Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2002-2004

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Survoje al “EKSTERIGADO” de azilrajto

KIEL EŬROPO FORŜOVAS LA RIFUĜINTOJN

Ĉe la landlimoj, la rifuĝintoj estas ektraktotaj same kiel la aliaj ordinaraj migrantoj: en pli kaj pli nervoza klimato, azilrajto estas oferata nome de novproklamita neceso selektive mastri enmigradon. Principe kontestebla — ricevi azilon ja dependas de rajto (starigita de la Ĝeneva konvencio de 1951), dum migrado dependas de landa bonvolo-, tiu konfuzo venas de asertita volo de EU-membro-ŝtatoj rekonsideri la jur-procezon de azilo, por pli bone forigi la azilrajton.

La kreskantaj malegalecoj rilate bonstaton kaj civilan pacon inter regantaj kaj regataj landoj nutras timon pri neregebla fluego de fremduloj. Al tiu sento aldoniĝas la konsterniĝo kaŭzita de la konstatita malsukceso de integriĝo-politikoj por la migrantoj. Tiuj obsedoj* igas la landogvidantojn fermi ĉiujn aliajn eblecojn al tiuj, kiuj deziras eskapi netolereblajn situaciojn, kaj tiel rezultigas pli da azilpetoj. Multaj el la supozitaj azil-“profitemuloj” riskas sian vivon por atingi Eŭropon, kaj tiel malgraŭvole konfirmas la teruran bildon de neretenebla fluo (vd. mapon). Tiaj premisoj mobilizas la tutan energion de kzenofobia balotismo: ĉu rifuĝinto aŭ ne, eksterlandano estus danĝero, kaj frenezaĵo ties entrudiĝo*.

* Laŭ la etimologia senco de la vorto, kiu kromsignifas ke oni estas aŭ sentas sin sieĝata.
* Pri la signifo de tiu “retoriko de la endanĝeriĝo” vd Didier Bigo: “Sécurité et immigration” [Sekureco kaj enmigrado], Cultures & conflits, n°31-32 aŭtuno-vintro 1998

En 1997 la Amsterdama Traktato igis azilon prioritata problemo de la eŭropa migro-politiko. Nun pli kaj pli glatfunkcianta, la ideologia kaj jura mekaniko de EU funkcias laŭ tri ŝtupoj: unue aserti, ke fariĝis netolerebla la ĉelima premo; poste kontesti la pravecon de azil-petado; fine, ĉar tiaj eldiroj rapide atingas siajn funkciivajn limojn — kaj politike multkostas — forsendi la malfacilajn rifuĝ-dosierojn ekster la vidon de la civila socio. Nu, tiu “eksterigo” de azilo kondukas al neeviteblaj strategioj de enfermado en specialaj tendaroj: mekaniko, kiu minacas legitimecon mem de la konceptaĵo “rifuĝinto”.

Lukto kontraŭ neleĝa enmigrado havas koston tiom pezan kiom neefikan. Ĝi igas la ŝtatojn administri aŭ toleri diversspecajn “tiucelajn” zonojn, ekster komuna juro, kiuj prave maltrankviligas la defendantojn de homaj rajtoj.*. Pri Ceuta, hispana enklavo en Maroko, kie tricent registritaj azilpetantoj dormas surstrate, la prezidanto de la hispana komisiono por helpo al rifuĝintoj (CEAR) ne kaŝis sian konsternon: “Dolorigas diri, ke hodiaŭ Hispanio estas malamika tero al rifuĝintoj pro la registara politiko. (...) La demokrata Hispanio de 2003 forgesis la sangan Hispanion de 1939, kiam centmiloj da ĝiaj gefiloj fuĝis la teroran reĝimon de Franco, kaj disŝutiĝis ĉien sur la planedo.”*

* Vd la mapon “Les Camps d’Etrangers en Europe” [La fremdultendaroj en Eŭropo], Plein Droit n°58, decembro 2003 kaj la retejon de la reto Migreurop.
* El País, Madrido, 2a de januaro 2004.

