Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2002-2004

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

EN MAROKO KAJ EN IRANO

INTERVIRINA DEBATO EN ISLAMIO

Aliro al edukado, precipe al supera, ĉeesto en la labormerkato, naskoregulado: en kelkaj jardekoj, la kondiĉo de la virino en islamio profunde ŝanĝiĝis. Tamen, ĉiu atingo trafas sur rezisto, kaj la pensmanieroj ŝanĝeblas pli malfacile ol la leĝoj. Dividitaj en multaj tendencoj, laikaj, liberalaj, islamismaj, la virinaj movadoj, de Maroko ĝis Irano, agas kontraŭ praaj tradicioj, postulas pli da rajtoj, relegas la Koranon kaj la islaman historion, foje en kompleta diverseco, foje en miriga unueco.

LA PAC-NOBELPREMIO aljuĝita al s-ino Shirin Ebadi — unuafoje al islama virino — atentigis la mondon pri la batalo de irananinoj por egalrajteco, kiu eĉ povas aperi kiel signo de videbla progreso en Irano. Sed prezidanto Mohamed Khatami facilanime forviŝis tiun premioricevon taksante ĝin “tute ne grava”. Li nur pligrandigis la seniluziiĝon de irananoj. Cetere la parlamenta elektado de la 20a de februaro 2004 konfirmis la malsukceson de la sepjara provado reformi la islama-teokratian revolucion.*

* La konsilio de la Gardistoj de la revolucio senvalidigis 2.500 reformistajn kandidatojn. Tamen la reformistoj, kiuj ricevis 70% de la sidlokoj en 2000, sumigis nur 43 sidlokojn el 289. La balotpartopreno estis nur 28% en Tehrano kaj 50.6% en la tuta lando. Vd Bernard Hourcade: “Le réveil de l’Iran” [La irana vekiĝo] Le Monde Diplomatique, februaro 2004

Siaflanke Maroko komence de la jaro akceptis novan familileĝon (moudawana). Mejloŝtona reformo, ĉar ĝi jure bazigas egalecon inter viroj kaj virinoj. Maroko estas la dua arab-islama lando, kiu faras tiun paŝon, post Tunizio. Tamen malantaŭ malfermo-fasado, reĝo Mohamed la VI-a, kiu surtroniĝis en 1999, regas laŭ absoluta povo, kaj, escepte de tiu familileĝo, demokratiigo restas tre limigita.La sinteno de la maroka popolo similas tiun de la irana socio, nepolitikema, elrevigita de la politika povo. Tio cetere ne estas la sola komunaĵo: same kiel Irano, Maroko estas islamisma ŝtato. La reĝo estas samtempe ŝtatestro kaj religiestro, “komandanto de la kredantoj” (Amir al-Mouminin). Obei la islamajn ritojn estas deviga por islamaninoj, kvankam lastjare la Ramadan-rifuzantoj ne ricevis monpunojn sed nur averton. La lando restas profunde konservativa, tradicioj kaj islamo reciproke firmigas unu la alian.

EN IRANO kiel en Maroko la progresoj okazis interne de islama kadro: tra ijtihad (individua studado de la religiaj fontoj) kaj tafsir (ekzegezo de Korano). En ambaŭ landoj virinoj aktive rolis. Ili difinas sin batalantoj por la virinrajtoj: plejparto el ili, precipe en Maroko, rifuzas la esprimon “feministo”, kiun ili taksas tro malvasta, referanta al fremdaj epoko kaj spaco; tiuj virinoj prezentas vastan gamon, de islamismo ĝis laikeco, plia vorto kiu malkomfortigas multajn el ili en ambaŭ landoj.

La reformo de la maroka familileĝo rezultas el longa procezo precipe impulsita de la reĝo kaj tre vigla virinmovado, kondukita en la kadro mem de la islama leĝo ŝario. La virinoj ekde nun havas saman leĝan statuson kiel la viroj; ili rajtas peti divorcon, ili dividas la rajtojn sine de la familio kaj ne plu estas submetitaj al vira aŭtoritato (patro, frato aŭ edzo); ili estas liberaj kaj sendependaj. Sed necesis akcepti kompromisojn. Ekzemple, poligamio, kiu klare estas permesata de Korano, ne povis esti rifuzita, kvankam ĝi fariĝis praktike preskaŭ ne ebla.

