Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2002-2004

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Monda Socia Forumo de Mumbajo

Alvoko de la Organiza Komitato

La 16an de januaro 2004 komencas la kvara Monda Socia Forumo (MSF). En 2001 kaj la du sekvaj jaroj, akceptis ĝin Portalegro, en Brazilo. La MSF transformiĝis en simbolon de la forto de la alimondisma movado kaj fariĝis la konverĝa punkto de la popolaj mobiliziĝoj de la tuta mondo kontraŭ la milito en Irako. En 2004, kaj unuafoje, la Forumo forlasis Latinamerikon kaj ankriĝas en la koro de Azio: en Mumbajo (Bombajo), en Barato.

La MSF ne estas organizo, sed renkontiĝejo de laboristoj, de kamparanoj, de indiĝenaj popoloj, de parioj, de sendependaj laboristoj, de malplimultoj, de enmigrintoj, de studentoj, de universitatanoj, de metiistoj, de artistoj, de virinoj, de junuloj kaj de multaj aliaj... Ejo de demokratiaj debatoj, de interŝanĝoj fonditaj sur la konvinko ke alia mondo eblas.

Sed la Socia Forumo ŝatus akcepti pliajn milojn — kaj eĉ centmilojn — da pliaj homoj. Ĉu vi estu unu el ili? Se tio estas la kazo, iru al Mumbajo de la 16a ĝis la 21a de januaro. (Se vi ne povos partopreni tiujn renkontiĝojn, vi povas tamen helpi ke la voĉoj de la homaro laŭte aŭdiĝu ĉie en la mondo. Vi povas adresi subtenĉekon por la MSF al Attac France, 6 rue Pinel, 75013 Parizo, menciante “FSM Mumbai” sur la kuverto. Dankon.

La Organiza Komitato de la Monda Socia Forumo de Mumbajo

Aldono de Le Monde diplomatique en Esperanto

Karaj gelegantoj, ĉu vi pensas ke por tiaj okazoj validus la penon starigi Esperantan instancon (aŭ komisii jam ekzistantan) ĉe kiu kolektiĝu mondonacoj cele al prezenti Esperanton — kaj kompreneble nian retgazeton, per afiŝo, faldfolio aŭ eĉ porokaza papera eldono, ktp. — en la Mondaj kaj regionaj Sociaj Forumoj?

Bonvolu sube skribi vian opinion kaj eventuale viajn proponojn pri tio.

Dankon.

Vilhelmo Lutermano (Le Monde diplomatique en Esperanto)