Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2002-2004

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Vide de Irano

La iranaj gvidantoj devis entrepreni ĝeneralan revizion de siaj eksteraj rilatoj kaj de sia strategio. La decidoj estis des pli malfacile faritaj ke ili havis gravajn sekvojn por la lando kaj ke ili kunpuŝis la tri precipajn centrojn de la potenco kies malkonsentoj aŭ kompromisoj determinas la iranan politikon: la ajatolo Ĥamejni, supera gvidanto de la Revolucio, regule asistata de la Konsilio de gardantoj de la Revolucio, la ajatolo Ĥatami, prezidanto de la Respubliko, kaj lia antaŭulo, la iama prezidanto Ali Rafsandjani, kiu animas hodiaŭ la Konsilion pri aplikado de la islama juro.

Sed sub la minaco — juĝata de ĉiuj tre probabla aŭ eĉ neevitebla — de usonaj aerfrapoj kontraŭ la iranaj atom-instalaĵoj kaj la sciencaj, teknikaj kaj industriaj centroj ligitaj kun ili, fariĝis akordo, kiel sciate, favore al dialogo kun la Internacia Agentejo pri Atomenergio (IAAE): tiu rajtos inspekti la nukleajn lokojn de la lando, kaj la laboroj de urania riĉigo, kvankam neniel malpermesitaj de la traktato pri nedisvastigo, estos interrompitaj.*

* Vd “Menace iranienne, menace sur l’Iran”, Le Monde diplomatique, oktobro 2003.

La sekvo montris ke, kvankam ĉia tuja kaj rekta minaco estis tiel forigita, la usona registaro daŭre konsideris Iranon kiel malamikan landon. La tono de ĝiaj komentoj pri la irana decido restis malkaŝe malamika. La teherana reĝimo estis publike suspektata ke ĝi volas ruzi kun la estontaj inspektadoj de la IAAE kaj ke ĝi volas ĉe la unua okazo daŭrigi la laborojn de riĉigo de uranio. Kaj nenio ebligis antaŭvidi la plej etan malstreĉiĝon en la rilatoj inter ambaŭ landoj. Jen kio kondukis la iranan gvidantaron al nova ŝanĝo de sia politiko, sed, ĉi-foje, en Irako.

Ankaŭ pri tio, la diskutoj inter la iranaj gvidantoj estis viglaj. Por certaj de ili, necesas eviti provoki novajn riskojn de alfrontiĝoj kun Usono, ĝuste en la momento en kiu, por malhelpi pli grandan riskon, oni cedis al ĝiaj postuloj pri la atomaferoj. Sed, por aliaj, necesas rekoni ke, decide, Usono kaj Irano estas en kontraŭaj tendaroj, kaj tiri la sekvojn el tio, kontraŭstarante kiom eble plej firme al ĝia enpenetriĝo en la regionon kaj, pli konkrete, al la ĉirkaŭbarado de la teritorio per la usona milita dispozicio jam dislokita en la golfregiono, en Pakistano, Afganio, centra Azio kaj, de nun, en Irako. Al kio aldonendas ke sine de la iraka gvidantaro montriĝas pli radikala tendenco, kiu malfacile akceptis la koncedojn faritajn al la IAAE, kaj do nerekte al Usono, kaj kiu opninias ke nepras nun reagi sur aliaj terenoj. Pro tio la grava nuanciĝo kiun oni ekrimarkas en la konduto de la irana politiko koncerne Irakon. Tiu ŝanĝo sekvas unue de konstato: la iraka rezistado estas nun grava donitaĵo en la regiono, ĝi ne haltos, ĝi havas evidente tre larĝan bazon en la lando kaj resti flanke kondukus al baldaŭa marĝenigo en la nuna luktado en la iraka batalkampo. Pro tio, ne plu eblis por la irana gvidantaro kontentiĝi pri la strategio konservita ĝis aŭtuno 2003, kiu celis starigi unuecan nacian potencon en Irako, sen provi starigi islaman respublikon kiu provokintus la dividon de la ŝijaisma komunumo kaj la opozicion de la aliaj komunumoj, kaj kun sola celo urĝi la foriron de la usonaj fortoj. Do, estis decidita roldivido.

Dum en la Provizora Registara Konsilio, s-ro Abdelaziz el-Hakim, ĉiam tre proksima de Teherano, daŭre postulas elektojn kun universala voĉdonrajto en la tuta lando kaj do limigas sin al nur politika rezistado, la armita branĉo de la porirana movado ricevas la ekipaĵojn kaj helptaĉmentojn kiuj ebligas al ĝi pli pezi sur la venonta sinsekvo de la eventoj. Krome, senĉese pli malkaŝa rivaleco kaj kelkfoje akompanata de realaj alfrontiĝoj situigas ilin kontraŭ la movado inspirita de la ajatolo Sistani. Fine, oni kontaktiĝis kun la aliaj frakcioj de la iraka rezistado, ĉu en la ŝijaisma komunumo, ĉu en la aliaj.*

* Vd pri la situacio en Irako la artikolon “Postmilita milito en Irako”.

Tiu duobla ludo ne estas senriska, kaj la irana gvidantaro konscias tion. Ĝi volis do ĝis nun, por si mem kaj per ĉiuj politikaj kaj neoficialaj komunikiloj, uzi la plej moderan lingvaĵon rilate la irakajn aferojn. Sed kion oni rimarkas surloke, donas pli ĝuste la impreson ke ĝi donis al si rimedojn por agi, kiujn ĝi povas uzi, en tiu batalkampo, kiel bremso aŭ kiel akcelilo, laŭ la cirkonstancoj kaj ĝiaj interesoj.

P.M.de LA GORCE