Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2002-2004

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Defendi Kubon

La socialismo mizere fiaskis, ĉiu scias tion. Ĝiaj diversaj provoj: socialdemokrataj, komunistaj kaj eĉ anarkiistaj, almenaŭ ĝis nun, stumblis sur tiom da obstakloj — jen deklaritaj malamikoj, eksteraj kontraŭdirantoj, jen internaj kontraŭdiroj — ke ekzistas nuntempe nur la svaga espero pri socio iomete malpli malegaleca, malpli senkompata por la homo.

Post la nekontesteblaj fiaskoj de la socialdemokratio en Okcidento kaj de la soveta komunismo en Eŭrazio, la lasta granda socialisma projekto de la antaŭa jarcento lokiĝis en la tria mondo. Post la dua mondmilito, kun la disfalo de la grandaj koloniismaj imperioj, tiu vasta regiono de la planedo transformiĝis en laboratorion de la socia movado tiom ke ĝia nomo naskis ideologion: la triamondismon. De Nord-Koreio ĝis Ĉilio, pasante tra Ĉinio kaj Afriko, diversaj modeloj de alia disvolviĝo estis provataj, kiuj ricevis en Okcidento simpation kaj evidentan subtenon. Hodiaŭ ne restas plu multo de tiu bela espero. Ĉio estis forbalaita de la granda novliberala ondo kiu ekis en Ĉilio la 11an de septembro 1973 kun la eliminado de Salvador Allende fare de la CIA. Ĉiuj ĉi landoj aliĝis — aŭ submetiĝis — al la liberala modelo, certaj, kiel Ĉinio, kun ioma sukceso. Multaj dronis en mizero kaj en ties akompanaj fenomenoj: diktaturo, integrismo, nepotismo, korupto... Unu sola lando reszistis, Kubo.

Kubo, kun iom pli ol dek milionoj da loĝantoj, vane estas la plej granda insulo de Karibio (110.860 km2), ĝi ne pezas multe fronte al la tute proksima Usono kun ties pli ol 280 milionoj da loĝantoj kaj ĝiaj pli ol 9 milionoj da km2, potenca najbaro kiu rilatas al ĝi ĉiel alie ol amikece, ni poste vidos tion iom pli detale. Ĝis la jaro 1958, Kubo estis la preferata bordelo de Usono, la insulo estis konstante elsuĉata de la diktatoro Batista kiu reprezentis, kun la usonaj interesoj, tiujn de la dinastio de plantistoj distilistoj Bacardi kaj de kelkaj grandaj feŭduloj. Ĉe la pinto de la historia ondo de triamondismo, la gerilo kondukata de Fidel Castro kaj Che Guevara ĉesigis tiun naŭzan komedion.

Ekde januaro 1959, la insulo estas liberigita. La usonaj riĉuloj, amantoj de elmediiĝo kun seksa ekzotismo, devas kontentiĝi je aliaj landoj de Latinameriko aŭ de Azio. La kubaj grandburĝaro kaj mafio trovas rifuĝejon en Usono, precipe en la sudo kie ili starigas fruktodonajn ligojn kun la klano de la teksasaj naftistoj (de kiuj devenas la familio Bush; estas la sama bando kiu, en 1963, provokis la murdon de John Kennedy, prezidanto kiu tamen estis ĉio alia ol revoluciulo).

Por kompensi sian izolitecon, rezisti al la kontraŭrevolucia terorismo telegvidata el la usona teritorio, de la alianco de kontraŭkastristoj kaj la C.I.A., la nova reĝimo de Kubo, ekde sia instaliĝo, elektis alianciĝon kun Sovetio. Interŝanĝe de industriaĵoj liverataj de Sovetio, stariĝis ekonomio kun tre dependa aspekto kaj bazita esence sur la ekspluatado de la sukerkano kaj de nikelo. Ni estas tamen malproksimaj de la novkoloniismo praktikata de la Okcidento: en la kampo de homa disvolviĝo, Kubo atingis rapide eksterordinarajn rezultojn. Apenaŭ du jarojn post la liberiĝo, ekde 1961 proklamita “jaro de la alfabetigo“, instituiĝis tre voluntarisma* politiko de edukado. La analfabetismo, kiu frapis 30% de la loĝantaro sub Batista, rapide malaperas. Dekmiloj da “kompletaj stipendiuloj“ el la popolaj tavoloj povas lerni en kursoj kiuj kondukas ilin ĝis la supera instruado en la novaj universitatoj de Havano kaj Santiago de Kubo. En la sansistemo, dispensarioj en konsiderinda nombro estis starigitaj ĝis en la plej etaj vilaĝetoj. Hodiaŭ, la reĝimo starigita de Castro povas montri multajn realigaĵojn kiuj normale ne ekzistas en la tria mondo. Ni vidu kion diras Rémy Herrera:

* Voluntarisma, de voluntarismo: filozofia nocio, skolo en la idealisma filozofio, kiu konsideras la volon kiel esencan forton de la esto. (laŭ Krause: Großes Wörterbuch Esperanto-Deutsch, Hamburg, Buske, 1999.) -vl.

“Novaj produktadoj, ĝis tiam ne ekzistantaj, lanĉiĝis: fabrikado de agrokulturaj maŝinoj (rikoltiloj), en la sektoro de fiŝkaptado, farmaciaj produktoj. La starigo de socialaj servoj, forta redistribuado de la enspezo kaj enkonduko de la nutraĵa libreto reduktis la malegalecon kaj garantiis progreson kiu homogenigis la socion liberigitan de ĝiaj pasintaj plagoj (analfabetismo, senlaboreco, mizero, apartismo, korupto, mafio). [...] Fine de la jaroj 1980, la vivkondiĉoj estis sufiĉe bonaj en Kubo — tutcerte pli bonaj ol aliloke en Latinameriko — Karibio. Kvankam oni daŭre asociigas socialismon kun “nutraĵomanko“, la ciferoj de la NAO* montras ke en 1990, eĉ pri nutraĵo, Kubo estis ĉe la pinto de la kontinento pri la ĉiutaga disponeblo de kalorioj po persono, dum tiuj de la PUND* klasas ĝin kvara el 30 por la sama jaro. Statistika studo pri la sociala situacio surbaze de la internaciaj organizoj montras ke Kubo konservis sian antaŭecon en 1994-95, dum la apogeo de la krizo post disfalo de Sovetio, por preskaŭ ĉiuj faktoroj de homa disvolviĝo: sano (sociala sekureco, kuracistoj, flegistoj, hospitallitoj, vivekspekto), edukado (neta lernotempo, indico lernantoj/instruisto, sukceso ĉe ekzamenoj kaj internaciaj testoj, stipendioj, formado de plenkreskuloj), egaleco (koeficientoj de Gini, sociala moviĝo), protekto de la infano (antaŭnaska prizorgo, vakcinoj, infanvartejoj, neniuj laborantaj infanoj), virina kondiĉo (plej bona “indico pri ekonomia, politika kaj profesia partopreno“), akuŝejoj, (sola lando kiu agnoskas la rajton je abortigo), laboro (tre malalta senlaboreco, pensioj), sekureco (preskaŭ neniu morto pro hommortigo, malalta delikteco), diferenco urboj-kamparoj (kamparaj infrastrukturoj, limigita kresko de la urba demografio, neniaj ladurboj), medio (rearbarigo, projektoj de biologia agrikulturo), kulturo (bibliotekoj, ĵurnaloj, filmoj, sporto). La MOS* indikas ke, malgraŭ la krizo de 1990, la kvoto de mortoj pro nutromanko restis escepte malalta en Kubo — 7oble malpli ol en Argentino, 16oble malpli ol en Meksiko. Por 1996, la NAO publikigas indicojn de ‘subnutrado’ en Kubo duoble pli malaltajn ol tiuj en Kostariko, 3oble pli malaltajn ol en Ĉilio. Oni ne mortas pro malsato sur la insulo, eĉ post 1990. Ĉu eble pro tio ke Kubo restis socialisma?“*

* NAO: Nutraĵa kaj Agrikultura Organizo de la Unuiĝintaj Nacioj (angle: FAO: Food and Agricultural Organization of the United Nations). -vl
* PUND: Programo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Disvolvo (france PNUD, angle UNDP). -vl
* MOS: Monda Organizo pri Sano. -vl
* Recherches Internationales, n-ro 69, marto 2003.

Oni komparu la vivekspekton en Kubo (76 jaroj, kiel en Usono) kun tiu de la proksima insulo Haitio (53 jaroj). Eta ekzemplo povas doni ideon pri la scienca potencialo disvolvita de Kubo. La sola vakcino vere efika kontraŭ la meningito B estis kreita en 1985 en Havano de la skipo de D-ro Campa kaj ricevis en 1993 la ormedalon de la International Property Organization.

