Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Ejad Serraĝ estas unu el la plej respektataj personoj en Gazao. Psikiatro, li helpas perforte traŭmatizitajn infanojn, fitraktitajn virinojn, kaj homojn frenezigitajn de la milito. Li ĉiam defendis individuajn rajtojn, kelkfoje pasigante tempon en la prizonoj de la Palestina Aŭtonomio. Je la 22-a de marto, post la bato de la mortigo de Ŝejko Ahmad Jassin — la spirita gvidanto de la islamista organizaĵo Hamaso, kiun li bone konis-, li sendis ĉi tiun mesaĝon: “Li konsentis ĉesigi la konflikton, per la establo de palestina ŝtato flanke de Israelo, rezigninte la revon de islama ŝtato tra la tuta Palestino. Lia ĉefa celo estis la fino de la okupado. Lastasomere, li ludis kernan rolon pri la subskribo de unupartia militpaŭzo, kiu estus devinta daŭri du monatojn.” Kaj konklude li diris: “La mortigo de Jassin estas unu el la finaj najloj en la ĉerkon de la Palestina Aŭtonomio, kiun Sharon estas eldetruinta. (...) Triumfas sole la tendaro de morto.” Malsupreniro en la inferon, kunprenante Palestinon, Israelon kaj eble la tutan regionon.
Antaŭ tri jaroj, promesinte al sia popolo sekurecon kaj pacon, Ariel Sharon gajnis grandskalan venkon en la nacia balotado kaj nuligis la politikan karieron de Ehud Barak. Traŭmatizite de la lanĉo de la dua Intifado fine de septembro, 2000 — kiun Sharon provokis per sia vizito al la promenejo de la moskeo al-Aqsa — , la israelanoj voĉdonis favore al la malnova gvidanto de la dekstro. Ili volis kredi liajn promesojn kaj preferis forgesi la longan historion de viro kiu implikiĝis en iuj militaj krimoj, simboligataj de la invado de Libano en 1982 kaj la masakroj de Sabra kaj Ŝatila. Tiutempe, ankoraŭ ne okazis memmortigaj atencoj ligitaj kun la Intifado.
Sed la Likudestro havas aliajn prioritatojn ol tiuj de la sekureco de israelanoj. Li kredas, ke la akordoj de Oslo estas “la plej granda katastrofo kiu iam ajn trafis Israelon” kaj ke estas necese tute likvidi, unu post unu, iliajn atingojn. La gvidanto de 2000 jam ne estas la flamiĝema generalo kiu lanĉis siajn tankojn kontraŭ Bejruto. Li lernis el siaj eraroj de 1982. Li faros ĉion fareblan por konservi la unuecon de la israela popolo kaj protekti la strategiajn ligojn kun Usono. Ne rezignante, tamen, siajn celojn.
Sur la diplomatia fronto, S-ro Sharon montras sin iom fleksiĝema, asertas ke li estas preta por “doloraj koncedoj” kaj ofte konsultas la usonan registaron. La 30-an de aprilo 2003, tuj post sia milito kontraŭ Irako, Usono publikigis la “vojmapon” ellaboritan en konsiliĝo kun la Kvaropo (Usono, Rusio, Eŭropa Unio, Unuiĝintaj Nacioj). Sharon senentuziasme ĝin aprobis.
La vojmapo antaŭvidas la kreon de palestina ŝtato en tri fazoj ĝis 2005. En la unua etapo, ĝi petas:
‣ al la palestinanoj, ke ili denove agnosku la rajton de la Ŝtato Israelo je ekzisto kaj sekureco, forrifuzu ĉian perforton, kaj ĝisfunde reformu la Palestinan Aŭtonomion, nomumante ĉefministron kun pli vastaj potencoj;
‣ al la israelanoj, ke ili devontigu sin subteni la kreon de la palestina ŝtato, nuligu la elirmalpermeson kaj relasi liberan cirkuladon, ĉesigu atakojn kontraŭ la palestina loĝantaro kaj la konfiskon/detruon de domoj, iom post iom retiru siajn fortojn el la teritorioj reokupataj ekde la 28-a de septembro 2000 kaj, fine, haltigu la kreskon — ĉu “naturan” ĉu alian — de judaj kolonioj kaj malmunti tiujn, kiuj estas kontraŭleĝaj (nome, kolonioj konstruitaj sen la eksplicita permeso de la registaro; ni memoru, ke ĉiuj kolonioj estas kontraŭleĝaj laŭ la internacia juro).
