Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Jaron post komenco de la operacoj en Irako, kies fino estis oficiale proklamita la 1an de majo 2003 de la prezidanto George W. Bush, ne pasas plu unu tago sen ke manifestiĝas la iraka Rezistado. Tiel la usona venko, unue salutata kiel nekontestebla kaj definitiva, estas publike pridubata. La postmilito fariĝis alia milito, radikale malsama al tiu kiu finiĝis, sed ĝiaj politikaj, militaj, sociaj kaj eĉ internaciaj trajtoj estas tiaj ke ĝiaj fino kaj rezulto ne estas antaŭvideblaj. Kiel oni venis al tiu situacio?
El la distanco oni vidas pli bone ke la decidoj faritaj de la usonaj respondeculoj, antaŭ kaj tuj post la ekmilito lastan jaron, forte determinis la postan evoluon de la eventoj. Tute alie ol povus kredigi la daŭraj polemikoj pri la oficiale invokitaj pretekstoj por pravigi la konflikton.
La veraj politikaj, strategiaj kaj ekonomiaj celoj de la milito estis neniel maskitaj: anstataŭigi la reĝimon de la prezidanto Saddam Hussein per alia klare favora al la usonaj interesoj, finfari la strategian ĉirkaŭbaron de Irano kaj de la triopo Sirio-Libano-Palestino, rekte regi la produktadon kaj surmerkatigon de la gigantaj irakaj riĉecoj en hidrokarburoj por redukti ekscesan dependon de Saŭd-Arabio kiu, post la atencoj de la 11a de septembro, ne estas plu konsiderata kiel same fidinda partnero kiel oni pensis antaŭe.
Tiuj donitaĵoj, sufiĉe malkaŝe montritaj de la usonaj respondeculoj antaŭ ol fari la militon, kondukis al konkludoj kiuj ankaŭ ne estis maskitaj. Irako, laŭ tio, fariĝos grandparte senarmigita regno, kun centra povo kiom eble plej malforta kaj dividita en tri komunumoj — kurda, sunaista kaj ŝijaista. Pri tiu punkto, la disopinioj daŭris, vekitaj de la interpretado de la loĝantaroj, ekzemple kurdoj kaj arablingvanoj en la nordo de la lando, sunaistoj kaj ŝijaistoj en Bagdado.* Sed la usonaj respondeculoj insistis ne malpli forte pri siaj celoj. Ili devis efektive konsideri la certan subtenon de la du precipaj partioj de la kurda komunumo, kiuj postulis kompreneble aŭtonomion kiom eble plej proksiman al sendependeco. Kaj ili kredis ricevi de la ŝijaisma komunumo favoran akcepton — eĉ “entuziasman”, diris certaj. Federa solvo ŝajnis esti la sola povanta kontentigi la postulojn de ĉiuj.
La postmilito dependis de la sukceso de tiu entrepreno. Kio okazis tuj, ne estis io alia ol la detruo de la centra iraka ŝtato. Post la tuja kaj totala dissolvo de la armeo, la kvazaŭ-dissolvo de la polico, la prirabado aŭ incendiigo de la plej multaj ministrejoj kaj centraj administrejoj — kion malhelpi sufiĉintus kelkaj gardostarantoj-, la politika potenco starigita de la usonaj aŭtoritatoj estis nekapabla regi la landon.
Konsistanta precipe el homoj revenintaj de longa ekzilo aŭ reprezentantaj partiojn kiuj jam ne estis enradikiĝintaj en la lando, kun la escepto de la du grandaj kurdaj partioj, la Provizora Konsilio de Registaro ne disponis pri ajna instrumento por efektive plenumi siajn funkciojn. Inter ĝiaj membroj, la plej sendependaj kaj la plej klarvidaj havis nenian iluzion pri tio.
Tiel s-rino Aquila al-Hachami, diplomato, iama sekretario de s-ro Tarek Aziz tiam ministro pri eksteraj aferoj, vicdirektorino de la servo pri internaciaj organizoj antaŭ la milito, de ŝijaisma konfesio, akceptis partopreni ĝin por helpi en la starigo de la eksteraj rilatoj de Irako, kaj certe ankaŭ por protekti la personaron de sia ministrejo. Pasante en Parizo, ŝi konfidis ke la Provizora Konsilio de Registaro havas “nenian aŭtoritaton nek ajnan laŭleĝecon” tiom longe kiom la usona okupacio daŭras kaj ke la celo de la Konsilio devas esti atingi kiom eble plej rapidan foriron de la okupaciaj fortoj: kiel sciate, ŝi estis celo de atenco ĉe sia reveno al Bagdado kaj mortis du tagojn poste.