Por malvalidigi la legitimecon de kreskanta parto de la azilpetoj, iuj landoj kiel ekz. Aŭstrio citas la kriterio-malnovecon de la 1951-Konvencio, kaj proponas “novan aliron baziĝantan ne plu sur individua kaj subjektiva rajto, sed sur la politika oferto de la akcepto-ŝtatoj”*. Ĝis 2003 Francio daŭre defendis limigan doktrinon. Laŭ la franca Ofico por Protekto (tiel!) de Rifuĝintoj kaj Senpatriuloj (OPRS) nur personoj persekutataj de ŝtatoj povis ricevi rifuĝinto-statuson. Ĉiu alia motivo, virin-subpremado, persekuto de etnaj minoritatoj, havaĵo-forpreno aŭ eĉ interetnaj masakroj povis motivi rifuzon de la azilpeto, tial ke la persekutanto ne estas ŝtato. Francio poste inventis la “teritorian azilon” (leĝo de 11a de majo 1998), nun establitan en EU “subsidiara protekto”, rabata kaj precipe nuligebla azilo, konsiderata kiel “escepta restadpermeso”, kaj “distingenda de la rifuĝinteco-agnosko” laŭ la senco de la Ĝeneva Konvencio.

* Inaŭgura dokumento de la aŭstra EU-prezidanteco, 1998. Alia dokumento, kiu lastjare povis supozigi, ke Britio prikonsideras forlasi la Konvencion, devigis la registaron de s-ro Anthony Blair fari oficialan malkonfirmon. (The Guardian, Londono, 6an de februaro 2003)

Dum la 1980aj jaroj disvastiĝis konceptoj kiaj “falsa rifuĝinto” aŭ “ekonomia rifuĝinto” celantaj stigmatizi la rifuĝpetantojn taksitajn nelegitimaj. “La multaj azilpetoj prezentitaj de ekonomiaj enmigrintoj (... ) devas esti senhezite rifuzitaj”, skribis en 1984 la prezidanto de la apelacia komisiono por rifuĝintoj (AKR) s-ro André Jacomet.* Aŭdinte unue admonojn kontraŭ “tiuj neleĝaj enmigrintoj, kiuj malhelpas integriĝon de la jam surlokaj fremduloj”, oni baldaŭ aŭdis tiun alian rekantaĵon:“tro da azilo mortigas azilon”, kiu en la EU-lingvaĵo hodiaŭ fariĝas: “la ampleksiĝo de migrofluoj, konsistantaj samtempe el personoj kiuj prave bezonas protekton (...) kaj el migrantoj, kiuj uzas la azilproceduron nur por eniri la teritorion de la membroŝtatoj (...) vere minacas la azilo-institucion.”*

* En antaŭparolo de: Frédéric Tiberghien: “La protection des réfugiés en France [La protektado de rifuĝintoj en Francio]”, Economica, Parizo, 1999.
* Komuniko de la Eŭropa Komisiono, 26a de marto 2003, citita de Patrick Delouvain: “Europe: vers une externalisation des procédures d’asile? [Eŭropo: al eksterigo de azilaj proceduroj?]”, Hommes & Migrations n°1243, majo-junio 2003.

Apriore suspektita pri trompo, la azilpetanto estas finfine (kaj klimakse) akuzita obstrukci la servojn dediĉitajn al ekzameno de lia peto aŭ organizado de lia forpelado. Por orienti al atendo-zonoj sen plua ekzameno de iliaj motivoj la “senrajtajn” migrantojn (cele al organizado de ilia forvojaĝo), eŭropa rezolucio de 1992 kreis la konceptojn “evidente senbaza peto” (reuzitan la postan jaron en franca leĝo) kaj “intenca trompo”.* Sed tiu decido, male al dezirata efiko, nur pliigis la nombron de tiuj, kiuj sen kontraŭdira proceduro, estas “nedezirataj”, kvankam malfacile elpeleblaj: tiaj estas la kurdoj el Irako, lando al kiu ne ekzistas flugoj depost la golfomilito en 1991.

