Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
[Eltiraĵo de la interparolado de Giovanna Borradori kun Jacques Derrida, p. 152-159.]
Vd la enkondukon Giovanna Borradori: Prezento de la du dialogoj Vd la dialogon de Giovanna Borradori kun Juergen Habermas
G. B. — Sendepende de tio ĉu la 11a de septembro estas gravega evento aŭ ne, kiun rolon vi atribuas al la filozofio? Ĉu la filozofio povas helpi nin kompreni kio okazis?
J. D. — Tia “evento” certe postulas filozofian respondon. Pli bone, respondon kiu pridemandas plej radikale tiujn konceptajn antaŭsupozojn kiuj estas plej firme ankritaj en la filozofia diskurso. La konceptoj, laŭ kiuj oni plej ofte priskribis, nomis, kategoriigis tiun “eventon”, montras “dogman dormon” el kiu povas veki nin nur nova filozofia pensado, pensado pri la filozofio, nome pri la politika filozofio kaj pri ĝia heredaĵo. La kutima diskurso, tiu de la komunikiloj kaj de la oficiala retoriko, tro facile fidas konceptojn kiel tiun de “milito” aŭ “terorismo” (nacia aŭ internacia).
Kritika legado de Karl Schmitt, ekzemple, estus tre utila. Unuflanke por konsideri, tiom longe kiom eblas, la diferencon inter la klasika milito (rekta kaj deklarita alfrontiĝo inter du malamikaj regnoj, en la granda tradicio de la eŭropa juro), la “interna milito” kaj la “partizan-milito” (en ĝiaj modernaj formoj, eĉ se ĝi aperas, kiel Schmitt agnoskas, ekde la komenco de la 19a jarcento).
Sed aliflanke, ni devas ankaŭ agnoski, kontraŭ Schmitt, ke la perforto kiu nun furiozas ne estas milito (la esprimo “milito kontraŭ la terorismo” estas plej konfuza, kaj necesas analizi la konfuzon kaj la interesojn kiujn tiu retorika misuzo pretendas servi). Bush parolas pri “milito”, sed li estas tute senkapabla determini la malamikon al kiu li deklaras ke li deklaris la militon. Afganio, ĝia civila loĝantaro kaj ĝiaj armeoj ne estas la malamikoj de la usonanoj kaj oni eĉ neniam ĉesis ripeti tion.
Supoze ke “Ben Laden” estas ĉi tie la suverena decidanto, ĉiuj scias ke tiu homo ne estas afgano, ke li estas reĵetita de sia lando (de ĉiuj “landoj” kaj de ĉiuj ŝtatoj cetere preskaŭ senescepte), ke lia formado okazis grandparte danke al Usono kaj precipe ke li ne estas la sola. La ŝtatoj kiuj helpas lin nerekte ne faras tion estante ŝtatoj. Neniu ŝtato estante tia subtenas lin publike. Koncerne la ŝtatojn kiuj gastigas (harbour) “teroristajn” retojn, estas malfacile identigi ilin kiel tiajn.
Usono kaj Eŭropo, Londono kaj Berlino estas ankaŭ rifuĝejoj, lokoj de formado kaj informado por ĉiuj “teroristoj” de la mondo. Nenia geografio, nenia “teritoria” asigno do trafas plu, jam delonge, por lokalizi la bazon de tiuj novaj teknologioj de transsendo aŭ de agreso. (Estu dirite, tro rapide kaj preterpase, por daŭrigi kaj precizigi kion mi diris antaŭe pri absoluta minaco de anonima kaj neŝtata deveno, la agresoj de tipo “terorista” ne bezonus plu aviadilojn, bombojn, kamikazojn: sufiĉas eniĝi en komputan sistemon de strategia valoro, tie instali viruson aŭ ian gravan perturbon por paralizi la ekonomiajn, militistajn kaj politikajn resursojn de lando aŭ de kontinento. Tio proveblas de iu ajn sur la tero, je reduktitaj kostoj kaj rimedoj.
La rilato inter tero, teritorio kaj teroro ŝanĝiĝis, kaj necesas scii ke tio venas de la scio, tio signifas: de la teknikscienco. Estas la teknikscienco kiu nebuligas la distingon inter milito kaj terorismo. Tiurilate, kompare kun la eblecoj de detruado kaj ĥaosigo kiuj estas en rezervo, por la estonto, en la komputilaj retoj de la mondo, la “11a de septembro” reprezentas ankoraŭ la arkaikan teatron de la perforto destinita frapi la imagon. Oni povos fari multe pli malbone morgaŭ, nevideble, en silento, multe pli rapide, sensange, atakante la komputilajn retojn de kiuj dependas la tuta vivo (socia, ekonomia, milita, ktp.) de “granda lando”, de la plej granda potenco de la mondo.