Tamen, ekde 1991, la disfalo de Sovetio sekvigis gravajn perturbojn por la kuba ekonomio trudantaj al ĝi restrukturigojn, precipe favore al la turismo, kaj koncedojn al la merkat-ekonomio. Sed, kiel substrekas Herrera en la supre citita artikolo, “Kubo eltenis la ŝokon“: edukado kaj sano restas senpagaj kaj ne okazis privatigoj. La nombro da plentempaj sciencistoj en Kubo (29.000) estas pli alta ol tiu de Meksiko kaj komparebla al tiu de Brazilo, landoj kun respektive 9oble kaj 16oble pli da loĝantoj.

Sciencistoj kiuj vojaĝas libere tra la tuta mondo, sed ne povas akiri vizojn por Usono kiu konsentas akcepti kubanojn nur kiel rifuĝintojn. Efektive, ekde la 7a de februaro 1962, Usono praktikas kontraŭ Kubo totalan blokadon de ĉia var-, financ- kaj persontrafiko inter ambaŭ landoj kaj de alilandaj firmaoj kun usona kapitalo (kvalifikata de la internacia juro kiel militago). Fakte, la usona strategio kontraŭ Kubo ja reprezentas veran nedeklaritan militon kiu daŭras de pli ol 40 jaroj kun subteno al la kontraŭkastrismaj* terorismaj grupoj agantaj elde la usona teritorio, politiko kiu akriĝis dum la jaroj 1990 kun la adopto de leĝoj konsiderinde pligravigantaj la sankciojn: Cuban Solidarity Act de 1992, nomata “leĝo Torricelli“, poste la leĝo “Helms Burton“ de 1996, nomata “leĝo Bacardi“, kiu celas puni ĉiun entreprenon investantan en Kubo, kaj kiu planas, post la falo de Castro, la malŝtatigon kaj monkompenson de la “proprietoj ŝtatigitaj de la kuba registaro post 1959“. Tiu usona blokado estas unuanime kondamnata de la internacia komunumo: de novembro 1992 ĝis novembro 2002, dek-unu rezolucioj adoptiĝis en la UN favore al ĉesigo de tiu embargo kaj ricevis kreskan plimulton da voĉoj (ĝis 173) kontraŭ la opono de Usono, kompreneble, kaj de du aŭ tri vasaloŝtatoj (Israelo, Uzbekio, Marŝal-Insuloj).

* Kastrismo, kontraŭkastrismo: idearo de Fidel Castro, respektive ties kontraŭo. -vl

Jen kio antaŭvideblis: la malamikeco de Usono kontraŭ Kubo konsiderinde kreskis 2001, kun la alveno al la potenco, de la skipo de Georges W. Bush, unue ĉar tiu dankis sian elekton al la kontraŭkastrisma premgrupo de Florido. Post la 11a de septembro, Kubo estas elektita kandidato por la Akso de l’ malbono, kaj la usona ŝtat-subsekretario John Bolton deklaras ke la insulo, rifuĝejo de teroristoj, strebas fabriki bakteriologiajn armilojn*. En aprilo 2002 laŭ instigo de Usono, rezolucio de la UN invitas la landon “realigi progresojn rilate civilajn kaj politikajn homrajtojn“. Pli lastatempe, okaze de la preparo al la milito kontraŭ Irako, fakulo de la ŝtatdepartemento pri kemiaj kaj biologiaj armiloj konfesis ke li estis submetita al premoj por ŝanĝi siajn analizojn de informoj pri Irako kaj aliaj landoj... “precipe Kubo“*. Fine, la jarraporto “Patterns of global terrorism“ publikigita la 30an de aprilo 2003 de la usona registaro citas eksplicite Kubon kiel terorisman ŝtaton. Lige kun tiu konsiderinda diplomatia premo, oni spertas pliintensiĝon de la pirat-agoj de la kubaj ekzilintoj elde la teritorio de Usono.

* Vd Seumas Milne, The Guardian, 3003-08-03.
* Libération, 2003-06-25.

