Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2002-2004

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

La estonto de la pasinteco

Rusio inter sovetia nostalgio kaj nova ŝtatpatriotismo

La probabla reelekto de la prezidanto Vladimiro Putin dum la elektoj de la 14a de marto markos politikan turnopunkton en Ruslando. Sojle de nova avanco de la kapitalismo, la rusa prezidanto alfrontas postulojn de “revicigo de la oligarkoj”, de redistribuado de la riĉecoj, de restarigo de la socia protekto kaj de reveno al la potenco. Tiuj postuloj iras en la saman direkton kiel retaksado de Sovetunio, ne reduktebla al la karikaturo kiun faras el ĝi la liberaluloj de paseisma “nostalgio”.

Kiu ne vidis iam, eĉ se nur sur ekrano, la monumenton de Vera Muĥina, reprezentanta laboriston kaj kolĥozaninon en elano al la radia estonto svingante martelon kaj falĉilon?* Starante ĉe la enirejo de la Parko de la ekspozicioj de Moskvo, ĝi estas ĵus malmuntita. Por esti, ne ĵetita al la rubejo, sed renovigota. Ruĝaj flagoj ree floras la 9an de majo por la oficialaj celebradoj de la venko super nazia Germanio, kiel dum la komunistaj defiladoj de la 1a de majo kaj de la 7a de novembro*. La himno de USSR eksonas denove.* Adoleskantoj okulfrape portas t-ĉemizojn ornamitajn de la surskribo “Mia patrio, la USSR”. Rokgrupoj remalkovras sovetajn gurdaĵojn. La FM-radiofrekvencoj de Moskvo aŭdigas pli da kanzonoj en rusa lingvo. La laŭmodaj kafejoj kaj komercaj reklamoj ankaŭ montras sovetajn simbolojn, tiel atestante pri postmoderna “nostalgio”*.

* Tiu bildo de la komunista paro aperadis en la antaŭprezento de la filmoj el la studioj de Mosfilm.
* Datreveno de la Granda Socialista Revolucio de Oktobro 1917.
* Laŭ la muziko de Boris Aleksandrov, la himno kiu anstataŭis 1945 la “Internacion” kaj estis forlasita kun la USSR 1991, estis restarigita de la parlamento la 8an de decembro 2000 kun nova “patriota” teksto de Sergej Miĥalkov, kiu jam aŭtoris tiun de la sovetia himno.
* Vd la koncizegan kronikon de la USSR.

Tiu resvingo de la pendolo komencis meze de la 1990aj jaroj. La sovetaj filmoj revenas en la televido “laŭ peto de la publiko”, diras la ĉenoj. Ĉefartikolisto maltrankviliĝas: la “soveta popolo” daŭre ekzistas, la nostalgio aperas kiel “la dominanta media humoro”*. La opinienketoj de institutoj konataj kiel seriozaj konfirmas: “57% de la rusoj volas reveni al la USSR” (2001), 45% konsideras la sovetan sistemon “pli bona” ol la nunan, 43% deziras eĉ “novan bolŝevisman revolucion” (2003). La opinioj pri la estanteco aperas same ne tre “korektaj”: malaprezo de la “demokratia revolucio” de aŭgusto 1991* kaj masiva reĵeto (de preskaŭ 80%) de la grandaj “krimaj” privatigoj. La demokratoj akre riproĉas: amnezio “ili forgesis la gulagon kaj la malabundecon”, malamo al riĉuloj “ĉar riĉaj”, amareco de perdintoj kaj de maljunuloj, “la biologio solvos la problemon”. Sub s-ro Vladimiro Putin, politikaj okazaĵoj fortigis iliajn angorojn: juraj persekutoj kontraŭ pluraj grandaj oligarkoj de iliaj amikoj kaj patronoj*, reregado de la Kremlo super la grandaj komunikiloj, rehabilitado de la NKVD kaj de la KGB*, kreskanta influo de la “siloviki”* kaj de la FSB, volo restarigi la rusan influon en la ekssoveta spaco, oficialaj kritikoj kontraŭ Usono kaj ĝia enpenetrado en tiun spacon, kontraŭ ĝia milito en Irako kaj tio malgraŭ la “strategia alianco” nodita de la prezidanto Putin kun Vaŝingtono post la 11a de septembro 2001.

