Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2002-2004

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Ĉiuterenaj alimondistoj

Fronte al la novliberala tutmondigo, neniu povas kredi la fabelon de la “publika senpoveco”. La movado celas konstrui alternativon, identigante la lokojn de la potenco, agante ĉiunivele.

EN ĈI LASTAJ JAROJ, la aferoj progresis ege pli rapide ol multaj pensis. La sistemo de novliberala tutmondigo krakadas ĉiuflanke, kvankam oni ne kredu ke ĝi falos kiel matura frukto; planedskale, vasta movado nomata alimondismo estas formiĝanta kaj progresas. Kiel eblas transpaŝi decidan kvantan kaj kvalitan sojlon, pri kiu multaj indicoj montras ke ĝi estas atingebla? Ĉar al tiu ĉi movado turniĝas, multnombre, la rigardoj de tiuj kiuj ne plu eltenas tiun maljustan kaj absurdan mondon, kaj kiu serĉas solvojn de ŝanĝo.

La historia merito de la alimondisma movado estas ke ĝi enreprenis vastan laboron de malkaŝado kaj malmuntado de la novliberala ideologio, akompanate, precipe en la sociaj forumoj, de intensa produktado de alternativoj kaj de svarmo da iniciatoj. Tiuj agadoj montras pli kaj pli klare ke la tutmondigo estas politika procezo, al kiu de nun kontraŭstaras alia politika procezo: la alimondisma movado mem. Aperante el la fumkurteno kiu longtempe kaŝis ĝian profundan naturon, la tutmondigo kompreniĝas antaŭ ĉio kiel sistemo de dominado de la Nordo super la Sudo, de la angl-usona kapitalismo super la aliaj formoj de kapitalismo, de la posedantoj super la senhavuloj. Tiel ke oni povas diri ke tiu tutmondigo estas la konkretigo de la novliberala ideologio.

Efektive, la tutmondiĝo ne falis elĉiele; neniel ĝi estas necesa etapo en natura evoluo de la ekonomia sistemo aŭ de la teknologioj: ĝi estas ĝuste la rekta konsekvenco de multaj elektoj kaj decidoj, unuavice politikaj. Ĝi estas mem strategia elekto, iompostiome realigita, post 1968, kaj celante redisciplini la salajrulojn de la okcidentaj landoj per senlaboreco, kaj la popolojn de la malriĉaj landoj per la ŝuldo.

Estus tamen vane nei la evoluojn kiuj fariĝis sub la efiko de la propra dinamiko de la kapitalismo, precipe en la kampo de la financigo kaj de la teknologioj. Sed tiuj transformiĝoj estis alproprigitaj kaj orientitaj per la strategioj uzataj de la partianoj de la konservativa revolucio iniciatita de s-ro Ronald Reagan kaj s-rino Margaret Thatcher ekde la jaroj 1980. Tiuj decidoj, kiuj kontribuis al vastigo de la novliberala tutmondiĝo, estis farataj apud registaroj kaj multflankaj instancoj, de la instituciaj investistoj kaj multnaciaj firmaoj.

Tiuj rapide komprenis ke ili povis planedskale reorganizi la laboron por atingi per unu trafo tri celojn: malfortigi la sindikatan movadon kaj la rezistadojn en la okcidentaj landoj, reduktante la grandecon de la entreprenoj kaj dislokante ilin por atingi pli da konkurencivo; kreskigi siajn profitojn per malaltigo de la laboristaro kaj utiligante diversajn impostajn kaj socialajn senŝarĝigojn, sen paroli pri la impostparadizoj; doni la impreson ke ili kontribuas al disvolvo de la Sudo konstruante fabrikojn tie.

