Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Cent bouteilles sur un mur [Kvin boteloj sur muro], de Ena Lucia Portela, tradukita el la hispana (Kubo) al la franca de François Maspéro, Le Seuil, Parizo, 2003, 320 paĝoj, 20 eŭroj.
Ena Lucia Portela apartenas al la nova generacio de kubaj verkistoj. Naskita en 1972 en Havano, ŝi parolas pri tiuj junuloj de la ĉefurbo kiuj vivis sian adoleskon kaj junecon en la momento de la disfalo de la soveta komunismo kaj de la krizo en kiun ĝi faligis Kubon: “En tiu epoko, la ekonomia maŝino ne funkciis bone. Verdire, ĝi tute ne funkciis: ĝi estis paralizita. Mi ne scias ĉu ni vivis borde de la katastrofo aŭ ĉu ni estis jam ene de ĝi. Mi perdis mian laboron kiel redaktistino en mia nekonata speciala revuo pri temoj koncernantaj la malgrandan kaj mezgrandan agrikulturon (ne estis plu temoj pri la malgranda kaj mezgranda agrikulturo, nek papero por presi la revuon). Terura senhaveco. Hieraŭ (kaj antaŭhieraŭ, kaj antaŭantaŭhieraŭ, kaj antaŭantaŭantaŭ...) mi enlitiĝis kun malplena ventro. Glaso da akvo kun sukero, peco da pano kiu ŝajnis farita el sablo aŭ detranĉaĵoj de aluminio, kaj nenio pli. Nek rizo, nek merluĉo, nek iluzioj. La malfeliĉo.”
Kvin boteloj sur muro rakontas la historion de disfalo. Ne nur ekonomia: tiuj junuloj, ardaj, kulturitaj, plenaj de energio, ne scias plu kiun sanktulon alvoki, nek kiun estonton imagi. La malnovaj valoroj estas mortaj, forportitaj de la revolucio; la novaj valoroj, tiuj de la oficiala diskurso, ne kongruas plu kun la ĉiutaga realeco. Do, ili iel tiel muntas al si ekzistadojn kaj projektojn, de unu tago al alia: iomete da revo kaj multe da obstino, iomete da malespero kaj esterordinara vivmalsato, grano da kolero kaj grandega gajeco. Kaj la sento, kelkfoje dolora, kelkfoje ekzalta, esti solaj en la mondo en tio kion ili vivas, aparte, izolitaj kaj tamen spionataj, pesataj, mezurataj.
Kvin boteloj sur muro rakontas ankaŭ la historion de rekonstruo. Ne tiun, kompreneble, klaran, racian kaj ordigitan de la utopioj kaj de pli bela estonto. Sed en la plej granda malordo, tiun de la aĵoj kiel tiun de la sentoj, la protagonistoj de la romano provas, pli malpli bone akiri la materiajn kaj moralajn rimedojn por transvivi, tio estas pensi, inventi, ĝui kaj elspezi sian trezoron da vivoforto.
Ena Lucia Portela donas al tiu duobla movado de disfalo kaj de rekonstruo la potencon, la inventemon kaj la riĉecon de eksplodema prozo. Ŝi scias uzi ĉiajn registrojn kun sama talento. Laŭvice — kaj kelkfoje en la sama alineo — komike kaj serioze, brutale kaj senteme, fortike kaj subtile, ŝi kuraĝas ĉion kaj scias ĝin fari. Farson, tragedion, mor-komedion, parodion, kanzonon, epopeon, dramon, satiron, kleran aludon kaj popolan vortludon. Ĉion ĉi kun ritmo kiu rapide kaptas la leganton kaj kun vortprovizo kies esprimiva efikeco estas ofte spirhaltiga. La leciono pri Aristofano, pri kiu Ena Portela verkis diplomlaboraĵon, ne estis perdita; sed oni devus aldoni apud la nomon de tiu antikva greka komediisto senfinan liston da verkistoj, tiom ŝajnas ke la romanistino estas bibliotekovora.
Ena Lucia Portela estis rekonita en Kubo ekde sia unua romano, El pajaro: pincel y tinta china kiu ricevis en 1999 la premion Cirillo Villaverde. Samjare, unu el sîaj rakontoj, El Viejo, el asesino y yo ricevis la premion Juan Rulfo aljuĝata de Radio France International. La juna romanistino, malproksima de ĉia literaturo de propagando aŭ de kontraŭpropagando, donas revigliĝon al la granda tradicio de la latinamerika romano.
Pierre LEPAPE.