Eĉ pli grave: al dek-du jaroj da blokado, kun profunda ekonomia kaj sociala regreso kaj al la abomenindaj humanaj sekvoj el tio, aldoniĝis la detruoj faritaj de la milito — necesis monatoj por mildigi ties efikojn, sen iam estingi ilin. En la plej granda parto de la lando trudiĝis senkompata triopo: nek benzino nek elektro nek laboro. La kelkaj progresoj ne kompensas la malfeliĉojn kiujn la loĝantaro, en sia grandega plimulto, daŭre suferas.
La okupaciaj aŭtoritatoj ne engaĝiĝis en rapida rekonstruo de la iraka ekonomio, kaj ne pli en veran politikan rekonstruon de la lando. Oni alvokis nek la grandajn naciismajn movadojn kiuj esprimis la profundajn tendencojn de la publika opinio post la revolucio de 1958 kaj ĝis la starigo de unubloka diktaturo, nek la aŭtentajn sindikatojn, nek la kadrojn de la armeo, kiuj estis suferintaj la atenteman subpremadon fare de la reĝimo de la prezidanto Saddam Hussein sed kiuj enkorpigis la irakan patriotismon, kaj nenio estis konsiderata de tio kio elvokis la nuntempan evoluon de la socio, ekzemple ankaŭ la ĝeneraligita instruado, la relativa laikeco de la leĝaro aŭ la kondiĉo de la virinoj.
Ne estas troigite diri ke la politikaj, ekonomiaj kaj sociaj kondiĉoj por la disvolviĝo de la iraka Rezistado tiumaniere estis plenumitaj ekde la unua fazo de la okupacio: restis nur por vidi ĉu ankaŭ la militaj kondiĉoj ekzistis. La Rezistado aperis en la lando jam antaŭ la somero, multe pli frue ol oni atendis. Laŭ la analizo kiun la usonaj servoj volis fari de ĝi, ĝi devenis de malfruiĝintaj anoj de la iama prezidanto Saddam Hussein, de grupoj venintaj deekstere, devenaj de la plej ekstrema islamisma movado, do terorista, parenca al la grupo Al-Kaida.
Tiu analizo, jam dekomence, ne rezistis al ekzameno. Se, en la regiono de Tikrit, de kie devenas la iama iraka prezidanto, liaj anoj povis trovi kelkan apogon en la loĝantaro, lia nekontestebla malpopulareco igis malverŝajne ke li povus inspiri, eĉ malpli gvidi nacian Rezistadon kiu, tre rapide, disvastiĝis en tre granda parto de la teritorio: por ĝi, sen dubo, li estis faktoro de divido kaj ne de kuniĝo, handikapo pli ol avantaĝo, kaj kun li la iraka Rezistado ne havintus la popolan subtenon sen kiu, kiel ĉia alia eksterleĝa rezistado, ne povus ekzisti kaj agi.
Rilate la grupojn venintajn deekstere, ili estas efektive tie en la iraka teritorio: rekrutitaj en ĉiuj landoj de la regiono, ili transiris la saŭdan landlimon, obeante la sloganon lanĉitan de la plej radikala islamisma movado en la tuta Proksim-Oriento — “ĉiuj en Irakon!” — por rekte alfronti la usonajn fortojn. Ĉar, en milito, oni ne elektas siajn aliancanojn, ili estis plej ofte akceptitaj, kiel partneroj, de la aliaj komponantoj de la iraka Rezistado. Sed ilia enradikiĝo en la lando estis, dekomence, malfacila kaj hazarda, ĉar iliaj spiritaj referencoj kaj ilia konduto estas ne tre konformaj kun la tradicioj de la iraka socio, kaj ilia ĉeesto kaj ĉefe ilia agmaniero riskas esti forte kontestata en mezuro de la fortiĝo de la iraka Rezistado.
Ĝenerale, la usona analizo estis ruinigita de la eventoj mem: post la kapto de la iama prezidanto Saddam Hussein, la Rezistado fortiĝis kaj disvolviĝis, ĝi disvastiĝis en la plejparto de la regionoj de la lando, tiom ke oni devas konsideri la tre larĝan subtenon de la loĝantaro sen kiu ĝi ne ekzistus.