Ĝis meze de la 1970aj jaroj, la kapitalismo estis efektive perdinta parton de sia regado super certaj landoj (strategioj de ekvilibro inter la du blokoj en la movado de la nealiancitaj landoj) kaj en certaj entreprenoj de la eŭropaj landoj (sekvo de majo 1968 kaj de kelkaj sekvantaj jaroj). La profitoj kaj la produktiveco malaltiĝis, la salajroj kreskis kaj la kontraŭkapitalismaj ideoj evoluis en ĉiuj sociaj kategorioj, precipe inter la junularo. La mastraj kaj konservativaj medioj tiam organizis sin por reakiri la iniciaton ideologie kaj praktike en la entreprenoj, komunikiloj, internaciaj institucioj, certaj politikaj partioj kaj en la ŝtat-aparatoj.

Fronte al la novliberala tutmondigo, neniu povas plu kredi je la “senpoveco de la politiko”, kaj neniel utilas esprimi dezirojn, ĉiutage kaj senkulpiĝe, ke la politiko “ree regu super la ekonomio”. Envere, ĝi neniam perdis la regadon. La vaŝingtona interkonsento estas klare politika projekto, konscie kaj sisteme realigita.

De la kompreno de la preciza naturo de la fenomeno tutmondiĝo dependos la efikeco de la proponotaj alternativoj kaj la vojo por atingi ilin, tio estas la konstruado de la alimondisma movado kiel politika kaj kultura procezo de homa emancipiĝo. Ĉi movado devas ne nur ludi simple rolon de ĝenulo por la multflankaj instancoj, la registaroj, elektitoj kaj politikaj respondeculoj. Se ĝi kontentiĝus pri kompatema registro, la alimondismo estus certe ne senutila, sed ĝi rezignus pri ĉia historia perspektivo se ĝi restus gluita sur la nuno. Adoptante la sloganon “Alia mondo eblas”, ĝi klare fiksis sian ambicion: starigon de nova socia, ekonomia, politika kaj demokratia mondordo. Elirante de tio, la enhavo de la proponoj, kiu estas detaligenda, ne disigeblas de la rimedoj por doni al ili korpon.

En tiu kunteksto, la nocio de alternativo meritas precizigon. Supraĵa ekzamenado povus pensigi ke ĝi reprenas nur, sed sub alia nomo, kion la politikaj partioj nomas programo kaj la sindikatoj postulo. En realo, ĝi estas radikale malsama, ĉar ĝiaj proponitaj alternativoj havas sisteman econ: ili estas efektive samtempe tutmondaj, kontraûliberalaj kaj ĉiokoncernaj. Nur la alimondisma movado metas dekomence sian pripensadon kaj sian agadon sur planedvastan skalon, kiel atestas la mondaj sociaj forumoj. Nur ĝi starigas por si aŭtente kontraŭliberalajn celojn, en sia klopodoj trovi koheron kontraŭmeteblan al tiu de la novliberala ideologio. Nur ĝi, fine, provas disvolvi ĉiokoncernan aliron, tio estas batalon kontraŭ la novliberalismo kiu koncernas ĉion, de la individuaj kondutoj, tra la strategio de la entreprenoj ĝis la politiko de la multflankaj instancoj.

ONI POVAS UZI, tiurilate, alian nocion, tiun de sistema matrico de alternativoj, por identigi la lokojn de potenco kiuj produktas kaj reproduktas la novliberalan tutmondigon, kaj kiuj laŭ tio fariĝas la celoj de la movado. La celo estas alidirekti la tie faratajn decidojn, iom post iom elimini ilian novliberalan logikon, por substitui al ili la alternativojn formulitajn de la alimondisma movado. La plimulto de ili, ekzemple la forigo de la impostparadizoj, realigeblas ĝenerale laŭ ses por la agado gravaj niveloj: internacia, kontinenta, nacia, infranacia, individua kaj tiu de la entrepreno.

La internacia skalo estas ofte ne sen ambiguecoj. Tiel, aserti ke la plej gravaj decidoj fariĝos sur planeda nivelo, lasante nur kelkajn erojn al la ŝtatoj, kaj ke tiu situacio estos neinversigebla, kondukas al kaptilo en kiun fali evitendas. Sur mondskala nivelo, la popoloj havas nur tre malfortan kapablon interveni: la reprezenta demokratio, nome la principo “unu persono, unu voĉo” por la balotoj (kies efikecon montris en Francio la regionaj elektoj de marto 2004), ne povas aplikiĝi tie.