* Rezolucio de la eŭropaj ministroj pri enmigrado, Londono, 30a de novembro — 1a de decembro 1992.

Estas ja kelkaj misakordoj inter la membroŝtatoj pri la neleĝaj rifuĝintoj, aparte kiam temas pri la enspeziga merkato de la neleĝa laboro: ni tion konstatis en Italio kun la albanaj retoj por transpaso de neleĝaj laboristoj. Ĝis sia fermo en decembro 2002, la Sangatte-tendaro, kies respondecon oficiale donis la franca registaro al la Ruĝa Kruco, dum tri jaroj ebligis la transpason de almenaŭ 80.000 rifuĝintoj al Britio. Tio povas interpretiĝi kiel grava kontribuo al nedeklarita laboro en Britio. Pli ĝenerale ĉiu scias, ke la senstatusaj rifuĝintoj grave kontribuas al iuj ekonomiaj sektoroj. Sed milito al azilo estas deklarita, kaj ĝi apogas sin sur maltrankviligaj argumentaj kaj metodologiaj rimedoj, laŭ tiuj du direktoj: distancigi kaj izoli.

Distancigi la rifuĝinton: se la persono prave timas por sia sekureco, oni argumentos pri avantaĝoj de ekstereŭropa azilo, proksima de la fuĝita loko, sed supozita protekta. NIMBY Not in my backyard (Ne en mia korto): ĉi principo estigis subtilajn kaj tre inventemajn rezonadojn. Konforme al la ŝengena Konvencio de 1990*, pezaj sankcioj estis iom post iom starigitaj kontraŭ la transportkompanioj, kiuj transportas suspektindajn enmigrintojn. La privatigo de la unuaj kontroloj fare de civilaj dungitoj, kaj la “policigo” de la flugkontoroj pere de policanoj kiuj instruas kiel elrimarki eblajn trompantojn, fariĝis institucio.

* Nomata laŭ la urbo Ŝengeno (nacilingve Schengen), en kiu subskribiĝis la konvencio kiu reguligas la vizo- kaj ĝenerale la enir-procedojn en la koncernaj eŭropaj landoj, kiujn oni nomas ankaŭ ŝengenaj landoj. -jmc

Poste, la rifuĝinto-statuso mem ja fariĝis kontestata. En 1999 dum la jugoslavia interna milito Francio retrovis malnovan argumenton (jam uzitan dum la naziaj intermilitaj persekutoj): la tiama registaro decidis, diskrete aplaŭdata de la parlamenta opozicio, ke doni rifuĝinto-statuson al la Kosovo-minoritatoj signifus akcepti la “jamfaritaĵon” de la serbaj ekscesoj.* Tiam aperis stranga rezonado, patronisma kaj kulturisma, laŭ kiu homoj sentas sin pli komforte kaj pli ema al iama rekonstruo de sia lando, se ili restas proksime de ĝi.* Sekve kaj kontraste, tio signifas, ke la eŭropaj landoj — ne ĉiam tiom malproksimaj — sentas sin pli komforte se ili ne devas akcepti rifuĝintojn.

* Vd “Quel asile pour les Kosovars [Kia azilo por Kosovo-anoj]”, Plein Droit n°44; decembro 1999. La 12an de aprilo 1999 la franciaj reprezentantaroj estis telegrame petitaj zorge selekti la rifuĝintojn, laŭ tio, ĉu ili havas aŭ ne jam establitan parencon en Francio.
* Estas tute malvere; estas ja kosovanoj, kiuj necesigis la Sangatte-tendaron, establitan en septembro 1999 por ĉesigi la surstratan vagadon de tiuj “provizoraj” rifuĝintoj en urbo Kalezo.

