Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
En la venontaj semajnoj la usonanoj ekscios la nomon de la demokrata oponanto de George W. Bush. La malŝato incitata de la usona prezidanto en kaj ekster lia lando povus, tamen, forgesigi al ni tion, ke li ankoraŭ havas multajn subtenantojn. Ili lertas pri la plej bona utiligo de la malestimo ŝutata sur ilin por ludi balote profitigan rolon de proparolantoj por la usona profundo, tio estas Usono nek intelektula nek eŭropeca, sed certa pri siaj valoroj kaj supereco.
Dum la demokratpartiaj kandidatoj por la prezidanta balotado de novembro 2004 alfrontiĝis en Iovao, televida reklamaĵo draŝis la favoraton de la opinisondaĵoj, Howard Dean. Ĝi lin portretis kiel la elekton de “la kultura elito” kiu emas “altigi impostojn, larĝigi la potencon de la ŝtato, trinki ŝaŭmlaktan kafon, manĝi suŝion, veturi en Volvo, legi la New York Times, trapikigi al si la korpojn, tutkore laŭdi Holivudon kaj ĉeesti spektaklojn de la maldekstrularo.” Tiaj homoj, alivorte, kiuj havas nenion komunan kun la bonuloj de la Midwest*.
La reklamaĵon pagis la Klubo por Kresko, vaŝingtona organizaĵo kun la celo konatigi riĉajn adorantojn de la komerca mondo al simpatiaj politikistoj kiuj povas enigi sian inklinon en la leĝaron. La organizaĵo konsistas el novliberalaj ekonomistoj kaj eminentaj bonhavuloj kune kun iuj grandaj pensuloj de la forpasinta nova ekonomio, tiaj famaj geniuloj kiuj pasigis la lastan jardekon priparolante malaltimpostan, dereguligitan ekonomion kvazaŭ ĝi estus la reveno de Kristo. Tiuj, kiuj kredis, ke ili vidas Jesuon en la ĉiam supreniranta Nasdaq, kaj la mandaton de la Ĉielo en la politikoj de la merkato, nun disvastigas televidajn mesaĝojn por skurĝi tiun fian “eliton”.
En ĉi tiu paradokso troviĝas parto de la mistero de Usono en 2004. Pro la dekstrisma moviĝo de la lastaj tridek jaroj, riĉeco en Usono koncentriĝas en malpli da manoj ol iam ajn depost la 1920-aj jaroj, dungitoj havas malpli da rajtoj pri siaj laborkondiĉoj, kaj la firmao fariĝis la plej potenca aktoro en nia mondo. Kaj tamen, ĉi tiu ondo da konservativismo — ankoraŭ prosperanta — sukcese propagandas sin kiel militon kontraŭ “elitoj”, virta ribelo de “la malgranduloj” kontraŭ malaminda reganta klaso.
Ĉi tiun strangan ribelon gvidas Prezidanto George W. Bush, la eksa naftindustriulo, diplomiĝinto de Yale*, la filo de prezidanto de Usono kaj la nepo de senatano, profitinto dum la tuta vivo de ĉiuj privilegioj kiujn usonanoj de la supera klaso kutimas disŝuti sur sian idaron. Ankaŭ s-ro Bush deklaras, ke li havas “vejnon da popolismo” nur pro tio, ke la snoboj de la Orienta Marbordo montris malestimon pri lia hejmo kaj tiu de lia teksasa kunularo.
La popolismo de la prezidanto ne estas tute falsa. Lia indigno pri la snoboj de la Orienta Marbordo ŝajnas ridiga, sed ĝi estas sincera. Ĉi tiu viro scias pritrakti la usonan profundon; li parolas senafekte al la ordinaruloj kiuj, siavice, tre lin estimas. En novembro ĉi-jare, li povus denove gajni konsiderindan procenton de la voĉdonoj de la blanka laboristaro. Antaŭ kvar jaroj, li gajnis la plejparton de ĉi tiu voĉdonantaro (90% de nigraj usonanoj, tamen, voĉdonis favore al la demokratoj en 2000).