Ĝia precipa konsisto estas kion oni povus nomi la militista Rezistado. Oni povas trovi ĝian komencon ekde la fino de la printempa milito. Kiam, en Bagdado, la militaj operacoj ĉesis, la junaj irakaj oficiroj, la plej deciditaj kadroj, la homoj kiuj sekvis ilin, disiĝis en la teritorio kaj inter la loĝantaro. Ili kunportis siajn malpezajn armilojn kaj la kolektivajn armilojn de infanterio: haŭbizojn, maŝinpafilojn, misilojn porteblajn surŝultre... Ili retiris sin en la regionojn kie ili povis plej sekure trovi popolan subtenon, do, praktike, laŭ la regionoj kaj la triboj de kiuj ili devenis. La etendiĝo de la iraka Rezistado, samtempe geografia kaj socia, estis do antaŭvidebla, kiel la ĉefa rolo, post pli aŭ malpli longa tempo, de la militista Rezistado.
Oni povas cetere mezuri la komponantojn de la Rezistado laŭ ilia agmaniero. Tiu de la militista Rezistado estas laŭ ĝia naturo kaj ĝiaj rimedoj. Estas ĝi kiu faras la embuskojn kontraŭ veturilaroj de la okupaciaj trupoj, kontraŭ kolonoj de malpezaj blenditaj veturiloj, kontraŭ la sidejo de la ĉefkomandejoj kaj de la komandejoj, kaj kompreneble kontraŭ la helikopteroj aŭ, esceptokaze, kontraŭ aviadiloj flugantaj malalte. Nur tiuj homoj havas la trejnitecon, la ekipaĵon kaj la necesan armilaron.
Ĝi fariĝis do, tre klare, la plej aktiva komponanto kaj la plej efika de la nacia Rezistado; sekve tiu kiu kapablas altiri la plej multajn batalantojn, informantojn, lig-agentojn. Estas ankaŭ ĝi kiu povas plej facile enŝovi siajn homojn en la policon formitan de la usonaj aŭtoritatoj, ĉu por esti informita de iliaj agadoj, ĉu por fari kontraŭ ili, kiel regule konstateblas, aparte detruajn kaj malpersvadajn operacojn. Estas fine ĝi kiu, ĉar ĝi enkorpigas nur la nacian ribeladon kontraŭ eksterlanda okupacio, povas trovi apogon en ĉiuj komunumoj kaj ĉiuj medioj, kun la patriotismo kiel sola motivo.
Post la kapto de s-ro Saddam Hussein kaj la amasaj arestoj kiuj sekvis, la milita Rezistado povis integri la iamajn anojn de la prezidinto, kiuj deziris daŭrigi sian batalon. La enradikiĝo de la militista Rezistado povus esti des pli daŭra kaj profunda ĉar ĝi eniras pli en la tribojn kiuj, ekde nun tre ofte, servas kiel kadro por ĝia agado.
La grupoj venintaj deekstere agas kiel ili faris aliloke: per agoj kiom eble plej impresaj kaj sen konsidero pri la oferoj kiuj povas rezultiĝi de ili por la loĝantaro. Tiel ili agis, antaŭnelonge, en Najrobio, Daresalamo aŭ Balio. Tion ili faras en Irako, atakante la sidejon de la Ruĝa Kruco aŭ tiu de la Unuiĝintaj Nacioj. Disponante verŝajne pri mono kaj municio danke al siaj eksterlandaj ligoj, ili povas ripeti tiajn operacojn, sed, malgraŭ la simpatio de la irakaj islamistaj medioj kun kiuj ili kontaktiĝis, la homaj perdoj kiujn ili kaŭzis estigis por ili jam malpopularecon kiu povas izoli ilin.
La geografia etendiĝo de la Rezistado pruvis ke ĝi povis akiri, en la tuta lando, la popolan subtenon kiun ĝi bezonas. Tamen, necesas ke ĝi alfrontu la apartajn problemojn kiuj stariĝas por ĝi en la kurdaj kaj ŝijaistaj regionoj. En la nordo de la lando, efektive, la precipaj politikaj partioj, la Kurda Demokratia Partio (KDP) kaj la Patriota Unio de Kurdio (PUK) estas asociigitaj al la usonaj fortoj kiuj, jam dek-du jarojn, certigas la totalan aŭtonomion de ilia regiono. Sed nek unu nek la alia komplete regas ĝin: ili devas alfronti la malamikecon de aliaj grupoj kaj de parto de la loĝantaro. Ĉar tiu ja ne estas homogena. En Mosulo kaj precipe en Kirkuko, turkmenoj, araboj kaj asirianoj formas grandan parton de la loĝantaro, verŝajne la plimulton, ne volas submetiĝi al kurda potenco kaj do formas la bazon de la iraka Rezistado. Sed ankaŭ kurdoj partoprenas en ĝi.
