Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2002-2004

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

La cinismo de s-ro Bush

Male al kion oni povus pensi, militaj okupacioj, eĉ se farataj de plej brutalaj konkerantoj, povas sukcesi. Ni prenu la okupacion, fare de Hitlero, de Okcidenta Eŭropo aŭ tiun, fare de Rusio, de Orienta Eŭropo post la milito. En ambaŭ kazoj, la okupaciataj landoj estis regataj de kunlaborantoj kiuj disponis pri civilaj kaj militaj lokaj rimedoj kaj estis de la trupoj de la konkerinto nur subtenataj. Kuraĝa rezistado disvolviĝis kontraŭ Hitlero, sed sen ekstera helpo ĝi estus forbalaita. En Orient-Eŭropo (kiel en Rusio), Usono provis subteni la kontraŭsovetan rezistadon ĝis komence de la 1950aj jaroj, sensukcese.

Kontraste al tio, ni observu la invadon de Irako. Ĝi ĉesigis du monstrajn reĝimojn, unu pri kiu ni rajtis paroli, pri la alia, ne. La unua, tio estis la regado de la tirano; la dua, la sankcioj truditaj de Usono kaj Britio, kiuj mortigis centmilojn da homoj, ruinigis la socion, fortigis la potencon de la tirano kaj dependigis la loĝantaron de li, por travivi (pere de la raciumado) kaj tiel ŝirmis s-ron Saddam Hussein kontraŭ la sorto de aliaj diktatoroj subtenataj de diversaj usonaj registaroj, aparte de la membroj kaj amikoj de la nuna usona registaro — Suharto, Marcos, Duvalier, Ceaucescu, ktp. — kaj kiuj estis faligitaj deinterne. Tia perspektivo estis pensebla antaŭ la milito.

Sendube la loĝantaro bone akceptis la finon de la sankcioj kaj la finon de la reĝimo de s-ro Saddam Hussein. La oponantoj al la milito kontraŭ Irako tra la mondo ankaŭ, kvankam tiu fakto estis kaŝita.

Sed oni povintus senprobleme nuligi la reĝimon de sankcioj; aliflanke, se tiuj estus abolitaj, la loĝantaro povintus sukcesi seniĝi de la diktaturo. La enketo de la inspektisto David Key, nomumita de la prezidanto Bush post la venko, ne nur plej klare dementis la supozan irakan posedon de amasdetruaj armiloj, sed ĝi krome montris ke, en la jaroj antaŭ la usona invado, la potenco de s-ro Saddam Hussein estis tre fragila. Tio firmigis, aposteriore, la tezojn de multnombraj fakuloj kiuj bone konis la internan irakan situacion. Ekzemple, s-roj Denis Halliday* kaj Hans van Sponeck, kunordigantoj de la internacia helpo de la Unuiĝintaj Nacioj (UN), ofte ripetis ke, se la embargo kaj la sankcioj truditaj de Vaŝingtono kaj Londono domaĝintus la loĝantaron, la irakanoj mem faligintus sian tiranon.

* Vd Denis Halliday: “Des sanctions qui tuent [Mortigaj sankcioj]”, Le Monde diplomatique, januaro 1999.

Ni ĉiuj scias ke militaj intervenoj povas havi pozitivajn sekundarajn efikojn: tiel la bombado de Pearl Harbor de la japana aviadilaro en decembro 1941 kondukis al elĵeto de la okcidentaj imperiaj potencoj de Azio kaj tiel savis milionojn da vivoj kiuj perdiĝus en la liberigaj militoj.

Ĉu tio pravigas la japanan faŝismon kaj ties krimojn? Kompreneble ne. Ĉiu koncedas ke la japana agreso kontraŭ Usono estis militkrimo, “ĉefa krimo” laŭ la Nurenberga Tribunalo.

Prave Arthur Schlesinger, la plej estimata usona historiisto, memorigis tiun precedencon de Pearl Harbor, kiam komencis la bombadoj de Irako. La prezidanto Franklin D. Roosevelt, skribis li, prave diris ke la japana atako estis memorinda dato de fieco, kaj ke la usonanoj devos vivi kun la atako kontraŭ Bagdado kiel fiaĵo komparebla kun la japana imperia politiko.

Kun la fino de la du reĝimoj, tiu de la sankcioj kaj tiu de s-ro Saddam Hussein, Usono disponis pri gigantaj resursoj por rekonstrui Irakon. La loĝantaro estis malpeziĝinta kaj la rezistado havis praktike neniun eksteran apogon. Sed ĝi disvolviĝis deinterne esence kiel respondo al la perforto kaj brutaleco de la invadintoj. Necesis vera talento por sukcesi fiaski...