Cetere Eŭropo uzas de 1992 la konceptaĵon “sekura lando”, kiu permesas retropeladon de rifuĝintoj en la origin- aŭ transit-landojn, se tiuj estas konsiderataj sekuraj. Se ekzistas reallaso-interkonsento, tiuj landoj devas reallasi la retropelitojn. Tiuj “sekurgarantioj” cetere dubindaj en iuj landoj t.n. “sekuraj” kies nestabila situacio povas rapide inversiĝi (kiel ekz. en Eburbordo, kie pro la milito Francio ĉesis resendi nedeziratajn elmigrintojn), estas eĉ malpli valoraj en kazoj, kiam tiuj landoj resendas la rifuĝintojn al aliaj lokoj. Krome ĉi listo estas malofte publikigita. La Unio-ŝtatoj malfacile sukcesas akordiĝi, ne tiom pri la principo mem de sekurlandoj, kiom pri komuna listo de tiaj landoj, pro evidentaj diplomatiaj kialoj.

Propono de eŭropa leĝo en junio 2002* paralele malfermis vojon al koncepto “interna azilo”: antaŭ ol doni sian protekton, alpetita lando povos kontroli, ĉu ne troviĝas, en la propra lando de la azilpetanto, loko kie li estus sekura. Tiaj lokoj estus, laŭ tiu leĝprojekto, administrataj de “internaciaj organizaĵoj kaj ŝtato-similaj konstantaj aŭtoritatoj”. Kiuj garantioj por la persono resendita al nestabilaj aŭ malbone regataj zonoj? Srebrenica ŝajnas forgesita* Sed Francio, sen eĉ atendi interkonsenton de siaj partneroj, enmetis la “internan azilon” en la novan priazilan leĝon de la 10a de decembro 2003.

* Du jarojn poste, ĉi leĝo ankoraŭ ne estas akceptita — certa signo de malakordo inter la membroŝtatoj.
* Vd Daphné Bouteillet-Paquet: “Un droit d’asile qui s’effrite [Dispeciĝanta azilrajto]”, Plein Droit n°57, junio 2003

Iuj el la novaj membroj de EU, kiel ekz. Pollando kaj Ĉeĥio, aparte zorgigas, ĉar multaj rifuĝintoj tra iliaj landlimoj eniras EU-teritorion. Laŭ la eŭropa regularo “Dublin II” aplikita de 2003, la unua enirita lando devas ja okupiĝi pri la rifuĝpeto.

La 22an de januaro 2004, esprimante antaŭ la eŭropaj ministroj pri internaj aferoj sian timon pri ebla “obstrukco de la azil-sistemoj”, la UN-altkomisaro pri rifuĝintoj (AKR) Ruud Lubbers, diris “En iuj el la novaj EU-landoj (...) estas nur 15 aŭ 20 azilfunkciuloj. (...) Kio okazos se miloj da kromaj azilpetantoj estas resendataj de la aliaj “eŭropinternaj” landoj al la periferiaj? Ekzistas danĝero de rompiĝo ĉe la harmoniigitaj proceduroj en tiuj novaj landoj.”* Kaj li sekve rekomendas i.a. kreadon de “eŭropaj akceptocentroj” kunlaborigantaj funkciularojn kaj interpretisto-skipojn “el tuta Eŭropo”. Kio antaŭvidigas imiton al la landoj, kiuj jam antaŭ la aliaj senvalidigis la ĝenevan Konvencion de 1951. Ankaŭ tiu orientiĝo kondukas rekte al enferma aparta aranĝo por eksterlandanoj, en specialaj tendaroj.*

* Gazetarkomuniko de Altkomisaro pri Rifuĝintoj, 22a de januaro 2004
* Vd noton 3

