomia Komunumo (EEK) fariĝinta Eŭropa Unio (EU) en 1993, sen ke estis deciditaj la necesaj instituciaj adaptiĝoj kaj, por la plej freŝdataj el inter ili — kiu ampleksigos la Union de 15 al 25 membroj — sen ke estis deciditaj la buĝetaj konsekvencoj.
Fine, la laboroj de la Konvencio, poste de la IRK, atestas pri la profunda demokratia breĉo kiu markas la tutan komunuman historion., sed kiu konsiderinde larĝiĝis depost la jaroj 1980, kaj aparte kun la Unuiga Akto de 1986: la pli kaj pli senbrida ekonomia liberalismo estas konsiderata ne kiel opcio inter aliaj, kiel ideologio eksplicite submetenda al universala voĉdonado, sed kiel “komunuma atingo” ne plu diskutinda aŭ eĉ pli pridubinda.
Estis proklamite ke la IRK devos nepre enmondigi traktaton kiu fiksu la novajn regulojn de funkciado de Unio de 25 antaŭ ol la ampleksiĝo efektiviĝu, tio estas antaŭ la 1a de majo 2004. Tiu propono ŝajnas esti plej evidente saĝa. Certe. Sed estis ankaŭ pli diskrete memorigite ke tiuj novaj reguloj aplikiĝos nur en 2009. Alivorte, la ampleksiĝinta EU devos, kio ajn okazu, funkcii dum minimume 5 jaroj surbaze de la lastdata traktato, tiu de Nico adoptita en decembro 2000. Ekzistis do logika urĝo, sed nenia kalendara urĝo por decidi en Bruselo. La logika urĝo havis ankaŭ funkcian kaj precipe politikan dimension: se la Dudek-kvin komencos kune labori ekde printempe 2004 sur institucia bazo sufiĉe ĝenerale taksata kiel ne tre taŭga kaj sen perspektivo de raciigo, la risko de enkaĉiĝo, eĉ de paraliziĝo, ne estas neglektinda. Samtempe, la regnoj — Hispanio kaj Pollando — kiuj akiris, en la nica traktato, poziciojn de relativa tropotenco (vd la ĉi-rilatan informeton) kaj kiuj komencis praktiki ilin sen ke estis antaŭe fiksita ia tempolimo, estos eĉ malpli emaj rezigni pri ili.
Sendepende de ĝia ideologia enhavo, la traktatprojekto ellaborita de la Konvencio* kaj diskutita sine de la IRK, havas la meriton ke ĝi remodlis la institucion, kio devintus esti farita, kiel la Komisiono cetere vigle postulis, plej malfrue antaŭ 1995, kiam Aŭstrio, Finnlando kaj Svedio aliĝis al la tiamaj Dek-du. Nek la amsterdama traktato nek tiu de Nico vere korektis la kreskantan maltaŭgecon de funkcimodelo konceptita en 1957 por 6 membroj.
Certaj el la novigoj rekomenditaj de la Konvencio ricevis akordon sine de la IRK: la duonjare rondira prezidanteco de la Unio (1994, Irlando, poste Nederlando) estas anstataŭgita de prezidanto de la Eŭropa Konsilio nomumata por du jaroj kaj duono, unufoje renovigebla mandato; ministro pri eksteraj rilatoj (samtempe vicprezidanto de la Komisiono) estas nomumata de la Eŭropa Konsilio.
La tria novigo konsistas en la redukto al 15 (inter ili la prezidanto, elektita de la Parlamento laŭ propono de la Konsilio, kaj la vicprezidanto kaj ministro pri eksteraj rilatoj) de la nombro da membroj de la Komisiono kun voĉdonrajto. En tiuj kondiĉoj, dek regnoj ne havus plenrajtan komisaron... La rezonado estas senriproĉa se oni respektas la vorton kaj spiriton de la traktatoj: komisaro estas certe nomumita de registaro, sed, ekde sia enposteniĝo, li devas seniĝi de siaj “naciaj” refleksoj kaj pensi “eŭropece”. Do, teorie, ne gravas lia nacieco kaj, por puŝi la argumenton al absurdo, ili povus ĉiuj havi la saman! Jen evidente pure teoria vidpunkto kaj, en Bruselo, ĉiuj scias bone ke, por paroli nur pri ili, la britaj komisaroj (unu konservativulo, la alia laborpartia) faras komunan fronton ekde kiam temas pri la interesoj — aŭ supozate tiaj — de Britio.
La nombro da komisaroj estas evidente parto de la granda interbatiĝo pri la dispartigo de la povoj inter regnoj kiu kondukis al la sakstrato de Bruselo, sed kiu fokusiĝis precipe sur la dosieron, ŝajne tre teknikan, de kalkulo de kvalifikita plimulto (vd la ĉi-rilatan informeton). Imageblas ke troviĝos kompromiso por doni al ĉiu lando komisaron, kio rezultigus 25 membrojn de la brusela ekzekutivo, eĉ 31, se la 6 “grandaj” landoj (la 5 nunaj kaj Pollando) ricevus 2 komisarojn, kiel aktuale validas. Garantio pri neefikeco pro la dispeciĝo de la respondecoj...
