Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2002-2004

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Antiterorismo

Ĉar ĝi frapas nebatalantajn civilulojn, la terorismo estas aparte fia luktoformo. Nenia kialo, kiom ajn ĝusta ĝi estu, pravigas la uzon de tiu malŝatinda metodo. La atencoj de la 11a de septembro 2001, kiel tiuj, pli freŝdataj, de Kasablanko, Rijado, Istanbulo, Moskvo aŭ de Hajfo kaj Jerusalemo povas veki nur repuŝon kaj abomenon. Same kiel cetere la uzo, fare de certaj registaroj, kiel formo de subpremo, la “ŝtatterorismo”.

Ŝancelitaj de la atakoj de la 11a de septembro, tiom perfortaj kiom neatenditaj, la aŭtoritatoj de multaj landoj urĝe promulgis leĝojn kiuj difinas novajn krimojn, malpermesas certajn organizojn, limigas la civilajn liberecojn kaj reduktas la garantiojn kontraŭ la atencoj al la fundamentaj rajtoj.*

* Vd la raporton 2002 de Amnestio Internacia.

La unua kiu faris tion estis Usono. Jam la 26an de oktobro 2001, la Kongreso adoptis leĝon taŭge baptitan Patriot Act (Provide Appropriate Tools Required to Intercept and Obstruct Terrorism*. Ĝi donas esceptajn povojn al la polico kaj al la informservoj, reduktas la rolon de la defendo kaj pridubigas la habeas corpus, kiu garantias la individuajn rajtojn. Tiu leĝo permesas la areston, deportadon kaj izoladon de suspektuloj — la aŭtoritatoj povas aresti kaj reteni eksterlandanojn por nedifinita tempo. Ĝi nuligas ĉian justican komision por fari traserĉadojn, telefonajn subaŭskultadojn aŭ kontroladon de poŝtaĵoj aŭ de interretaj komunikadoj.

* Provizi la taŭgajn instrumentojn por malkovri kaj kontraŭagi la terorismon.

Antaŭenigante ankoraŭ pli la “sekurecan” devojiĝon, la prezidanto George W. Bush subskribis, la 13an de novembro 2001, dekreton kiu starigas militistajn esceptotribunalojn rezervitajn al eksterlandanoj. La koncentrejo de Gŭantanamo estis kreita. Fine, la 5an de januaro 2004, ekvalidis la programo US Visit kiu trudas al ĉiuj eksterlandanoj venantaj al Usono kun vizo, meti siajn dekstran kaj maldekstran montrofingrojn sur legilo de fingrospuroj kaj lasi sin foti.

Eksterkutima en tempo de paco, tiu arsenalo de disponoj indaj je aŭtoritata ŝtato rapide servis kiel modeloj por aliaj landoj. Por komenci per la Unuiĝinta Reĝlando, kiu ne hezitis escepte nekonformiĝi al la artikolo 5 de la Eŭropa Konvencio pri homrajtoj* kaj adoptis, en 2001, antiterorisman leĝon kiu permesas malliberigi senlime, senakuze kaj sen juĝo ĉiun eksterlandanon suspektatan konstitui minacon por la sekureco de la lando.

* The Economist, Londono, 6a de decembro 2003.

La ministro pri internaj aferoj, s-ro David Blunkett, deziras akrigi tiun leĝon — la plej drakona de Eŭropo — kaj apliki ĝin ankaŭ al britaj civitanoj. La suspektatoj povas esti juĝataj prevente dum sekretaj procesoj sen ĵurio. La juĝistoj de tiuj specialaj sekcioj, kaj la advokatoj estus “selektitaj” de la sekretaj servoj por faciligi la kondamnon de la suspektatoj. S-ro Blankett volas ankaŭ ke la pasportoj estu provizitaj per icoj* kapablaj stoki la fingro- kaj retino-spurojn...

* Icoj: akronimo por ‘integritaj cirkvitoj’. -vl

En tiu orvela* kunteksto, la franca registaro siavice fortigis la sekurecan arsenalon per adopto de la leĝoj Sarkozy (tiu pri la ĉiutaga sekureco, en novembro 2001, kaj tiu pri la interna sekureco, en februaro 2003), poste, la 11an de februaro 2004, la Leĝon Perben 2. Publike akuzita de ĉiuj advokataj organizaĵoj, tiu karakteriziĝas per la antaŭtrakta enketo. Esplorado organizita sen ke la koncernata homo scias pri tio. Sekreta, nekontraŭdira proceduro, kaj de nelimigita daŭro. La arestitaj personoj povos esti areste retenataj dum 96 horoj. La policanoj povos apliki specialajn esplorteknikojn, kiel subaŭskultadon, infiltradon, detalan kontroladon per enmeto de mikrofonoj kaj filmiloj en la privatajn ejojn. Ili povos ankaŭ, dum foresto de la suspektatoj, fari dumnoktajn traserĉadojn.

* Orvela: de Orwell. -vl

Kuraĝigite de la ekzemplo de la demokratiaj registaroj, la plej subpremaj reĝimoj urĝe saltis sur la antiterorisman trajnon. En Kolombio, Indonezio, Ĉinio, Birmo, Uzbekio, Pakistano, Turkio, Egipto, Jordanio, Demokratia Respubliko Kongo, la aŭtoritatoj nun kvalifikas la kontestantojn “simpatiantoj de la teroristoj” por sufoki ilian opozicion*...

* Vd la raporton de PEN Internacia “Antiterroisme, écrivains et liberté d’expression [Antiterorismo, verkistoj kaj esprimlibereco]”, Londono, novembro 2003.

Tradicie ne tre sentemaj pri la rompoj de ekonomiaj, socialaj aŭ kulturaj rajtoj, la grandaj demokratioj metis ĝis nun la defendon de la politikaj rajtoj en la plej altan rangon de siaj atentoj. Ĉu la antiterorisma obsedo kondukos ilin al neado de tiu fundamenta postulo? Dekretante la esceptostaton normo kaj ŝanĝante la policon al centra figuro de la sistemo, ĉu la demokratioj ne faras, sub niaj okuloj, memmortigon?

Ignacio RAMONET