Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
NE, NE TEMAS PRI antisemitisma gravuraĵo publikigita en la ekstremdekstra gazetaro de la 30-aj jaroj. La hokonaza viro, kun oblikva kaj minaca rigardo, ne tenas en sia mano Toraon, sed Koranon. Li estas islama kaj montras la dorson al la Respubliko.Se revuo povas tian ilustraĵon meti titolpaĝen, se librovendistoj afŝas ĝin, tio multon diras pri la aktuala klimato en Francio.
Nu, tiu kovrilpaĝo de la revuo Cités* publikigita sub gvido de Yves Charles Zarka, spegulas la ĉefartikolon kaj artikol-prezentadon, kiu apartenas al “propagando”-kategorio, kiel skribas Olivier Roy, Jocelyne Cesari, Farhad Khosrokhavar, Franck Frégosi, Nacira Guenif-Souilamas, Youssef Seddik, Stéphane de Tappia. Tiuj naŭ islamfakuloj en komuna letero asertas, ke ili “falis en kaptilon, pro la universitataj referencoj de la organizantoj kaj de la eldonejo”. “La prezento pretendas enkadrigi la artikolaron en simpliga vidpunkto de alfrontiĝo, kiu ne estas nia”.
Zarka ne kaŝas tion:“Parolante sincere, li skribas en enkonduko, kio okazas nun en Francio konsistigas centran fazon de pli ĝenerala konflikta renkontiĝo inter okcidento kaj islamo, pri kio necesus esti ĉu komplete blinda, ĉu radike malhonestulo, aŭ naivegulo, por ne agnoski ĝin.” “Fronte al konkera spirito, ni devas disvolvi rezisto-spiriton.”, li konkludas. Ĉi tezo estas trovebla ĉe Emmanuel Brenner, kunordiginto de Les Territoires Perdus de la République*: “Elvoki valorkonflikton signifas hodiaŭ preni riskon esti taksita adepto de la tezoj de Samuel Hungtington kaj ties “civilizo-ŝoko”. Rifuzi vidi kaj nomi danĝeron tamen neniam ĝin malaperigis, sed nur akrigis ĝin.”
Ĉu nin minacas, kiel asertas Zarka, la “konstituo de tirana minoritato”? Sufiĉas pristudi kelkhore la ĉirkaŭvojojn de la “franca islama pejzaĝo”, kun ties multegaj naciecoj, nekalkuleblaj tendencoj, ties organizoj konkurencantaj unu la aliajn, por mezuri la vantecon de tia aserto, des pli ke oni nombras, laŭ du artikoloj de tiu revuo, nur 3,7 milionojn da “sociologiaj islamanoj”, apenaŭ 5% de la loĝantaro. Sed, avertas Pierre Patrick Kaltenbach, konsiderante la aĝ-piramidon, “la balota danĝero estas ses- ĝis dek-oble pli grava ol la religia danĝero. Ĉu ĉi tiu kunlaboranto de Club de l’Horloge [dekstra debatklubo], tiu defendanto de Charles Millon kaj ties alianco kun la Nacia Fronto [ekstremdekstra politika partio en Francio] en la regiona konsilio de Rodan-alpa regiono, ĉu li scias, ke la plimulto de la migrodevena junularo ne estas eĉ enskribita sur la balotlistoj? Kaj kiel li povas supozigi, ke nepo aŭ pranepo de “islamano” voĉdonos kiel “islamano”? Ĉu pro siaj genoj?
Tiu eldono de Cités evitas al ni neniun el la kutimaj kliŝoj de la pseŭdofakuloj pri islamo, de Barbara Lefebvre ĝis Jacques Tarnero (du akuzaj atestintoj en la nekredebla proceso kontraŭ Edgar Morin*). Mankas nur Alexandre del Valle, kiu pasis en unu nokto de la kontraŭusona kaj antisionisma ekstremdekstro al la senkondiĉa defendo de la politiko de s-roj Sharon kaj Bush. Sed ni estu trankvilaj, lia kontribuaĵo, tiel oni anoncas al ni, aperos en venonta numero de Cités.
LA BILDO DE LA ARABO, pardonu de la islamano, de nun artikiĝas ĉirkaŭ kelkaj elvokivaj bildoj: krimeco, fanatikeco, antisemitismo, kolektivaj seksperfortoj. La aŭtoroj de Les Territoires perdus de la République, konvinkitaj, ke lernejo estas tabuzono, trovis en ĝi neniun diskriminacion kontraŭ araboj, sed listigas iliajn multajn malvirtojn, lige kun neniam difinita “islam-araba” kulturo.
Ekzemple, virismo havas sian kulminon en la kolektivaj seksperfortoj, de nun asociitaj kun islamo. Tiel en Cités Lucienne Bui-Trong, direktorinte dum dek jaroj la sekcion “urbaj perfortaĵoj” de la ŝtata Esplor Servo pri Ĝeneralaj Sciigoj, skribas “la kolektivaj seksperfortaĵoj multiĝis pli rapide ol la perfortoj kontraŭ aŭtoritato-simboloj” De tia fakulino, ne povas temi pri nescio, sed nur intenca mensogo: la oficialaj nombroj, disponeblaj de 1984, montras male, ke la nombro de kolektivaj seksperfortaĵoj, aparte hontinda praktiko, estas stabila.
Kreskas la mens-influado de Le Pen [franca ekstremdekstra politikisto]. Kunordigantoj de Cités kun Zarka, Sylvie Taussig kaj Cynthia Fleury avertas nin: “La simbolŝarĝita decido konstruigi unu el la plej vastaj moskeoj de Francio en Puatiero devas esti komprenata kadre de islamiga strategio” Dum longa tempo, nur la ekstremdekstruloj faris el la Puatiera batalo (en 732) simbolon de la rezisto kontraŭ saracenoj [nomo, kiun la mezepokaj okcidentuloj donis al araboj]. Ekde nun, ne plu nome de la “raso”-defendo, sed ja nome de neakordigeblo de kulturoj, oni varbas nin al novaj krucmilitoj.