Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
PRESKAŬ 600 MORTIGITOJ KAJ 2.000 VUNDITOJ: JEN LA BILANCO DE IRAKAJ VIKTIMOJ DE LA BATALOJ KIUJ ALFRONTIGIS LA SOLDATOJN DE LA KOALICIO KAJ LA ŜIJAISTAJN KAJ SUNAISTAJN RIBELULOJN DUM LA TRI UNUAJ SEMAJNOJ DE APRILO; 100 MARINES ESTIS ANKAŬ MORTIGITAJ. LA USONA OKUPACIO ESTAS KONTESTATA DE KRESKANTA NOMBRO DA IRAKANOJ, KUNIĜINTAJ ĈIRKAŬ NACIISMO KIUN ONI KREDIS KADUKA, SED KIU TRANSIRAS LA KONFESIAJN DIVIDOJN.
LA GRANDA INSUREKCIO de aprilo 2004 signalis la revigliĝon de iraka naciismo — kaj eble eĉ de naciismo tutaraba — kiel grava faktoro en la nuna post-baasista epoko. Dum ĝi regis la landon, la senkreditigita Baasista Partio distrumpetis ian naciismon kiu estis kaj “loka” kaj “regiona”: ĝi gloris la civilizan rolon de Irako dum la historio kaj asociis sin kun la heredaĵo de Hamurabo kaj Nebukadnecaro. Bagdado volis anstataŭi Kairon kiel ĉampionon de la interesoj de la araba mondo. Sed la naŭza karaktero de la reĝimo instigis multajn irakanojn deturniĝi de ĝia propagandaĉa naciismo.
Post la falo de Saddam Hussein, la rifuĝintaj palestinanoj kiujn li ŝirmis en Irako fariĝis objektoj de popola malfido. Tutarabismo falis en malfavoron, kaj irakaj politikistoj ofte akuzis, ke tutarabisma amaskomunikiloj kiel Al-Ĝazira estas tro indulgaj al Saddam. Ili ankaŭ kondamnis la Araban Ligon, kun superrega plimulto de sunaistoj, pro ĝiaj oficialaj eldiroj de zorgo pri la kreskanta potenco de ŝijaistoj kaj kurdoj en Irako. Ĉe la ŝijaistoj, religia radikalismo ŝajne estis pli ŝulda al la irana ajatolo Ruhollah Ĥomejni ol al tiu aŭ alia iraka pensulo. Kaj la plej eminenta spirita gvidanto de la ŝijaistoj mem, Granda Ajatolo Ali Sistani, estas iranano. La sunaistoj, aliflanke, malfermiĝis al la fundamentismaj movadoj el Jordanio.
En printempo 2004, tamen, insurekcioj en Faluĝa, fortika urbo de la sunaistoj, kaj tra la tuta ŝijaista Sudo, montris kiel la okupacio reaperigas ian naciismon kiu transiras la konfesiajn dividojn. La insurekcion en Faluĝa instigis la mortigo de la gvidanto de Hamaso, Ŝejko Ahmad Jassin, fare de Israelo je la 22-a de marto. Por venĝi lin, grupo da faluĝaanoj alprenis lian nomon kaj mortigis kvar privatajn sekurec-gardistojn (eksaj anoj de la usonaj mararmeaj komandotrupoj) kaj homamaso profanis la kadavrojn. Rebate, usonaj marsoldatoj ĉirkaŭis la urbon, deklaris staton de sieĝo kaj utiligis artilerion, kio mortigis multajn civilulojn. Elsendataj de televidoretoj Al-Ĝazira kaj Al-Arabija kiuj havis raportistojn ĉe la scenejo, ŝokaj imagaĵoj de la sieĝo de Faluĝa indignigis la tutan Irakon kaj la islaman mondon.
