Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2002-2004

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

MANKO EN LA INTERNACIA JURO

Nepunataj ekonomiaj krimoj

Dum la internacia jura premilo kuntiriĝas ĉirkaŭ la diktatoroj kaj militkrimuloj, la ekonomiaj krimoj restas larĝe nepunataj. Efektive, la juro, devena de fortrilatoj, reflektas la malkuraĝon de la ŝtatoj, la premon de la multnaciaj konzernoj kaj la marĝeniĝon de la civitanoj en la procedo de jura kreado. Tamen, ekzistas spacoj kaj agrimedoj por ŝanĝi la enhavon de la internacia juro.

En kelkaj jaroj, la internacia justico realigis notindajn progresojn. La ŝtatoj adoptis tekstojn kaj starigis internaciajn organismojn destinitajn puni la militkrimulojn kaj la kulpulojn de atencoj al homaj rajtoj; ili kreis regulojn kaj internaciajn jurisdikciojn por certigi la liberecon de la komerco. Sed kion ili starigis por persekuti ekonomiajn krimojn? Nenion.

Ekzistas kortumoj por reguligi malakordojn inter ŝtatoj — la Internacia Kortumo (IK) de Hago, ekzemple-, sed ankaŭ jurisdikciojn kiuj ebligas al la civitanoj postuli raporton al ŝtato pri atenco al homrajtoj: la Interamerika Kortumo pri homrajtoj, la Eŭropa Kortumo pro homrajtoj, ktp. Duonjarcento post la Nurenberga proceso, oni fine kreis internaciajn puntribunalojn pri Ruando kaj pri la eksa Jugoslavio, kaj, en marto 2003, la Internacian Punkortumon (IPK)*.

* Anne-Cécile Robert: “Justice internationale, politique et droit [Internacia justico, politiko kaj juro]”, Le Monde diplomatique, majo 2003.

Same, grava nombro da landoj akceptis aliĝi al la internaciaj konvencioj pri genocido, krimoj kontraŭ la humaneco kaj ilia nepreskripteblo, kelkfoje ĝis nuligi leĝojn de amnistio kiujn ili estis promulgintaj — kiel antaŭ nelonge Argentino. Certaj juristoj pensas eĉ ke la krimoj kontraŭ la humaneco, pro ili aparta eco, devus esti persekuteblaj antaŭ la tribunaloj de ia ajn lando*. Jen io por maltrankviligi la diktatorojn, kiuj iom post iom lernas ke ili ne estas ŝirmitaj kontraŭ persekutoj, inkluzive en la interno de sia propra lando.

* Kelkej landoj allasas tion. Tio ne estas plu la kazo de Belgio kiu, sub enormaj usonaj premoj, devis, la 5an de aŭgusto 2003, forlasi la leĝon de 2003. Vd Tzvetan Todorov: “Les illusions d’une justice universelle [La iluzioj pri universala justico]”, Le Monde diplomatique, septembro 2003.
La servistoj de siaj mastroj

Tamen, tiuj progresoj ne tuŝas esence gravan fenomenon: ĝenerale, la diktatoroj enpotenciĝas — kaj precipe tenas sin en la potenco — kun la decida apogo de la veraj profitantoj de la diktaturoj, tio estas la naciaj aŭ internaciaj ekonomiaj grupoj, kies armita brako estas ĝuste la despotoj: de Ĉilio ĝis Niĝerio aŭ Birmo, la murdistoj estas grandparte la servistoj de siaj mastroj. Pri tiuj mastroj, multaj bonuloj, kiuj ĝojas pri la progresoj de la internacia juro, trovas normale (aŭ ĉu neeviteble?) lasi ilin en paco. Sed, la krimoj kiuj faras la plej multajn viktimojn, kiel sciate, estas la enonomiaj krimoj.

La juro, la internaciaj institucioj ne estas indiferentaj al la agadoj de la ekonomiaj agantoj. Sed ili atentas ilin en aparte kontraŭefika direkto. De proksimume dek jaroj ekzistas internacia jurisdikcio kiu ŝatus esti diskreta, la Organo por Reguligi Malakordojn (ORM). Kreita sine de la Monda Organizo pri Komerco (MOK) en 1994, ĝi agas kontraŭ ŝtatoj kiuj lezas la sanktan principon de komerca libereco kaj de la konkurenco*. Aliflanke, la krimoj farataj de la transnaciaj firmaoj restas larĝe ekster atingebleco. Ekzemple, la juraj persekutoj, en Belgio, de la birmaj viktimoj kontraŭ Total pro punlaboro restis senefikaj.