Tiu turmentado farata sur ĉiuj frontoj logike kondukis al malmoliĝo de la reĝimo. En aprilo 2003, deko da oponantoj estis kondamnitaj, inter ili tri al mortpuno pro esti devojigintaj pramŝipon minacante ekzekuti la pasaĝerojn. La proceso senbridigas la mondan premgrupon de la homrajtismo kontraŭ Kubo, tiom ke multaj komentistoj asertas ke Castro falis en la falilon de Bush. Ekde la 17a de aprilo 2003, la franca Nouvel Observateur, semajngazeto de la kaviar-maldekstro*, parolas pri “teror-proceso“. Instigite de la trio konsistanta el la angla laboristpartiano Blair, la itala mafiulo Berlusconi kaj la hispana dekstrulo Aznar (kiu estas persone ligita al la ĉefo de la uson-kuba fondaĵo de Miami, Jorge Mas Canosa), la Eŭropa Unio faras diplomatiajn sankciojn kontraŭ Kubo kaj suspendas siajn komercajn akordojn.* Laurent Fabius, franca socialista eksministro de la registaro Mitterrand (vd Anekson I) asertas ke Castro estas diktatoro kaj, prenante siajn dezirojn kiel realon, ke “en Havano, la mizero estas ĝenerala, la prostituado kaj la nigra merkato estas ofte la solaj enspezofontoj, la ŝtatkorupto estas la normo“*... kiam oni volas mortigi sian hundon, oni diras ke li estas rabia... Kaj ankaŭ la franca trockisto Alain Krivine kiu, kvankam la proceso estis tute laŭregula, “kondamnas totale la parodion de justico kiu ĵus okazis“*.

* Kaviar-maldekstro: mokesprimo por la burĝa maldekstro, kontraste al la laborista. -vl
* Legindas, kion skribas Le Monde diplomatique pri la reago de la Eŭropa Unio, en artikolo de René Vásquez Díaz: Ĉu puni Kubon?.
* Le Nouvel Observateur, 2003-06-18.
* Vd Rouge, 2003-05-01.

En Parizo, la 29an de septembro 2003, iniciate de Reporters sans frontières* (vd Anekson II), okazas gala-vespero en la teatro du rond-point des Champs-Elysées “en solidareco kun la kuba popolo“. Sub la prezido de Jorge Semprun kunvenas krom la neevitebla Pierre Lellouche, deputito UMP*, membro de la Triflanko* kaj reprezentanta la usonajn falkojn ĉe la prezidanto Chirac, la ĵurnalisto de Le Monde kaj ekstrockisto Edwy Plenel kaj lia kolegino Christine Ockrent, la aktorinoj Catherine Deneuve kaj Sophie Marceau, la ekologiista deputito Noël Mamère kaj la eksministro pri kulturo Jack Lang (la socialista urbestro de Parizo Bertrand Delanoë, siavice, reprezentigas sin)... Ĉeestas nur elegantuloj! Partoprenas tiun monduman vesperon eĉ la anarki-sindikata (sed?) CNT, kiu hurlas en la halo kun aktivulo disdonante flugfolion kiu asertas ke la kastrismo estas “sufoka diktaturo“*.

* Laŭvorte: Raportistoj sen limoj — ĵurnalista organizo. -vl
* UMP: Union pour une majorité du président [Unio por prezidanta plimulto], en Francio dekstra partio de la prezidanto Chirac, aktuale reganta. -vl
* Triflanko: Vd pri tio la Anekson I.
* Le Monde, 2003-10-01.

Tiumaniere, la intensa strebado de Vaŝingtono minacas sukcesi. Ni faru nun rapidan ĉirkaŭvojon tra Afriko. Oni scias kiel ĉiuj progresemaj gvidantoj , de la kongano Lumumba ĝis la togolanda Sylvanus Olympio — kiu nome volis krei nacian monon por liberiĝi de la CFA-franko-, estis eliminitaj de retoj de la franca-belga novkoloniismo. La sola kiu rezistis estis Sekou Touré, sed li eskapis al tiom da puĉoj kaj da komplotoj, telegvidataj de Francio, ke li fariĝis paranoja*. Hodiaŭ, ni diris tion supre, restas plu nenio en Afriko, ĉiuj landoj estas ruinigitaj de la novliberala ondo. Kaj oni traktas nun Castro-n paranoja...

* Vd F.-X. Verschave: “France-Afrique, le crime continue“, Tahin Party, 2000.