Iun tagon oni diros: la “11a de septembro”, tio estis la (“bona”) malnova tempo de la lasta milito. Tiu estis ankoraŭ de la giganta speco: videbla kaj enorma! Kia mezuro, kia alteco! Poste estis pli malbone, la ĉiuspecaj nanoteknologioj estas tiom pli potencaj kaj nevideblaj, nekonkereblaj, ili enŝoviĝas ĉien. Ili rivalas en la mikrologiko kun mikroboj kaj bakterioj. Sed nia subkonscio estas pri tio jam sentema, ĝi scias tion jam, kaj tio timigas.
Se tiu perforto ne estas interŝtata “milito”, ĝi ankaŭ ne estas “interna milito” aŭ “partizan-milito”, en la senco difinita de Schmitt, laŭ la mezuro en kiu ĝi ne konsistas, kiel la plimulto de la “partizan-militoj”, en nacia ribelo, eĉ en liberiga movado celanta akiri la potencon sur la grundo de nacia ŝtato (eĉ se unu el la celoj, flanka aŭ centra) de la retoj “Ben Laden” estas malstabiligi Saŭd-Arabion, ambiguan aliancanon de Usono, kaj tie instali novan ŝtatpotencon). Se oni eĉ persistus paroli pri terorismo, tiu nomo kovras novan koncepton kaj novajn distingojn.
G. B. — Ĉu vi kredas ke oni povas marki tiujn distingojn?
J. D. — Tio malfacilas pli ol iam ajn. Se oni volas ne blinde fidi al la kuranta lingvaĵo, kiu restas plej ofte obeema al la retorikoj de la komunikiloj aŭ al la vortaj gestumadoj de la dominanta politika povo, oni estu tre prudenta uzante la vortojn “terorismo” kaj precipe “internacia terorismo”. Kio estas teroro, unuavice? Kio distingas ĝin de timo, de angoro, de paniko? Kiam mi ĵus sugestis ke la evento de la 11a de septembro estis gravega nur laŭ la mezuro en kiu la traŭmato, kiun ĝi kaŭzis al la konscioj kaj al la subkonscioj, devenas ne de kio pasis, sed de la nedederminita minaco de estonteco pli danĝera ol la malvarma milito, ĉu mi parolis pri teroro, pri timo, pri paniko aŭ pri angoro?
En kio la orgnizita, provokita, organizita teroro diferencas de tiu timo kiun tuta tradicio, de Hobbes ĝis Schmitt kaj eĉ ĉe Benjamin, tenas por la kondiĉo de la aŭtoritato de la leĝo kaj de la suverena ekzisto de potenco, por la kondiĉo de la politikeco mem de la ŝtato? En la Leviathan, Hobbes parolas ne nur pri “fear”, sed pri ““terrour”. Benjamin diras pri la ŝtato ke ĝi tendencas alproprigi al si, ĝuste per la minaco, la monopolon de la perforto. Oni diros certe, ke ne ĉia sperto de teroro, eĉ se ĝi havas specifecon, estas nepre la efekto de terorismo. Certe, sed la politika historio de la vorto “terorismo” plene devenas de la referenco al la franca revolucia Teroro, kiu estis plenumata nome de la ŝtato kaj kiu antaŭkondiĉis ĝuste la laŭleĝan monopolon de la perforto.
Kion oni trovas, se oni referencas la kurantajn aŭ eksplicite laŭleĝajn difinojn de terorismo? La referencon de krimo kontraŭ homa vivo kun lezo de leĝoj (naciaj aŭ internaciaj) tie implicas samtempe la distingon inter civila kaj militista (la viktimoj de terorismo estas supozataj esti civilaj) kaj politikan celecon (influi aŭ ŝanĝi la politikon de lando terorizante ĝian civilan loĝantaron). Tiuj difinoj do ne ekskludas la “ŝtatterorismon”. Ĉiuj teroristoj de la mondo pretendas reagi, por defendi sin, al antaŭa ŝtatterorismo kiu, ne dirante sian nomon, kovras sin per ĉiaj pli aŭ malpli kredeblaj pravigoj.
Vi konas la akuzojn, ekzemple kaj precipe, kontraŭ Usono suspektata praktiki aŭ kuraĝigi ŝtatterorismon. Aliflanke, eĉ dum deklaritaj militoj de ŝtato kontraŭ ŝtato, en la formoj de la malnova eŭropa juro, ofte okazis terorismaj ekscesoj. Multe antaŭ la pli aŭ malpli masivaj bombadoj de la du lastaj militoj, la timigoj al la civilaj loĝantaroj estis klasika uzo. De jarcentoj.