* Andrej Kolesnikov, Izvestija, Moskvo, 5a de junio kaj 14a de aŭgusto 2001.
* 48% de la rusoj vidas en la fiaskinta konservativa puĉo kaj la sukcesinta ŝtatrenverso de Boris Eltsin nur “epizodon de la luktado pri potenco”, 31% tragikajn okazaĵojn, nur 10% “venkon de la demokratio”. Ilia deka datreveno, en 2001, ne estis celebrita.
* La iamaj magnatoj Vladimiro Gusinski (komunikiloj), rifuĝinta en Hispanio, Boris Berezovski (aŭtomobilo, nafto, komunikiloj, financoj de Kremlo), “politika rifuĝinto” en Britio, Miĥail Kodorkovski (nafto Jukos) en malliberejo.
* La Popolkomisarejo pri internaj aferoj (NKVD) estis la politika polico sub Stalino. Ĝin anstataŭis en 1954 la Komitato de la ŝtatsekureco (KGB) kaj post la fino de la USSR la Federacia Servo de la sekureco (FSB).
* Tiu nomo grupigas homojn de la armitaj fortoj, de la policoj kaj de la informservo.

Tamen ne mankis klopodoj por elradikigi la komunismon. Post 1991, la rusoj estis inunditaj de arkivoj, artikoloj, libroj kaj televidelsendoj denuncantaj la “bolŝevistajn krimojn”: ruĝa teroro sub Lenino kaj Trocki, “Granda teroro” sub Stalino, malsatego de 1932-1933, gulago, deportado de popoloj “punataj” aŭ “suspektaj” pri kunlaborado kun la nazia Germanio, subpremadoj sub Breĵnevo. La “batalo de la memoro”, kune kun la propagando de “demokratiaj merkataj valoroj”, estis batalata kun impeto de la amaskomunikiloj, ĵurnalistoj, historiistoj, subtenata de vasta okcidenta kaj precipe usona reto de institucioj, universitatoj kaj fondaĵoj — Ford, Soros, Hoover, Heritage, Carnegie, USIS, USAID, sen paroli pri la filantropaj oligarkoj de Rusio*.

* La liberala partio Unio de la dekstraj fortoj kaj la fondaĵo Soros subtenis eldonadon de la “Nigra libro de la komunismo” de la franco Stéphane Courtois.

La kontraŭdiraj debatoj de la ekpoko Gorbaĉov cedis la lokon al akuzado kontraŭ la “Imperio de la Malbono” en ĉiuj ĝiaj enkorpiĝoj. La akreco de tiu rusa antikomunismo havas ion por paligi la okcidentajn krucmilitistojn. Sed temas pri svingi, ĉiam en momento de minaca krizo por la nova reĝimo, la timigilon “reveno de la ruĝuloj” kaj de la interna milito.

La kondamno de la “bolŝevismo” sekvigas la rehabilitadon de ties oponintoj, precipe de la blanka movado kaj de la disidentoj. Eĉ certaj kunlaborintoj kun la nazioj estas rigardataj kun “komprenemo”. Tiel la kronikisto de la Izvestija Maksim Sokolov provas klarigi: “La tempoj estis kompleksaj... (La Tria Regno) estis la unika bastiono kiu protektis Eŭropon kontraŭ la bolŝevista barbareco. Se li vivus ĝis hodiaŭ, la Reichsführer SS (Himmler) estus verŝajne honorata kiel batalinto kontraŭ la totalismo”*.

* Izvestija, 26an de marto 2002. Li parolis pri la rehabilitado en Ukrainio de la divizio SS Galiĉina.

