Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Kelkajn tagojn post la unua rekta renkonto inter reprezentantoj de Beogrado kaj Pristina post la militfino, la 14an de oktobro en Vieno, serba maljunulo malsatmortis, izolita en albana vilaĝo, forlasita de siaj najbaroj, kiuj nenian helpon alportis. Tiu ĉi tragika okazaĵo reatentigas pri la terura situacio en kiu plu vivas la 80 000 serboj de Kosovo*; kaj pri la ĉiutaga perforto daŭranta en la UN-protektorato, kvar jarojn kaj duono post la fino de la milito.
Interveno de Nord-Atlantika Traktat-Organizo (NATO) dum printempo 1995a, havis oficialan celon ĉesigi la ekscesojn de la reĝimo de Slobodan Miloseviĉ kontraŭ la albana komunumo, kaj atingi eliron de ties sekurec-fortoj el Kosovo.
La 1244a rezolucio akceptita la 11an de junio 1999 de la UN-sekureckonsilio planis meti Kosovon sub provizoran administradon de UN, sed “kadre de garantiita teritoria nedivideco de la jugoslava federacio”. Ĉi lastan anstataŭis la 5an de februaro 2003 Unio de Serbio kaj Montenegro, heredanto de la federaciaj internaciaj devigoj.
La Beograda registaro daŭre postuladas rigoran aplikon de la 1244a rezolucio, kio implicus iom-post-ioman restaŭradon de la serba suvereneco super Kosovo: la rezolucio ekz. planas la revenon de la serbi-montenegraj sekurecfortoj ĉe la landlimoj. Male, la UN-misio en Kosovo (UNMK) provas de 1999 rekonstrui en nenio ŝtatajn instituciojn en Kosovo, kaj daŭre renkontas kontraŭdirojn ligitajn al la statuso de ties mandato en la provinco.
Post multaj prokrastoj privatigo de kosovaj entreprenoj finfine komenciĝis en majo 2003. Tiun procezon superregas la Kosovo-Entrepren-Agentejo (KEA), kiu mem estas sub kuratoreco de Eŭropa Agentejo por Rekonstruado. KEA tamen decidis haltigi la trian oferto-konkurson publikigitan lastan septembron, koncernantan 22 entreprenojn. En Kosovo ja la entreprenoj de la sektoro “socia proprieto” estis laŭjure jugoslavaj. Aĉetinte sego-entreprenon en urbo Pec, usona negocisto apelaciis al nov-jorka tribunalo. KEA-funkciuloj riskas esti jure persekutataj pro privatigo de tio, kio ne apartenis al ili!*
Ĉi ekzemplo absurde ilustras la limojn de internacia mandato, kiu en senrajteca situacio, malpermesas ĉian ekonomian disvolvadprojekton, en regiono kie almenaŭ 50% de la loĝantoj estas senlaboruloj. “Kiam mi alvenis en Kosovo en jaro 2000a, multaj internaciaj ŝtatfunkciuloj pli malpli provis impulsi ekonomiajn disvolvprojektojn. Nun jam ŝajnas forlasita la ideo, ke Kosovo povus produkti ion ajn kaj vivi alie ol per la internaciaj donacoj, la montranspagoj de la albana diasporo en Eŭropo kaj la profitoj de la organizita krimularo” elrevigite agnoskas “malnovulo” de homhelpagado en la provinco.
La albanaj gvidantoj insistas pri la provizoreco de la internacia protektorato, kiu devus esti laŭ ili nur etapo antaŭ sendependiĝo de Kosovo, dezirata de granda plimulto. Antaŭnelonge politikisto Branislav Milosevic agnoskis, ke “la rezolucio 1244a fariĝis kvazaŭ Sankta Libro je kiu neniu plu kredas”, des pli ke la UNMK montriĝis nekapabla firmteni oficialan interpreton de tiu rezolucio.*
Fakte Kosovo pli ol iam ajn similas ebrian ŝipon, aŭ laŭ esprimo de albana ĉefredaktoro Veton Sarroi, “senpilotan aviadilon”*: La viena renkontiĝo, prezentita kiel esenca rendevuo por ties estonto, estas reale pli simila al porkumunika operacio de la internacia komunumo. Necesis aperigi la impresan bildon de manpremo inter serbaj kaj albanaj reprezentantoj, kiuj sub internacia premo ne povis ne agnoski la principon de dialogo, malgraŭ ke iliaj pozicioj restas profunde neakordigeblaj.
