Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
La aresto en Kubo kaj la kondamno al pezaj punoj, la 15an de marto 2003, de kelkaj sepdek disidentoj, kies financa dependeco de usonaj agentejoj estas pruvita, substrekis la malracian karakteron de la rilatoj inter Vaŝingtono kaj Havano. La Eŭropa Unio, enmiksiĝante sen esti rekte koncernata, perdis sian malvarman sangon kaj riskas esti mem vorata de la malracieco kaj la pasio kiuj karakterizas ofte la traktadon de la kuba demando. Ĉio ĉi surkoste de la plimulto de la kubaj civitanoj, precipaj viktimoj de la adoptitaj sankcioj.
Eĉ se oni devas bedaŭri la punojn por la neperfortaj oponantoj, neniu povas kontesti ke la kondamnitoj ricevis de Usono, regule, en formo de “subvencioj” aŭ de “helpo”, sumojn en dolaroj. Nek ke, per siaj provokoj kaj spita konduto, la reprezentanto de Vaŝingtono en Havano, s-ro James C. Cason*, amiko de s-ro George W. Bush, foroferis siajn “rekrutojn”. Eble intence. Alfrontita al la malpermeso subvencii personojn aŭ organizaĵojn kiuj celas antaŭenigi politikajn agadojn kun la celo ĝeni la internan ordon de ŝtato, s-ro James Cason entreprenis sekrete, ekde sia alveno en Havano en septembro 2002, misiojn de financado kaj de logistika apogo al la internaj disidentoj, pere de diplomataj valizoj aŭ de pli aŭ malpli diskretaj senditoj. La kubaj aŭtoritatoj sciis pri tiu trafiko, ekde komenco, pro siaj enfiltritaj agentoj, kaj toleris ĝin. Malnovaj oponantoj vivas de jaroj de tiu “internacia helpo”, kaj certaj de ili reprezentas, danke al tiu bonfara ekonomia manao, kion multaj kubanoj nomas “blufa opozicio”.
Cele al kuraĝigi la malstabiligon de Kubo, la reto konstituita de la Usona Agentejo por la Internacia Disvolvo (USAID) kaj la National Endowment for Democracy (Nacia fondaĵo por la demokratio), organizaĵoj kreitaj por realigi publike kion la Centra Agentejo de Informado (CIA) praktikas sekrete, kolektas tre gravajn monsumojn. En 2000, ekzemple, ili disponis pri 8.239.000 dolaroj. Sumo kiu konsistas el: 2.132.000 por “plani la transiĝon” de Kubo; 670.000 por “la publikado eksterlande de verkoj de sendependaj kubaj ĵurnalistoj”; 160.000 por la kreado de “sendependaj neregistaraj organizoj” en Kubo; 335.000 por certigi la “bonan funkciadon de la malstabiliga programo”, 2.300.000 por kolekti kaj dissendi eksterlanden informojn pri la organizoj de defendo de la homrajtoj; 1.200.000 por la Reto de Subteno al la Disidentoj, al kiu apartenas, inter alie, Radio “Martí” kaj Televido “Martí”, la revuo Encuentro (eldonata en Madrido), la teksejo Cubanet, kaj aliaj komunikiloj kiuj, kune, konsistigas veran komunikan reton dediĉitan korpe kaj anime al la kontraŭkuba strategio de Vaŝingtono. Usonaj radiostacioj, helpe de kubanoj instalitaj en Florido, transsendas direkte al la insulo, ĉiusemajne, 2.200 horojn da programo sur 24 frenkvencoj. Sed ĉar tiu propaganda bombado certe ne sufiĉas, la 20an de majo 2003, aviadilo Hercules C-130 de la usona aerforto surflugis la kuban teritorion por dissendi programojn de Televido “Martí”, tiel rompante la regularon de la Internacia Unio pri Telekomunikado kaj piratanta la kanalon 13 de la insula televido.
Eksterordinara bildo de kuraĝo: la libereco de informado venas al Kubo en bombaviadilo apartenanta al armeo kiu, laŭlonge de la kuba historio, estis precipe armeo de okupacio...