Necesas diri ankaŭ vorton pri la esprimo “internacia terorismo” kiu nutras la oficialajn politikajn parloladojn ĉie en la mondo. Ĝi troviĝas ankaŭ en multaj oficialaj kondamnoj flanke de la Unuiĝintaj Nacioj. Post la 11a de septembro, grandega plimulto de la ŝtatoj reprezentitaj en la UN (eble eĉ unuanime, mi ne plu memoras, tio kontrolendas) kondamnis, kiel ĝi faris jam pli ol unufoje dum la lastaj jardekoj, tion kion ĝi nomas la “internacian terorismon”.
Nu, dum seanco televide transsendata, s-ro Kofi Annan devis preterpase memorigi multajn antaŭajn debatojn. En la momento kiam ili pretiĝis kondamni ĝin, certaj ŝtatoj diris siajn rezervojn pri la klareco de tiu koncepto de internacia terorismo kaj de la kriterioj kiuj ebligas identigi ĝin. Kiel validas por multaj juraj nocioj, kies konsekvencoj estas tre gravaj: kio restas malklara, dogmeca aŭ antaŭkritika en tiuj konceptoj, ne malhelpas la regantajn kaj laŭdire laŭleĝajn potencojn uzi ilin kiam tio ŝajnas al ili oportuna.
Eĉ male, ju pli konfuza estas koncepto, des pli ĝi obeas al ĝia oportunisma alproprigo. Cetere, ĝuste en la sekvo de tiuj urĝaj decidoj, sen filozofia debato pri la “internacia terorismo”, kaj de ĝia kondamno, la UN permesis al Usono uzi ĉiajn rimedojn konsideratajn oportunaj kaj taŭgaj de la usona registaro por protekti sin kontraŭ la tiel nomata “internacia terorismo”.
Sen reiri tro en la pasintecon, sen eĉ memorigi, kiel oni ofte — kaj prave — faras nuntempe, ke teroristoj povas esti dungataj kiel batalantoj por la libereco en iu kunteksto (ekzemple en la batalo kontraŭ la soveta okupacianto en Afganio) kaj denuncataj kiel teroristoj en alia (ofte la samaj batalantoj, kun la samaj armiloj, hodiaŭ), ni ne forgesu la malfacilon distingi inter la “nacia” kaj la “internacia” en la kazo de la terorismoj kiuj markis la historion de Alĝerio, Nord-Irlando, Korsiko, Israelo aŭ Palestino.
Neniu povas nei ke ekzistis ŝtatterorismo en la franca subpremo en Alĝerio, inter 1954 kaj 1962. Kaj la terorismo praktikata de la alĝeria ribelo estis longtempe konsiderata hejma fenomeno dum Alĝerio estis konsiderata integra parto de la franca nacia teritorio, tute kiel la tiutempa franca terorismo (praktikata de la ŝtato) prezentiĝis kiel operaco de polico kaj de interna sekureco. Nur post jardekoj, en la jaroj 1990, la franca parlamento atribuis retrovide la statuson de “milito” (do, de internacia alfrontiĝo) al tiu konflikto, por povi certigi pensiojn al la “batalintoj” kiuj postulis ilin.
Kion do malkaŝis tiu leĝo? Nu, oni devis kaj oni povis ŝanĝi ĉiujn nomojn ĝis tiam uzatajn por ĝuste kvalifiki kion oni estis antaŭe pudore kromnominta, en Alĝerio, la “eventoj” (ree pro manko de ebleco, por la popola publika opinio, taŭge nomi la “aferon”. La armita subpremo, kiel la operacoj de la interna polico kaj la ŝtatterorismo, subite refariĝis “milito”.
Aliflanke, la teroristoj estis kaj de nun estas konsiderataj en granda parto de la mondo batalantoj de la libereco kaj herooj de la nacia sendependeco. Koncerne la terorismon de la armitaj grupoj kiuj trudis la fondon kaj agnoskon de la ŝtato Israelo, ĉu ĝi estis nacia aŭ internacia? Kaj tiu de la diversaj grupoj de palestinaj teroristoj hodiaŭ? Kaj la irlandanoj, Kaj la afganoj kiuj batalis kontraŭ Sovetio? Kaj la ĉeĉenoj?
Ekde kiu momento terorismo ĉesas esti denuncata kiel tia por esti salutata kiel sola resurso de prava batalo? Aŭ inverse? Kien meti la limon inter nacia kaj internacia, polico kaj armeo, interveno de “packonservo” kaj milito, terorismo kaj milito, civila kaj militista, en teritorio kaj en strukturoj kiuj certigas la defendan aŭ ofensivan potencialon de “socio”? Mi diras malprecize “socio”, ĉar ekzistas kazoj en kiuj iu politika estaĵo pli aŭ malpli organa kaj organizita, estas nek ŝtato nek totale neŝtata, sed virtuale ŝtata: jen kion oni nomas hodiaŭ Palestino aŭ la Palestina Aŭtoritato.