Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Ĵus antaŭ kristnasko, s-ro Silvio Berlusconi, prezidanto de la Itala Konsilio, subskribis leĝdekreton kiu koncernas unu el liaj entreprenoj, la nacian* televidĉenon Rete 4. Kromnomita “Rete-4-savilo”, tiu teksto substrekas la intereskonflikton inter la ĉefministro kaj la posedanto de komunikiloj*. Por la juĝisto Di Petro, “tiu dekreto havas ĉiajn ecojn de ŝtatrenverso”*. Kvankam, dum la elektokampanjo kiu kondukis lin al la potenco, s-ro Berlusconi engaĝis sin solvi tiun kontraŭdiron en cent tagoj post sia elekto, li daŭrigas la intermiksadon de la funkcioj. Pro tio okazas institucia alfrontiĝo inter la ĉefo de la registaro kaj la gardistoj de la konstitucio, precipe la prezidanto de la respubliko* Carlo Azeglio Ciampi kaj la konstitucia kortumo.
Kial s-ro Berlusconi subskribis tiun “leĝdekreton”, kiu, laŭ la artikolo 77 de la konstitucio, permesas al la registaro leĝdoni en “eksterordinaraj kazoj de urĝa neceso”, por adopti aplikeblajn disponojn dum du monatoj? La 2an de decembro 2003, la leĝo pri la itala aŭdvida sistemo, prezentita de lia ministro pri komunidado, s-ro Maurizio Gasparri, estis adoptita. Tuj, la ministro gratulis sin ke estis aprobita “moderna leĝo, kiu akcelas la modernigon kaj larĝigas la plurismon (...), garantias la konkurencon kaj evitas dominantajn poziciojn”.
Tamen, la 15an de decembro 2003, la ŝtatestro rifuzis subskribi tiun tekston kaj resendis ĝin al la parlamento, akompanate de mesaĝo por “altiri ĝian atenton al certaj partoj de la leĝo kiuj — el vidpunkto de la respekto al la plurismo de la informado — ne ŝajnas kongrui kun la jurisprudenco de la konstitucia kortumo”. Necesas aldoni ke, jam en julio 2002, li avertis la registaron lanĉante solenan alvokon favore al la plurismo de la informado.*
La reago de la prezidanto de la Konsilio estis tre lakona: “Mi ne legis la tekston, mi ne legos ĝin”. Kiel jam antaŭe indikis lia konsiliano Giuliano Ferrara, eventuala rifuzo de la ŝtatestro subskribi la televidan reformon malfermus tre gravan institucian krizon. Se tia krizo originas en la televida demando, tio okazas ĉar en Italio, politiko kaj televido estas intime interplektitaj ekde la jaroj 1960, kaj eĉ, ekde la eniro de s-ro Silvio Berlusconi en la politikon, intermiksiĝas.
Post starigi “internan plurismon” ene de la RAI en formo de la lottizzazione en 1975, la leĝdonanto ne plu intervenis en la aŭdvidan sektoron dum dek-kvin jaroj. Dum tiu periodo de “neregulado”, s-ro Berlusconi, apogite de la triopo Craxi-Andreotti-Forlani, socialdemokrataj kaj kristdemokrataj gvidantoj, konstruis sian televidan imperion, la Fininvest, kunigante nome tri naciajn ĉenojn de komerca televido (Canale 5, Rete 4 kaj Italia Uno) kaj la grandan eldonejon de libroj kaj gazetoj, Mondadori.
La potenco de tiu tutaĵo ebligas nun kolekti 40% de la 7,5 miliardoj da eŭroj da reklam-investoj en la komunikiloj. Kiam la leĝdonanto intervenis fine, la 6an de aŭgusto 1990, per la leĝo Mammi, kromnomita “leĝo Polaroid”, tio okazis por foti la duopolon konsistantan el la RAI kaj la Fininvest, disponanta ĉiu pri tri naciaj ĉenoj.
Sep jarojn poste, la registaro de centro-maldekstro sukcesis adopti la leĝon Maccanico de la 31a de julio 1997, por provi redukti la pezon de la duopolo, limigante je du la nombron da naciaj ĉenoj permesitaj por unu sola grupo, kaj kreante la Garantian Aŭtoritaton de la Komunikado (Gakom). Sed la maldekstro ne sciis trakti la “intereskonflikton” starigitan de s-ro Berlusconi, nek redukti ties komunikilan imperion.
Fakte, la du agantoj de la duopolo konservis siajn tri ĉenojn, regante 90% de la mezuma spektantaro kaj 97% de la reklamenspezoj de televido.