Ĉar la invado lanĉis ciklon de perforto kiu, siavice, generis pli da perforto, kiel pruvas la teruraj bataloj en Faluĵa, kaj kies unuaj viktimoj estas la irakaj civiluloj. Se la ligoj inter la iama iraka reĝimo kaj la terorista reto Al-Kaida neniam ekzistis, ĉiuj koncedas ke la okupaciata Irako fariĝis “svarmejo de teroristoj”, kiel rimarkigis Jessica Stern, specialisto pri terorismo de la Harvard-univeristato, en la New York Times*.

* Jessica Stern: “How America Created a Terrorist Haven”, The New York Times, 20a de aŭgusto 2003.

La milito kontraŭ Irako okazis spite al la kontraŭeco de la internacia publika opinio, kiu timis ke tia agreso kondukos al dissemado de terorismo. La registaro de s-ro Georges W. Bush konsideris tiajn riskojn neglektindaj kompare al la perspektivo mastri Irakon kaj ties riĉecojn, lanĉi la unuan “preventmiliton” kaj fortigi sian estriĝon de la interna usona scenejo.

Aliflanke, la “milito kontraŭ la terorismo” fiaskis kaj la mortigaj atakoj disvolviĝis tra la mondo. Je la malfeliĉo de ĝiaj loĝantoj, la nombro de urboj frapitaj de la teroro post la 11a de septembro 2001 ne ĉesas kreski, precipe post la milito kontraŭ Irako. En ĝi troviĝas nun Bagdado, Kasablanko, Istanbulo, Djakarto, Jerusalemo, Hajfo, Aŝdodo, Mombaso, Moskvo, Rijado kaj Madrido. Iam, laŭ tiu ritmo, eblos ke terorismo kaj amasdetruaj armiloj sukcesos kuniĝi sine de unusama perforta organizo kies frapoj povus esti vere terurigaj.

La koncepto de “preventa milito”, kara al s-ro Bush, malkaŝis sian veran naturon: simpla eŭfemismo por povi libere agresi kiun oni volas. Ĝuste la arbitra kaj danĝera karaktero de tiu doktrino, kaj ne nur ĝia apliko al Irako, levis en februaro 2003 la grandajn protestadojn kontraŭ la invado, rifuzo kiu poste etendiĝis, precipe pro la nekapablo de Vaŝingtono pruvi ke la reĝimo de Saddam Hussein posedis amasdetruajn armilojn.

Ekde aprilo 2003, la opinienketoj montris ke la usonaj civitanoj deziris ke la UN havu la precipan respondecon dum la postmilita tempo por politike kaj ekonomie rekonstrui Irakon. La fiasko de la okupacio mirigas malgraŭ ĉio pro la milita potenco kaj la resursoj pri kiuj disponis Usono. Ĝi kondukis la registaron Bush retreti kaj rezigni sian rifuzon peti la helpon de la Unuiĝintaj Nacioj. Tiuj ŝatus scii ĉu Irako povos esti io alia ol vasalŝtato de Vaŝingtono. Usono konstruas en Bagdado sian mondvaste plej ampleksan diplomatejon kun pli ol 3.000 oficistoj, kio signifas tre klare ke la transigo de suvereneco planita por la 30a de junio 2004 estos ege limigita.

Tiu sento estas fortigita de la usona postulo konservi en Irako gravajn militbazojn kaj konsiderindan ĉeeston de siaj armitaj fortoj. Tiu volo vasaligi Bagdadon estas ankaŭ substrekita de la ordonoj de s-ro Paul Bremer, la prokonsulo de Vaŝingtono, ke la loka ekonomio restu malfermita kaj regata de eksterlandanoj*. La perdo de regado de la ekonomio reduktas radikale la politikan suverenecon kaj la perspektivojn de sana disvolvo. Tio estas unu el la plej klaraj instruoj de la historio. Neniu koloniigita lando iam povis disvolviĝi dum ĝiaj politiko kaj ekonomio restis dominataj de la okupacianta potenco.

* Vd Ibrahim Warde: Irako, la perdita eldorado.

En decembro 2003, enketo de la PIPA/Knowledge Networks indikis ke la usona loĝantaro mem nur tre malfervore subtenas la decidon de la registaro Bush konservi konstante gravan militforton en Irako. Tiu popola maltrankvilo devenas de la fakto ke la homoj ne kredas la justecon de la afero.

La elektebleco en Usono estas tre malgranda kaj la homoj scias ke la balotoj estas ĝenerale aĉetitaj. La demokrata kandidato John Kerry estas kelkfoje priskribata kiel iu “Bush en manko de kalorioj”. Tamen, okazas ke la du grupoj de tiel nomata “partio de la mastroj” havas malsamajn politikojn. Etaj diferencoj, komence, inter unu kaj la alia kandidato povas tradukiĝi poste per gigantaj kaj tre kontrastigitaj sekvoj, laŭ tio ĉu elektiĝos s-ro Bush aŭ s-ro Kerry. Tio validos venontan novembron kiel ĝi validis en 2000 kiam kontraŭstaris s-ro Bush kaj s-ro Albert Gore.

