Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2002-2004

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

DE LA AFERO JUKOS ĜIS LA ELEKTOJ

Kremlo kontraŭ oligarkoj

Kun s-ro Eduardo Chevardnaze, unu el la lastaj gvidintoj de la soveta erao forlasas la potencon. Dum tri jardekoj preskaŭ seninterrompe prezidanta la aferojn de Georgio, li ne malpli longe proksimigis sian landon al Usono. La alveno al la potenco de nova generacio, de kiu multaj formiĝis okcidente, akcentos tiun evoluon malfavore al la Kremlo. Ekde la fino de Sovetio en 1991, Moskvo klopodas, fronte al la premoj de Vaŝingtono, konservi sian influon en suda Kaŭkazio kiel en centra Azio, eĉ se utiligante la disidentojn (osetojn, abĥazojn, adjarojn...). Antaŭ la parlamentaj elektoj en Rusio, s-ro Vladimiro Putin havas tamen aliajn zorgojn: la areston kaj ekspropriigon de la estro de la grupo Jukos markas la komencon de decida batalo inter prezidanto kaj oligarkoj.

LA SOLVO DE LA KONFLIKTO, ekde julio 2003, inter la Kremlo kaj la magnato de la nigra oro Mikaelo Ĥordovski, decidos pri la gvidado de Rusio por la venonta jardeko. Kelkajn semajnojn antaŭ la leĝdonaj elektoj de la 7a de decembro, la kunfrapiĝo fariĝis neevitebla kiam certaj oligarkoj, kun ĉekape la ĉefo de Jukos, volis “privatigi” la parlamenton per akiro de blokadpova minoritato. Sed la prezidanto Vladimiro Putin ankaŭ ekagis, pro la okazontaj novaj privatigoj — tiuj de la ŝtatmonopoloj kiel Gasprom — kaj la komenco de grandaj eksterlandaj investoj en strategiaj sektoroj: li ne povis akcepti ke la oligarkoj, fortigante sian akaparon de la ekonomio, decidus solaj pri la kondiĉoj en kiuj multnaciaj entreprenoj instaliĝos tie. La internacia komunumo nombras la poentojn, provante savi samtempe la vizaĝon kaj siajn interesojn, malgraŭ siaj propraj kontraŭdiroj. Proponinte al la lando elirinta el la komunismo la tutpretajn “demokration” kaj “merkaton”, ĝi esperas ke ĝi ne devas elekti inter la kremlulo kaj la mondo de la aferoj kaj revas ke aperu personulo kapabla vesti sin en kredebla maniero per la togo de defendanto de la demokratiaj valoroj kaj tiuj de libera komerco. Homoj konsiderataj hieraŭ kiel vulgaraj friponoj tiel fariĝis ĉampionoj de la liberecoj ĉar ili akceptas dividi kun la Okcidento la fruktojn de sia financa arto kaj oponas al la “ŝtatistoj” grupitaj ĉirkaŭ la “eksspiono” Putin — iama repondeculo de la KGB. En Okcidento oni maltrankviliĝas pli pri ilia sorto ol pri la dekmilionoj da viktimoj de la postkomunisma disfalo, pri tiuj kiuj ĝojas vidi magnaton refali en la kaĉon el kiu li eltiriĝis je iliaj kostoj. La afero Jukos komencas la 19an de junio 2003 per la aresto de s-ro Aleksej Piĉugin, ĉefo de ĝiaj sekurec-servoj, akuzita pro du mortigoj kaj unu mortigoprovo en 1998. La 3a de julio, estas la vico de s-ro Platon Lebedev, akciulo de la entrepreno kaj prezidanto de ĝia financa brako, Menatep: li estas arestita kaj kulpigita pro diversaj financaj deliktoj kadre de la privatigo de la sterkaĵo-grupo Apatit (1994) kaj pro implikiĝo en la murdo, en 1998, de urbestro kiu luktis por trudi al Jukos pagi siajn impostoŝuldojn. La ĝenerala prokuroro asignos ankaŭ la direktoron, s-ron Mikaelo Ĥodorkovski, kaj la vicdirektoron s-ron Leonid Nevzlin, de tiam rifuĝinta en Israelo. Teatrofrapo la 25an de oktobro: s-ro Ĥodorkovski retroviĝas kun s-ro Lebedev en malliberejo, pro sep kulpigoj, inter ili organizita grupa ŝtelo, trompo, impostevito kaj falsadoj. Ambaŭ neas la faktojn kaj riskas dek jarojn da prizono. La 30an de oktobro, la ĝenerala prokuroro blokas 44% de la akcioj de la grupo, taksataj je 15 miliardoj da dolaroj. Sed la oligarko ŝajnas esti anticipinta la manovron kaj ne posedis pli ol 9,5% de la akcioj, la resto estis translokitaj al Jukos Universal kaj al Halley Enterprises, du establoj apartenantaj al Menatep Gilbaltar, frata kompanio de Menatep. Per defia gesto, la societo ofertas al siaj akciuloj 2 miliardojn, rekordan dividendon kiu grandparte falas en la monujon de s-ro Ĥodorkovski (kaj de la oligarko Roman Abramoviĉ, kiu akiris 26% de Jukos per la vendo de alia rusa kompanio, Sibneft).