Apud la ĉenoj de la RAI kaj tiuj de la Fininvest kunigitaj de 1996, en la filio Mediaset, aperis du novaj agantoj: unuflanke, la ĉiama aliancano de la Cavaliere, s-ro Rupert Murdoch, kiu okupas la merkaton de la pag-televido, disponas pri la cifereca platformo Stream, pri la satelitaro Sky kaj pri du hercaj ĉenoj Tele+ bianco kaj Tele+ nero, kun ĉefe sporto kaj kinarto, starigitaj de kaj laŭ la franca Canal Plus, kaj, aliflanke, Telecom Italia Media, kiu akiris la du naciajn ĉenojn, la ĝeneralteman Telemontecarlo kaj la muzikĉenon MTV.
Fine de 2003, la itala aŭdvida pejzaĝo konsistas do el 600 lokaj televidoj kaj dek-unu aprobitaj naciaj ĉenoj: tri de la RAI, du de la grupo Mediaset (sen Rete 4, objekto de la leĝo Gasparri kaj de la leĝdekreto), la du de Telecom Italia Media, du ĉenoj de aĉet-televido Home Shopping Europe kaj Telemarket, la pagoĉeno Tele+ bianco, de s-ro Murdoch, sed ne Tele+ nero. La dekunua ĉeno, Europa TV, troviĝas en unika situacio en la mondo, ĉar aprobita ekde 1999, ĝi ne disponas pri frekvenco por elsendi. Fine, du pliaj ĉenoj (kiuj ne kovras la tutan duoninsulon) daŭre elsendas sen aprobo, Rete A kaj Rete Capri, atendante la apelacion engaĝitan ĉe tribunaloj. Tiu televida situacio estas vera jura komlikegaĵo, ĉar du ĉenoj okupas frekvencojn senaprobe, dum alia aprobita atendas frekvencojn...
Fronte al la konduto de la leĝdonanto kaj al la daŭra dominado de la Fininvest, la konstitucia kortumo devis plurfoje interveni. Dum ĝi subtenis la disvolviĝon de lokaj televidoj kontraŭ la publika monopolo de la RAI en la jaroj 1970, la kortumo postulas, ekde la formiĝo de la imperio Berlusconi, la starigon de kontraŭ-koncentriĝaj leĝaj disponoj.
En 1988, ĝi deklaras ke la duopolo estas en kontraŭdiro kun la konstituciaj principoj: “La plurismo je nacia nivelo ne konsidereblas kiel realigita de unu publika poluso kaj unu privata poluso kiu estas reprezentata de unu sola subjekto kiu tiel posedas dominantan pozicion en la komerca sektoro”. La kortumo postulas al la leĝdonanto garantii “la maksimumon da ekstera plurismo, por kontentigi, pere de plureco de kunkurencaj voĉoj, la rajton de la civitano pri informado”. La respondo estis la leĝo Mammi de 1990.
Poste, la konstitucia kortumo intervenas denove, la 7an de decembro 1994, deklarante kiel kontraŭkonstitucia la fakton ke unu sama grupo regas tri naciajn televid-ĉenojn: la Fininvest devos separi sin de unu ĉeno. La kortumo invitas la leĝdonanton “malhelpi la formadon de dominantaj pozicioj en la privata televido kaj favorigi la plurismon de la voĉoj en la televida sektoro”. La respondo estis la leĝo Maccanico de 1997.
Fine, en sia verdikto de la 20a de novembro 2002, la kortumo konstatas “graviĝon de la koncentriĝo” kaj postulas ke la ĉenoj Rete 4 kaj Tele+ nero liberigu siajn hercajn frekvencojn, migrante al la satelito ĝis la fino de la jaro 2003. Dezirante “duflankan malarmadon” de la dominanta duopolo, la kortumo postulas ke samtempe, RAI 3 rezignu ĉian reklamenspezon (proksimume 150 milionojn da eŭroj). La respondo estis la leĝo Gasparri de decembro 2003.