Tamen la traduko de la reform-principoj en leĝotekstojn montriĝis malfacila. Antaŭa reformprojekto, la “Plano por virinintegrado en ekonomia disvolvado” estis proponita en 1999 de la socialista ĉefministro Abderrahman Youssoufi, kaj prezentita antaŭ la Monda Banko. Tio estigis kritikojn de la ministro pri islamaj aferoj, s-ro Abdelkebir Alaoui M’Dghari. Finfine la debato fariĝis publika, la registaro malantaŭeniris, kaj du tendaroj formiĝis: la aktivulinoj por la virinaj rajtoj, kiuj kuniĝis por krei la Printempon de egaleco, kaj la islamistoj kun siaj konservativaj aliancanoj.

La 12an de marto 2000 en Rabato, iom antaŭ la Internacia Virintago, manifestacioj subtenaj al tiu plano kunvenigis cent ĝis ducent mil homojn kun partopreno de viringrupoj, movadoj por homaj rajtoj kaj politikaj partioj (kaj almenaŭ ses ministroj). Iuj eĉ postulis pli aŭdacan reformon. Islamista kontraŭmanifestacio, denuncanta la planon kiel porokcidentan kaj kontraŭislaman mobilizis en Kasablanko* multe pli da homoj. Post tio, la projekto estis retirita.

* En la franca: Casablanca. -jmc

La reĝo sekve nomumis 15-membran komisionon kun tasko revizii la planon por konformigi ĝin kun la islama leĝo. Inter la tri inoj de la komisiono estas s-ino Nouzha Guessous, kvindekjara profesorino ĉe la medicina kaj farmacia fakultato de Kasablanko, fondinto de la Maroka Organizo por Homaj Rajtoj (MOHR), politike ne aliĝinta. Ŝi deklaras sin feminisma “sed vastasence; mi enskribas mian engaĝiĝon en universala kadro, kaj mi ne kredas, ke ĝi kontraŭas la islamajn fundamentajn principojn”. Ŝiaopinie la supozata kontraŭislameco de la plano devigis la “marokajn intelektulojn kaj virin-asociojn ellabori tre fortikan argumentaron, baziĝantan sur islamaj referencoj, por pruvi, ke iliaj proponoj ne estas truditaj de internaciaj organizaĵoj aŭ okcidentaj kulturoj, sed estas ja radikantaj en nia arab-islama heredaĵo. Tio konsistigas laŭ mi la plej gravan taktikŝanĝon en la virina batalo.” La parolado en kiu la reĝo anoncis la reformon ja montras tion: ĉiu reformo estas pravigita de korana aŭ profeto-tradicia referenco, dum la reform-enhavo estas precize la sama kiel en la projekto de la jaro 2000a.

Iel la kvin suicid-atencoj, kiuj la 16-an de majo 2003 mortigis 45 homojn en Kasablanko, akcelis la decidon. Tiu evento ja profunde ŝokis la popolon. Kvankam la teroristoj apartenas al saafista “djihad” ligita kun Al-Kaida, multaj marokanoj akuzas pri tiuj atencoj la enlandan islamistan movadon, kies parlamenta reprezentanto estas la Partio de Justeco kaj Disvolvado (PJD). Sekve, tiu partio diligente aprobis la reviziitan projekton.

Kiel klarigas s-ino Guessous “la eventoj de la 16-a de majo sonoris kvazaŭ alarmilo pri la risko de ekstremista devojiĝo; kaj devigis ĉiun, inkluzive la ŝtaton, elekti sian tendaron. Tion faris la ŝtato, solene asertante la neeblon ŝanĝi la landan elekton konstrui demokratan, malferman, tolereman ŝtaton. Tiuj eventoj montris, ke la potenculoj ekde nun devos prikonsideri la ĝeneralan situacion de la lando, aparte soci-ekonomian. Tiuj atencoj ankaŭ plifirmigis la neceson montri, ke ni konformas la islamajn principojn.”