Prirabo de Rusio

S-RO ĤODORKOVSKI tiam forlasas la prezidon de la estraro por la bono de la entrepreno kaj de la personaro, kaj anoncas ke li dediĉos sin al la fondaĵo Malferma Rusio, kreita en 2001 por antaŭenigi la “civilan socion”. Li anstataŭas s-ron Simon Kukes, kiu fariĝis usona civitano, 1996 reveninta kiel vicprezidanto de Jukos, pasinta ĉe TNK (Nafto de Tjumen) en 1998, ĝuste por intertrakti la investon de British Petroleum (BP), kaj reveninta al Jukos ĉi-somere. La kompanio havas nun tri usonajn kaj kvar rusajn direktorojn. Laŭ la prokuroro, la blokado de la akcioj ne estas konfiskado, sed konserva dispozicio, ĉar s-ro Ĥodorkovski kaj liaj amikoj ŝuldas al la ŝtato 1 miliardon da dolaroj. Nenio escepta en tio: de jarkomenco, 3.000 dosieroj malfermiĝis kontraŭ impostdeliktuloj. Sed la pezo de la entrepreno kaj la personeco de ĝia direktoro donas internacian dimension al la tiu afero. Klasike kariero, tiu de la iama aparatulo de la Komsomolo*: unuaj dolaroj akumulitaj en la “etaj komercoj”, enmeto de tiuj dolaroj en la Menatep, kiu prosperas per la ŝanĝokvotoj, subteno al la reelekto de s-ro Boris Jeltsin interŝanĝe kun privilegia aliro al la publikaj entreprenoj. Venas poste la fazo de “solidiĝo”, kiam ĉio servas por trudi vendon al aliaj, malpli protektitaj proprietuloj, kaj ankaŭ al la famaj “ruĝaj direktoroj”, kiuj estis privatigintaj sian entreprenon aĉetante la akciojn de ties personaro. Firmaoj estas senigitaj de sia substanco por pravigi aĉetojn je ridindaj prezoj kaj financi la koruptadon de oficistoj, de la polico, de la juĝistoj. Tiuj arestoj okazas dum Jukos entreprenas historian ŝanĝon — la fuzion kun Sibneft, kaj la intertraktadojn por vendo de akcipaketo al multnacia entrepreno. Komence de oktobro, ExxonMobil, la unua naftokompanio de la mondo, intertraktas la aĉeton de 40% ĝis 50% de la akcioj de Jukos por kelkaj 25 miliardoj da dolaroj.* Dum s-ro Hodorkovski aĉetis la entreprenon por 300 milinoj da dolaroj, ĝi estas taksata je 30 miliardoj dum la fuzio! La prezidanto Putin ne rifuzas la masivan eniron de eksterlanda kapitalo en vivdecidan sektoron, sed li ankoraŭ ne elektis inter ExxonMobil kaj TexacoChevron. Kaj antaŭ ĉio, la Kremlo volas ke la ŝtato kontrolu la operacion: nepenseble lasi oligarkon pravigi, pere de tiu vendo, la miliardojn kiujn li akiris. S-ro Putin cetere konfirmis la venontan