Tiu karikatureca reviziismo — kiu ignoras la realajn kuntekstojn, la plej diversajn periodojn, reĝimojn, sociojn kaj kulturojn de la soveta historio — estas kontestata de multaj historiistoj, sed ne ili donas la tonon. Pli larĝe disvastitaj estas la furoraĵoj de Viktor Suvorov. La lastdata, aperinta fine de 2002, komencas per tiu ĉi aserto: “Ĉiuj sovetaj gvidantoj, senescepte, estis kanajloj kaj sentaŭguloj.”*

* Pri la nuntempa rusa historiografio vd la informeton de J-M.Chauvier: Historio prilaborata.

Unu el la pioniroj de la oficiala antikomunismo, Aleksandro Tsipko, juĝas tiun specon de fifamigo kontraŭproduktiva: ĝiaj demoralizaj efikoj, kombinitaj kun tiuj de la “konfiskaj reformoj”, plendis li jam 1995, “preparis la terenon por rehabilitado de la soveta historio”. Li bone observis. Krom la “sistemon”, la atakoj celas la valorojn de egaleco kaj kolektiveco, komunumaj, kiuj estas tiom tradicie rusaj kiom sovetaj. Ili celas la “malsuprajn homojn”, la laboristojn kiuj, en la sama momento kiam ili estas malstabiligitaj en siaj vivkondiĉoj, estas stigmatizitaj kiel “komplicoj” de la iama reĝimo, “helpataj”, “mallaboremaj” kaj “malutilaj” por la postindustria progreso.*

* Vd Karine Clément: “Les ouvriers russes dans la tourmente du marché [La rusaj laboristoj en la tumulto de la merkato]”, Syllepse, Parizo, 2000.

Malgraŭ tiu lavango, Rusio ankoraŭ ne troviĝas en la “unueca pensado” pri la USSR. Ekzistas ĉi tie tro da vivitaj spertoj, da kulturaj heredaĵoj, da disŝiritaj memoroj por permesi tiun specon de unuformeco. La vivraportoj povas, en unu sama humoro, primoki la ĥaosajn eĥojn de ekstremaj tempoj kie la limoj moviĝis, neantaŭvideble, inter la kristalklara fido, la pozitivaj ĝojoj, la subita kaj nekomprenata falo al la infero de blinda teroro.

Grava atestanto pri la koncentreja universo, Varlam Ŝalamov*, elvokas sian impresiĝeman junecon, la radiecan disinfluon de Lenino kaj de la revoluciaj idealoj (“Kiaj horizontoj, kiaj senlimecoj malfermiĝis al la rigardo de ĉiu, de la plej ordinara homo”), en tiu tre ambigua soveta periodo de la dudekaj jaroj.* La voĉo de la plej ordinaraj sortoj, per kiu percepteblas la kialoj de la popola aliĝo al tiu socialismo, aŭdeblas tra la raporto de Ljudmila, filino de kamparanoj brutale traktitaj de la dekulakigo, sed kiu transpaŝas la limon de la mondoj por supreniri, en la urbo, la vojon de la sociala promocio.

* Vd Pierre Lepape: “Le goulag selon Chalamov [La gulago laŭ Ŝalamov]”, Le Monde diplomatique, decembro 2003.
* “Les années vingt [La dudekaj jaroj]”, Editions Verdi, Parizo, kiu publikigas ankaŭ la tutan raportaron de la Kolyma (2003).

Tio estis efektive la vojo de milionoj da kamparanoj. Inter la kamparanoj kiuj trairis la internan militon kaj restis en la vilaĝo post la “granda tranĉo” de la kolektivigo, aliaj vivraportoj estis kolektitaj en taŭga tempo*, komence de la 1990aj jaroj, kiam la parolo liberiĝis antaŭ esti “reformatita” de la dominanta antikomunista ideologio.

* Golosa Krestjan, Selskaja Rosjia XX veka v krestjanskiĥ memuaraĥ, Aspekt Press, Moskvo, 1996.