Dispartigo de la povoj, sed de kiaj povoj? La diskutoj de la IRK koncernis precipe dekon da artikoloj de la dokumento de la Konvencio, kiu, en siaj tri unuaj partoj, enhavas 342, al kiuj aldoniĝas la 10 de la kvara parto (“Ĝeneralaj kaj finaj disponoj”) kiu enhavas ankaŭ 8 protokolojn kaj deklarojn. Temas pli pri pozicioj de povo inter membroŝtatoj de la Unio ol pri potenco de la EU tia kia ĝi estas pri siaj propraj aferoj, kaj eĉ malpli pri potenco rilate al la resto de la mondo. La ordinaraj disputoj inter membroj ne koncernas la grandan politikon. Ekzemple, necesas unuanimeco (ekzemple en la kazo de la Unuiĝinta Reĝlando, de Irlando aŭ de Luksemburgio) kiam oni volas malhelpi disponojn kontraŭ sociala kaj fiska dumpingo kiu tuŝas unuavice la partnerojn de la Unio. Same por Francio pri kulturaj aferoj, por protekti aŭdvidan industrion, kiun ĝiaj partneroj ne bezonas. Necesas povi kunigi malplimulton de blokado (ankaŭ Francio) por konservi kiom eble plej longe la komunan agrikulturan politikon kiun ĝiaj grandaj agrokulturistoj abunde profitas. Sama zorgo por Hispanio kiu intencas daŭrigi larĝanime ĉerpi el la strukturaj fondusoj kaj el la fonduso de kohereco eĉ post la aliĝo de 10 novaj membroj ĉiuj malpli dotitaj ol ĝi. Kalkulendas ankaŭ kun Malto kaj Kipro por kuniĝi kun Grekio kontraŭ ĉia truda leĝo pri sekureco de martransporto...
Koncernela eksteran agadon de la Unio, ĝi estas grandparte ŝlosita pro la dua “atlantikisma*” naturo de la plimulto de ĝiaj membroj, kaj pro la statuso de la Komandanto de la Nord-Atlantika Traktat-Organizo (NATO), al kiu la traktatprojekto donas la rajton doni (aŭ ne) verdan lumon al ĉia eŭropa iniciato rilate defendon. Oni estas petata ekstaziĝi ĉar s-ro George Bush afable permesis al s-ro Anthony Blair partopreni kun Francio kaj Germanio en starigo de ruze elpensita akordo kiu permesas la kreadon de “malgranda eŭropa ĉelo” en la ĉefstabo de la NATO en Mons en Belgio, kaj de plia “ĉelo” taskita pri “strategia planado de anticipado por la civil-militistaj operacioj” sine de la EU. Kiom da ĝiradoj por paroli pri embrio de komenco de antaŭtraktado por vera eŭropa defendo... Ĉiel, la reguloj de la traktatprojekto (artikolo 1-43) pri “firmigita kunlaborado”, permesanta pli rapidigi kaj pli intensigi ol la aliaj membroj de la EU en la adopto de komunaj politikoj, estas severegaj: necesas decido de la Konsilio kun kvalifita plimulto kaj kun triono de la membroŝtatoj. Demando: ĉu ekzistas naŭ membroŝtatoj de la Unio dezirantaj liberiĝi el la vaŝingtona kuratelo? Ĉiu konas la respondon.
Cetere, se la traktato adoptiĝus tia kia ĝi estas, kiuj agadeblecoj restus por la registaroj — kaj eĉ por la plimulto de registaroj — kiuj dezirus rediskuti la ultraliberalan karakteron de la internaj politikoj de la EU, kaj do pri naciaj politikoj kiuj estas nur ties transpono? Ekzemple pri la liberaligo de la Poŝto aŭ pri helpo al strategia industrio minacata de malapero (kazo de Alstom en Francio). Tiu traktato kiu baptiĝis Konstitucio respektas neniun de ĝiaj karakterizaj trajtoj: aparte, nenia demokratia konstitucianta procezo (kiu estus nepriginta la elekton de konstitucianta asembleo) kaj precipe nenia ebleco de alternado. La granda trompo konsistas efektive en kunigo en la partio III de tiu dokumento, kaj en certaj artikoloj de la unua parto, la tutaĵon de la politikoj de la Unio kun formulado de iliaj ideologiaj antaŭsupozoj.
Konstitucio normale fiksas institucian kadron kiu ebligas elekton inter diversaj, eĉ kontraŭaj politikoj. En tiu ĉi kazo, la enhavaĵo estas samrajtige simbole “konstituciigita” kiel la enhavanta kadro. La unuarangeco de la “libera kaj ne falsita konkurenco” antaŭ ĉia alia normo, kaj la subordigo de la publikaj servoj (nomataj “ĝenerala intereso” en la komunuma ĵargono) al ĝiaj reguloj, la aserto ke la libera komerco respondas