Maroka politikologo, Mohamed Tozy, nomas revolucia tiun reformon de la familia leĝaro. Sed ĝin devos laŭ li akompani streboj al edukado kaj sociaj ŝanĝoj. Tion konfirmas s-ino Leila Riwi, profesoro pri komunikado ĉe Rabat-universitato kaj kunordiganto de “Printempo de egaleco”, eldirante sian timon dividitan de multaj en la lando: “Tiu ĉi leĝo estas ege grava; ĝi anstataŭigas submetiĝon per egaleco. Sed mi timas, ke surterene, ĉe tribunaloj, ĝi ne aplikiĝos. Ni lasas tro da aglibereco al juĝistoj.”. Kaj ŝi aldonas “Mi estas islama rilate al la kultura heredaĵo, sed mi enskribiĝas en la laikeco-tendenco. Mi ne rifuzas la kvalifikon “laika feministo”. Oni komencis paroli pri laikeco kaj demokrateco samtempe, precipe post la 16-a de majo...”

Konsultisto pri firmao-administrado kaj ĝenerala sekretario de homrajta organizaĵo Forumo Vereco kaj Justeco, 40-jara s-ino Khadija Rouissi deklaras sin tute laika feministo. Ankaŭ ŝi timas, ke “la juĝistoj kaj magistratoj — ĉiuj viroj — ne aplikos la novan reformon.”

Kion opinias la islamistaj virinoj, ekz. s-ino Nadia Yassine, proparolanto de jama’a al-Adl wal-Ihsan (Justeco kaj Karitato), kies patro, sepdek ses-jara Cheikh Ahmad Yassine, fondinto de la movado, skribis en libro Revolucio en la islama horo, ke temas pri “islamigi modernecon, ne modernigi islamon”. S-ino Yassine sin difinas “novsufiisma socia aktivulino” kaj rifuzas la esprimon feministo. Ŝi agnoskas, ke la decido manifestacii en 2000 kontraŭ la reformo estis “taktika eraro. Temis pri politika gesto celanta montri la forton de islamistoj. Sed ni estis kontraŭ la reformo ankaŭ ĉar ĝi devenis de la pekina konferenco*, ĝi estis altrudita de la ekstera mondo. Nia socio eble estas malsana, sed ni devas trovi proprajn kuracilojn. Okcidentaj virinoj neniun rajton havis, antaŭ ol ili batalis por ilin akiri. Ĉe ni okazis inverse: ni iom post iom estis senigitaj je niaj.”

* Internacia Konferenco pri virinaj rajtoj sub aŭspicio de UN, kiu okazis en Pekino en 1995.

Sed precipe ŝi opinias, ke “nia mondo estas laŭnature spirita. Laŭ ni la virinaj rajtoj havas tri polusojn: virojn, virinojn kaj Dion. Ni legas kaj legadas la sanktajn tekstojn: en nia socio la aferoj turniĝis malfavore por la virinoj en epoko de kalifo Mou’awiya*, kiam virinoj fariĝis sklavoj. Ni postulas novajn rajtojn, sed por pli bona harmonio inter la familianoj. La virinaj rajtoj povas fariĝi malutilaj kaj konduki al disigo de la familio, kion ni devas eviti.” Ŝi kritikas nesufiĉecon de la reformo: “La nova leĝo devus iri pli profunden kaj doni al virinoj rajton decidi je kiuj kondiĉoj ili akceptu poligamion kaj repudion. Kaj ĝi tute ne traktas la demandon pri heredo de virinoj.”

* Unua kalifo de la Omajado-dinastio(657-680).

Ŝia movado Al-Adl wal-Ihsan havas veran influon, aparte en urboj kaj universitatoj*: ĝi disvastigas esperon pri ĉiunivelaj ŝanĝoj, sur spirita, politika, kultura niveloj. Ĝi kontestas la reĝan antaŭstaton, kaj ricevas sian pravecon el reala popola subteno. Plejparto de ĝiaj adeptoj voĉdonas por PJD, religia konservativa partio kiu allogas la tradiciemulojn. Laŭ s-ino Hakima Mukatry, unu el la responsuloj de Al-Adl wal-Ihsan en Rabat: “Niaj ideoj tre malsamas de tiuj de PJD. Ili akceptas la politikan ludon, ni ne”.