En multaj demokratiaj landoj, la leĝoj malpermesas la alportadon, por la financado de elektokampanjoj (kaj certe ankaŭ sur la personaj kontoj de la kandidatoj), de fondusoj devenaj de eksterlandaj establoj aŭ personoj. La demando estas simpla: ĉu elektito povas apliki sian programon tute sendepende se montriĝas ke lia elektokampanjo estis financita de eksterlanda potenco aŭ de ties perantoj?
En Francio, ekzemple, en la libro IV de la Punkodo (Pri krimoj kaj deliktoj kontraŭ la nacio, la ŝtato kaj la publika paco), la ĉapitro “Pri perfido kaj spionado”, sekcio 2, “Pri sekreta interkonsento kun eksterlanda potenco” (art. 411-4), precizigas la riskatajn sankciojn: “La fakto entreteni sekretajn interkonsentojn kun eksterlanda potenco, kun eksterlanda entrepreno aŭ organizaĵo aŭ sub eksterlanda kontrolo aŭ kun ties agentoj, cele al estigi malamikecojn aŭ agresajn agojn kontraŭ Francio, estas punata per tridek jaroj da malliberejo kaj per 3.000.000 frankoj da punmono [457.347 eŭroj].”
Siavice, la tre demokratia Svedio, mia adoptolando kaj patrujo de miaj filinoj, kondamnas per maksimume du jaroj da malliberejo (Punkodo, ĉapitro 19, artikolo 13, “Pri la deliktoj kontraŭ la ŝtatsekureco”) “tiun kiu ricevas monon aŭ aliajn donacojn de eksterlanda potenco aŭ de iu ajn kiu agas en ties intereso, por publikigi aŭ disvastigi skribaĵojn, aŭ iel influi la publikan opinion koncerne la internan organizon de la ŝtato”. Kaj, kiel delikton de alta perfido, la pacema Svedio punas “tiun kiu konstituas minacon kontraŭ la sekureco de la ŝtato pro tio ke li uzis kontraŭleĝajn rimedojn kun apogo de eksterlanda potenco” al dek jaroj da prizono aŭ al dumviva malliberejo.
Tiel do, la Eŭropa Unio ne hezitis sankcii Kubon pro subpremaj disponoj — certe malamindaj kaj kondamnindaj — sed kiujn tamen disponas ĉiuj ĝiaj membroŝtatoj en siaj propraj leĝaroj... Sub preteksto ke la kuba revolucio ne estas laŭ la gusto de Vaŝingtono, Bruselo rifuzas koncedi evidentecon: ke, fronte al tio kion vere necesas nomi turmentado fare de Usono, Havano aplikis rajton de prava defendo.
Ĉu la Eŭropa Unio pensas ke, per puno al la 11 milionoj da kubanoj, la demokratiaj ŝanĝiĝoj povos rapidiĝi sur la insulo? Kial la Eŭropa Unio aplikas tiom rigore kontraŭ Kubo kaj ĝiaj loĝantoj sankciojn kiujn ĝi rifuzas trudi al ŝtatoj kiuj ne respektas la internacian leĝecon kiel ekzemple Usono aŭ Israelo? Tia pozicio estas kontraŭproduktiva*. Ĉar, por la plimulto de la kubaj civitanoj, la sankcioj havas negativajn efikojn kaj tradukiĝas per pli da mankoj kaj pli da malfacilaĵoj en sia ĉiutaga vivo.
Ĉu Eŭropo pensas ke la Nacia Uson-Kuba Fondaĵo*, bazita en Miami, ne estas implikita en la teroristaj agoj faritaj sur la kuba teritorio, kiuj provokis, dum kvardek jaroj, pli ol 2.000 mortoj kaj dekmiloj da vunditoj? Aŭ ke kontribui al la aplikado de la leĝo Helms-Burton* “iel ajn kaj pro kiu ajn kialo” estas permesita ago? Per aplikado de tiu leĝo, kubaj aviadiloj sekvestritaj de aerpiratoj en printempo 2003, unu DC-3 kaj unu Antonov-24, estis aŭkcie venditaj en Florido. Kial la Eŭropa Unio ne protestis kontraŭ tiaj misfaroj kontraŭaj al la internaciaj leĝoj?
