Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
[Etiraĵo de la enkonduko, de Giovanna Borradori, p. 45-50]
Derrida kaj Habermas en dialogo pri terorismo
[...] Se Jürgen Habermas pensas ke la racio, kiu ebligas travideblan kaj nemanipulitan komunikadon, kapablas kuraci la malsanojn de la moderniĝo — inter ili integrismon kaj terorismon-, Jacques Derrida opinias ke tiuj detruaj tensioj povas esti detektataj kaj nomataj, sed ne plene kontrolataj nek venkataj. Habermas pridubas la rapidecon per kiu la moderniĝo trudiĝis, kaj la defendreagojn kiujn ĝi provokis sine de la tradiciaj vivomodoj, dum tiu defendreago estas, laŭ Derrida, la produkto mem de la moderneco. La terorismo konstituas siavice la simptomon de mem-imuna malsano kiu minacas la vivon de la partoprena demokratio, la leĝan sistemon kiu garantias ĝin kaj ankaŭ veran separon de religia kaj laika kampoj. La mem-imuniĝo provokas la spontan morton de la defendmekanismoj kiuj devus protekti la organismon kontraŭ ekstera agreso. Deirante de tiu maltrankviliga analizo, Derrida admonas nin serĉi, senhaste kaj pacience, la vojon de la saniĝo. [...]
Kiel la malvarma milito, la fantomo de monda terorismo hantas nian estonton ĉar ĝi mortigas la promeson de kiu dependas konstruiva rilato al nia estanteco. Per ĝia hororo, la 11a de septembro efikis tiel ke ni nun supozas la plej malbonan. La violento de la atencoj, kiuj celis la ĝemelajn turojn kaj la Pentagonon, fondis abisman teroron kiu okupos nian ekzistadon kaj nian pensadon dum la venontaj jaroj, eble jardekoj. La nomado de tiuj atencoj per dato, la 11a de septembro, donis al la okazo historian gravecon, kio kongruas kun la interesoj de la komunikiloj same kiel de la teroristoj.
Por Habermas kiel por Derrida, la tutmondiĝo ludas gravan rolon en la terorismo. Se la unua vidas en la kresko de la malegalecoj la konsekvencon de akcelita moderniĝo, la dua interpretas la situacion malsame laŭ la kunteksto. La moderniĝo ekzemple, laŭ Derrida, ebligis rapidan kaj relative facilan demokratiiĝon de la orienteŭropaj nacioj iame partoj de la soveta bloko; li konsideras ĝin, en tiu kazo, bonfara. [...]
Li estas aliflanke ege maltrankvila pri la efikoj de la tutmondiĝo rilate la dinamikon de la konfliktoj kaj de la milito.
“Inter la supozataj miltiĉefoj, inter la du metonimoj “Ben Laden” kaj “Bush”, la milito de la bildoj kaj de la diskursoj ĉiam plirapidiĝas sur la ondoj, kamuflante pli kaj pli rapide la veron kiun ĝi malkaŝas kaj de kiu ĝi deflankigas.” (p. 183.)
Ekzistas tamen situacioj en kiuj la tutmondiĝo estas nenio pli ol retorika artifiko kiu ebligas maski la maljustecon. Jen kio okazas, laŭ Derrida, en la islamaj kulturoj, kie la tutmondiĝo ne ludas la rolon kiun oni atendas. Derrida proksimiĝas ĉi tie al Habermas, ligante la tutmondiĝon ne nur al la malegalecoj, sed ankaŭ al la problemo de la moderneco kaj tiu de la klereco.
[...] La islama mondo estas unika kazo laŭ du aspektoj: unue, mankas al ĝi la sperto pri tiu kvintesenco de la moderna sperto, nome la demokratio, kiun, kun Habermas, Derrida konsideras necesa por ke kulturo alfrontu la moderniĝon pozitive; due, multaj islamaj kulturoj ekfloras sur grundo riĉa je naturaj resursoj kiel nafto, kiun Derrida difinas kiel lastaj havaĵoj “ne virtualigeblaj kaj ne elteritoriigeblaj”. Tiu situacio igas la islaman blokon pli vundebla de la moderniĝo[...].
Se Habermas vidas en la terorismo la sekvon de la ŝoko kaŭzita de la moderniĝo, kiu disvastiĝis tra la mondo kun fenomena rapideco, Derrida faras el la terorismo la simptomon de traŭmata elemento esence propra al la moderna sperto kiu konstante koncentriĝas sur la estonto patologie perceptata kiel promeso, espero kaj memcertigo. Du sombraj pensadoj pri la heredaĵo de la klereco, pri la malcedema strebo al kritika pozicio kiu devas deiri de la memanalizo.
Iru al la dialogo kun Jacques Derrida
Iru al la dialogo kun Jürgen Habermas