* Nadia Yassine asertas, ke la movado nombras centmilojn da simpatiantoj, dum maroka islamologo, Mohamed Tozy, taksas ilian nombron inter dek kaj dudek mil .

Multaj virinoj suferintaj sub la malnova leĝo moudawana estas allogataj de Al-Adl wal-ihsan, same kiel 44-jara s-ino Najia Rahman, kiu venas de Oujda, oriente de la lando. Ŝi estis ribelulino, rifuzis kovri sian kapon kaj preĝi. Ŝi tamen edziniĝis. Por la plej malbono. Mistraktita dum jaroj, sin dediĉinta nur al infanoj kaj laboro, ŝi hazarde ektrovis verkojn de Cheikh Ahmad Yassine: “Mi diris al mi: nu tio estas nova; tio ne similas Hassan al-Banna aŭ Sayyid Qoth*. Mi subite kvazaŭvekiĝis kaj mi aliĝis. Dek ok jaroj pasis. La aktivuloj kuraĝigis min divorci, rekomenci mian profesian karieron kaj precipe pripensi. Nun mi preparas doktoriĝon pri psikologio.”. La prifamilia leĝo? “Ĝi ne helpos ricevi mian pension. La problemo ne estas la leĝo, sed pensmanieroj, korupto, manko de edukiĝo de juĝistoj en unuainstancaj tribunaloj.”

* Respektive fondinto de la Islamaj Fratoj en 1928, kaj unu el iliaj teoriistoj, kiu estis ekzekutita en Egiptio en 1965.

Kunveninte ĉe privatulo en Kasablanko, la movadanoj libere interŝanĝas opiniojn pri ĉiaj temoj, en ĉeesto de kelkaj virinoj (Al-Adl wal-Ihsan favoras geecon) kaj sub prezido de s-ino Nadia Yassine. Laŭ ili necesas “malsanktigi la islaman historion, reinterpreti ĝin, ŝanĝi homojn reedukante ilin de A ĝis Z.” Ili diras sin “pretaj ludi politikan ludon, sed nur se ĝi ne estas mallojala. Kion la reĝo ne povas garantii. Kaj ni ne volas nur balotan reformon, sed veran konstitucian reformon. La reĝo scias, ke ni kontestas lian pravecon. Sed ni kontestas ankaŭ la privilegiojn de la laika virinmovado: ili estas la francparolantaj elitoj.” Tiel la marokaj virinoj estas dividitaj inter du rigidaj tendaroj, kiuj malamas sin reciproke kaj preskaŭ neniam renkontiĝas.

EN IRANO, la situacio estas tute malsama kaj aliancoj estas surprizaj*. La aktivulinoj difinas sin laŭ mirige granda nombro de kategorioj: de tradiciaj ĝis modernaj, de islamistaj ĝis laikaj, de konservativuloj ĝis ekstrem-maldekstrulinoj, trairante la liberalan centron, kun nenombreblaj variantoj. Multaj aktivulinoj tamen identigis sin, almenaŭ ĉe la komenco, kun la reforma movado gvidata de s-ro Mohamed Khatami, kun lia diro pri civila socio, esprimlibereco kaj graveco de juro, fronte al firma eĉ foje perforta opozicio de la “malmoluloj” el la konservativa teokratio. Fakte virinoj kaj ties priegalecaj postuloj konsistigas ŝlosilan elementon de la movado por demokratiaj reformoj.

* Vd aparte Azadeh Kian: “Des femmes iraniennes contre le clergé” [Iranaj virinoj kontraŭ klerikaro], Le Monde Diplomatique, novembro 1996.

