Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2002-2004

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Habermas en dialogo pri terorismo

[Eltiraĵo el la interparolado de Giovanna Borradori kun Jürgen Habermas, p. 65-69.]

Vd la enkondukon en la du dialogoj de Giovanna Borradori: Enkonduko en la interparoladoj kun Derrida kaj Habermas

Vd la interparoladon de Giovanna Borradori kun Jacques Derrida

G. B. — Kion vi komprenas precize sub terorismo? Ĉu eblas senchave distingi nacian terorismon disde tutgloba terorismo?

J. H. — En certa mezuro, la terorismo de la palestinanoj restas iomete malnovtipa terorismo. Tie temas pri mortigi, murdi, la celo estas blinde neniigi malamikojn, inkluzive de virinoj kaj infanoj. Jen la vivo kontraŭ la vivo. En tiu rilato, ĝi estas malsama ol la terorismo praktikata kvazaŭmilitisme de la gerilo, kiu determinis la vizaĝon de multaj liberigaj movadoj en la dua parto de la 20a jarcento, kaj kiu markas ankoraŭ nuntempe, ekzemple, la lukton por sendependiĝo de la ĉeĉenoj. Fronte al tio, la tutgloba terorismo, kiu kulminis en la atenco de la 11a de septembro, portas la anarkiismajn trajtojn de senpova ribelo en tio ke ĝi direktiĝas kontraŭ malamiko kiu, laŭ la pragmataj kriterioj de celdirekta ago, absolute ne venkeblas. La sole ebla efiko estas instali en la loĝantaro kaj ĉe registaroj senton de ŝoko kaj de maltrankvileco. El teknika vidpunkto, la granda sentemo de niaj kompleksaj socioj pri detrueblo disponigas idealajn okazojn por punkteca rompo de kurantaj aktivecoj, kapabla provoki per malaltaj kostoj konsiderindajn damaĝojn. La tutmonda terorismo havas ĝisekstreme du aspektojn: la foreston de realismaj celoj kaj la kapablon profiti la vundeblecojn de kompleksaj sistemoj.

G. B. — Ĉu necesas distingi la terorismon disde la kutimaj krimoj kaj disde aliaj formoj de perforto-uzo?

J. H. — Jes kaj ne. El morala vidpunkto, terorisma ago, kiaj ajn estu ĝiaj motivoj kaj kia ajn estu la situacio en kiu ĝi estas farata, neniel senkulpigeblas. Nenio permesas ke oni “konsideru” la finajn celojn kiujn iu donis al si por poste pravigi la morton kaj suferon de aliuloj. La provokita morto estas troa morto. Sed, el historia vidpunkto, la terorismo eniras en tute aliajn kuntekstojn ol tiuj en kiuj okazas la krimoj pri kiuj okupiĝas la punjuĝisto. Ĝi meritas, malsame ol la privata krimo, publikan intereson kaj postulas alispecan analizon ol la pasia krimo. Cetere, se ne estus tiel, ni ne farus tiun ĉi interparoladon.

La diferenco inter la politika terorismo kaj la kutima krimo estas aparte videbla dum certaj reĝimŝanĝoj kiuj enpotencigas la teroristojn de hieraŭ kaj faras el ili respektatajn reprezentantojn de ilia lando. Tamen, tia politika transformiĝo celeblas nur de teroristoj kiuj, ĝenerale, realisme alstrebas kompreneblajn politikajn celojn kaj kiuj, rilate al siaj krimaj agoj, povas tiri certan praviĝon el la neceso, en kiu ili estis, eliri el situacio de klara maljusteco. Nu, mi ne povas hodiaŭ imagi ian kuntekston kiu permesus fari el la monstra krimo de la 11a de septembro politikan agon, eĉ ajne nekompreneblan, kaj kiun iel eblus depostuli.

G. B. — Ĉu vi kredas ke estis bona ideo interpreti tiun agon kiel militdeklaron?

J. H. — Eĉ se la vorto “milito” estas malpli elmetita al intermiskompreno kaj, el morala vidpunkto, malpli elmetita al kontestado ol la diskurso elvokanta la “krucmiliton”, la decido de Bush alvoki al “milito kontraŭ la terorismo” ŝajnas al mi gravega eraro, same el normiga vidpunkto kiel el pragmata vidpunkto. El normiga vidpunkto, efektive, li levas tiujn krimulojn al rango de malamikaj militistoj kaj, el pragmata vidpunkto, ne eblas fari militon — almenaŭ se konservi al tiu termino ian difinitan sencon — kontraŭ “reto” kiun identigi oni havas la plej grandan penon.

G. B. — Se veras ke la Okcidento devas akiri en sia rilato al aliaj civilizacioj pli grandan sentemon kaj ke ĝi devas montriĝi pli memkritika, kiel ĝi devas fari tion? Vi parolas tiurilate pri “traduko” kaj pri strebo al “komuna lingvo”. Kiel vi komprenas tion?