Unu el la problemoj de la “rekonstruita” memoro en tiu nova kunteksto estas la enregimentigo de la viktimoj kaj martiroj en la servon de “antitotalisma” ideologio formulita aposteriore. Nu, ekzistis inter ili multaj komunistoj kaj trockistaj maldekstraj oponantoj*, homoj kiuj, revene de la koncentrejoj, ne ĉesis kredi kaj servi la “socialismon” kiun oni hodiaŭ pretendas malkonfesigi al ili. Kiu parolas, kaj je kiu rajto, nome de la mortintoj?

* Vd Pierre Broué: “Communistes contre Staline. Massacre d’une gênération [Komunistoj kontraŭ Stalino. Masakro de generacio]”. Fayard, Parizo, 2003.

Sed la plimulto de la ekssovetianoj kiuj ankoraŭ vivas, ne konis la ekstremajn tempojn. Ĝi elvokas la kvardekon da sovetiaj jaroj vivitaj post la milito kaj la morto de Stalino. Artisto memoras la etoson de la jaroj 1960: “Mi idealigas eble, sed ekzistis optimisma elano en la lando. Mi ne parolas pri politiko, sed pri la morala klimato de la homoj kiuj ĉirkaŭis min. La impulso donita de la Beatles montris la aspiron al amo, kiu zenitis kun la hipia movado... Estis bonega tempo, kiu instruis al mi vivi rigardante la estonton kun optimismo.” Neatendita kolizio-koluzio de referencoj: unu kongrua kun la oficialaj idealoj (“la estonton kun optimismo”, la alia al nekonforma kulturo (la Beatles).

Ĉar la konfido en la perspektivoj de lando en plena kresko, kie neniu timis la morgaŭon, povis kunekzisti ĉe multaj homoj kun la nepolitikeco kaj la tentoj de alternativa kulturo. Aliaj, kontestantoj de la breĵneva reĝimo, postsopiras la tempon en kiu oni refaris la mondon en la kuirejoj. “La estonto ankoraŭ ne okazis” — kaj tiu fariĝis, kiel oni scias, sufiĉe seniluziiga. Kiom da ili, post 1991, retiriĝis el la scenejo, malsanaj, deprimitaj aŭ mortaj pro malĝojo vidante kion produktis la tiom esperita ŝanĝo? “La novaj ĉefoj misfamigas la ĉestidisiatniki, la homojn de la jaroj 1960, rakontas Vassili Juravliov, ĉar ili estas por ili vivanta riproĉo. Ĉar sur iliaj ŝultroj la oligarkoj kaj aliaj aferistoj leviĝis al la potenco.”* Iamaj junuloj — kiuj estis nek agantoj, nek kontestantoj, nek intelektuloj aŭ oficistoj de la partio, sed simple avidaj plene vivi — forlasis la urban komforton por la “grandaj konstruejoj” de la jaroj 1950 – 1980, pro romantikismo aŭ altirataj de la premioj. La konstruado de la “sciencurbo” ĉe Novosibirsko, de la grandaj elektraj centraloj sur la siberiaj riveregoj, la industriaj kompleksoj de Togliatti kaj ĉe la Kama, la dua transsiberia fervojo, la BAM, ofte lasis al ili memoron de intensa juneco, spite al hodiaŭ disvastiĝinta sento de giganta fuŝo. Aliaj revenis vunditaj de abomeninda aventuro: la milito en Afganio, pri kiu parolas en la stratoj kaj en la metroo kvardekjaraĝaj kripluloj. Kaj la juna generacio “revene de Ĉeĉenio”, alia abomeno, jam anstataŭis ĝin. Sed la plej granda nombro ne partoprenis tiom fortajn engaĝiĝojn. Ili simple vivis, naĝante en vivomodo, en sociaj rilatoj, en kulturo, de kiuj ili ne disiĝas sendolore. Naskita en 1961, la ukraina verkisto Andrej Kurkov parolas pri tio siamaniere, kio ne estas rara: “Tiu socio estis fondita sur amikeco. Vi povis frapi ĉe la pordo de viaj najbaroj, se vi bezonis monon, ili pruntis al vi. Post la falo, ĉiu ĉi solidareco disfalis (...) La homoj kiuj naskiĝis ĵus antaŭ la falo, kiuj estas dudekjaraj, adaptiĝas tre rapide. Por mia generacio, la soleco estas la malsano de tiu ĉi epoko. Mi perdis multajn amikojn. Multaj memmortigis sin, aliaj elmigris.”* Ĉu memoro pri amikaj rilatoj, aŭ vigleco de socia kulturo ankoraŭ videbla en la rezistadoj al la liberaligo? La kulturesploristo Ljudmila Bulavka raportas pri atestoj de laboristaj medioj engaĝitaj en la lastatempaj protestmovadoj: la agantoj juĝas severe siajn proprajn iluziojn de la jaroj 1989-1991 (la subtenon al la demokratoj), ili sentas doloran perdon kun la fino de la USSR, ne akceptas ke mastroj decidas ĉion sen konsulti ilin, volas ankoraŭ kredi ke “la ŝtato estas ni”, ili restas fidelaj al kulturo de interkonsento kaj de sociala paternalismo.*