Iliaj sukcesoj estas tre malgrandaj. Ĉefe ĉar leĝoj voĉdonitaj de la parlamento povas esti nuligitaj de la Konsilio de la Gardistoj [de la revolucio], kiu havas vetorajton. Tiel ekz., de la 29a de novembro 2003 eksedziniĝintaj irananinoj povas gardi siajn filojn ĝis sepjarajn (kontraŭ dujarajn antaŭe). Ili jam ricevis gardorajton de siaj filinoj ĝis sepjaraj, dank’al persistegaj streboj de s-ino Shirin Ebadi, kiu atentigis pri tiu demando en 1997, kiam ŝi defendis eksedziniĝintan patrinon de sesjara knabino, Aryan, mortinta pro kruelaĵoj truditaj de ŝiaj duonpatrino kaj frato en la patra domo. Post du jardekoj da rifuzo, tiu eta sukceso aperis kiel granda antaŭeniro. En junio 2002, post same longa vojo, la minimuma edziĝaĝo fariĝis 13 por virinoj kaj 15 por viroj. Kompromiso. Leĝo voĉdonita de la parlamento en aŭgusto 2000 ja rekomendis 15 kaj 18 respektive.

TAMEN, depost 2001 ĉiu dekokjara virino rajtas vojaĝi eksterlanden sen aparta permeso, krom se ŝi estas edzino; edzo-permeso tiam necesas.* Sed aliaj leĝoj voĉdonitaj de la parlamento de 2000 (dum la 6a majlis) estis nuligitaj: reformo de gazetarleĝoj kaj divorcleĝoj, malpermeso torturi en malliberejoj, aliĝo al la Konvencio pri nuligo de ĉiaj diskriminacioj kontraŭ virinoj (Cedaw). Restas esencaĵo: virina vivo plu valoras malpli ol tiu de viro; tiel la “sango-prezo” (kompensaĵo pagenda kaze de akcidento aŭ morto) estas la duono de tiu pagota por viro (same, adepto de minoritata religio valoras duonon de la prezo por islamano).

* Iuj reformoj enkondukiĝis en la 1980-1990aj jaroj: al virinoj estis permesite studi fakojn, kiuj estis antaŭe malpermesitaj, liberaliĝis aliro al familia planado kaj kontraŭkoncipiloj, pridivorcaj leĝoj estis reformitaj kaj virinoj estis nomumitaj konsultaj magistratoj (Ebadi perdis sian juristan postenon en 1979).

Kaj restas la demando de deviga portado de la ĉadoro [la islama vualo por virinoj] (kies malobeo povas esti punata per 74 vipofrapoj). Post jaroj da silento, la demandon fine levis, sub Khatami-rego, reformistaj religiuloj skribantaj en diversaj gazetoj, inter kiuj la plej konata estas la eksministro pri internaj aferoj s-ro Abdollah Nuri. Ĉar li klarigis, ke la ŝario devigas la kredantinojn kovri la kapon kaj korpon, sed nenion diras pri la nekredantinoj, li estis enkarcerigita kvin jarojn.*

* Vd Ziba Mir-Hosseini: The Conservative-Reformist Conflict over Women’s Rights in Islam” [La Konservativuloj-Reformistoj-konflikto pri la virinaj rajtoj en islamo] International Journal of Politics, Culture and Society, n-ro 16(1), Bostono, aŭtuno 2002; “Debating Women: Gender and the Public Sphere in Post-Revolutionary Iran” , en Amyn Sajoo (eld), Civil Society in Comparative Muslim Contexts, I.B. Tauris & Institute of Ismaili Studies, Londono, 2002; Islam and Gender: the Religious Debate in Contemporary Iran, Princeton University Press, 1999 kaj I.B. Tauris, Londono, 2000.

La novaj debatoj estas publikigitaj en la monata revuo Zanan (virinoj) fondita en 1992 de Shahla Sherkat kaj famiĝinta pro sia engaĝita feminismo, kiu ne to devojiĝas de islamo. Zanan prezentas la plej grandan eldonkvanton el la ina gazetaro, ĝis 40.000 ekzempleroj, dum la plej serioza konkurencanto vendiĝas je 5.000 ekz-eroj. “Kiam mi lanĉis Zanan, diras Shahla Sherkat, mi nur volis utili per mia dekjara sperto pri virinaj problemoj. Necesis iom da kuraĝo. La vorto “feministo” estis insulto. Mi ne volis, ke oni taksu min feministo, mi volis nur prie debati. Feminismo estas tute nova fenomeno ĉi tie: ĝi povas kuraĝigi virinojn kune protesti kontraŭ interseksa malegaleco. Tial mi rifuzas alglui kian ajn adjektivon, kiel “islama” aŭ “laika”. Ne zorgas mi pri etikedoj, mi estas nur feministo.”