Krome, unu tagon antaŭ la renkontiĝo, la nova UNMK-estro s-ro Harri Helkeri nomumita lastan julion, decidis eligi el la Pristina-delegitaro la serbdevenan ministron Milorad Todorovic, kiu respondecas pri reveno de rifuĝintoj, kaj la san-ministrinon apartenantan al la turka komunumo, s-inon Resmija Mumdzija, pretekstante etiketan kialon, sed fakte ĉar la kosova ĉefministro s-ro Bajram Rexhepi rifuzis partopreni la diskuton.
Ĉi lasta devenas de la Kosova Demokratia Partio (KDP) kiu arigas plejparton de la eksaj gerilanoj de Kosovo-Liberig-Armeo (KLA). KDP ja akceptis la principon de la viena renkontiĝo sed la Pristina-delegitaro konsistis nur el s-ro Ibrahim Rugova, prezidanto de Kosovo, kies morala aŭtoritato estas agnoskata, sed kiu disponas nur teoriajn rimedojn, kaj s-ro Nexhat Daci, Parlamento-prezidanto, kiu devenas de la Ligo Demokrata de Kosovo (LDK) estrata de s-ro Rugova. La “moderuloj” de LDK do ankoraŭfoje troviĝos en tre nekomforta situacio, kun risko esti taksitaj “perfiduloj” se ili vere malfermas dialogon kun la serba malamiko.
Mediaciinto por la personaj rajtoj en la majoritate serba nordkosova regiono, s-ro Nicola Kabasic tamen tre akre akuzas la naciismon de LDK: “Ibrahim Rugova estas apenaŭ malpli radikala naciisto ol la aliaj. Estante prezidanto de Kosovo de du jaroj, li eĉ ne unu fojon provis renkonti serbajn reprezentantojn, li neniam venis konstati la situacion en la enklavoj, getooj en kiuj vivas 80 000 serboj.” Laŭ s-ro Kabasic “veraj diskutoj eblos kiam la albanaj politikistoj kuraĝos alpreni respondecon rilate siajn serbajn samlandanojn, klare denuncante perfortojn, atencojn kontraŭ ir-libereco kaj kontraŭ homrajtoj, kiam ili ne plu konsideros la serbojn militkrimuloj kaj duarangaj civitanoj.”
Ĝis nun neniu albana politikestro ŝajnas deziri engaĝiĝi ĉi vojen, ĉar tiu politika kuraĝo havus tro grandan politikan prezon. Nur embria, la civila socio, kiu ekdisvolviĝis en la 90aj jaroj en Kosovo, ankaŭ silentas. De 1999, la maloftaj iniciatoj celantaj enŝovi dialogon inter la diversaj komunumoj, ĉiufoje venis de eksterlandaj agantoj, kaj ne ricevis eĥon en la socio.
S-ro Kabasic plu kritikas:“Por la albanoj demagogiaj superproponoj anstataŭas politikon, por beograda registaro, Kosovo estas nur temo de interna politiko utila dum baloto-periodoj, kaj la internacia komunumo provas de tempo al tempo ŝajnkontentigi ambaŭ el ili.”
UNMK kaj aliaj internaciaj ĉeestantaj organizoj ampleksas milojn da civilaj funkciuloj. En la vilaĝoj tiuj civilaj funkciuloj havas plenan povon eĉ rompi decidojn faritajn de en 2001 elektitaj konsilantaroj. Tiuj funkciuloj ofte restas en la posteno nur 6 aŭ 12 monatojn. Anekdotoj cirkulas en invitkunvenoj kie renkontiĝas tiuj funkciuloj: tiu administranto el Bulgario ne distingis inter siaj personaj kaj la vilaĝaj kontoj, tiu alia, el Maŭritanio, rifuzis akcepti delegitaron de albanaj sindikatistoj, klarigante, ke “nun en Kosovo regas demokratio, ne plu estas socialismo nek sindikatoj.”