* La unua leĝo en Francio temanta pri libereco de la komerco kaj de la industrio estis la leĝo Chapelier de la 17a de junio 1791, kies unu el la precipaj celoj estis malpermesi la “laboristajn koaliciojn”, alidire la sindikatojn!

Tiu kvazaŭ-senpuneco de la societoj devenas grandparte de la foresto de internacia jura difino de la ekonomiaj krimoj; krome, la internacia juro celas malofte moralajn personojn, kiuj tiel estas nepre ekskluditaj de la kompetento de la IPK. La krimo atakeblas do nur per akuzo al la ŝtato mem, ŝtato kiu donis ordonon aŭ ŝtato sur kies teritorio fariĝis la krimo. La malfacilaĵo venas nun de tio ke la gastoŝtato ofte ne sentas sin devigata respekti la internaciajn konvenciojn (Birmo ekzemple evitas ratifi tiajn tekstojn). Tiuj ŝtatoj kiujn oni kredus pli respektemaj al la juro, kiam ili gastigas la sidejon de la kulpa firmao, timas siavice ke tiu transloĝiĝos, se ili adoptas tro striktajn aŭ tro kostajn normojn*.

* Vd FIDH, “80 ans de lutte contre l’impunité (80 jaroj da lukto kontraŭ la senpuneco)”.

Tiu malekvilibro de la internacia juro kompreneblas facile. En multaj landoj la opinioj deziras ke la kulpuloj de krimoj kontraŭ la humaneco estu punataj, kaj sciigas tion. Vole aŭ nevole, la registaroj, ne povante preteraŭdi tiujn postulojn, akceptas krei taŭgajn jurajn instituciojn. La grandaj transnaciaj aŭ naciaj entreprenoj, siavice, postulas forte ne nur la liberaligon de la komerco, sed ankaŭ la submetiĝon de la ŝtato al la reguloj de tiu liberaligo. La ŝtatoj (kiuj, zorgantaj pri sia suverena aglibereco, ĝenerale kontraŭas kritikon pri malrespekto al homrajtoj) akceptas senprobleme esti juĝataj pro atenco al la komerca libereco... Aliflanke, la fortoj kiuj postulas ke la krimoj farataj de la transnaciaj societoj estu difinotaj kaj persekutotaj, ne estas (ĉu ankoraŭ?) sufiĉe potencaj por ke niaj registoj kredu sin pravigitaj fari tiajn iniciatojn.

Se oni multe skribas pri la necesa ĉefeco de jura regulo, eĉ de ŝtato de internacia juro, oni ofte preterlasas certiĝi pri la nocio mem de juro. Nu, la juro ne estas stabila afero; ĝi dependas de la maniero en kiu ĝi estas produktita; ĝi povas ŝanĝiĝi kiam ŝanĝiĝas tiu kiu dekretas ĝin aŭ tiu kiu devas ĝin interpreti, apliki, uzi...* Por Karlo Markso kaj por la plimulto de la hodiaŭaj juristoj, la juro estas la esprimo de la fortrilatoj ekzistantaj en iu momento en la socio. Pli simple, tiu, kiun la homaj institucioj (tribunaloj, kortumoj, ktp.) devos apliki, estas mem produkto de la homaj institucioj; oni apenaŭ kuraĝas skribi tion, kio ŝajnas banalaĵo, sed pri kiu oni evidente ne sufiĉe cerbumis. La franca prezidanto Jacques Chirac ilustras tiun realon kiam li deklaras, dum sia rondvojaĝo en Afriko en oktobro 2003, ke necesas favorigi “laŭleĝan enmigradon”*. Tio signifas ke la franca registaro difinos kiel ĝi komprenas , siamaniere, kio estas laŭleĝa, kaj ke poste ĝi fanfaronos pri sia respekto al la leĝeco...

* Vd Anne-Cécile Robert: “Naissance d’une mythologie juridique [Naskiĝo de jura mitologio]”, Le Monde diplomatique, januaro 2001.
* Le Monde, 25a de oktobro 2003.

Oni do ne sanktigu la juron, eĉ se la devigo respekti ĝin reprezentas progreson de la homaj socioj ekde la jarcento de la klereco. Nome ekzistas hierarkioj, kaj la tuta konstruaĵo de la internaciaj konvencioj kiu konstruiĝas de dek jaroj signifas konkrete fari el la komerco kaj ties reguloj la ĝeneralan principon, kaj el la sociala aŭ media protekto la escepton*. Nu, en juro, por apliki tekston, ofte necesas interpreti ĝin; kaj la escepto (ĉi tie la sociala protekto, la respekto al la medio, la kultura diverseco...) interpretiĝas kiom eble plej strikte por fari la kiom eble plej etan atencon al la ĝenerala regulo (libereco de la komerco kaj de la industrio)!