La ekstremisma kaj islamisma grupo al-Ansar al-Islam, kiu enradikiĝis en la lasta periodo de la antaŭa reĝimo kaj uzis precipe perfortaĵojn kontraŭ kristanaj komunumoj, estis akre frapita de la usonaj bombadoj kaj de la atakoj de la milicoj de la KDP kaj de la PUK. Krome, la iranaj aŭtoritatoj malpermesis al ĝi eniri iranan teritorion. De tiam ĝi havas nur ege malmultajn homojn. Sed, aliaj kurdaj grupoj formiĝis helpe de najbaraj ŝtatoj — Irano, Turkio, Sirio — kiuj sukcesis konservi surloke klientarojn kaj, pro diversaj kialoj, ne akceptas la aŭtoritaton de la du precipaj partioj. Tio sufiĉas por ke la iraka Rezistado povu kalkuli kun aliancoj kaj komplicecoj sufiĉe grandaj por entreteni kreskantan malsekurecon kaj por fari impresajn atakojn kiel tiu de la 1a de februaro 2004, kiu faris 105 mortojn en Erbil, konfesita en mesaĝo de la ekstremisma islamisma grupo Ansar al-Sunna, en vortigo kiu igas ĝian aŭtentecon dubinda.*
La ŝijaisma komunumo, tradicie, ne estas politike homogena. Ĝia malamikeco kontraŭ la reĝimo de la prezidinto Saddam Hussein estis preskaŭ unuanima post la subpremo de ĝia ribelo post la milito de 1991. Sed ĝi estis ankaŭ la lulilo de la iraka naciismo, la bazo de la precipaj naciismaj partioj, inkluzive de Baas, kaj eĉ de la komunista partio ĉe la pinto de ĝia influo, fine de la jaroj 1950.
Aktuale, ĝi estas denove dividita inter diversaj tendencoj, eĉ se, por la momento, la konservativaj politikaj kaj religiaj grupoj superregas en ĝi. Ilia inspiranto estas laŭdire la ajatolo Sistani, retiriĝinta en sia rezidenco de Nadjaf de kie li neniam eliras, sed kiu estas pli ĝuste la proparolanto de gvida grupo aganta en la luktado pri la potenco sine de sia komunumo kaj en la skalo de la tuta lando. Ilia taktiko estas serĉi rektan akordon kun la okupaciaj aŭtoritatoj. Ilia strategio estas invoki la demokratiajn principojn postulante tujan universalan voĉdonadon. Ilia celo estas okupi la pinton de la iraka ŝtato, danke al la numera supereco de ilia komunumo. Sed jen sidas por ili la plej granda risko fiaski. Ĉar la usona politiko daŭre ekskludas fortan centran potencon kaj uzas do la malamikecon de la aliaj komunumoj kontraŭ ĉia reĝimo kie la ŝijaisma komunumo havus preman superecon.
Krome, la konservativaj tendencoj kiujn simbolas la ajatolo Sistani ne havas tie liberan kampon. Ekde lastan someron, la juna ajatolo Mokhtada al Badr alvokis al rezistado al la okupacio kaj, se li ankoraŭ ne parolis pri armita luktado, almenaŭ ne eksplicite, la tono de liaj preĝoj similis tiun de la unuaj grupoj de la nacia Rezistado kiu engaĝis la irakanojn al tuja alfrontiĝo kontraŭ la okupaciantoj. Rilate la ŝijaismajn movadojn ligitajn al la irana reĝimo, la movado Asrii kaj la grupo Al Dawa, ilia strategio, en konkordo kun tiu difinita en Teherano kaj similante tiun de la tendencoj inspiritaj de la ajatolo Sistani, celis union inter la komunumoj kaj formadon de unueca nacia potenco, kun la fina celo forigi la usonajn fortojn. Sed tiu strategio estis reviziita kaj, laŭ multnombraj signoj, oni vidis ilin proksimiĝi de la nacia Rezistado kaj komenci kreskantan engaĝiĝon en la armita luktado.*
Samtempe reaperas post longa tempo de silentado kaj eksterleĝeco la naciismaj movadoj kiuj antaŭnelonge havis sian bazon en la ŝijaisma komunumo. Tri tendencoj aperis, renodante sin kun la historio de la iraka naciismo, sed konservante, ĝis nun, kiom eble plej la sekreton de siaj agadoj: la tendenco nomata “panaraba” aŭ “naserana”; komunista tendenco radikale kontraŭa al tiu reprezentata de unu siaj ĉefoj en la Provizora Konsilio de Registaro; kaj la frakcio de la iama baasisma partio kiu skismiĝis de la prezidinto Saddam Hussein, oponis al li por fine riproĉi al li esti perfidinta la idealojn de la Baas profite al diktaturo de klano kaj esti ruiniginta la landon per absurdaj militoj, forgesante la unuiĝon de la araba mondo, la socian revolucion kaj la laikecon. Oni estas nur ĉe la komenco de reveno de la iamaj naciismaj tendencoj, sed la logiko de ilia celaro devus konduki ilin al partopreno en la nacia Rezistado.