Iam, popolismo estis la denaska lingvo de la usona maldekstrularo*. La laboristoj klopodis firmigi la potencon de laborsindikatoj, reguligi la ekonomion kaj realigi socialan asekuron por ĉiuj. Ilin kontraŭis la partio de la kompaniestroj kaj la proparolanto de la sociaj elitoj: la respublikanoj. Tiuj ĉi lastaj ne ŝanĝis sian aliĝon, sed ili dediĉis jarojn al la kulturado de sia propra speco de popolismo. Ĝi estas mikspoto de kontraŭintelektismo, trudemaj alvokoj al Dio, kaj sentimentalaj homelioj pri la usona profundo kaj ĝia humila ordinareco. Estis Richard Nixon kiu unue utiligis tiun miksaĵon (malgraŭ tio, ke spiriteco ne estis lia fortaĵo). Ĉiuj sekvintaj respublikanaj prezidantoj sin prezentis kiel popoliston. George W. Bush nur estas la lasta ano — kaj unu el la plej lertaj — de longa linio de politikistoj kiuj kaj servas la prioritatojn de la komerca mondo, kaj lerte parolas per la voĉo de la mizeruloj.
La formulo efikas. Ĝi estas triumfinta, adoptite de politikistoj, ĉefartikolistoj, kompaniaj proparolantoj, kurtaĝaj firmaoj, reklamagentejoj, komercaj ĵurnalistoj. Ĝin uzas eĉ Holivudo, la imago de ĉio, kion dekstruloj pretendas abomeni. Dum la 1990-aj jaroj ia “popolismo de la merkato” reĝis, inspirite de la komunikaj strategioj de Wall Street. La kerna ideo estis simpla: la merkato estas la esenco de demokratio, kiu estus neimagebla sen ĝi. Ĉar ni ĉiuj partoprenas la merkaton — aĉetante akciojn, elektante inter markoj de razkremo, irante spekti tiun filmon kaj ne alian — merkatoj esprimas la popolan elekton. Ili havigas al ni niajn dezirojn, renversas la malnovan reĝimon, donas potencon al la konsumanto. Provo ilin reguligi aŭ malhelpi ilian efikon estas nur aroganteco kaj tirana tento de la kleraj elitoj kiuj volas konservi sian prestiĝon*.
Dum tempoj de prospero, kiel antaŭ kelkaj jaroj, la popolismo de la merkato sisteme ligis la sorton de ordinaraj usonanoj al la prospero de la akciuloj de siaj kompanioj. En la 1990-aj jaroj, oni daŭre vidis reklamajn televido-serietojn kiuj prezentis la borson kiel la heroldon de “revolucio” en kiu etaj maljunulinoj interkonsiliĝis pri investoj, kaj infanoj emancipiĝis dank’ al siaj vestomarkoj. Ĉiun posttagmezon dum la jaroj de prosperado, iu televida kanalo sekvis la evoluon de la fortuno de la plej riĉaj usonanoj. Poste, ĉiuj honoris la novajn miliardulojn elektitajn de la investaĵoj de la popolo. Eĉ tre respublikana Enron komparis sian lobiadon por la dereguligo de elektro al la movado por civilaj rajtoj de la 1960-aj jaroj*. Oni diris, ke dereguligo kaj deŝtatigo donus potencon al la popolo. Ĉiam, kiam striko estis rompita, kune kun la laborsindikato kiu organizis ĝin, la ĉefartikolistoj bildigis laboristojn ĝojkriantajn pro sia liberiĝo el sklaveco.
Dum tempoj malprosperaj, propagandi la popolismon de la merkato postulas pli da delikateco. Ĝi tiam cedas la lokon, kiel nuntempe, al la malnova “popolismo” de incitado, amasigante akuzojn kontraŭ la “maldekstruloj”, ne pro tio, ke ili ne fidas je la merkato — kaj tial je demokratio — , sed pro tio, ke ili volas trudi ĉiajn kulturajn monstraĵojn sur la trankvilan popolon de meza Usono. Laŭleĝiginte abortigojn kaj malpermesinte preĝojn en publikaj lernejoj, ĉi tiuj provokemuloj nun minacas laŭleĝigi geedziĝojn de gejoj. Denove, la malamiko de la popolo estas ĉi tiu damninda “progresema elito”, identigata kun intelektuloj, kun sia eterna varmarko de aroganteco. Kaj denove, la Respublikana Partio personigas la maleminentulojn, la malgrandulojn, viciĝintajn kontraŭ reganta klaso kiu malestimas iliajn “valorojn”.
Ĉiea en la radio kaj en Fox News*, ĉi tiu reakcia, ranca “popolismo” obsediĝas pri la simboloj de konsumisma kulturo. Anstataŭ rekte riproĉi la potenculojn — ofte respublikanoj-, ĝi akre mallaŭdas la elegantajn kaj snobajn objektojn, kiujn ili laŭdire ŝatas: specialajn kafojn, altekostajn restoraciojn, edukojn en prestiĝaj universitatoj, feriojn en Eŭropo kaj, precipe, importitajn aŭtojn.