Dum kolokvo en Berlino en 2000, Shahla Sherkat publike kritikis la devigan portadon de la ĉadoro. Aliaj reformistoj partoprenis la kolokvon, ĉiuj estis punitaj, Shahla Sherkat per sesmonata enkarcerigo kun kondiĉa suspendo. Shahla Lahiji, aktivulino por homaj rajtoj kaj de dudek jaroj direktorino de Roshangran eldonejo (premiita de internacia PEN-klubo en Usono kaj de Pandora Prize en Britio) ricevis kvar jarojn kaj duono (puno poste reduktita al ses monatoj), ĉar ŝi parolis pri cenzuro.

“La virina demando estas ankoraŭ tre delikata klarigas Shahla Lahiji. La esprimo “islama feministo” estas problemo: homoj kredas, ke vi sentas vin supera al viroj kaj ke vi promenas nuda. La problemo estas, ke religio enŝoviĝis en la privatan vivon: necesas disigi religion kaj ŝtaton. Ili (la mulaoj) dezirus akrigi la segregacion, kun publikaj ĝardenoj kaj busoj rezervitaj por virinoj, ktp. Dum tio, kion ni reale bezonas, estas eduki la virojn.” Estas malpermesite al s-ino Lahiji paroli publike. Kiel ĉiuj en Irano, ŝi akceptas la regulon. Ŝi surmetas la ĉadoron, “ĉar estas la leĝo. Eĉ se mi ne ŝatas tion, kion ĝi fakte signifas, nome “Virinoj, estas vi la peko-kaŭzo””.

Sed ŝi ne senesperiĝis , male, ŝi plenas je espero. Kaj ŝi elvokas la rezultojn de milito kontraŭ Irako en la 1980aj jaroj: “Virinoj fariĝis familiestroj, kaj tio igis ilin memfidaj. Tio estis komenco. Hodiaŭ, la nova generacio faras mirindaĵojn. Tiom da talentoj ekzistas ĉe ni. Rigardu la kinarton! Malmultas la inaj roloj, kaj ne eblas fizikaj kontaktoj inter seksoj, sed vidu kiom da unuarangaj reĝisoroj estas inoj! Kaj vidu kiom da diplomitoj :junulinoj sur fakultataj benkoj studas matematikon aŭ informadajn teknologiojn! Lastan jaron, pli ol 62% de unuajaraj studentoj estis virinoj. Konsiderante la limigojn al ni truditajn, tio ŝajnas vere magia.”

La tridek kvin-jara s-ino Noushin Ahmadi Khorasani estas alia malferma kaj laika personeco. Ŝi publikigas trimonatan gazeton, Fasl Zanan (La sezono de virinoj), kaj aktivas por homaj rajtoj. Ĝi gvidas kun s-ino Parvin Ardalan la Kulturan Centron de la virinoj. Ili enscenigas publikajn spektaklojn ekde 1999, malgraŭ la oficiala ĉikanado, kiu daŭre trafas ilin. Ili sukcesis krei neregistaran asocion, sed por tio necesis du jaroj: ili havas neniun el la avantaĝoj aŭ financadoj, kiujn la nelaikaj asocioj rajtas. S-inoj Ahmadi Khorasani kaj Ardalan nomas sin senkaŝe feministoj: “Kaj ni estas laikuloj. Eĉ ne necesas diri. En Irano implicas laikecon la esprimo “homaj rajtoj”, ĉar ĝi subkomprenigas disigon de religio kaj ŝtato. Ĝis la du lastaj jaroj ankaŭ la vorto “feministo” estis sinonimo de laikeco. Tiam Shirin Ebadi mem ne nomis sin feministo.”

