Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2002-2004

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

POST LA TRUDITA FORIRO DE ARISTIDE

En Haitio, rekonstruota ŝtato

(4a de marto 2004)

La haitia ŝtato ne plu ekzistas. Kio restis de ĝi, pli kaj pli limigita al sia subprema forto, kolapsis en kelkaj semajnoj. En la periodo de malcerteco kiu komencas, kvar grandaj haitiaj fortoj provas trudiĝi:

— Lavalas, la partio de la eksigita prezidanto Jean Bertrand Aristide, malfortiĝis; sed ĝi tamen ne estas tute ekster la ludo, ĉar ĝi estas daŭre subtenata de membroj de la publikaj servoj kaj de provincaj kadroj;

— la demokratia opozicio, formita kontraŭ s-ro Aristide, konsistas el dekoj da politikaj partioj sen membraro kaj ofte sen programo. Ĝi alfrontas riskon de eksplodo vide al la perspektivo de potenco. Tiu kolektaĵo el diversaj partioj, certaj de socialdemokrata tipo, aliaj klientismaj kaj eĉ “makutaj”*, ne kapablas unuiĝi por la daŭro por komuna programo, la sola elemento kiu ebligis ĝian kuniĝon estis la volo forpeli la despoton Aristide;

* “Makutaj Onkloj”: en Haitio, mortiga trupo sub la diktatoro Duvalier. -vl

— tria forto, multe pli interesa, aperis antaŭ dek-ok monatoj, flanke de kion oni nomas la “civila socio”, kiu bezonas por funkcii la kadrojn de juroŝtato — la unua en la haitia historio, kie la politiko estis ĉiam monopoligita de dubmoralaj profesiuloj. Tiu movado estas en si mem tre diversdevena, ĉar troviĝas tie same la eklezioj kaj nova klaso de mastroj, konvinkita pri la novliberalismo, kiel studenta movado, kamparanaj sindikatoj, komunumaj asocioj kaj inisma movado en plena evoluo. Tiuj lastaj ekzemple ĉeestis en la mondaj sociaj forumoj, en Portalegro kiel en Bombajo. Kvankam ili kreskis en la lastaj monatoj, ilia rolo en la “civila socio” restas tamen minoritata;

— fine, la “nordaj barbaroj”. La “kanibala armeo” serve de la fiaĵoj de s-ro Aristide turniĝis kontraŭ li kaj kunigis la tutan feĉon de la antaŭaj reĝimoj, la “attachés” (kvazaŭmilitistaj) de la periodo de diktaturo de s-ro Raoul Cedras (1991-1994) ĝis la “makutoj” de la fino de la periodo Duvalier. La iama oficiro Guy Philippe, kiu komandas la tutaĵon, estas mem implikita en la fidrogo-komerco, kaj pluraj el liaj leŭtenantoj estis kondamnitaj al la plej alta puno pro masakroj faritaj en ladurbaĉoj.

La lancopinto de tiu milico fariĝinta “fronto de liberigo” konsistas el la iamaj FRAPH*, plejparte agentoj de la CIA, ducent ĝis tricent homoj ekde 1994 en trankvila rifuĝejo en Dominiko aŭ Usono... La grado de malespero de la haitia loĝantaro klarigas ke ili estis malgraŭ ĉio akceptitaj kiel savantoj.

* S-ro Louis-Jodel Chamblain estis unu el la gvidantoj de la Front pour l’avancement et le progrès en Haïti [Fronto por la antaŭigo kaj progreso en Haitio] (FRAPH), kvazaŭmilitista milico en la servo de s-ro Cedras. Tiuj mortigo-skadroj kulpiĝis pro multaj murdoj sub gvido de Emmanuel “Toto” Constant, kiu ankaŭ revenis al Haitio.

Sur diplomatia nivelo notindas du surprizoj: unuflanke, Usono penis por difini sian haitian politikon. La potenca premado de s-ro Aristide en Vaŝingtono — pere de la Black Caucus*, sed ankaŭ rekte ĉe la konsilantino pri nacia sekureco Condoleezza Rice — longtempe gardis lin kontraŭ la pleja malbono. Cetere, Usono estis ĉiam dankema al la haitia prezidanto ĉar li sukcesis ŝpari al ĝi alfluon de ŝipfuĝantoj. La amasa alveno de haitianoj sur la usonaj bordoj estis efektive la kutima motivo por Vaŝingtono vekiĝi en siaj rilatoj al Portoprinco. Kiel ajn, Usono certigis al si apogon de ĉiuj grupoj, same en la sino de la demokratia opozicio kiel de la “nordaj barbaroj”. Ĉia evoluo de la situacio povas ebligi al ĝi rapidege reagi, ĉar ĝi povas uzi la helpon de siaj aliancanoj en ĉiuj tendaroj.

* La grupo de afrik-usonaj parlamentanoj.