Se la Palestina Aŭtonomio promesos reformi — kun la nomumo de ĉefministro kaj kun treege strikta financa kontrolado — neniu reciprokaĵo venos de S-ro Sharon. Lia rifuzo retiri israelajn trupojn al la linioj de antaŭ la Intifado kaj malmunti la plimulton de la “kontraŭleĝaj” kolonioj — kiel ankaŭ lia daŭrigo de la blokado kontraŭ la palestina loĝantaro-, lasis neniom da spaco por manovri al Ĉefministro Mahmoud Abas (Abu Mazen), unu el la plej moderaj palestinaj gvidantoj, kiu estis devigita eksiĝi (lin anstataŭis Ahmad Qorai (Abu Ala) je la 10-a de septembro 2003). La 29-an de junio 2003, militpaŭzon deklaris ĉiuj palestinaj grupoj, inkluzive de Hamaso kaj Islama Ĵihado, sed ĝi ne supervivis la celatajn mortigojn. Resume, la israela ĉefministro intence nutras la spiralon de perforto, dum la ŝtata terorismo ricevas kiel respondon la terorismon de memmortigaj atencoj.
Sed nenio devojigas Ariel Sharon. Li decideme klopodas atingi solan celon: efektivigi la kapitulacon de la palestina loĝantaro kaj ĝian rezignon de ĉia rezisto. Tiucele, oni devas frapi — kaj frapi severe. Ĝuste tion faras la israela armeo sur la tereno: sistemaj detruoj de publikaj servoj, sendistingaj bombardoj de rifuĝintejoj, disfaligoj de domoj, atakoj kontraŭ hospitaloj, ruinigado de ĉiuj strukturoj de la materiala kaj socia vivo de la palestinanoj. La prioritata celobjekto estas la Palestina Aŭtonomio kaj ĝia prezidanto Yasser Arafat. Ĉiu memmortiga atenco fare de Hamaso provokas eskaladon kontraŭ la Aŭtonomio, eĉ kiam tiuj, kiuj pretendas respondecon restas liberaj en Gazao.
En la somero de 2003, malpleniginte al la Palestina Aŭtonomio ĝian tutan substancon, la israela registaro decidis ataki Hamason. La palestinaj frakcioj ĵus interkonsentis pri militpaŭzo, esperante relanĉi la pacdiskutojn; tuj poste, Ismail Abu Shanab, unu el la ĉefgvidantoj de la islamista movado, estis viktimo de celata mortigo — kiun la kvara Ĝeneva Konvencio konsideras “grava malobservo” kaj persekutebla laŭ la kriminala leĝaro. La perforto rekomenciĝis ...
Ĉefministro Sharon ankoraŭ esperas akceptigi al la palestinanoj la “longatempan solvon” kiun li rekomendas ekde 1998: kelkaj bantustanoj, ĉirkaŭataj de ĉeno da judaj kolonioj; tie la palestinanoj mem administros siajn aferojn, sen ia ajn suvereneco, kaj sub la direkto de lokaj gvidantoj — alivorte, la israela registaro revivigos la malnovajn koloniajn praktikojn por administri “indiĝenojn”. En grandega “koncedo”, S-ro Sharon konsentus nomi “Ŝtato” ĉi tiun enton sen ia ajn sendependeco.
Por realigi lian programon, la registaro de Sharon procedis konstrui “sekurecan muron” kies celo ne estas apartigi la palestinanojn kaj la israelanojn, sed enŝlosi en gettojn la plimulton de la cisjordaniajn palestinanojn. Ĉi tiu muro jam formordegis la palestinajn teritoriojn, neripareble detruas la ekologian sistemon, alproprigas la akvon kaj izolas Jerusalemon kaj la Jordanan Valon. Ĝis 2005 ĝi ankaŭ distranĉos Cisjordanion en tri zonojn nealireblajn unu de la alia.
Malgraŭ ĉi tiu strategio, Usono emfazas sian subtenon por S-ro Sharon, dum la Eŭropa Unio kontentigas sin per malsinceraj kondamnoj, nutrante la malesperon de la palestinanoj kiuj estas forlasitaj sen ia ajn protekto antaŭ multfojaj malobservoj de la internacia juro kiuj pasas senpune.
Ĉi tiu plano provokis lukton en la registara koalicio kaj koliziis kun kontraŭado fare de iuj en la armitaj fortoj kiuj timas ripeti la sperton de la hasta retreto el suda Libano en majo 2000: Hamaso minacis montriĝi la ĉefa gajninto el ĉi tiu evakuo. La maltrankvilon des pli fortigis tio, ke ĉiuj palestinaj frakcioj estis intertraktantaj pri la paso de regado en Gaza, kaj ĉar Ŝejko Ahmed Jassin deklaris sin preta ĉesigi operacojn de la teritorio se la israela retiriĝo estos tuta. La lukto, tial, estas komplika kaj Ariel Sharon ĵus faris ĝin eĉ pli malhela per la mortigo de la fondinto de Hamaso. Ĉi tio apenaŭ ĝenas lin ĉar li scias, ke estas per eskalado ke li realigos sian volon. Israelanoj kaj palestinanoj daŭre pagos la prezon de ĉi tiu frenezaĵo, kiu povus etendiĝi preter la limoj de la Proksima Oriento. Kiel Ejad Serraĝ avertis nin: “Triumfos sole la tendaro de morto.”