Ĝenate de tiaj “sindorlotaj” gustoj, la incita popolismo parade elmontras la supozatajn preferojn de la usona profundo (en novembro 2000 la demokratoj estis ekstermitaj en preskaŭ ĉiuj ŝtatoj kiuj estas malproksime de marbordoj, sed ili triumfis en Kalifornio, Nov-Jorkio kaj Masaĉuseco, simboloj de la malestimata kosmopolitismo). Kiajn preferojn? Veraj usonanoj ŝatas teksasajn bifstekegojn, la mondon de la kamparo (S-ro Bush posedas ranĉon, kiel Ronald Reagan antaŭ li), trinkas popularajn lokajn bierojn neimportitajn, laboras per siaj manoj, kaj veturas en aŭtoj fabrikitaj en Usono. Ŝajne, oni konsideras neracia la ideon, ke riĉaj naftindustriuloj en Houston aŭ Wichita ankaŭ ferias en Eŭropo, ĝuas la aromojn de delikataj kafoj kaj veturas en Jaguaroj.
La avantaĝo de ĉi tiu insisto pri la konsumisma milito estas tio, ke ĝi direktas la dinamikon de klasa indigno dekstren. Objektoj identigitaj kun la “elito” ja estas pli ofte uzataj de universitataj diplomiĝintoj kiuj sin nomas progresemaj. Tiuj do fariĝas la “snoboj”, dum la respublikanoj nur fanfaronas, ke ilin subtenas milionoj da ordinaruloj. Ĉar bonaj usonanoj malamas “elitojn” kaj iliajn gustojn, kio klarigas kial ili voĉdonis favore al senafektaj parolantoj kiel la aktuala prezidanto, lia patro, Ronald Reagan kaj Richard Nixon, kiu maksimume profitigis la malamon sentatan pri li fare de la intelektuloj de la Orienta Marbordo (la plej “eŭropeca” el la du marbordoj) kaj de la klano Kennedy. Elektite en la Blankan Domon, ĉiuj ĉi “ordinaruloj” plejeble penis por ŝuti favorojn sur la privilegiulojn.
La kontraŭdiroj de ĉi tiu respublikana reprezentado de la elito devus esti evidentaj eĉ al blinduloj. Unue estas tiu ridinda aserto, ke la supera klaso estas aro da maldekstruloj. Sekve, kvankam la subtenantoj de S-ro Bush insultas la “progresemulojn” pro tio, ke ili manĝas suŝion kaj trapikiĝas, ili ankaŭ ne hezitas festi la konsumantojn de suŝio kaj la trapikiĝintojn kiel kuraĝajn “entreprenistojn” kaj konsumantojn sufiĉe liberajn por esprimi siajn memojn. Foje, ili malestimas Holivudon pro ĝia putrigo de la nacia kulturo per falsaj valoroj, sed je aliaj okazoj ili festas Holivudon pro ĝia kreivo, ĝiaj profitoj, ĝia talento por determini tion, kion la popolo volas vidi; eĉ sen mencii Ronald Reagan kaj Guberniestro Schwarzenegger, kiuj devenis de tie. Apenaŭ gravas: la respublikanaj strategiistoj navigas indiferente inter ĉi tiuj du polusoj, manipulante la potencon jen de unu, jen de l’alia.
La usonaj dekstruloj sukcese superas la kontraŭdirojn de sia diskurso parte dank’ al la maldekstrularo. Ne povante kompreni kulturan “popolismon”, iuj progresemaj usonanoj (dorlotataj de la eŭropa gazetaro) vidas nur kamuflitan rasismon, simbolon — laŭ ili — de nacia epidemio. Eĉ la plej eta signo de ĉi tia popolismo tuj ilin rememorigas pri Timothy McVeigh* kaj la milicioj de la dekstrulaj ekstremistoj. Mi mem spertis ĉi tiun bigotan patologion dum antaŭnelonga kunveno de maldekstraj aktivistoj en Ĉikago.
