Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
“Ni ne festos, ĉar, por rapidfaraĉi tiujn festojn, estante mizeraj, magraj, senmonaj, ni devus ankoraŭ traserĉi la monujon de la kampulo kaj manĝigi al la popolo la lastan magran bovinon. Ni ne festos, ĉar, dum en la palaco, en niaj luksaj salonoj, ni malplenigus la oran vinpokalon kaj prikantus ebrie la sanktan jaron 1804, tiu senposedigita kampulo, tiu mizera popolo povus malbeni ĝin.”
Tiu teksto, kiu rondiris en Haitio antaŭ la ducentjariĝo de la sendependiĝo, estas adaptita al la nuna realeco de la lando. Ĝi estis tamen redaktita antaŭ jarcento, dum la “unua nigra respubliko” preparis sin por celebri siajn cent jarojn da ekzisto. La aŭtoro, doktoro Rosalvo Bobo, aldonis tiam: “Inter ni, kiam mi aŭdis tiujn vortojn “haitia popolo”, “haitia nacio”, produktiĝas en mi senbrida ironio. Ne, amikoj, grupoj, izolitaj individuoj regataj de stigmatizita grupo kun la nomo REGISTARO.”
Vortoj repruduktataj, escepte de kelkaj nuancoj, de intelektuloj fariĝintaj kritikemaj kontraŭ la nuna politika reĝimo. Multaj de ili, inter kiuj Raoul Peck, Gary Victro, Dany Laferrière, Lyonel Trouillot rifuzas partopreni “oficialajn solenadojn per kiuj la registaro celas akiri neeblan praviĝon.*”
Ekde la komenco de la 19a jarcento, apenaŭ sendependa, Haitio troviĝis izolita kaj kontraŭbatalata. La lando estis liberiĝinta de la sklaveco, dum tiu vere aboliĝis, en Kubo kaj Brazilo ekzemple, nur 80 jarojn poste. Haitio estis liberiĝinta de la franca trudo, dum la koloniigo atingis Afrikon kaj en Latinameriko la kolonianoj mem rompis la rilatojn kun la metropolo. Krome, dum en Eŭropo la naci-ŝtatoj adoptis sian modernan formon, Haitio, konstituita de diversdevenaj komunumoj kaj disponante pri nenia komuna organizmodelo, fariĝis ŝtato sen ke jam ekzistis nacio. Fine, en ekonomia kampo, la epoko estis, en Latinameriko, tiu de la grandaj plantejoj, la latifundio, dum Haitio, pro sia aparta hitorio, donis prioritaton al la malgranda proprieto.
La lando estas sendependa ekde 1804*. Sed la ekzisto, eĉ antaŭ tiu dato, de du tre malsamaj soci-ekonomikaj projektoj donas bazan ŝlosilon por kompreni la nunan realon. La unua, favorata de la plej konata ĉefo de la sendependiĝo, Toussaint Louverture, la “nigra Spartako”, estas projekto de tipo “grandaj plantejoj” por la eksporto; la alia, postulata de la tiamaj “popolaj movadoj”, favoras la etan proprieton kaj la etan komerc-ekonomion.
Toussaint triumfis, klarigas s-ro Ernst Mathurin (de la neregistara organizo Gramir), kaj tiuj du projektoj “alfrontiĝas de 200 jaroj. Post kvindeko da jaroj, aperis fakta kompromiso: lasi la kamparanojn disvolvi la etan proprieton, dum la elito koncentru sin sur la komercon. La ekspluatado jam ne okazis sur la tero, sed dum la interŝanĝo de la produktoj.” Tiu kompromiso, malstabila, estis renversita dum la usona milita okupacio, en 1915, kiu enskribis Haition en la vojon de la nutraĵeksporta ekonomio.
Sed aliaj ŝlosiloj ekzistas. Unu de ili estas la konstanta malforto de la ŝtato kiu, eble paradokse, malfermas la pordon al fortaj povoj. La filozofo Jacky Dahomay* estas tre klara: “La libereco bezonas instituciajn kadrojn. Nu, kio karakterizas la junan haitian ŝtaton, tio estas la malforto de la institucia dimensio de la libereco. (...) La politika potenco en Hatitio neniam estis laŭleĝa registaro.” Kaj li aldonas: “La haitia ŝtato heredas la kolonian ŝtaton, la juro miksiĝas kun la forto.” Tion opinias ankaŭ Ernst Mathurin: “La haitia ŝtato estis ĉiam malforta. La haitia revolucio forviŝis la pasintecon, sed sen modelo de rekonstruenda ŝtato.”
Al tiu konstato, Jacky Dahomay aldonas plian elementon: “Haitio estas la sola “heroa nacio” kiun ni konas”. Kaj li precizigas: “la esenco de la heroa potenco estas ke ĝia sola praviĝo estas la arbitra volo de la ĉefo. Heroo ne eltenas la ĉeeston de aliaj herooj.” Konsekvence, ĉar la libereco estas je lia flanko, “ne necesas lasi ĝin al la aliaj”.
Tiu bildo pri la heroa ĉefo strukturas la historion de Haitio. Pretendante simbolan parencecon kun Toussaint Louverture, la nuna prezidanto Jean-Bertrand Aristide ankaŭ vestis sin per tiuj vestoj. Kio klarigas ke li centrigas la potencojn ĉirkaŭ sia persono, apenaŭ akomodiĝas al la ludreguloj kaj malgraŭ tio daŭre profitas aprioran subtenon de parto de la loĝantaro.