Aliflanke, la dua surprizo, estas la eksterordinare aktiva rolo de Francio, kiu ekde 1994 ne plu havis haitian politikon kaj estis aliĝinta — kiel la Eŭropa Unio — al la rezolucioj de la Organizo de Amerikaj Regnoj (OAR). Transe de la franclingva solidareco, kaj de la grandega intereso montrata de la franca ministrejo pri eksteraj aferoj ekde 2002, la ducentjariĝo de la haitia revolucio estis la okazo, por la franca publika opinio, malkovri la historian rolon de Francio (precipe per la raporto de la komisiono Regis Debray pri 200 jaroj da francaj-haitiaj rilatoj). Tiurilate oni povas demandi sin pri la eksterordinara amplekso da informoj pri Haitio en la francaj komunikiloj — amplekso kiun tiu lando neniam ricevis depost 1991, la apero de Aristide, lia elekto al la prezidanteco kaj la ŝtatrenverso.

Necesas aldoni ke la usonaj armitaj fortoj estas tre implikitaj en aliaj terenoj kaj ke la elektokampanjo anonciĝas pli malfacila ol pensite por la prezidanto George W. Bush. La haitia problemo pezas do sur la voĉo de tiu decidiga ŝtato Florido, kie loĝas forta haitia minoritato kaj kie la loĝantaro (florida kaj kuba) montras fortan malamikecon al la perspektivo de nova enmigra fluo.

Intertempe, la novan potencon nun formos Usono. S-ro Boniface Alexandre, la provizora reganto, esta pajlohomo. La elektoj estas malfacilege organizeblaj en spaco de malpli ol tri monatoj, kaj ne mirigus se la “provizoraj registaroj” plu daŭrus. La demokratia opozicio, post esti ĵurinta la malon, ŝajnas preta prepari la lokon, oficiale aŭ kaŝe, al s-ro Guy Philippe, la fortulo de la nordo. Tia alianco ŝajnas kontraŭnatura, kaj konstituus novan kaj dramecan revenon al la malnovaj kutimoj de la “haitia regado”. Registaro kiu kunigas la kontraŭojn rekondukus Haition al la plej aĉaj spuroj de ĝia historio.

Sed certaj sektoroj de la civila socio, kaj precipe la centoj da radi-ĵurnalistoj, tre mobilizitaj kaj tre malfermitaj al la demokratiaj praktikoj ekster Haitio, konstituas unu el la plej bonaj defendoj kontraŭ la penseblaj devojiĝoj. En analfabeta lando kiel Haitio, unu sola komunikilo vere pezas: la radioj, ĉie alireblaj. Ili estis cetere la preferata celtabulo de Aristide en la lastaj du jaroj.

La militista interveno de Usono, Kanado kaj Francio ne ŝajnas esti klare fiksinta siajn celojn. Certe, temas pri “sekurigi” la landon elmetitan al pli aŭ malpli kontroleblaj bandoj. Temas ankaŭ pri evito de nutra katastrofo — ĉar Haitio dependas komplete de ekstera helpo. Sed por mezlonga tempo, kiujn komunajn premojn necesas fari sur la konstituiĝo de nova potenco? Usono unuflanke, kaj la aliaj membroj de la internacia komunumo, eble ne havas la saman koncepton pri la dezirindaj demokratiaj praktikoj.

Por la ŝtatsekretario Colin Powell temas pri aperigi “novan politikan kulturon en Haitio”. Tio estus direktoŝanĝo, ĉar post la falo de Duvalier, Usono ne ĉesis provi la daŭrigon de la malnovaj praktikoj. Ni ne forgesu ke ĝi partoprenis la puĉon kontraŭ Aristide (1991), ke ĝi rekondukis lin al la potenco, subtenis lin kontraŭ ĉiuj (2002-2003), kaj fine eksigis kaj forpelis lin perforte (2004). Tion denuncis la dek-kvin membroj de la Karibia Ekonomia Komunumo (KARIKOM), la 3an de marto, kiam ili deklaris sin “ekstreme seniluziigitaj” pro la implikiĝo de la “okcidentaj partneroj” anstataŭ la soldatoj de la Unuiĝintaj Nacioj (UN).

La grandaj potencoj devas rapide decidi ĉu kontentiĝi per operaco de “polico” kaj de humana helpo aŭ ĉu igi la UN ekdaŭrigi sian laboron de inter 1995 kaj 1997 por krei la fundamentojn de juroŝtato: polico, justico kaj administracio. Se la internacia komunumo tiam volas apogi sin sur lokaj fortoj, ĝi devos subteni la komunumajn movadojn, kiuj sole kapablas iniciati partopren-demokration — kaj precipe kontroli la fondusojn kiuj povus esti investitaj en la lando.

Tiukaze necesos longdaŭra interveno kun multaj fortoj. Ĝia konsisto — por esti kredinda devos esti kiom eble plej malmulte usona. Tion akceptigi estos ĉiam malfacile en zono konsiderata de Vaŝingtono kiel sia postkorto.

Christophe WARGNY