privatigon de la sektoroj transporto kaj distribuo de energio, escepte de la oleduktoj kaj gasoduktoj, kiujn li volas konservi sub ŝtata kontrolo — ĉar la disvolvo de tiu vasta lando dependas de ĝia infrastrukturo. Jam s-ro Ĥodorkovski deklaris sian intereson por Gasprom. Mallonge, sen ia ŝanĝo, la oligarkoj estis ankoraŭ solidigontaj sian povon, kontraŭ la provoj de diversigo kaj unu el la grandaj defioj de la dua prezidanteco de s-ro Putin: redukti almenaŭ iomete la abismon inter riĉuloj kaj malriĉuloj. Fakte, la alta konjunkturo devigas la landon diversigi ekonomion tro dependan de la krudmaterialoj kaj trudas elekton inter “ŝtatistoj” kaj “liberaluloj”. Laŭ esprimo de la ministro pri financoj kaj vica ĉefministro Aleksej Kudrin, estus danĝere se Rusio daŭrigus “dependi de la oligarkoj, de la alta naftoprezo, de artefarite stimulitaj bankoj kaj de falsaj bankrotoj”*. Lasta defio: la elektoj. S-ro Ĥodorkovski fanfaronis ke li povis bloki en la parlamento projektojn kontraŭ liaj interesoj. Li financas ĉiujn opoziciojn por povi mortigi en la ovo la leĝaron preparitan de la registaro por altigi la impostojn por la minejaj kaj gas- kaj nafto-industrioj profite al la malgrandaj kaj mezgrandaj entreprenoj kaj aliaj strategiaj produktistoj kiel agrikulturo kaj defendo. Ne kontententiĝante privatigi la parlamenton, la oligarkoj faras same pri la publikaj servoj financante malsanulejojn, lernejojn kaj transportojn de sia elekto anstataŭ pagi siajn impostojn. Ĉar s-ro Ĥodorkovski rompis la pakton pri neagreso el la printempo 2000, kiu dislimis la influzonojn de la politiko kaj de la ekonomio, la prezidanto Putin kredis la momenton taŭga por seniĝi de la restoj de la jjjeltsina “familio”. Li certe kredas ke Rusio estas sufiĉe riĉa por permesi al si paŭzon, la tempon por digesti la aferon sen tro da internaciaj perturboj. Kiel diris rusa ĵurnalisto: “eĉ ne pro tio, ke la Okcidento, malfrue, enamiĝis al la oligarkoj, ili meritas tiom da korinklino”*. La afero ne povintus tiom ampleksiĝi, se Rusio estus disvolvinta, sur la ruinoj de la komunismo, aliajn fortojn ol potencan ekzekutivon kaj monopolisman oligarkion (politikajn partiojn, sociajn organizojn, malgrandajn kaj mezgrandajn entreprenojn...). Tiuj du pilieroj kunekzistis sub s-ro Jeltsin en la kadro de sia interdependeco: la rompo de la ekvilibro inter ili provokis frontan kunfrapon.