Aŭdinte kaŭstikan kritikon pri la mondo de amaskomunikiloj, ĝiaj manipuladoj kaj ĝiaj mensogoj, mi stariĝis por atentigi, ke milionoj da “ordinaraj” usonanoj — interalie multaj religiuloj — kundividas ĉi tiun kritikon pri la amaskomunikiloj, sed erare asocias kun “progresemismo” tiujn ekonomikajn kaj financajn potencojn kiuj efektive superregas la landon kaj ĝian informosistemon. Mi sekve sugestis ke la parolinto klopodu establi kontakton kun ĉi tiu Usono por provi redirekti ilian klasan indignon favore al la maldekstruloj. Tuj, min riproĉis iu el la ĉeestantaro, “ofendite” ĉar tiuokaze oni baldaŭ devus varbi membrojn de la Ku-Kluks-Klano!
Ĉar la dekstrulaj “popolistoj” parte pravas. Iuj “progresemuloj” ja ĝuas ferii en Eŭropo, trinki ŝaŭmlaktan kafon kaj veturi en Volvoj. Sed antaŭ ĉio, ili malestimas usonanojn kiuj ne samopinias kun ili. Se oni ĉeestas kunsidon de organizo por la rajtoj de bestoj, aŭ promenas tra universitatejo, oni rapide eltrovas ke iaj formoj de politika agado estas fariĝintaj la privilegio de la kleruloj de la supera mezklaso, la “civilizita malplimulto” mallaŭdita de la historiisto Christopher Lasch. Nome, homoj al kiuj la politiko estas pli ekzercado de individua terapio, aŭ de propra plenumiĝo, ol peno konstrui movadon*. Al ili, la maldekstrisma politiko estas trankviliga spiriteco, simpatio je la “aŭtentikeco” de la malriĉuloj kaj enmigrintoj, metodo por informi ilin ke oni pensas pri ili de tempo al tempo. La bonkorecon de la progresemuloj proklamas la insignoj sur iliaj jakoj kaj la glumarkoj sur iliaj bufroj, kiel iliaj “etika” konsumado kaj koncerno pri reciklado de vitraj boteloj. En iuj maldekstraj revuoj, protestado nun estas ŝika agado kun siaj propraj steluloj. Eĉ estas tualetakvo de marko “Aktivisto”.
Foje, oni estas maldekstrulo ĉar tia oni estas denaske. Heredita nobeleco rajtigas fiere detali onies genealogion. Tial, la katastrofa malkresko de la usona maldekstrularo kiel socia movado, ĝia forvelko, apenaŭ gravas. Tro ofte maldekstrismo reprezentas simpation “de supre” por la subprematoj, sed ne por ilia movado de socia transformado. Por la maldekstruloj, havi malpli da kamaradoj ne estas problemo kiu eventuale malfaciligos la atingon de universala kuracado aŭ la rajton aliĝi al laborsindikato; male, al iuj usonaj maldekstruloj, la malpliiĝo garantias la kreskon de tiu nekonformismo kiu estas al ili plej kara kaj la “kreivon” de la “ribelemaj” ideoj kiujn ili defendas. Tial, formi unuiĝintan fronton kontraŭ la “vulgaruloj” svingantaj la usonan flagon fariĝas pli urĝe ol persvadi ilin aliĝi al amasa politika lukto. Ĉar tro ofte, esti maldekstrulo ne signifas fari aliancon kun la usona popolo, sed prediki al ili, korekti ilin, rimarkigi iliajn mankojn.
Dum la debato ĉe la UN antaŭ la iraka milito, la franca ministro pri eksterlandaj aferoj Dominique de Villepin sendube kredis, ke li sukcesis konvinki la subtenantojn de George Bush ĉiam, kiam li refutis la falsajn asertojn de la usona flanko. Elegante vestita, monduma, poliglota, aplaŭdata de la ambasadoroj de la tuta mondo, li riproĉis sian samrangulon kun la degneco de aristokrato memfida pri siaj faktoj, dum Colin Powell stoike sidadis. Sed s-ro de Villepin ne enkalkulis tion, ke al milionoj da usonanoj faktoj ne gravas; ili sin nutras per simboloj. En tiu kunteksto, Bush ne povus esperi dramon pli bone konforman al sia popolismo ol la alfrontiĝon inter la modesta usona kompatindulo kaj la neŝanceleble memfida franco kiu citas poetojn.
Preskaŭ ĉiun kvaran jaron, balota cunamo okazas en tute neatenditaj lokoj, dekstrulaj voĉdonantoj aperas kie maldekstruloj devus esti, kolero ekflamiĝas kie kontento devus regi. Dum usonaj progresemuloj ne ĝisfunde esploros la kulturajn radikojn de tiu dinamiko, ili kondamnos sin — kaj la mondon kun si — al la politikoj kaj militoj deciditaj de tiu Usono kiun ili jam ne klopodas kompreni.