* Literaturnaja Gazeta, Moskvo, 6a — 12a de marto 2002.
* Intervjuo okaze de lia libro “Le Pingouin” (Liana Levi, Parizo, 2000), en “Le matricule des anges”,.
* Ljudmila Bulavka: “Non Konformizm” (socikultura portreto de la laborista protestado en nuntempa Rusio), Urss, Moskvo, 2004.

Tuta kontinento da scioj mankas al la Okcidento por kompreni kion signifas la tiel sentata “perdo”: la universo de kulturo, la denseco de socia vivo kiu kongruas kun neniu ideologio. Kien for-mete klasi, en siajn etajn tirkestojn, ne nur la anvangardon, sed la popularan amaskulturon kiu markis generaciojn, la muzikajn komediojn de Aleksandrov kaj la ĵazon de Utesov, la humuron de Ilf kaj Petrov, la aventurojn de la soldato Vasili Tjorkin, la personojn “inter du” de la kinarto de Vasili Ŝukŝin, la amatoran arton de la fabrikkluboj kaj la vastan movadon de la kanzono de aŭtoroj, la plej gravan amasan “kontestadon” de la jaroj 1960-1980? Kien loki la ĵusan decidon de la nekonformismaj bardoj de ĉiaj aĝoj konsekri “kanzono de la jarcento” la baladon “Grenada” de Miĥail Svetlov, “poeto de la Komsomolo” de la jaroj 1920? Ĉu iam eblos transdoni la mesaĝojn de tiu Atlantido kiu reale ekzistis?

Enketo farita kune kun la germana fondaĵo Friedrich Ebert kaj gvidata de Miĥail Gorĉkov* montras kiom la “rehabilitado de la USSR” devenas de matura pripensado, malmulte konforma kun la stereotipoj. Ĝi malkaŝas la fiaskon de la potenco kaj de la komunikiloj en sia provado prezenti la sovetiajn sepdek jarojn kiel “premsonĝon”, kaj opinias eĉ ke la efikoj de la tiudirekta premado jam elĉerpiĝis. La juĝoj tamen diferencas laŭ la celataj periodoj kaj la aĝo de la demanditaj personoj:

* “Osennii krizis 1998 goda: possiiskoie obchtchestvo do i posle”, PNISiNP, Rosspen, Moskvo, 1998.