La tuta usona strategio celas postuli de Kubo, kiu vivas sub la reĝimo de unusola partio, la starigon de parlamenta (kaj burĝa) demokratio tia kian ni konas en la Okcidento, kio ebligus malstabiligi la reĝimon kaj rekonformigi la insulon al la aliaj regnoj de Latinameriko ruinigitaj de Vaŝingtono. La monda demokrata premgrupo, dekstruloj kaj maldekstruloj kune, postulas la respekton de la homrajtoj en Kubo. Nu, montriĝas ke la sola loko de la insulo kie la homrajtoj estas konate tretataj, estas la usona bazo de Guantanamo kie estas torturataj la afganaj militkaptitoj kaj aliaj supozaj islamistoj, spite kaj moke al la konvencio de Ĝenevo.* La vera kialo por la furiozo de ĉiuj usonaj registaroj ekde 1959, ĉu respublikanaj aŭ demokrataj, kontraŭ Kubo estas la grandega prestiĝo kiun ĝuas la kastrista reĝimo inter la popolaj amasoj de Latinameriko. En la supre citita artikolo, Rémy Herrera memorigas ke 11.000 eksterlandaj studentoj el pli ol 20 landoj profitas en Kubo stipendiojn de supera instruado, dum pli ol 700 kubaj kuracistoj donas senpagan kuracadon eksterlande. Kunveninte la 29an de oktobro 2003 en San-Paŭlo, la Socialista Internacio, kies fiasko estas konata post aŭgusto 1914, kondamnis la kuban reĝimon*. Sed ĉiuj ĉi bonuloj kiuj emociiĝas pri la respekto de la homrajtoj en la insulo devus iomete enketi en la najbaraj landoj. Ni aŭdu prefere Iganacio Ramonet kiu, post noti ke “La raporto [de Amnestio Internacia pri Kubo en 2001] indikas nek torturon, nek ‘malaperon’, nek murdon. Ne unu kazo.“, aldonas tuj ke “en la tute proksimaj demokratioj — Gvatemalo, Honduro, Haitio, eĉ Meksiko aŭ en Brazilo — sindikatistoj, urbestroj daŭre estas murdataj... al kio aldonendas en tiuj landoj la konstanta perforto de la ekonomiaj, sociaj kaj kulturaj rajtoj, la infanmortiĝo, la analfabetismo, la senhejmuloj, la almozinfanoj, la narko, la deliktecoj... la legado de la raportoj de Amnestio Internacia pri tiuj landoj estas harstarigaj.“* Menciendas ankaŭ Kolombio...

* Vd pri tio la artikolon de Augusta Conchiglia: “Guantanamo, tute kontraŭleĝe”.
* Le Monde, 2003-11-01.
* Vd Ignacio Ramonet: Primara antikastrismo.

Hodiaŭ Kubo estas minacata, ne nur politike, kiel ni montris supre, sed ankaŭ ekonomie. La prezo de la nafto, kiun ĝi devas importi, konsiderinde altiĝis; tiu de la sukero, kiun ĝi eksportas, tre malaltiĝis; la ekstera ŝuldo atingas pintojn. Tamen tiu financa bankroto, tute normala en la nuntempa mondo, ĉu evoluinta aŭ ne, estas akompanata de nerefutebla sukceso en la homa rilato. La diverstendencaj progresemaj aktivuloj, almenaŭ tiuj kiuj restis fidelaj al sia idealo kaj estas konsciaj pri la minaco, staras antaŭ la demando: ĉu ili defendu Kubon kontraŭ la imperiismaj dekstrularoj kaj la renegataj maldekstrularoj?

Bedaŭrinde konstateblas, ke multaj el inter iamaj defendantoj de Sovetio, inter alie multaj trockistoj, iamaj aŭ aktivaj, pasis al atako kontraŭ Kubo (kaj, por certaj, al la kolizio de la civilizacioj).