La salafisma renaskiĝo de Faluĝa disvolviĝis dank’ al la perkamiona komerco kun Jordanio, ĉar la urbo estis haltejo sur la vojo al Bagdado. La laŭvortisma versio de sunaisma politika islamo propagandata en la urbetoj de Jordanio, kiel Maan kaj Zarka (la hejmo de la fama teroristo Abu Musab al-Zarkavi), disvastiĝis ankaŭ al okcidenta Irako. Kiam la epoko de Saddam estis pasonta, la baasista partio revokis iujn subpremajn restriktojn sur religiaj movadoj, kiujn la partio de tiam rigardis kiel eventualajn alianculojn kontraŭ Usono.
Samtempe, la “koalicio” decidis persekuti iun radikalan ŝijaistan gvidanton tridekjaraĝan, Muktada al-Sadr, kies ĵurnalo Al-Havzah ankaŭ ekscitadis kontraŭusonajn sentojn post la mortigo de Ŝejko Jassin. La aŭtoritatuloj fermis lian ĵurnalon, kaj je la 3-a de aprilo mandatis la arestojn de 28 de liaj kunlaborantoj. Konvinkiĝinte, ke la usonanoj intencas aresti ankaŭ lin, li lanĉis insurekcion en Kufa, Naĝaf, Bagdado, Nasirijah, Kut kaj Basra, kie liaj disĉiploj estis formintaj miliciojn.
Kvankam li deziras islaman respublikon laŭ la irana modelo, s-ro Al-Sadr ankaŭ alvokas irakan patriotismon. Li plendas amare pri la irana hegemonio super ŝijaismo en sia lando. Lia pozicio kontraŭdiras tiun de la gvidanto de la irana revolucio, Ajatolo Ali Ĥamenei, kiu pretendas esti la supera jura kaj spirita aŭtoritato por ŝijaistoj tutmonde. Lia movado estis fondita de lia patro, Sadik Al-Sadr, kiun la baasistoj murdis en 1999. Malobeante malpermeson de Saddam, li sekrete organizis vendredajn preĝadojn en la domaĉaraj kvartaloj kien la baasistoj ne povis facile penetri.
Li predikadis kontraŭ Israelo kaj Usono, kaj instigis la ŝijaismajn tribojn de la kamparo forlasi siajn tribajn morojn kaj adopti la tradicion de la sanktaj skriboj de ŝijaismo. Lia movado estis puritanisma kaj teokratia. Li aspiris krei Ĥomeini-ecan islaman respublikon. Li estis la ĉefa rivalo de Granda Ajatolo Ali Sistani por la spirita gvidanteco de la irakaj ŝijaistoj. Kontraste, Sistani montriĝis tre diskreta sub la diktatorado de Saddam, konvinkiĝinte ke klerikuloj ne enmiksiĝu en la aferojn de la ŝtato.
Malgraŭ la tradiciaj konfliktoj inter salafismaj sunaistoj kaj sadrismaj ŝijaistoj, solidareco inter iraka naciismo kaj tutislamismo aperis inter la du komunumoj fronte al la “koalicio”. Sekve, kvankam Kazimijah (la ŝijaista kvartalo de Bagdado) estis delonga rivalo de sia pli prospera sunaista najbaro Azamijah, je la 8-a de aprilo ili tamen flankenmetis sian malamikecon por organizi sesdek-kamionan konvojon de humanasistaj provizaĵoj kaj ekveturis al Faluĝa. Akompananta homamaso svingis portretojn de Ŝejko Jassin kaj Muktada Al-Sadr. La usonaj marsoldatoj devis lasi pasi kelkajn.
La Konsilio de Islamaj Klerikuloj, rigorista grupo de sunaistoj gvidata de s-ro Abdul Salam Al-Kubaisi, akiris ioman prestiĝon el la intertraktadoj kiujn ĝi aŭspiciis inter la sieĝatoj de Faluĝa kaj la usonanoj. La 17-an de aprilo, ĝi ankaŭ publikigis komunikaĵon subtenantan s-ron Muktada Al-Sadr kaj alvokantan al la irakanoj “elpeli la okupantojn”.
Malgraŭ ioma malfermiteco al la politikaj kaj religiaj tendencoj devenantaj el apudaj landoj, dum la pasintaj cent jaroj la iraka popolo forĝis solidan nacian identecon. La diversaj konfesiaj grupoj de la lando ne kredas ke ilia identeco religia pli gravas ol la nacia.