Sub preteksto de la baldaŭa alveno de la surtera cifereca televido (SCT), la leĝo Gasparri reorganizas la italan aŭdvidan pejzaĝon, konservante la situacion de Rete 4, kun ties milo da dungitoj kaj ĝiaj 360 milionoj da eŭroj da reklamenspezoj. La solvenda ekvacio estis la sekva: kiel respekti la kontraŭkoncentriĝajn sojlojn fiksitajn de la leĝo Maccanico kaj rememorigitajn de la konstitucia kortumo, kaj samtempe konservi la integrecon de Mediaset? Ĉar ne eblis modifi la sojlojn, sufiĉis larĝigi la bazon laŭ kiu ili estas kalkulataj! Tiel do, la leĝo starigas la “integritan sistemon de komunikado” (ISK) difinitan kiel tre larĝan ekonomian sektoron enhavante la entreprenojn de aŭdvidaj produktado, de programado kaj de distribuado, de eldonado de ĵurnaloj, de gazetoj kaj de libroj, de tekseja eldonado, de kinarto, de diskoj kaj de reklamo. La ISK konstituas grandan korbon de diversspecaj resursoj kiu ebligas facile pravigi dominantan pozicion sur unu agadsektoro.
Tio estas kvazaŭ, por juĝi pri la dominanta pozicio de Coca-Cola en la merkato de la trinkaĵoj, oni enkalkulus la akvon de la krano, diris s-ro Giuseppe Tesauro, prezidanto de la Aŭtoritato garantianta la konkurencon kaj la merkaton*... La artikolo 15 de la leĝo precizigas ke “nenia aganto de radio kaj televido rajtas rikolti pli altajn resursojn ol 20% de la totala sumo de la ISK”. Sed la ISK estas taksata je pli ol 30 miliardoj da eŭroj, tio lasas al Fininvest la eblecon eĉ altigi sian enspezon je proksimume 50%...
Dua kontraŭkoncentriĝa dispono estas fiksita de tiu artikolo 15: “La nombro da aprobitaj televidprogramoj por unu sola aganto estas limigita al 20% de la tuta nombro da programoj aprobitaj aŭ elsenditaj nacinivele, ĉu hercaj analogaj aŭ ciferecaj”. Se oni aplikas tiun sojlon al la nun aprobitaj naciaj ĉenoj, kiel faris la konstitucia kortumo, Mediaset rajtus konservi nur du. Por forigi tiun devon, leĝe sufiĉas multobligi la ĉenojn... aplikante tiun sojlon al bazo ampleksigita je ĉiuj “naciaj” programoj — riceveblaj de almenaŭ la duono de la loĝantaro-, farante definitivaj la provizorajn aprobojn, kaj trudante al la RAI krei du ciferecajn multipleksojn en januaro 2004.
Fine, se la koncesio de publika servo al la RAI estas daŭrigita por dek-du jaroj, la artikolo 21 enkondukas ĝian “et-privatigon”. Ĝia kapitalo estos disblovita inter multege da akciuloj, unu sola homo ne rajtos posedi pli ol 1% de la kapitalo kaj neniu pakto de akciuloj pli ol 2% de la kapitalo. Tiu maniero de privatigo ne ebligos al la RAI difini veran strategion de entrepreno, des pli ke la artikolo 25 devigas ĝin forte investi en la SCT, malgraŭ ĝiaj altaj ŝuldoj.
La adopto de la leĝo Gasparri estis salutita de s-ro Fedele Confalonieri, la ĉefo de Mediaset: “Estas klare ke ni estas kontentaj”. Sed la rifuzo de la prezidanto Ciampi promulgi ĝin trudis al la registaro adopti la dekreton de la 23a de decembro, por ebligi al Rete 4 resti en la herca reto kaj al RAI 3 daŭre kolekti reklamojn, almenaŭ ĝis la venonta 30a de aprilo. La Gakom havas kvar monatojn por “kontroli” la staton de disvolviĝo de la cifereca sistemo en Italio, kaj tiel fakte longigas la tempolimon komence fiksitan de la konstitucia kortumo.
Ĝis tiam, la registaro povos aŭ ŝanĝi la leĝdekreton en leĝon ene de 60 tagoj, aŭ restarigi la dialogon kun la prezidanto de la respubliko kaj revizii la leĝon por observi la rimarkojn de la ŝtatestro, aŭ, malverŝajne, akrigi la “institucian krizon” kaj konfirmigi la aprobon de la leĝo Gasparri senŝanĝe al la parlamento: tiukaze, la ŝtatestro devos subskribi la leĝon.
Kia ajn estos la vojo kiun uzos la nova leĝdonado, Italio estos spertinta en tridek jaroj kvar formojn da plurismo de informado: la “internan” plurismon ene de la RAI, la “eksteran” plurismon inter pluraj konkurencaj agantoj, la “duopolisman plurismon” de RAI kaj Fininvest, kaj fine, la “monopolisman plurismon” de la prezidanto-entreprenisto Berlusconi.
Pierre MUSSO.