Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Refoje ne okazis la apokalipso anoncita en kazo de eŭropa malkonsento. La pintkunveno de Bruselo la 13an de decembro 2003 finiĝis kun konstato de malakordo pri la konstitucia traktadprojekto sen ke tio rompis la antaŭeniron de la Unio. Dum ĉiu diverĝo, en la okuloj de la bonintencaj eŭropistoj, kondukos al disfalo de Eŭropo, tiu lasta malkonsento — ne pli ol la aliaj (demisio de la Komisiono en 1999, ekzemple) — ne sekvigis la malaperon de la komunuma konstruado komencita antaŭ kvindek jaroj. Male, novaj bonfaraj debatoj — kaj tiel ofte repuŝitaj — povus fine trudiĝi al la Dek-kvin. Bela leciono de matureco se oni almenaŭ volus aŭdi ĝin!
La Eŭropa Unio estas plenkreska organizo, sed tute ne matura: ĝi ne kapablas ĝisfunde diskuti pri sia estonteco (kiun komunan projekton por organizaĵo pli kaj pli kunmetita?) kaj preferas perdiĝi en la meandroj de la institucia radaro (kiom da voĉoj por ĉiu lando en la ministro-konsilantaro) aŭ en la fuĝoj antaŭen (amasa ampleksigo kun 10 novaj landoj, dum la institucioj ne estis profunde reformitaj). Kaj la naciaj reprezentejoj kaj la civitanoj estas konsultataj ĉiam kun minaco: “Tiu traktato ne estas bona, sed oni devas adopti ĝin, alie Eŭropo ne transvivos”. De blanketo al blanketo, la Unio enkaĉiĝas.
Oni do ne miru ke la plej multaj civitanoj de la membroŝtatoj seninteresiĝas! Pro tio la negativaj referendumoj en Danlando pri la mastriĥta traktato (1992) aŭ en Irlando pir la nica traktato (2001). “Necesas proksimigi la eŭropan konstruaĵon al ĝiaj loĝantoj”, maltrankviliĝis la eŭropa pinto de Lakeno* en decembro 2001. Sed, ĉu ne necesus por tio ke la Unio klopodu ellabori vizion, se ne komunan, almenaŭ sociigeblan, pri la grandaj defioj de la planedo? Ĉu ne necesus ke ĝi difinu klare identigeblan civilizan projekton kiu distingus ĝin de la nebulaj vojoj de la liberala kaj milita tutmondiĝo? Projekton kiu krome pravigus ĉiujn ĉi foroferojn de suvereneco kiujn la eŭropanoj vole-nevole konsentis depost jam kvindek jaroj? Nu, tiuj debatoj estas senĉese repuŝataj. Kaj oni vidis ke la eŭropaj gvidantoj nur malfacile planis (tie kie konstitucie eblis) referendumojn pri la projekto de konstitucia traktato kiu estis fine repuŝita meze de decembro 2003.
Tiu projekto alvenis laŭlitere kiel haro en la supon: prezentita kiel la respondo al ĉiuj malbonaĵoj (netravideblo, divido, foresto de demokratio,...), ĝi faris pli da problemoj ol ĝi solvis. Estis signifoplene, ke oni disputis pri la voĉoj en la ministro-konsilantaro (temo lanĉita de Hispanio kaj Pollando kies institucian pezon ĝi malpliigis), dum la plej grava eco de la teksto estis aliloke kaj multe pli horora: la konstituciigo de la ekonomia liberalismo en ĝia parto III. Kontraŭe al la eŭropaj konstituciaj tradicioj, la proponita fundamenta leĝo gaje miksis enhavon kaj formon: al ĉiu institucia atingo aŭ reformo respondis nova ekonomia riglilo. La teknika-monisma federismo estis fosiligita, dum la socialaj kaj buĝetaj politikoj estis forvoritaj! La fundamentaj principoj de la eŭropa konstruaĵo, esprimitaj en la preamblo de la teksto, faris la konkurencon, liberkomercon kaj monismajn regulojn la ĉefaj valoroj laŭ kiuj ĉiuj politikoj kaj ĉiuj decidoj estu organizotaj kaj taksotaj. Tiu gravega evoluo ne estis temo de la diskuto, kvazaŭ fakte ĝi estus konsiderata kiel decidita, neevitebla.