En februaro 2003 la brita registaro proponis studi la dosierojn de azilpetantoj en “transit-centroj (transit processing centers), kiuj for de la rigardoj, selektos inter bonaj kaj malbonaj rifuĝintoj, almenaŭ inter tiuj, kiuj postvivis la vojaĝon, ĉar klaras nun, ke la mortado de kandidatoj al azilo fariĝis unu el ĝiaj reguladaj manieroj. Por “eksporti” tiujn centrojn estis sugesto malfermi “eksterbordajn platformojn” en limolandoj kiaj Maroko, Turkio, Kroatio, Somalio aŭ Irano — implice asertitaj “sekuraj” landoj!* Siaflanke AKR klarige citis la necesan ŝarĝdividon lanĉante fine de 2002 operacion “Konvencio-pluso”, celitan por akceptigi la neceson , ke rifuĝintoj restu laŭeble en lokoj proksimaj de ties devenlandoj. Interesita de la brita propono, la AKR proponis alian aranĝadon: la “ekonomiajn rifuĝintojn” aŭ “nerajtajn azilpetantojn” oni enfermus en specialajn tendarojn, komunajn al ĉiuj membroŝtatoj, sed tiuj tendaroj situus interne de Eŭropunio, plej verŝajne ĉe la novaliĝintaj landoj.*

* Vd Claire Rodier: “Les camps d’étrangers, nouvel outil de la politique migratoire de l’Europe [Fremdultendaroj, nova ilo de Eŭropa migro-politiko]”, Mouvements n°30, nov-dec. 2003, Parizo. Vd ankaŭ la retejojn: pajol.eu.org kaj statewatch.org.
* Komuniko de Ruud Lubbers ĉe la neformala renkontiĝo de la ministroj pri internaj aferoj, Veria, 28an de marto 2003.

La brita propono estis rifuzita ĉe la pintkunveno de Tesaloniko en junio 2003, kaj la ŝtatoj decidis prefere privilegii la reallaso-interkonsentojn kun la elmigro-landoj (deven-landoj). Mastrante la arton alterni varmon kaj malvarmon al rifuĝintoj, la UN-altkomisaro por rifuĝintoj s-ro Ruud Lubbers sendis en novembro 2003 severan averton al EU-ŝtatoj pri ilia prilaboro de komuna azilpolitiko, kie la homrajtoj ne estus garantiitaj (aparte rilate al la t.n. “sekuraj landoj”). Tamen, malgraŭ tiuj deklaroj, AKR ŝajnas deflankiĝi de sia protekto-misio al endanĝerigitaj personoj kaj helpo-devo al ties reinstaliĝo, kaj iom post iom ekservi la eŭropajn politikojn por azil-translokigo.*

* Tiu ĉi orientiĝo rezultigis koleron kontraŭ Britio kaj AKR, fare de Amnestio Internacia, kiu taksas ĝin “nelegitima kaj nerealigebla”.

Izolado de rifuĝintoj aŭtomate rezultigas kreadon de specialaj tendaroj. La konceptaĵoj “sekura lando”, “reallaso-interkonsento” aŭ “transit-centro” implicas gruptraktadon de la demando, kio rezultigas escepto-traktadon bazitan sur kolektiva enfermado daŭre reigita, de elektitaj homkategorioj. La 1951-Konvencio plivastigis la azil-elekteblecon por “ĉiu persono prave timante persekutadon” pro iu ajn aparteno.* La nova eŭropa politiko, apogita de AKR, male diras, ke pro sia aparteno iuj ne rajtos azilpeti ĉe ni. Temas pri timinda ideologia operacio ĉar ĝi estas efikokapabla: ĝi montras kaj fiksas grupojn laŭ ilia deveno, kaj tiel konfirmas ties pravon. Post iom da tempo, kontraŭ-rifuĝinta rasismo celanta iujn naciajn aŭ etnajn apartenojn — tia kia jam ekzistas en Italio kontraŭ Albanoj kaj en Francio kontraŭ rumanaj ciganoj — estas neevitebla rezulto de tia politiko.