* Organizaĵo de la Sovetia komunista junularo.
* Kp Financial Times, Londono, 3a de oktobro 2003.
* Kommersant Daily, Moskvo, 3a de novembro 2003.
* Aleksej Pankin, Moscow Times, Moskvo, 4a de novembro 2003.
Prezidanto sen bazo nek partio

EKDE SIA PREZIDANTIĜO, s-ro Putin anoncis ke li “forigos la oligarkojn kiel klason”. Dum tri jaroj, li faris nenion tiurilate, kvazaŭ li estus senpova redukti ilin. Kiam la krizo eksplodis, la Kremlo restis muta dum pluraj tagoj. Kiam la prezidanto fine parolis, li asertis ke necesas lasi al la justico fari sian laboron, ke ĉiuj rusoj devas esti samrajtaj antaŭ la imposto, ke la privatigoj ne estos pridubitaj, sed ke la krimoj ne restos senpunaj. Direkte al la eksterlandanoj, li parolis pri pli bone protekti la minoritatajn akciulojn, taŭzitajn de la oligarkoj, kaj anoncas la finon de la monopolo de Gasprom “en la venontaj monatoj, ne jaroj”. En tiu batalo, la prezidanto suferas je sia pasinteco. Li aliris la potencon sen “bazo”, nek partio, nek persona rondo. S-ro Jeltsin promesigis lin ke li ne ataku liajn proksimulojn. Ĉar mankis al li altaj oficistoj, li kiu fidas neniun, arigis ĉirkaŭ si homojn kies deveno certigas lin, iamajn de Peterburgo kaj de la sekretaj servoj. Rezervo de homoj dediĉitaj al sia lando, dotitaj de devosento, abomenantaj la korupton, sed kies monoliteco elvokas tiun bildon de klano kiun li volis elimini kun la “familio”. Evitante malfermajn konfliktojn, li hezitis seniĝi de oficialuloj hereditaj de sia antaŭulo. Li atendis la aferon Jukos por eloficigi s-ron Aleksandro Voloĥin, la ĉefon de la prezidanta administracio, kies forigo simbolas la ŝanĝiĝon de la elitoj. Tio estas en si mem ne la signo ke la prezidanto aliĝis al klano, ĉu tiu de la siloviki (la sekureculoj aŭ tiu de la liberaldemokratoj. La nomumo en lian lokon de s-ro Dimitri Medvedev, helpata de s-ro Dimitri Kozak, malkaŝas la pezon de la junaj peterburgaj juristoj sen pasinteco en la sekretaj servoj. Tamen la pli aĝaj de ili havas privilegiajn kontaktojn kun la defend-entreprenoj. Tiu parto de la ekonomia elito — la tria kun la energio kaj la granda industrio — restis flanke de la unuaj privatigoj kaj esperas profiti de la venonta ondo. Ekde sia aresto, s-ro Ĥodorkovski estas prezentata kiel negocisto kaj filantropo. Lia modelo estas Usono; lia revo, trakuri la mondon kiel s-roj George Soros kaj Bill Gates por doni sian opinion pri ĉio. “Patrioto” liel ĉiuj oligarkoj, li deklaris en sia komunikaĵo de la 30a de oktobro 2003: “Kia ajn mi laboros, mi dediĉos ĉiujn miajn fortojn al mia lando, Rusio, kaj al ĝia estonto, en kiun mi firme kredas.” Jen signalo direktita al tiuj kiuj, enlande, esperas ke li forlasos la landon kaj, ekstere, kvalifikas kiel antisemita la kampanjon kiu celas la judajn oligarkojn — tio estas la plimultoj de ili. De nun, li dediĉos sin al la fondaĵo. S-ro Ĥodorkovski prezentas sin kiel homo kapabla venigi Rusion sur la vojon de la demokration. Alloga, la persono ĉiam konsideris sin malsama: komercisto kun internacia profilo, kun zorge ellaborita aspekto, vivanta tiom diskrete ke, kiam la ĝenoj komencis, malmultaj rusoj konis lin. Lia fiero, asertas la komunikaĵo anoncanta lian demision, estas “esti kreinta la plej efikan societon de la lando”, unu el la entreprenoj “gvidaj de la monda ekonomio” danke al “principoj de financa travideblo kaj de sociala respondeco de la aferoj”. Sub lia gvidado, la valoro de la grupo 120-obliĝis inter 1998 kaj 2003. Sed tiu urĝata homo suferas senpaciencon kaj arogantecon. Li sentas sin super la leĝoj, vizitas Usonon kiel regnestro, mallonge, vidas sin kalifo en la loko de kalifo. Klare ke la Kremlo serĉos kompromison, ĝi lokas sin dekomence dors-al-mure. Dum s-ro Abramoviĉ, kiu malinvestas sin en Rusio, povas instali sin en eksterlando, s-ro Ĥodorkovski, siavice, vidas sian estonton en Rusio. Li ne plu kontentiĝas financi la elektadon de siaj premgrupuloj: li volas persone suriri la batalpodion, je plej alta nivelo, en 2008 — eĉ ekde marto 2004.