En tiu “postmilita milito”, kie oni nun troviĝas, kiu gajnos? Mezurante la renkontitajn obstaklojn, Usono ŝajnas esti elektinta strategion de eliro. Tiu difiniĝas en kvar punktoj: retiro de ĝiaj fortoj al certaj precipaj centroj kaj al la nafto-regionoj; kunveno de konstitua asembleo kies formadon ĝi kontrolas sen universala voĉdonado; starigo de loka polico; apogo de eksterlandaj kontingentoj kiuj anstataŭos la unuojn resendotajn al Usono.
Sed tiuj kvar celoj riskas esti maltrafitaj. La malokupo de parto de la lando de la usonaj fortoj lasus liberan kampon al la iraka Rezistado en pluraj regionoj kie ĝi povus fortiĝi. La nova potenco starigita de Usono havus des malpli da ŝancoj por trudi sian aŭtoritaton. La loka polico, kiel jam okazas, estus infiltrita de la Rezistado aŭ izolita de la loĝantaro. La eksterlandaj kontingentoj, sen ajna motiveco, konante nek la landon nek ĝiajn loĝantojn nek ilian lingvon, estos devigitaj, kiel oberveblas jam nun, enfermiĝi en sia kantonmento.
Tiam, ĉio trudus al la usonaj gvidantoj apogi sin sur la precipa forto kiu, krom Kurdio, ankoraŭ privilegias la interkonsenton kun la okupaciaj fortoj, tiu estas la tradiciisma kaj konservativa tendenco de la ŝijaisma komunumo. Lastatempa epizodo montris tion: la abolo, per tre eta plimulto voĉdonita de la Provizora Konsilio de Registaro, de la familia statuso de la jaro 1959, unu el la plej progresintaj de la araba mondo, profite al pli aŭ malpli strikta apikado de la ŝario. Ĉio dependas, pri tiu punkto kiel pri ĉiuj aliaj, de la fina konsento de la usona reprezentanto, s-ro Paul Bremer, sed ĉiuj irakaj gazetoj asertis, ne senprave, ke tiu decido neniam okazintus sen lia pli aŭ malpli diskreta konsento.
La sakstratoj de la usona okupacio tamen ne kaŝu la handikapojn de la iraka Rezistado. La elĉerpiĝo de ĝiaj armilaj kaj municiaj rezervoj, elvokita de pluraj fakuloj, estas sendube ne ĝia precipa malfacileco: kaŝitaj fontoj por ĝia proviziĝo ekzistas en la tuta regiono. Kio povas malcertigi ĝian estonton kaj ĝian kreskon, estas ĝiaj internaj dividoj, ŝajne malfacile supereblaj: inter islamismaj tendencoj kaj modernismaj laikaj tendencoj, inter fortoj rekrutitaj en la lando mem devenaj de ĉiuj kategorioj de la loĝantaro kaj la grupoj venintaj deekstere, rekrutitaj eksterlande kaj inspiritaj de politika kaj religia ideologio tute alia ol la iraka patriotismo; inter la kontraŭdiraj tendencoj kiuj disŝiras ĉiujn komunumojn sed precipe la ŝijaisman komunumon.
La plej batalemaj inter la respondeculoj de la iraka Rezistado kiuj havis la okazon esprimi sin, komprenigas ke la momento proksimiĝas kiam estos publike konstituita unueca fronto de la Rezistado: ĉu ili estas la plej bone informitaj aŭ nur la plej optimismaj?
Paul-Marie de LA GORCE