Korupto-skandaloj regule senkreditigis la internacian administradon, eĉ je la plej alta nivelo. La germana estrinto de la elektro-kompanio de Kosovo (EKK) estis arestita en decembro 2002 en sia lando: 4,5 milionoj da eŭroj donacitaj de internaciaj instancoj malaperis el la EKK-kontoj.*
Ampleksiĝo de organizita krimularo reprezentas unu el la plej gravaj malsukcesoj de la UN-administrado. Pli ol iam ajn, Kosovo estas grava vojkruciĝo de drogo- kaj hom-trafiko, dum ĉiuspecaj trafikoj disvolviĝas ĉe landlimoj. UN-polico dividas sian kompetentecon kun la kosova polico-servo (KPS) kiu arigas lokajn funkciulojn. Reale la KLA-agentoj kaj la krimuloj mem enŝoviĝis en la KPS-on. Ili ankaŭ regas la tradukistaron, nemalhaveblan relajson de la UN-policistoj en la ĉiutaga laboro.
Milo da manifestaciantoj kunvenis en Pristino la 14an de oktobro por denunci la vienan renkonton. La Popola Movado de Kosovo (PMK) kaj la nacia movado por Kosovo-liberiĝo (NMKL), engaĝitaj en la KLA-bataloj sed nun iom marĝenigitaj movadoj, oficiale postulas ĉesigon de la “internacia okupado” en Kosovo. Komence de la NATO-interveno en Kosovo, eks-ŝtatsekretario Henry Kissinger memorigis, ke la “homhelpa” kialo de ties interveno ne forigis la devon proponi taŭgan solvon por la problemo, kiun la demokratioj volis trude solvi. Sen tia taŭga solvo, la okcidenta interveno havus kiel paradoksan rezulton, ke la NATO-pacarmeo anstataŭigus serbojn por bari la albanajn naciajn aspirojn.
De la registorenkontiĝo en Tesaloniko, en junio 2003, nova “eŭropa doktrino” manifestiĝis pri Kosovo. Same kiel la “okcidenta Balkanaro” — nova inventaĵo por nomi Albanion kaj la eksjugoslaviajn Respublikojn, escepte de Slovenio — Kosovo nature estus destinita iam kuniĝi al EU. Tiu integriĝa perspektivo devus iom post iom forbalai la naciteritoriajn postulojn kaj konfliktojn, kaj signifos iom-post-ioman estiĝon de nova pacepoko en la regiono. La EU-gvidantoj tamen rifuzas paroli pri kalendaro de tiu integriĝo.
La daŭrigo de antaŭstato prezentiĝas kiel necesa sekvo de tiu tro nebula eŭropintegriĝa perspektivo, sed dume kreskas senpacienco en la albana loĝantaro. De la lasta printempo, nova gerilo, la nacia albana armeo (NAA) estigas multajn atakojn kaj atencojn en Kosovo, Makedonio kaj en Presevo-valo, sude de Serbio. NAA postulas kuniĝon de ĉiuj “albanaj teritorioj” de Balkanio, kaj kreadon de Unuigita etna albana ŝtato. Jam en 2001 la “periferiaj” albanaj geriloj kiuj aperis en Presevo-valo kaj en Makedonio reprezentis respondon al senelireja situacio en Kosovo.
Tre ligita al krimulaj grupoj, NAA ankoraŭ ne havas grandan popolan apogon. Krome plejmultaj albanoj estas pli logataj de sendependeco-perspektivo, ol de starigo de “Granda Albanio. La internacia komunumo tamen plu kontraŭas la ideon de limoŝanĝoj en la regiono, pro timo de la eblaj ĉenreagoj. Tial s-ro Rugova prave povas aserti, ke malpermeso de Kosovo-sendependiĝo favoras la ekstremistojn.
Por la eŭropaj landoj pleje trafitaj de albana elmigrado, aparte Germanio, Svisio, Belgio aŭ Svedio, la solvado de la Kosovo-krizo fariĝis problemo de interna politiko. De 1999, ĉiuj tiuj landoj ekis plimalpli drastajn politikojn por rehejmeniro de rifuĝintoj kaj azilpetintoj. Konfliktakriĝo kaj senesperiĝo de tuta albana popolo, la plej juna en Eŭropo, verŝajne rapide rezultigos kreskon de migrofluoj.