Adoptante sankciojn kontraŭ Kubo sen mencii la kuntekston de maskita milito kiun suferas tiu insulo jam 45 jarojn, la Eŭropa Unio faras eraron. Ĉar, malgraŭ la abomenaĵo kiun konstituas la kondamno de disidentoj al pezaj punoj, la registaro de Havano ĉi-kaze diras la veron.*]
Usono enskribis Kubon en la liston de la “landoj kiuj financas la terorismon”, ne ĉar ĝi povas prezenti la plej etan pruvon de tiu akuzo, sed “simple ĉar Kubo estas parto de tiu listo”, laŭ la harstariga klarigo liverita en majo 2003 de s-ro Cofer J. Black, kunordiganto sine de la ŝtatdepartemento pri lukto kontraŭ la terorismo.* Kun la freŝdataj sankcioj kaj la Akordo de Birminghamo, subskribita en 1998, laŭ kiu Bruselo silente akceptas la enhavon de la leĝo Helms-Burton — leĝo esprimanta obsedan neŭrozon kiu substituas la usonan leĝaron al la kuba kaj estas do destinita provoki, en Kubo post Castro, sovaĝajn fratomurdajn batalojn-, la Eŭropa Unio akceptas la pravecon de ĉia arbitra agreso de Usono kontraŭ Kubo.
La humana problemo koncerne la enkarcerigitajn disidentojn, kredemaj viktimoj persvaditaj ke la senpuneco kiun ĝuas Usono garantios la ilian, estas urĝe solvenda. El tiu vidpunkto, estas nepre necese fini la izoladon de Kubo. Ĉu ne pli valoras malfermi spacon por intertraktadoj, anstataŭ bari ilin? Necesas ordoni al Usono fini la komercan embargon truditan al la insulo (kiun la Unuiĝintaj Nacioj kondamnas), kaj rezigni tiun militmaŝinon kiun reprezentas la leĝo Helms-Burton. La aliĝo de Madrido al la kontraŭleĝa usona doktrino estas aparte dolora punkto. Sine de la Eŭropa Unio, la hispana registaro de s-ro José Maria Aznar agis kun malprudento kontraŭ jam sternita kuba loĝantaro. Li pretendas havi certan nombron da solvoj por la problemoj de la insulo. Sed ili estas ĉiuj sen historia referenco. Kion pensi pri la problemo starigita, 1998, de James G. Blight kaj Peter Kornbluh en sia libro Politics of illusion?*? En tiu surpriza kolekto de atestoj kaj diskutoj dum simpozio inter altaj oficistoj de la CIA kaj de la usona registaro (la pli juna Arthur Schlesinger kaj Jacob L. Esterline inter aliaj), kaj certaj kubaj disitentoj de la jaroj 1960, oni venas al la konkludo ke, por Usono, en 1959, “perdi Kubon, kiu praktike estis kolonio aŭ protektorato pli proksima al Vaŝingtono DC ol Dallas aŭ Los-Anĝeleso, estis traŭmato komparebla al tiu kiun reprezentus la perdo de Cape Cod aŭ de Miami Beach”.
La ŝoko provokita de tia perdo transformiĝis en kronika punobsedo kontraŭ la kuba popolo. La historio diros ĉu tiu malamikeco fine kontaĝis la Eŭropan Union.* Aŭ ĉu Vaŝingtono trudis ĝin al ĝi, kontraŭ la opinio de ties civitanoj. La malo de la vero, asertis la granda dana sciencisto Niels Bohr, ne estas la mensogo, sed alia vero. En Kubo, urĝas seniĝi je la totalismaj ligoj kiuj bridas ĉian vigliĝon de la vivaj fortoj de la nacio. Por tio, nepras aboli la sindromon de la sieĝata insulo, tiel ke klimato de paco povu fine instaliĝi. Prefere ol senpripense sankcii, la Eŭropa Unio devus agi, interne de la insulo, por krei opozicion sen ajna usona enmiksiĝo. Jen la sola maniero krei, kviete kaj ekde la kerno de la revolucio, favoran kuntekston por iompostioma malfermiĝo de la reĝimo. Sen sangelverŝo.
René VÁSQUEZ DÍAZ.