Anekso I: Fabius Rapida ekzameno de la kariero de Laurent Fabius, kies kritikon kontraŭ Kubo ni elvokis supre, estas tre instrua. Tiu filo de granda pariza antikvaĵisto, estis brila juna intelektulo. Post elita altlernejo (Ecole normale supérieure) li eniris la administran altlernejon (ENA) por entrepreni karieron en la alta administracio. Poste Fabius fariĝis ne nur ministro de la socialisto Mitterrand, sed ankaŭ membro de la Triflanko, duonsekreta monda organizo starigita en oktobro 1973 (apenaŭ monaton post la puĉo kontraŭ Salvador Allende), sub la honorprezido de David Rockefeller, ariganta politikistojn de Usono, okcidenta Eŭropo kaj Japanio, por lukti kontraŭ la “komunista“ danĝero en Sovetio, en Ĉinio aŭ... en Kubo. En la Triflanko, la socialisto Fabius apudas la liberalan ekonomikiston Raymond Barre, eksa ĉefministro de Giscard d’Estaing, la vicprezidanton de la franca mastraro kaj eksmaŭiston Denis Kessler, la Chirac-anon Lellouche kiel multe pliajn ne tre rekomendindajn personulojn (Kissinger, Brzezinski, McNamara, ktp.). Konstraste al multaj aliaj personuloj de lia generacio (ni menciis Kessler kiu estis maŭisto antaŭ ol servi la mastraron, sed svarmas da ili), Fabius faris neniam “junec-eraron“. La verkisto Jouhandeau certe ne celis lin, kiam li kriis en 1968 al ĉiuj manifestaciantaj studentoj: “Iru hejmen, morgaŭ vi estos ĉiuj notarioj!“ La juna Fabius ĉion komprenis: jam notario en sia animo, li faris multe pli belan karieron, ĝis esti prezidanto de la Nacia Asembleo. Nun li revas esti prezidanto de la Franca Respubliko. Ĉu li sukcesos? Tio malfacilos, ĉar lia partio malespere serĉas “novan sangon“; li neniam havis iom da ĝi... Fabius komencas sian supre cititan artikolon per “Kubo, la insulo de niaj rompitaj revoj“ (tiel!). Kia senhontulo!

Anekso II: Raportistoj sen limoj (RSF) Do, estis laŭ iniciato de la “Raportistoj Sen Limoj“ (RSF) ke la granda kontraŭkastrista vespero de la 29a de septembro 2003 estis organizita. La specialaĵo de tiu neregistara organizo, gvidata de Robert Mênard kaj financata de la Eŭropa Unio, estas fari kampanjojn favore al la informlibereco, en la servo de la grandaj mondaj potencoj kaj kontraŭ la ŝtatoj en malfavoro, nome Kubo. Tiel raportas Salim Lamrani: “Dum 179 ĵurnalistoj estas murditaj ‘en la absoluta senpuneco’, laŭ la Interamerika Gazetara Societo, dum la lasta jardeko en la amerika hemisfero, kaj neniu estas kubano, s-ro Robert Mênard furiozas kontraŭ la socialista insulo deklarante ke “por Raportistoj Sen Limoj, la prioritato en Latinameriko estas Kubo’. Sur la barometro de la preslibereco publikigata en la retejo de RSF, la situacio de Kolombio, kie pli ol cento da ĵurnalistoj estas murditaj en dek jaroj, kie ‘kvin ĵurnalistoj aŭ kunlaborantoj de komunikiloj estas mortigitaj, preskaŭ sesdeko forrabitaj, minacataj aŭ agresitaj, pli ol dudek truditaj forlasi sian regionon, eĉ sian landon, kaj ok atencoj aŭ atencoprovoj estis nombritaj’, laŭ la raporto 2003 de RSF estas nur kvalifikita kiel ‘malfacila’. Kontraste, la kuba situacio, kie ne unusola ĵurnalisto estis murdita depost 1959, estas kvalifikita kiel ‘tre grava’ (parolado dum la konferenco pri “La franca gazetaro kaj la kuba realeco“*). Lastatempe, RSF trovis novan abomenaĵon kun Venezuelo kies prezidanton la CIA ne sukcesis renversi*. Lamrani aldonas ke la dek ĵurnalistoj mortigitaj dum la bombado de la serba televida centro fare de la NATO en aprilo 1999 estis neniam menciitaj de la RSF. Same pri Mummia Abu-Jamal, ankaŭ ĵurnalisto kaj kondamnita al morto en Usono pro krimo kiun li ne faris; tiu neniam interesis la RSF. Mallonge, oni povus diri ke la RSF eldonas raportojn kun variebla geometrio.

* Vd Salim Lamrani: Discours prononcé lors de la conférence sur “La presse française et la réalité cubaine”.
* Vd ĝian raporton de aprilo 2003.

Djémil KESSOUS

NDLR Tiu ĉi artikolo, en sia unua franclingva formo aperinta en L’Universaliste, novembro 2003, estas reverkita de D. Kessous por ĉi tiu eldono.

Ĝi aperas nur en la Esperantlingva eldono de Le Monde diplomatique.