Kiam la Okcidento ekzaltiĝas por Jukos

KONSCIA PRI LA RISKO la prezidanto prokrastas, ripetante ke la afero koncernas Jukos kaj ĝian estron, nenion pli, nenion malpli. La borso ne teruriĝas: la kurzoj falas ĉe la anonco de la demisio de s-ro Ĥodorkovski, sed realtiĝas post la nomumo de s-ro Kukes. Kaj la investantoj ekspiras: BP anoncas ke la projekto aĉeti la TNK ne estas pridubita; la Deutsche Bank anoncas ke ĝi aĉetos 40% de investbanko, ĉar “la rusa merkato estas la plej granda kaj la plej grava de Eŭropo”. Por tiu medio, s-ro Putin reprezentas la stabilecon, kaj la faligita oligarko ne valoras meson*. Siavice, s-ro Ĥodorkovski kredis ĉiam ke lia internacia profilo protektus lin kaze de konflikto kun la Kremlo — tial la klopodoj de liaj advokatoj impliki la internacian komunumon. Liaj usonaj amikoj pentras apokaliptan bildon pri Rusio refalanta en totalismon, sub la boton de ĉekaisto* kaj de ties sbiroj. La naciaj gazetoj, larĝe en la manoj de la oligarkoj, disvastigas la poziciojn de la ultrakonservativuloj; la influhava Richard Perle, prezidanto de la Defense Policy Board, proponas forigi Rusion el la G 8; s-ro Bruce Jackson, iniciatinto de la fama “Letero de la Dek de Vilno” favore al la interveno en Irakon, deklaras ke s-ro Putin minacas la interesojn de Usono den la Komunumo de la Sendependaj Ŝtatoj (KSŜ). Eĉ s-ro Soros alvokas al defendo de la rusa demokratio. Usona gazeto malkaŝis la multekostajn klopodojn de la oligarko por eniri la fermitajn rondojn de Vaŝingtono: laŭ tio li elspezis minimume 50 milionojn da dolaroj jare ekde 2001, inkluzive de 1 miliono donacita al la Biblioteko de la Kongreso kaj 500.000 dolaroj al la Fondaĵo Carnegie.* Flatata de la esplor-institutoj pri Rusio kiujn forlasis la laŭmodaj brilaj studentoj, li financas larĝanime plurajn novkonservativajn usonajn instituciojn kaj malfermas la estraron de sia fondaĵo al influhavaj homoj, de la iama demokrata senatoro Bill Bradley ĝis s-ro Henry Kissinger en Usono, kaj Lordo Rothschild en Britio. Juĝante la reagojn de la Blanka Domo tro molaj, la advokatoj de s-ro Ĥodorkovski vizitis la eŭropajn ĉefurbojn por alvoki ties gvidantojn enskribi la aferon Jukos en la tagordon de la pintkunveno de la Eŭropa Unio kaj Rusio de la 6a de novembro 2003. Certe, la eŭropanoj ne atendis tiun pezan premadon por maltrankviliĝi pro la ideo intensigi la kunlaboradon kun lando kies justico funkcias tiom arbitre. Sed ili ne volis esti partiaj por la oligarkoj. Ili do ŝparis al la rusa gasto ĉian kontraŭecon, eĉ pri Ĉeĉenio, kaj la prezidanto de la itala konsilio Silvio Berlusconi klare gajnis la konkurson de politika servileco. Tio montras kiom s-ro Ĥodorkovski trompiĝis pri la Okcidentanoj. Sed tiuj ankaŭ trompiĝis pri li. Malgraŭ sia ŝajno de tutmondiĝinta negocisto, li restis profunde rusa. Konstruante sian imperion, lia precipa celo ne estis enpoŝigi milionojn: temis pri ludo, en senprecedenca skalo, kie oni riskas sian vivon kaj tiun de la aliaj, kaj kiu malfermas fine la pordojn de la Kremlo kaj de la Blanka Domo. Kvankam la “novaj rusoj” elstaras en akumulado, ili malmulte interesiĝas pri mastrumado, kiun ili volonte cedas al eksterlandaj specialistoj. “Pro kio havi milionojn da dolaroj se por labori dek-ses horojn tage, dum mi povas pagi la plej bonajn mastrumantojn de la mondo”, deklaras unu de ili. Se, kiel deklaras s-ro Aleksej Kudrin, Rusio estas liberigita de la oligarkoj, la demando “por kion fari?” daŭre atendas respondon. La aperanta civila socio malfortiĝis pro tiu afero. La gazetaro montriĝis tiel melodrameca kiel oni povis atendi (“Stalino revenas”), dum la televid-kanaloj, de nun kontrolataj de la potenco, montris suspektindan diskretemon. Evidente la potenco ne volis fari martiron el s-ro Ĥodorkovski kaj tiel altiri al li la simpatiojn de la rusoj. Multaj de la neregistaraj organizoj senkreditiĝis subtenante sennuance la oligarkojn por la dua foje — nome de la preslibereco en 2000 de la demokratia liberalismo en 2003. Tiel, la direktorino de la grupo Helsinko de Moskvo vidas en s-ro Ĥodorkovski “niatempan politikan malliberulon”*. Estas vere ke multaj rusaj NRO dependas de mono devena de eksterlando aŭ de la oligarkoj. La loĝantaro, siavice, restis ĝis nun aparta: fine de oktobro, 19% de la rusoj neniam aŭdis pri la afero, kaj 15% diris sin nekapablaj esprimi opinion. Kvarono opiniis ke la ĝenerala prokuroro agis laŭ sia propra iniciato; 70% havis malfavoran opinion pri la oligarkoj, sed 49% pensis ke revizio de la privatigoj estus malutila por la lando.