Siaflanke Azam Taleqani, direktorino de refomista revuo, Payam-e Hajer (La mesaĝo de Hajer), nun malpermesita, estas malnovstila aktivulino, enskribita en la naci-religia tendenco. Tiu maljuna kaj malsana filino de fama ajatolo, estas tre respektata. “Viroj devus rekonsideri la situacion de virinoj, sed mia zorgo estas la tuta socio, ne nur virinoj.” Malgraŭ malbona sanstato, ŝi kandidatiĝis por la lasta prezidanta baloto, “por testi la konstitucion: estas neniu kialo ke virino ne kandidatiĝu.” Dum somero 2003, ŝi tutan tagon protestis sola, sub sufoka varmego, kontraŭ la enkarcera morto la 12an de julio de iran-kanadana ĵurnalistino, Zahra Kazami, arestita ĉar ŝi fotis la Evin-malliberejon. Kiel ĉi nebridebla virino difinas sin mem? Ŝi ridetas: “Se mi scius tion, mi verŝajne estus pli efika. Espereble mi scios ĝin antaŭ ol morti.”

Kvardek-kvarjara s-ino Mahboubeh Ommi Abbasqolizadeh direktoras de 1993 la trimonatan Farzaneh (Saĝa), unuan iranan revuon dediĉitan al feministaj studoj (women’studies). Ŝi ankaŭ gvidas plurajn organizaĵojn, registarajn kaj neregistarajn. Ŝia sukceso laŭdire devenas de tio, ke ŝi restis proksima de la islamaj oficialuloj. Ŝi rakontas sian vivvojon:“En la tempo de la revolucio mi estis islamisto. Poste, dum la 1980-aj jaroj mi studis en Egiptio, ankaŭ la inajn demandojn. Mi fariĝis islamista feministo, kio signifas batali por multe pli gravaj progresoj tra tio, kion ni nomas “dinamika djihad”. Sed hodiaŭ mi denove ŝanĝiĝis, mi difinas min kiel islaman feministon kaj mi apogas min sur la movado de la religiaj intelektuloj.”

Inter tiuj* unu el la plej respektataj, s-ro Hamidreza Jalaeipour, profesoro pri sociologio ĉe Tehran-universitato klarigas: “Mi estas islamano sed ne islamisto. Mi ne kredas je islamo kiel ideologio. Ni religiaj intelektuloj kredas je “objektiva laikeco”, je disiĝo de religio kaj ŝtato kiel institucioj, sed ne kiel kulturoj.” Laŭ li “Irano trapasis fundamentisman periodon: multaj el ni fariĝis “post-fundamentistoj” kaj ni rekomendas minimuman islamon.” Ĉu estas ekzemplo de “objektiva laikeco”? “Eble Turkio, sub la aktuala registaro de Justeco kaj Disvolvado, plej proksimas ĝin.”

* Inter kiuj kalkuliĝas ankaŭ Abdolkarim Sorush kaj Alireza Alavitabar.

S-ino Mahboubeh Abbasqolizadeh rimarkas: “Ĉar ni ja ne havas laikecon, ĝi reprezentas por ni demokration. Mi kredas, ke eblas repacigi islamon kaj demokration. Aperas malfacilo kiam oni provas apliki tiun ĉi principon al la virinoj. Estas tute nova ideo.”

Virinoj kiel s-ino Shirin Ebadi havas gravan rolon. En sia neluksa domo en Tehrano, kun brilblua fulardo sur sia kapo, ĉi kvindek-sesjara advokatino, aktivulino por virinaj kaj infanaj rajtoj, plu kredas, ke reformo kaj islamo estas akordigeblaj. “Ĉiel, la konstitucio rekomendas propran revizion se bezono aperas: ĝi antaŭplanas referenduman proceduron kun ebleco modifi la leĝon. Reformoj do ne estas neeblaj.” Koncerne virinojn, ŝi asertas: “La virina movado ĉiutage pli bone kaj pli solidare organiziĝas. Iranaj virinoj estas sufiĉe edukitaj, ili ne bezonas estrojn. Ili estas unuecaj, kuraĝaj, konsciaj. Kaj ili plu batalos por rajtegaleco.”

S-ino Ebadi nomas sin islama. Same kiel s-ino Nouzha Guessous en Maroko, ŝi scias, ke necesas trovi akordo-terenon, kie islamo povos kunekzisti kun universalaj homrajtoj kaj demokratio.