J. H. — Depost la 11a de septembro, mi ne ĉesas demandi min ĉu, vide al okazoj de tia violento, mia tuta koncepto pri agado orientita al kompreniĝo — tiun kiun mi evoluigas ekde la Teorio de la komunika ago-, ne ridindiĝas. Certe, eĉ sine de la relative riĉaj kaj pacaj socioj de la OEKD*, ankaŭ ni vivas fronte al certa struktura perforto — al kiu ni cetere kutimiĝis kaj kiu konsistas el humiligaj sociaj malegalecoj, malnobligaj diskriminacioj, paŭperismigo kaj marĝenigo. Nu, ĝuste laŭ la mezuro en kiu niajn socajn rilatojn trairas perforto, strategia agado kaj manipulado, ni ne pretervidu du aliajn faktojn.

* OEKD: Organizo pri Ekonomia Kunlaborado kaj Disvolvo.

Unuflanke, ke la praktikoj, kiuj konstituas nian ĉiutagan vivadon kun la aliaj, ripozas sur la solida soklo de komuna fundamento de konvinkoj, de elementoj kiujn ni perceptas kiel kulturajn evidentecojn, kaj kiel reciprokajn atendojn. En tiu kunteksto, ni kunordigas niajn agojn samtempe uzante la stilojn de la ordinara lingvaĵo, kaj levante iujn kompare kun al aliaj el inter la postuloj pri valideco kiun ni agnoskas almenaŭ implicite — jen kio konstituas la publikan spacon de la bonaj aŭ malpli bonaj argumentoj. Kaj tio klarigas, aliflanke, duan fakton: kiam la komunikado estas perturbita, kiam la kompreniĝo ne plu aŭ malbone realiĝas, aŭ kiam enmiksiĝas hipokriteco aŭ trompo, aperas konfliktoj kiuj, se iliaj sekvoj estas sufiĉe dolorigaj, estas jam tiaj ke ili finiĝas ĉe la terapeŭto aŭ antaŭ tribunalo.

La spiralo de la perforto komencas per spiralo de perturbita komunikado kiu, tra la spiralo de la nekontrolata reciproka malfido, kondukas al rompiĝo de la komunikado. Se do la perforto komencas per perturboj en la komunikado, kiam ĝi jam eksplodis, oni povas scii kio misfunkciis kaj kio estu riparota.

Jen triviala vidpunkto; tamen ŝajnas al mi ke eblas adapti ĝin al la konfliktoj pri kiuj vi parolis. La afero estas certe pli komplika ĉar la nacioj, la vivoformoj kaj la civilizacioj estas dekomence pli malproksimaj inter si kaj emas resti fremdaj inter si. Ili ne renkontiĝas kiel membroj de rondo, de grupo, de partio aŭ de familio kiuj povas fariĝi fremduloj inter si nur se la komunikado estas sisteme deformita.

En la internaciaj rilatoj, krome, la juro, kies funkcio estas limigi la perforton, ludas, kompare, nur duarangan rolon. Kaj en la interkulturaj rilatoj, ĝi servas en la plej bona kazo nur por krei instituciajn kadrojn por formale akompani la strebojn al interkompreniĝo — ekzemple, la konferenco de Vieno pri la homrajtoj organizitaj de la Unuiĝintaj Nacioj. Tiuj formalaj renkontiĝoj — kiom ajn grava estu la interkultura diskutado kiu okazas diversnivele pri la disputata interpretado de la homrajtoj — ne povas sole interrompi la kliŝmaŝinon.

Igi pensmanieron malfermiĝi estas afero kiu pli ĝuste pasas tra la liberigo de la rilatoj kaj tra objektiva forigo de angoro kaj de premo. En la ĉiutaga komunikada praktiko, nepras ke konstituiĝu konfidenc-kapitalo. Tio necesas antaŭe por ke la argumentataj kaj grandskalaj klarigoj estu transdonataj en la komunikiloj, la lernejoj kaj la familioj. Necesas ankaŭ ke ili temas pri la premisoj de la koncernata politika kulturo.

Koncerne nin, la normiga reprezentado kiun ni mem havas pri aliaj kulturoj estas ankaŭ, en tiu kunteksto, grava elemento. Se la Okcidento komencus revizii la bildon kiun ĝi havas pri si mem, ĝi povus ekzemple lerni kion ĝi devas modifi en sia politiko por ke tiu estu perceptata kiel potenco kapabla doni formon al civiliza tasko. Se oni ne dresas politike la kapitalismon, kiu hodiaŭ jam ne havas limojn, nek landajn nek aliajn, tiam ne eblos influi la ruinigan tavoliĝon de la monda ekonomio.

Necesus almenaŭ ekvilibrigi en ĝiaj plej detruaj konsekvencoj — mi pensas pri la malnobliĝo kaj paŭperismiĝo al kiuj estas submetitaj tutaj regionoj kaj kontinentoj — la malegalecon kaŭzatan de la dinamiko de ekonomia disvolvo. Malantaŭ tio estas ne nur, rilate la aliajn kulturojn, la diskriminacio, humiligo kajmalnobligo. Malantaŭ la temo “kolizio de la civilizacioj” kaŝiĝas la evidentaj materiaj interesoj de la Okcidento (ekzemple tiu daŭre disponi pri la naftoresursoj kaj garantii sian energi-provizadon).