Tamen, la ŝatoperdo de la Eŭropa Unio ĉe la granda plimulto de la civitanoj tradukas unue ĝian nekapablon respondi al tio kio entranĉas kaj dispecigas ĉiujn okcidentajn sociojn: senlaboreco, paco, sociala sekureco. Anstataŭ klopodi por respondi al tiuj demandoj, Eŭropo fluas obee en la muldilon de la liberala tutmondigo kaj montras apenaŭ politikan diferencon disde usona imperio fariĝinta psikopatia, kiel montras la nekredebla milito en Irako farita en rompo de la internacia juro kaj de la klasikaj reguloj de la milita juro.
Terura manko da imago ŝajnas paralizi la eŭropajn gvidantojn. En la ĉefaj trajtoj de siaj politikoj, ili sekvas la dominantan, ekonomisman, privatigan movadon, kaj samtempe jen kaj jen faras larmajn paroladojn pri la “eŭropa sociala modelo”, kiun ili des pli aludas ĉar ĝi estas neniam defendata. Koncerne la instituciojn, ili fuŝas laŭplaĉe (dozo da kvalifikita plimulto tie, iom da kundecido por la parlamento tie, respondecigo de la Komisiono sed ne de la konsilio...), sen provi inventi taŭgan modelon por la Eŭropa Unio kiel komencis fari la fondopatroj (precipe Jean Monnet).
Intertempe aŭdeblas susuroj ekde la uson-iraka krizo de printempo 2003. “Pli bone dividita Eŭropo ol dominata Eŭropo”, tiel la politologo Pascal Boniface. Almenaŭ, la diverĝoj aperigis alian Eŭropon malantaŭ la germana, franca kaj belga diplomatioj, dum la malsano de sekvismo atingis denove la Unuiĝintan Reĝlandon. La rifuzo de la registaro apliki mekanike la pakton de buĝeta stabileco kaj de kresko al Francio kaj Germanio (novembro 2003) montras provon ree regi la politikon fronte al ekonomia ortodokseco kiu sufokas la luktadon kontraŭ senlaboreco kaj malriĉeco kaj katenas la eŭropajn publikajn potencojn. La du landoj lezis la regulojn kiujn ili mem starigis antaŭ preskaŭ dek jaroj, sed ĉu tiuj reguloj ne estis reguloj de la pasinteco, starigitaj dum la plej integrisma periodo de la tutmondiga liberalismo? Tio estas, antaŭ la fiasko de Dohao, de Kankuno, antaŭ la alimondismaj kontraŭpintoj? Cetere, — plia komenco de evoluo-, la Eŭropa Komisiono, laŭ mandato de la Kvinopo, ĉiam malpli hezitas ataki Usonon antaŭ la Organismo pri regulado de malkonsentoj de la Monda Organizo pri Komerco (MOK). Eĉ se, komence, ĝia submetiĝo al la plej malimagema liberkomerco senigas la Union je vera protekto de sia kulturo kaj de siaj agrikulturaj produktoj. Fine, — neatendita susuro — decembro, ĉu tiu ne estis ankaŭ la monato kiu vidis la germanojn, francojn kaj anglojn akordiĝi pri la starigo de eŭropa ĉefstabo?
Eble ĝuste en la paradokso de la senordaj reagoj al la krizoj de tiu komenco de la 21a jarcento kuŝas la ŝancoj de eŭropa releviĝo.
Anne-Cécile ROBERT
Le Monde diplomatique, franclingve, proponas en tiu speciala kajero dediĉita al Eŭropo tutaĵon de esence gravaj dokumentoj, ampleksan selekton de instituciaj teksejoj, kaj analizojn, grafikojn kaj tabelojn por faciligi la komprenon.
La kajeron realigis Anne-Cécile Robert, Emmanuelle Pauly, Florence Touret, Marie-Sophie Keller, Laura Hurtado, Peggy Pierrot, Olivier Pironet Grafikoj: Arnaud Martin
Ne hezitu skribi (se vi elturniĝas en la franca) al la adreso site@Monde-diplomatique.fr; viaj komentoj kaj proponoj estos bonvenaj.