S-ro Bush formulas sian doktrinon tiel: “Liberigi la mondon de la Malbono kaj de la terorismo.” “Deklari militon al terorismo, asertis li post la 11a de septembro 2001, tio estas ankaŭ deklari militon al ĉiu ŝtato kiu gastigas teroristojn. Ĉar ŝtato kiu akceptas sur sia grundo teroristojn estas mem terorista ŝtato kaj devas esti traktata kiel tia.” Nome de tiu doktrino, s-ro Bush militis kontraŭ Afganio en 2001 kaj kontraŭ Irako en 2002. Kaj li minacas pliajn landojn kiel Sirion. Oni povas tamen demandi sin, ĉu s-ro Bush estas vere kohera, ĉar ekzistas diversaj pliaj ŝtatoj kiuj akceptas teroristojn, kiuj protektas ilin kaj estas nek bombataj nek invadataj. Por komenci per... Usono mem!

Ekde 1959, estas konate, Usono patronis teroristajn atakojn kontraŭ Kubo. Okazis la invado de la porkogolfo en 1961, elaeraj mitraladoj kontraŭ civiluloj, bomboj en publikaj lokoj en Havano kaj aliloke, murdo al oficistoj, dumfluga detruo de kuba lini-aviadilo en 1976 kiu mortigis proksimume okdek homojn, kaj dekoj da komplotoj por mortigi s-ron Fidel Castro. Unu el la plej konataj kontraŭkastristaj teroristoj, akuzita esti la cerbo de la atenco kontraŭ la civila aviadilo en 1976, estas s-ro Orlando Bosch. En 1989, s-ro George Bush patro nuligis la decidon de la ministrejo pri justico rifuzi azilpeton de s-ro Bosch. Tiu vivas do trankvile en Usono, kie li daŭrigas siajn kontraŭkastristajn agadojn.

La listo de teroristoj gastigataj en Usono entenas ankaŭ s-ron Emmanuel Constant, de Haitio, konata sub la nomo de “Toto”, iama kvazaŭarmea gvidanto el la Duvalier-a epoko. “Toto” estas la fondinto de la Fronto Revolucia por Antaŭenigo kaj Progreso de Haitio (FRAPH), kvazaŭmilitista grupo kiu, laŭ ordonoj de la junto forpuĉinta la prezidanton Aristides, terorizis la loĝantaron de 1990 ĝis 1994. Laŭ freŝdataj informoj, “Toto” vivas en la Queens en Novjorko. Kaj Vaŝingtono rifuzis la peton pri ekstradicio prezentitan de Haitio. Kial? Ĉar “Toto” povintus malkaŝi la ligojn inter Usono kaj la junto kulpa pri murdo — pere de la FRAPH — de inter 4.000 kaj 5.000 haitianoj... Aldonindas ke, inter la gangsteroj kiuj partoprenis, flanke de la usonaj fortoj, la ĵusan ŝtatrenverson kontraŭ la prezidanto Aristide, troviĝas pluraj gvidintoj de la terorista organizaĵo FRAPH.

Vaŝingtono daŭre malinklinas liveri tiujn kiuj bone servis ĝin, eĉ se temas pri teroristoj. Tiel, en februaro 2003, Venezuelo petis la ekstradicion de du oficiroj kiuj partoprenis la ŝtatrenverson de la 11a de aprilo 2002 kontraŭ la prezidanto Hugo Chávez kaj kiuj poste organizis atencon en Karakaso antaŭ ol fuĝi al Miamo, kie ili trovis rifuĝejon.

Ĉar ĉiuj terorismoj ne estas samspecaj. Kaj tiuj kiuj servis la interesojn de Usono ne estas kvalifikataj je la aĉa termino “teroristoj”. Ili estas la novaj “batalantoj de la libereco”, kiel la komunikiloj iam kvalifikis s-ron Usama Ben Laden mem, en la tempo kiam li terorizis la sovetianojn laŭ mendo de Vaŝingtono.

Noam CHOMSKY

Kopirajto (c) 2004 ĉe Noam Chomsky

NdlR: Tiu ĉi versio de la artikolo de Noam Chomsky estas aprobita de la aŭtoro kaj aperas nur en Le Monde diplomatique en Esperanto (Diplomatia Mondo); ĝi respondas al alia versio de la artikolo aperinta en la francalingva Le Monde diplomatique, majo 2004, p. 21, kun la titolo “Voix de la résistance — L’autisme de l’Empire”.