* Raso, religio, nacieco, socia grupo kaj politikaj opinioj konsistigas la kriteriojn de la konvencio de la 28a de julio 1951.

Alia danĝero kuŝas en la tipo de internaciaj rilatoj, kiujn fortikigos la politikoj de eksterigo kaj de tendaroj. Tio tute ne malproksimigas nin de imperiismo, sed male rekondukas nin al ĝi. La allaso de la novaj membroj jam igis malmoralajn traktadojn, kie la “enirbileton” oni pagis per sia bonvolo helpi la haltigon de migrado: tio okazis unue kun Pollando, unua lando kun kiu la “ŝengen-grupo” subskribis reallaso-interkonsenton en la 1990aj jaroj. Sed nun, ĉu temas pri tiaj interkonsentoj, ĉu pri starigo de porazilpetantaj izolujoj, aperas maltrankviliga aranĝo de marĉandado kaj tutmonda labordivido.

Marĉandado: malantaŭ la vualo de disvolvadhelpo (kiu estas intertraktita kun la ŝuldantaj landoj interŝanĝe kun ilia kunlaboro “ĉe la fonto” en kontraŭmigra lukto), ekaperas pli grava korupto de regantoj, ofte ekskluzivaj profitantoj de tiuj helpoj, la plifortigo de klientaro-sistemoj hereditaj de la koloniado, kaj ĉe la fino pli akrigitaj tensioj inter landoj, kiuj pretendis unuiĝi kontraŭ la rifuĝinto, tiu virtuala malamiko. Maltrankviliga simptomo estas la apero de konceptaĵo “lando de neleĝa elmigro”, kio estas atenco kontraŭ la Universala Deklaro pri Homaj Rajtoj, laŭ kiu ja “ĉiu rajtas forlasi sian landon”.*

* “la dekkvin-landa Eŭropo ne sankciigos la landojn de neleĝa elmigrado” tekstis titolo en Le Monde 23-24an de januaro 2003.

Labordivido: apud intensiva agrikulturo, la minejoj, infanekspluatado kaj turismo, kial ne imagi novajn naciajn fakiĝojn, lukrajn hodiaŭ, sed ruinigajn poste, tiajn, kiaj administro de translokigitaj fermitaj centroj kun okcidentaj “teknikaj konsilantoj” kaj loĝistika apogo?

Ĉu estas antaŭsignoj de tiaj scenaroj? En septembro 2003, konstatante la stagnadon de la intertraktado por reallaso-interkonsentoj, la eŭropa komisaro Antonio Vitorino esprimis deziron, ke oni interŝanĝu la bonvolemon de ŝtatoj repreni la kontraŭleĝajn enmigrintojn venintajn el ilia teritorio (ĉu naciano, ĉu transituloj) kontraŭ atribuo de migro-kontingento al tiuj landoj. Ĉefe por la senkvalifikitaj laboroj, kiujn Eŭropo bezonas. Li precizigis, ke la ideo venis de Italio, kie oni ĝin jam aplikas.* Kaj la 8an de januaro 2003, la svisa federacia konsilantaro kaj la senegala registaro subskribis “transito-interkonsenton” laŭ kiu Senegalio engaĝiĝas akcepti kaj revojigi ĉiujn afrik-devenajn migrulojn, kiujn Svisio decidus rifuzi kaj forigi, kaj devos sola elturniĝi por identigi la devenlandojn. Tre konciza, la art. 15a de la protokolo pritraktas la “specialajn servojn” kies elspezon oni kovrus “interkonsente”. Oni komprenas kiujn maljustaĵojn tiu ĉi nova interkonsento rezultigus, se ĝi ne estus malsukcesinta, pro la kuna efiko de la protestoj , kiujn ĝi levis samtempe sed diverskiale en Dakaro kaj ĉe la svisaj homrajto-defendantoj. Sed por kiom da tempo?

* Le Monde, 3an de oktobro 2003.

Alain MORICE