La ŝijaistaj partioj, kiel ekzemple Al-Daava, ja estis persekutataj de Saddam Hussein, kaj multe da iliaj membroj devis fuĝi eksterlanden al Irano aŭ Britio. Sed dum la jaroj 1980-1990 la tehrana sekcio de Al-Daava fendiĝis en du frakciojn, kun naciistoj kiuj zorgis pri la sendependeco de la partio unflanke, kaj klerikoj dezirantaj subigi ĝin al Ajatolo Ĥomeini aliflanke.
Plejparte, la naciistoj venkis. En la 1990-aj jaroj Al-Daava kontribuis al la klopodo fare de s-ro Ahmad Ĉalabi por forĝi aliancon inter la irakaj partioj en ekzilo. Sed la alianco malaliĝis de lia Iraka Nacia Kongreso pri la demando de kvazaŭ-aŭtonomeco por la kurdoj. Efektive, Al-Daava restis aliĝinta al la ideo de forta centralizita registaro ampleksanta sunaistojn, ŝijaistojn kaj kurdojn. Komence de aprilo 2004, la gvidanto de la partio Al-Daava, s-ro Ibrahim Ĝaafari, ludis gravan rolon kiam li iris al Teherano por persvadi la registaron de Ĥatami peri akordon inter s-ro Muktada Al-Sadr kaj Usono. Lia klopodo ne sukcesis, sed s-ro Ĝafari akiris pli da prestiĝo.
Observantoj atribuis al la irakanoj malfortan konscion de nacieco kaj rigardis la landon kiel nature dividitan inter la Sudo de la ŝijaistaj araboj, la Centro de la sunaistaj araboj kaj la kurda nordo; sed ili pretervidis multajn indikojn de nacia identeco kun forta sento de kontinueco.
La 18-an de aprilo 2003, nur kelkajn tagojn post la falo de Saddam Hussein, la londona ĵurnalo Al-Hajat publikigis intervjuon kun s-ro Mohammad Rida Sistani, la filo de la Granda Ajatolo. Li deklaris, ke lia patro “malakceptas iun ajn fremdan potencon kiu volus regi Irakon” kaj pledis por unueco inter ĉiuj islamanoj — sunaistoj kaj ŝijaistoj. Li memorigis, ke lia patro kondamnis la ŝijaistajn atakojn kontraŭ sunaistaj moskeoj, kaj donacis monon por ilia rekonstruo. Laŭ la Granda Ajatolo, “Irako apartenas al la irakanoj. Estas ili kiuj devas regi Irakon kaj ili ne estu devigataj tion fari sub la egido de fremda potenco.” Fine, li memorigis tion, ke frue en la lasta jarcento, la klerikoj kutimis iri al la batalo kune kun siaj infanoj por kontraŭi la britan okupacion. Tio estis aludo al la Granda Ribelo de 1920, la unua nacia insurekcio en la moderna historio de Irako, kiu estis gvidata de ŝijaistaj eminentuloj kaj klerikoj kaj kiu mobilizis aliajn sektorojn de la loĝantaro.
Kvankam la zorgo de la ajatolo pri stabileco instigis lin moderigi siajn rimarkojn, li tamen daŭre plendis pri la okupacio kaj penadis estigi nacian unuecon. En februaro 2004, vizitinto priskribis liajn opiniojn tiel ĉi: “Li kredas, ke la disputoj inter ŝijaistoj kaj sunaistoj estas multe malpli gravaj ol la danĝero kiu aktuale minacas la irakan nacion... la plej grava afero nunmomente estas unueco. Dividi la popolon estas ago de ŝtatperfido (li diris). Miajn bondezirojn al ĉiuj viaj triboj kaj al la sunaistaj klerikuloj, kaj diru al ili ke Sistani kisas iliajn manojn kaj petegas ilin unuiĝi kun ĉiuj aliaj irakanoj, ŝijaistaj, kurdaj, kristanaj, turkmenaj. Unuiĝu kaj kalkulu je mi por defii la usonanojn...”
