Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
KIEL KONSEKVENCOJ DE LA IRAK-MILITO kaj de la alfrontiĝo de Al-Kajdo kontraŭ Usono kaj ties aliancanoj, la atencoj de la 11a de marto en Hispanio dolore memorigis ke, jaron post la ofensivo kontraŭ Bagdado, la mondo ŝajnas pli malstabila, pli perforta kaj pli danĝera.
Kontraŭe al la promeso de la prezidanto George W. Bush, la “preventa” konflikto en Mezopotamio ne reduktis la intensecon de la islamisma terorismo. Tute male. Ĝiaj ekspansiaj ondoj, krome instigataj de la katastrofa maniero okupacii Irakon, ne ĉesas atingi ĝis nun ŝajne sekurajn teritoriojn: Balion, Saŭd-Arabion, Marokon, Turkion, kaj nun la Eŭropan Union. Ĉi-foje ĝi fiege frapis studentojn kaj laboristojn, inter ili multajn enmigrintojn, en trajnoj de madridaj antaŭurboj.
Transe de la signifo kiun tiel abomenindaj agoj povas havi sur la internacia ŝaktabulo, eble ne senutilas, vide al la konsiderindaj ŝanĝoj provokitaj sur la hispana scenejo, tiri el tio kelkajn instruojn, kaj ne nur politikajn.
Por la unua fojo, la ago de terorista taĉmento provokis senpredencan karambolon inter tragika evento (la atenco mem), amaskomunikila ekscitiĝo spicita de ŝtatmensogoj kaj grava elektoevento (la leĝdonaj elektoj). Malofte vedeblis, en la vivo de demokratia ŝtato, supermetiĝi kaj kunpuŝiĝi kun tia intenseco tri cirkonstancoj: la eventa, la komunikila kaj la politika.
Tia kolizio povis nur sekvigi grandegajn skuojn. Oni konis la efikojn de la amaskomunikiloj en niaj “opini-demokratioj”. Ĉu post la madridaj atencoj kaj iliaj elektaj sekvoj necesas de nun paroli pri “emoci-demokratioj”*? Ĉar ŝajnas nediskuteble ke la emocio kaŭzita de la tragedio de Atocha tre grave influis la decidon de la elektantoj tri tagojn poste, en la momento por meti la voĉdonilon en la urnon. Des pli ke nun pruviĝis ke la Popola Partio de s-ro José Maria Aznar, taksita gajnonto de ĉiuj opinienketoj ĵus antaŭ la 11a de marto, provis utiligi siaprofite tiun emocion manipulante la informadon, kaŝante la indikojn kondukantajn al la islamisma spuro kaj ĝisfine akuzante sian “preferatan malamikon”, la ETA*.
Dum la lando restis sub la ŝoko de la atencoj, la elektokampanjo estis suspendita. Sed fakte anstataŭigita de vera informmilito. Cele al trompo de la opinio, la Popola Partio uzis la armilegon de la registaraj rimedoj (aparte la publikajn televidkanalojn) kiel ankaŭ la influhavan reton de komplicaj komunikiloj (la ĵurnalojn El Mundo kaj La Razón, la radistacion Cope, ktp.).
Fronte al la oficiala informado, la skeptiko de multaj civitanoj reeĥis en ĵurnaloj kiel El País aŭ El Periódico kaj radistacioj kiel la SER. Krome, la homoj transdonis al si reciproke siajn dubojn per retpoŝto, en interretaj “babilejoj” kaj per siaj poŝtelefonoj en la formo de milionoj da SMS. Tiel konstituiĝis, en kelkaj horoj (la decida komunikbatalo okazis sabaton la 13an posttagmeze), tre efika reto de kontraŭmensoga kaj kontraŭinforma rezistado kiu sukcesis mobilizi centmilojn da elektontoj. Ilia voĉo certigis la venkon de la Hispana Laborista Socialista Partio kaj de ties kandidato, s-ro José Luís Rodríguez Zapatero.
UNU EL LA MORALAJ INSTRUOJ de tio estas la eksterordinara sentemo de la civitanoj rilate komunikilaj manipuladoj. La homoj, en Hispanio aŭ aliloke, ne eltenas plu esti trompataj. Kaj ili denuncas la trompan devojiĝon de la komunikiloj kiel gravegan problemon de la nuntempa demokratio.
La Popola Partio ege misuzis sian regadon de la informado. Same por disvastigi mensogojn por pravigi sian engaĝiĝon favore al la Irak-milito, kiun kontraŭis la plimulto de la loĝantaro, kiel por kaŝi sian respondecon en la medi-katastrofo de la Prestige. Ĝi certe pensis ke, danke al la komunikila hipnozo kreita de tiel kruela atenco, unu mensogo plia pasos senprobleme. Sed la komunika ribelo de la civitanoj fiaskigis ĝin.
Koncerne la elrevigon de s-ro Aznar — kiun certaj en Francio, antaŭ la 11a de marto, ne hezitis prezenti, okulumante al “Sarkozy la nova”, kiel “modelo por la dekstrularo”-, lia malbona sorto devus memorigi la saĝan konsilon kiun la antikvuloj kutime donis al politikaj gvidantoj, precipe al arogantaj: “La Tarpeja roko proksimas de la Kapitolo*.”
Ignacio RAMONET.