* Tiuj kontraŭdiroj malhelpas la partiojn uzi la krizon por la elektoj. Fakte, la meza civitano apenaŭ spertas pri regado kaj tutmondiĝo. Kiam eksterlanda societo aĉetas entreprenon, li grumblas, sed koncedas ke ĉefas havi laboron kaj regulan salajron. Samtempe li konservas profundan alligitecon al la naturaj resursoj de la lando, konsiderataj kiel kolektiva proprieto. Kion li retenas de la afero Jukos, estas ke la kulpigita oligarko tamen ĝuos sian malprave akiritajn havaĵojn. “Kiam Rusio privatigis, tio okazis kun la ideo ke la privata proprieto estas pli efika ol la ŝtata proprieto. Ne por ke la proprieto povu esti vendata al Usono kaj ke s-ro Ĥodorkovski enpoŝigu la profitojn”, resumas la politika analizisto Sergej Markov.* Nur memmortiga prezidanto ne reagintus. Sed s-ro Putin faris tion kun maltrankviliga vageco. Eĉ nun neeblas scii ĉu li iniciatis la manovron aŭ ĉu li nur lasis la ĝeneralan prokuroron elĉenigi siajn hundojn. La konduto de la enketistoj estis stigmatizenda, eĉ punenda — sed tio ne okazis. La kabineto reagis dise, kaj s-ro Putin, kiel komunikisto, ĉifoje montriĝis sentalenta. Laŭ la investantoj kiujn li renkontis la 30an de oktobro, li vetas ke, se tiu afero povas malutili por mallonga tempo, ĝi por longa tempo ebligos al li restarigi la superecon de la leĝo. La prezidanto gajnis tiun unuan raŭndon kaj dividis la ekonomian-financan eliton de la lando, sed, en la mastrumado de tiu sukceso, li povus esti sia plej bona malamiko. Kiel scii ĉu li ne trotaksis siajn fortojn? En la nuna stadio, la premsonĝo estus ne havi tro fortan, sed tro malfortan prezidanton. Se la “iamaj” maltrankviliĝas, kiel s-ro Boris Berezovski en Londono, la “novuloj”, la siloviki okupas misproporcian spacon en la potenco kaj preferas la forton ol la dialogon. Tamen oni ne trotaksu ilian koheron. Tiuj homoj devenas el medioj tradicie kontraŭaj, kiel la ministerio pri internaj aferoj, la armitaj fortoj, la informservoj. Krome, la oligarkoj ĉerpis ankaŭ en iliaj vicoj por dungi korpogardistojn por certigi sian protekton kaj “analizajn” servojn por kompromiti siajn rivalojn — ili aĉetis (aŭ timigis) ankaŭ juĝistojn kaj policanojn. Ĝis nun, la remodlado de la prezidanta administracio iras en la bona direkto. Estonte, la “olda saĝulo de la rusa politiko”, s-ro Jevgeni Primakov, proponis planon de repacigo inter la oligarkoj kaj la ŝtato, bazitan sur pli altan kontribuadon de la oligarkoj al la publika kaso, interŝanĝe kun rezigno de la ŝtato revizii la privatigojn. Kaze de eksterlanda ekkontrolo de la entreprenoj, necesas certigi ke la akirota mono ne estu transigata al eksterlando, sed investota en la nacian ekonomion.* S-ro Putin bezonis unu mandaton por konstrui sian propran bazon, redukti la ĥaoson hereditan de sia antaŭulo kaj seniĝi de la “familio”. Lia dua ebligos al li testi sian kapablon trudi sian propran linion — se li havas ian. Li venkos, se li trudas la ŝtaton kontraŭ la oligarkojn, ebligas aliri proprieton al pli larĝaj tavoloj de la loĝantaro kaj pavimas la vojon al posteulo kapabla antaŭenigi la reformojn. Se la malvenkus kontraŭ la oligarkoj, lia nova mandato enkondukus periodon de stagnado kaj anoncus malfacilan transiĝon por lia posteulo.

* Ne valoras meson: esprimo, en pluraj lingvoj, por “ne valoras emociiĝon”. -vl
* Ĉekaisto: de Ĉekao, en Sovetio, politika polico, antaŭulo de la GPU. -vl
* International Herald Tribune, Parizo, 5a de novembro 2003.
* Radio Eĥo Moskvo, 28a de oktobro 2003.
* Izvestija, Moskvo, 30a de oktobro 2003.
* Moscow Times, 17a de oktobro 2003.
* Argumenty i fakty, Moskvo, n-ro 43.

Nina BACHKATOV