En la historio de Haitio, asertas Jacky Dahomay, la potenco sidas “en la arbitra volo de la Princo, potenco pri vivo kaj morto kvazaŭ lia konstanta tasko estus produkti malsekurecon.” Konsekvence li devas “missii el la socio individuojn, ofte konatajn banditojn (“tonton-macoutes”* de Duvalier, “chimères [ĥimeroj]” de Aristide), kaj taski ilin pri tiu mortiga funkcio.” De tiam klariĝas pli bone, kial la registaro malrapidas por apliki rezolucion de la Organizo de la Amerikaj Ŝtatoj (OAŜ) kiu postulas malarmadon de la armitaj bandoj.
Lyonel Trouillot*, unu el la plej brilaj intelektuloj, aldonas: “Esti haitiano, tio estas pli kaj pli konstrui sin mem, difini sin sen simileco nek solidareco. (...) Vi ne estas mia homfrato kaj mi ne estos via homfrato.” “Ĉi tie, aldonas s-ro Jean-Claude Bajeux, eksministro, oni ekskludas tiun kiu kritikas nomante lin senpatriulo. Tio tradukiĝas al ĉiuj terenoj, inklude de la dispartigo de la havaĵoj, per fizikaj eliminadoj.”
Do, kiam la ĉefoj de popolaj organizoj nomas la oponantojn “specoj de senpatriuloj kiuj volas ke Aristide foriru” kaj aldonas “ni pretas defendi lin ĝis la morto”, neniu dubas ke temas pri mortminaco... por tiuj oponantoj. La slogano “Aristide aŭ la morto” kiun oni trovas sur la muroj de la ĉefurbo havas duoblan sencon: por tiu kiu kritikas la potencon, kaj por tiu kiu eldiras ĝin, kiu scias kion li riskas se la politika potenco renversiĝas. “Ŝanĝo”: la vorto ĉie ĉeestas en tiu periodo de la ducentjariĝo. Kelkfoje kave, kiel ĉe s-ro Bajeux kiam li konfidas: “La espero perdiĝis. Tiu ĉi lando, racie, ne povas supervivi sen amasa investado ebliganta multobligajn efikojn en 20 aŭ 25 jaroj. Sed la investkapablo ne ekzistas, ne pli ol la kapablo direkti planon de disvolvo.” En 1990, kiam li venis de prizorgo de paroĥo al la prezidanta palaco, s-ro Aristide estis portata de popola movado. Hodiaŭ, la etoso estas seniluziiĝo, ne ĝenerala, sed parta. Oni riproĉas al la prezidanto ke li organizas kontraŭdemokratian reĝimon kaj riĉiĝas per ĉia komerco.
Rondiras tri interpretoj. Iuj kredas esti trompitaj de s-ro Aristide en 1990. Aliaj, malpli multaj, pensas ke la puĉo kiu forigis lin en 1991, lia ekzilo en Usono, poste lia reveno en 1994 ŝanĝis lin. Ankoraŭ aliaj, ke li estas kaptita de trudoj: “Se pa fòt li” (“ne kulpas li”), diras la popola lingvo, celante la ĉiraŭaĵon de la prezidanto, sed ankaŭ la internacian komunumon.* Fakte, la analizo devas esti fajnigita: la elekto de s-ro Aristide reprezentis ŝanĝon de potenco, sed ne, kiel mulataj esperis, ŝanĝon de socio.
Seniluziiĝo vide al foresto de perspektivo: “Ĉi tie, ni vivas en lal pasport-kulturo”, klarigas s-ro Philippe Matthieu, iama vicrektoro de universitato, por kiu “la haitia popolo estas popolo de migrantoj”. Por multaj efektive, la espero estas aliloke. En Dominiko — en la plantejoj de sukerkano, en la konstruado aŭ en la etaj stratmetioj. Aŭ en Nevjorko, Miami kaj Montrealo. Jam komence de la 20a jarcento, la migrado estis kutima, al najbaraj landoj (Kubo) kie grandaj plantejoj atendis manlabororistojn.
“La junuloj kiujn mi konas kaj kiuj iom pripensas, opcias por la ekzilo”, klarigas flegistino en kampara medio, tiom malfacilas trovi dungon kaj resursojn en la lando mem. La loka vivomodo estas konsiderata malbona, la revo estas la moderneco “nordamerikeca”, mito entretenata de la sendoj de mono, varoj kaj bildoj fare de la diasporo. “La migrado estas unue tiu de la kamparo al la urboj, kiuj ne ĉesas kreski, analizas Ernst Mathurin. De tio rezultiĝas en la mensoj malvalorigo de la kampara mondo kaj de la termetio.” Poste, malvalorigo de la lando mem.
Kiel, en tiaj kondiĉoj, konstrui nacian identecon? “Ni havas lingvon, teron, historion kiujn ni devas alproprigi al ni, sed mankas la ligo por fari el tio nacion”, klarigas s-rino Michèle Pierre-Louis, direktoro de la kultura fondaĵo Fokal. Multaj pensas ke la ducentjariĝo povintus esti okazo por serĉi tiun ligon. “Oni povintus fari el tio ion bonan, opinias s-ro Bajeux: kunigi amikojn de Haitio, cerbumi pri nova socia kontrakto...”
Certaj NRO provos, laŭ siaj rimedoj, antaŭeniri en tiu direkto, almenaŭ por revalorigi la memoron aŭ ebligante al junuloj realproprigi al si la historion de la lando. Tio estas la kazo de Fokal, aŭ de la Centro pri socia kaj ekonomia esplorado kaj formado por la disvolvo*, gvidata de la historiistino Suzy Castor: “Ni ne festos 2004, klarigas ŝi, sed ni provos kontribui al difinado de kio ni vere estas. Ne en referenco al la pasinteco, sed en perspektivo de liberiĝo.”
Ĉu por ke la teksto de Rosalvo Bobo jam ne estu aktuala en 2104?
André LINARD.