* Vd Mireille Delmas-Marty: “Ordre juridique et paix positive [Jura ordo kaj pozitiva paco]”, Le Monde diplomatique, julio 2003.
Parlamentoj kaj ekskluditaj civitanoj

La konstruado de la internacia juro fariĝas tre grandparte de la registaroj: dum ĝia ellaborado, oni tre malmulte zorgas pri la separo de la potencoj leĝdona, ekzekutiva kaj jura. La traktatoj estas intertraktataj nur de la ekzekutivoj; la reprezentantoj de la civitanoj, do la parlamentoj, intervenas nur poste por ratifi aŭ ne la konvencion sen povi modifi la enhavon.* La reguloj kiuj devas esti internacie aplikeblaj en justico estas tiel diktataj de la plej potencaj ŝtatoj kaj de la potenco de la transnaciaj entreprenoj. Konsekvence, se la MOK kaj ĝia ORM akiras tiom da potenco rifuzante submetiĝi al la tekstoj protektantaj la rajtojn de la popoloj kaj de la civitanoj, tio okazas ĝuste ĉar la ŝtatoj volas, deziras, akceptas tion kaj ĉar niaj regantoj estas estas pli pretaj submetiĝi al la “leĝoj” de la transnacia komerco ol al la juro de la internaciaj rilatoj*...

* Jen pro kio certaj “originalecoj” de la internaciaj jursdikcioj, kiel la rimarkinda artikolo 16 de la statutoj de la IPK kiu donas al la Konsilio pri Sekureco la povon suspendi ĉian proceduron de la IPK por la tempo de unu jaro, renovigebla sen limo!
* Vd Bernard Cassen: “Ĉu kultura normo kontraŭ la komerca juro?”.

Ĉu la civitanoj kaj la popoloj povas ŝanĝi la direkton de la internacia juro kaj (re)trovi sian decidpovon? Eblas: unue realproprigante al si sian tutan juran kulturon, kiu estas esenca parto de la demokratia heredaĵo depost 1789. La fundamentaj rajtoj konstituas potencan armilon kiu, se bone komprenata, ebligas limigi la disvastiĝon de juro komplete fundita sur la ĉefeco de komerco kaj profito. Memorigi tion signifas partopreni en la civitana premo kontraŭ rezignado kaj la leĝo de la plej forta (aŭ de la plej riĉa) kiun oni provas trudi al malfortiĝintaj demokratioj: la asocioj pri defendo de la loĝejluanto, ekzemple, scias bone kian rolon ludis en ilia batalo la proklamo de universala rajto pri loĝejo, fare de la Pakto de la ekonomiaj, sociaj kaj kulturaj rajtoj de la Unuiĝintaj Nacioj en 1966.

La civitanoj povas ankaŭ retrovi rolon okupante la multajn lokojn de kie oni ne povas forpeli ilin: aŭdigi sin okaze de la grandaj pintkunvenoj (kaj kontraŭpintoj) de la G8 aŭ de la MOK*, sed ankaŭ interveni en ĉiaj organoj kiuj havas certan povon ligitan kun relativa sendependeco: tiel, la subkomisiono de la Unuiĝintaj Nacioj pri homrajtoj, konsistanta de sendependaj fakuloj de iliaj registaroj, ellaboris, apoge de la neregistaraj organizoj (NRO), plurajn internaciajn konvenciojn poste adoptitajn de la ŝtatoj; kaj estas ankaŭ ĝi kiu ĵus starigis kaj proponis, en aŭgusto 2003, projekton de normoj pri la respondeco de la transnaciaj societoj.* La Unuiĝintaj Nacioj restas loko kie realigeblas projektoj en la intereso de la popoloj kaj de la civitanoj, kaj ĝia daŭre atendata demokratiigo konsiderinde kontribuus al tio.

* Oni ĵus vidis, en la pinto de la MOK en Kankuno, la aktivan rolon de la NRO: vd Laurence Caramel: “L’influence grandissante des grandes ONG anti-OMC [La kreskanta influo de la grandaj kontraŭ-MOK-aj NRO]”, Le Monde, 16a de septembro, 2003.
* Dokumento de la Unuiĝintaj Nacioj E/CN.4/Sub.2/2003/12.

Nuri ALBALA