“La krimoj de la stalinismo estas neniel pravigeblaj”: tio estas la vidpunkto de 75,6% de la 16-24-jaruloj; de 73,5% de la 25-35-jaruloj; de 74% de la 36-45-jaruloj; de 66,8% de la 46-55-jaruloj; de 53,1% de la 56-65-jaruloj;
“La marksismaj ideoj estis ĝustaj”: la pozitivaj respondoj varias, de la plej junaj ĝis la plej maljunaj, de 27,4% ĝis 50,3%;
“La okcidenta demokratio, la individuismo kaj la liberalismo estas valoroj kiuj ne taŭgas por la rusoj”: tiu opinio estas aprobita de 62,9% de la 56-65-jaruloj, sed nur de 24,4% de la 16-24-jaruloj; — Inter la “kialoj por fieri”, proksimume 80% en ĉiuj kategorioj de aĝo citas la venkon de 1945. La pli ol 35-jaraĝaj elvokas en dua pozicio la postmilitan rekonstruadon, la plej junaj (16-36-jaraj) citas “la grandajn rusajn poetojn, verkistojn, komponistojn”. Proksimume 60% de ĉiuj aĝgrupoj citas la sukcesojn de la kosmonaŭtiko. La aserto laŭ kiu “la USSR estis la unua ŝtato de la tuta historio de Rusio kiu certigis la socialan justecon por la simplaj homoj” estas aprobita de la plimultoj de la pli ol 35-jaruloj, 42 ,3% de la 25-35-jaruloj, nur 31,3% de la 16-24-jaruloj.

Inter la karakterizaj trajtoj de la diversaj periodoj, la plimulto de la partoprenintoj indikas precipe:

‣ por la stalina periodo: la disciplinon kaj la ordon, la timon, la idealojn, la amon al la patrujo, rapidan ekonomian disvolvon;

‣ por la breĵneva periodo: la socialan protekton, la vivoĝojon, la sukcesojn en scienco kaj tekniko, kaj la instruadon, la konfidon inter la homoj;

‣ por la nuna Rusio: la krimecon, la malcertecon pri la estonto, la konfliktojn inter nacioj, la eblecon riĉiĝi, la krizon kaj la socian maljustecon. La personoj kun liberala opinio donas je 25% pozitivan juĝon al la breĵneva erao (45,9% de la komunistoj) kaj negativan je 21% al la eltsina periodo (59% de la komunistoj). Koncerne la estonon, granda plimulto esprimas sin por ŝtata mastrumado de la grandaj sektoroj de la ekonomio, de instruado kaj de la sano, kaj konsideras taŭga la miksitan mastrumadon (kun la privata sektoro) nur en la kampoj de nutrado, loĝado kaj komunikiloj. Plimulto (54%) “elektas socion de sociala egaleco” kaj difinas kiel precipan karakteron de la demokratio “la egalecon de la civitanoj antaŭ la leĝo”.

La — evoluanta — vido al la pasinteco estas do filtrita tra la sperto de “merkat-reformoj”, kies katastrofa karaktero estas nun larĝe agnoskita.

La unua inspirinto de tiuj reformoj, la sociologino Tatjana Zaslavskaja*, opinias ke la laboristoj estas “eĉ pli fremdigitaj de la proprieto kaj senrajtaj ol en la soveta epoko. (...) La produktado ne nur sinkis, sed difektiĝis el struktura kaj teknologia vidpunkto (...) Sektoroj kiuj certigis la sociajn bezonojn dum la soveta epoko kaj altigis, eĉ se modeste, la vivkvaliton de la loĝantaro, hodiaŭ difektiĝas pli kaj pli. La demokratiaj atingoj de la epoko de la perestrojko kaj de la glasnosto estas en danĝero (...). La polarizado de la socio alprenis kolosan dimension (...): 20% ĝis 30% de la loĝantaro vivas en serioza malhaveco, loĝas en ruinoj, ne manĝas ĝissate, estas malsanaj kaj mortas antaŭtempe”.

* Aŭtoro, en aprilo 1983, de la unua oficiala (kaj konfidenca) raporto kiu rekonis la krizon de la sistemo kaj la neceson de profundaj reformoj. Vd la francan tradukon, de Denis Paillard, en L’Alternative, Parizo, n-ro 26, marto-aprilo 1984.