Kvankam li estas ŝjiaista gvidanto, s-ro Sistani ankaŭ renkontiĝas kun kurdaj kaj sunaistaj politikistoj, konsiderante ke li laboras favore al la bonfarto de la tuta nacio. Li estas interveninta nur malofte en politikajn aferojn, sed ĉiam, kiam li alfrontis Usonon, la venkinto estis li: li atingis, ke la definitiva konstitucio estu redaktata sole de deputitoj elektitaj per universala balotado, kaj ke aŭtentika iraka registaro ankaŭ devas esti balotade elektita, kaj tiel elreligis la usonan planon reĝisori balotadon printempe de 2004.
Paradokse, la konkuro inter la diversaj grupoj ankaŭ povus servi kiel ia politika cemento. La norda naftourbo Kirkuk estas konstante bolanta. Ĝia loĝantaro da iom malpli ol unu miliono estas egale dividita inter kurdoj, turkmenoj kaj araboj. Tradicie, la plimulto estis turkmenoj, siavice dividitaj inter ŝijaistoj kaj sunaistoj. La kurdoj venis allogate de la laborpostenoj kreitaj de la naftindustrio. Saddam elpelis grandan nombron da kurdoj kaj ilin anstataŭigis per araboj — inter ili, ŝijaistoj — alkondukitaj el meza kaj suda Irako.
En aŭgusto 2003, kiam batalado eksplodis inter ŝiajistaj turkmenoj kaj sunaistaj kurdoj pri la rego de sanktejo en vilaĝo apud Kirkuk, senditoj iris tien de la arabaj ŝijaistoj de Naĝaf por subteni la turkmenojn. S-ro Muktada Al-Sadr “kondamnas ĉiujn provojn izoli la nordon disde la cetera lando” kaj plendis pri la daŭranta etna elpurigo (kurdoj estis alfluantaj en la urbon por repostuli siajn domojn de ties arabaj okupantoj). Kvankam s-ro Al-Sadr estis ludanta per la solidareco inter ŝijaistaj frakcioj, li ankaŭ estis utiliganta la ŝijaistan aleston tra la tuta lando por disvastigi sian influon sur la nacia scenejo.
Etnaj streĉitecoj reakriĝis en Kirkuk en decembro-januaro 2003-2004 pro la projekto enkadrigi la urbon en kvazaŭ-aŭtonomecan kurdan kantonon. Responde, s-ro Al-Sadr marŝigis 2.000 milicianojn de sia Armeo de l’Mahdio, por subteni 300.000 turkmenajn loĝantojn kiuj strikis. Tio, ke s-ro Al-Sadr povis akiri tiom da subteno ĉe la turkmenoj de norda Irako, kaŭzis iom da suprizo.
Naciismon forĝas ne nur nacia unueco, sed ankaŭ naciaj konfliktoj, luktoj kaj kompromisoj. Tut-islamaj temoj karakterizas postbaasisman irakan naciismon pro la potenca rolo kiun akiris la religiaj partioj. Sunaista radikalulo kiel Ŝejko Ahmed Jassin (jam “martiro” laŭ siaj adeptoj) kaj ŝijaista radikalulo kiel s-ro Muktada Al-Sadr (kiu estas trafebla de la sama sorto), ambaŭ fariĝis simboloj de la rezisto kontraŭ la okupacio de arabaj landoj fare de fremdaj trupoj.
Vaŝingtono antaŭvidis sian ĉeeston en Irako kiel ekzercon de “konstruado de nacio” (“nation building”). Estas granda ironio ke ĝia projekto minacas sukcesi per kristaliĝo ĉirkaŭ la celo elpeli Usonon.* Ekde la tago kiam la otomana sultano Abdulhamid la Dua kaj la reformisto Sajjid Ĝamal Al-Din Al-Afghani lanĉis sian tut-islaman projekton, nome la aliancon inter sunaistoj kaj ŝijaistoj kontraŭ eŭropa imperiismo, ĝi konstante malsukcesis. Ŝajnas, ke la hiperpotenco de Usono finfine transirigis ĝin de revo al realeco.
Juan COLE.