La liberala ekonomikisto Grigori Javlinski* parolas pri “demodernigo” de Rusio, la ekologiisto Oleg Janickij pri “socio de ĉiaj riskoj”. “Ni vivis malantaŭ la ferkurteno, klarigas la historiisto pri la kampara mondo kaj pri la kolektivigo Viktor Danilov. Ne konante la eksterajn realojn, ni kredis vivi en la mizero de niveligo. Nun kiam la ferkurteno falis (...) ni spertis la veran mizeron. Ni scias nun, ke en la soveta epoko ni ne vivis en mizero, sed en samnivela, kvankam ne alta “sufiĉeco”. La sistemo de sano kaj instruado estis alirebla por ĉiuj malgraŭ la privilegioj de la “servantoj al la popolo”. La vicoj ekzistis por ke ĉiu povu akiri la necesajn aĵojn, kiuj estas hodiaŭ ne plu akireblaj por la granda nombro.”

* Gvidanto de la reformpartio Jabloko.

Laŭ Danilov, por multaj, “oni certe malfermis la pordon al la ekstera mondo, sed “blenditaj pordoj” estas starigitaj inter la homoj. Neniam la “diseriĝo” atingis tioman gradon.” Aparte de tiuj tristaj konstatoj, en Rusio ne mankas interesaj pripensadoj pri la pasinteco, la estonto kaj la ebloj de disvolvo. Sed tiu tre plureca universo de la rusa pensado estas ignorata en Okcidento, kie oni disvastigas nur la okcidentismajn liberalajn vidpunktojn.

La reaperinta patriotismo nutras sin tamen de la rankoro naskita el la konfuzego, la mizero, la nova “bildo de malamiko” — la araba-islama “teroristo” — formita en perfekta akordo kun la civilizita Okcidento kun kiu oni identigas sin. La klimato ne estas plu tiu de “kontraŭimperiismo”, sed tiu de la ksenofobio de la “eta blankulo” kontraŭ la eĉ pli senhavaj popoloj, la minacanta Sudo. Estas paradokse: multaj postsopiras la spiriton de amikeco kiu regis en la sovetiaj multnaciaj komunumoj de laboristoj kaj studentoj, kaj samtempe bedaŭras la starigon de novaj limoj, la politikajn kaj financajn malhelpojn al la libereco vojaĝi, la dislokitajn familiojn kaj grupojn da amikoj. Oni akceptas la masakron al la ĉeĉenoj kaj samtempe ĝuas la kultfilmon de la 1930aj jaroj, La cirko, kie la juda aktoro Solomon Miĥoels, kiu poste mortis murdite de Stalino, kantas jidan lulkanton por nigra infano savita el la ungegoj de la usona rasismo!

La nostalgion pri la USSR kaj ĝian retaksadon en la loĝantaro oni ne konfuzu kun iliaj diversaj politikaj utiligoj. La realeco ekskludas “revenon de sovetismo”: la neniigo de la soveta socia sistemo, la privatigoj, la rolo de la mono kaj la premoj de la ekstera “tutmondiga” mondo atingis punktojn de kie jam ne eblas reveni. Kaj, se la tradicioj de burokrateca kaj policeca potenco estas reaktivigataj por internaj bezonoj de la potenco kaj de kontrolo de la nafta rento, tio okazas ankaŭ en internacia kunteksto kie la ekzemplo de militarismigo, de sekureckulturo venas de la usona “modelo” tiom adorata de la novaj rusoj.

En la “rehabilitadoj”, la prezidanto Putin ne forgesis Petron La Grandan, la aŭtoritatecan liberalan reformiston Pjotr Stolypin, sub Nikolao II, nek la tre aktualan ortodoksan eklezion. La Kremlo havas kiel emblemon la dukapan kronitan imperian aglon. La idolo de la nova burĝaro estas ora bovido dolare verda.

Koncerne la metalan paron de Vera Muĥina, svinganta ankoraŭ la ilojn de la komunismo, la novaĵo pri ĝia renovigo ne timigu la liberalulojn: kiam ili denove staros, fieraj kaj rigidaj en sia elano al antaŭa estonto, la laboristo kaj la kolkoza kamparanino certe lokiĝos sur pli granda soklo, inda je la novaj tempoj. Antaŭ komerca centro.

J-M.CHAUVIER