Tia sistemo estas ideala por la posedantoj, ĉar la transigo de decidoj al nivelo kie la popolo ne povas interveni, ebligas starigi nedividitan dominadon. Tio tamen ne estas kialo por ĉesigi la organizadon de premo sur la multflankaj instancoj kaj postuli de la registaroj kiuj estas tie reprezentataj ke ili adoptu tie politikajn poziciojn kiuj subtenas la alternativajn proponojn de la alimondisma movado. Por repreni la ekzemplon de la impostparadizoj, la UN, la Monda Organizo pri Komerco (MOK), la Internacia Monfonduso (IMF), la Monda Banko, la Organizo pri Ekonomiaj Kunlaborado kaj Disvolvo (OEKD), ĉiu en sia rolo, povas agi por forigi ilin.

LA DUFLANKISMO, tio estas la tutaĵo de la rilatoj inter du landoj, estas aparta internacia formo. Ĝi estas fifama, ĉar ĝi estas asimilata, en sia principo, al rilato nepre nesimetria inter du landoj, el kiuj la pli granda dominos la pli malgrandan. Laŭ tio, la multflankismo, sistemo en kiu ĉiu lando havas unu voĉon, estus preferinda. Tamen ĉiu scias ke, en la MOK, en la IMF aŭ en la Monda Banko, ĉio ĉi estas nur iluzio. Renaskiĝo de duflankismo, sur alimondismaj bazoj, konstituas interesan perspektivon, laŭ la mezuro en kiu du landoj povas starigi inter si tiajn rilatojn, en kiuj ili en certa mezuro emancipiĝas de la novliberalaj dogmoj.

Sur kontinenta nivelo, la eŭropa konstruado kristaligas ĉiujn antaŭe priparolitajn demandojn, kun siaj direktivoj de novliberala tendenco, kiuj, post transpono al nacia juro, enfiksiĝas en la leĝaron de la koncernataj landoj. Sed ĉu temas pri ekonomia, teknologia aŭ financa fenomeno? Temas ĝuste pri politika decido kaj nur politika. Kaj kion faris la politiko, nur la politiko povas ĝin malfari aŭ aliigi. Ĉu necesos krei la kondiĉojn de ree kaj detale ekzameni la valorojn kaj celojn de la Eŭropa Unio (EU), ekzemple per nova politiko de “malplena seĝo”, por refondi Eŭropon? Por repreni la kazon de la impostparadizoj, la Unio povas evidente decidi malpermesi ilin sur sia teritorio.

La nacia nivelo faras apartan problemon, ĉar, laŭ la kutima diskurso, la precipaj decidoj estas farataj mondskale, kaj la ŝtatoj troviĝas katenitaj. Servus do al nenio, ke la loĝantoj de iu lando voĉdonas por kandidatoj kiujn ili mandatas por antaŭenigi alternativajn politikojn. Se la novliberala tutmondigo estas la nepra kadro, tiam ni jam ne troviĝas en demokratio, ĉar, kiaj ajn estu la elektitoj, ili povos fari nur identajn politikojn, escepte de kelkaj nuancoj.

Tiujn tabuojn, tre profunde ankritajn, necesas tamen ataki. Pragmate, temon post temo, necesas identigi la realajn agadliberecojn de registaroj kiuj deziras vere malstriktigi la novliberalan korseton. Koncerne la impostparadizojn, la franca registaro, kiel ĉiuj aliaj, havas perfekte la rimedojn por fari disponojn, ekzemple en la kontraktado de publikaj merkatoj, kontraŭ la bankoj kaj entreprenoj kiuj uzas ilin.

Sur infranacia nivelo (por Francio temas pri regionoj, departementoj kaj komunumoj), la novliberalaj politikoj kondukis al organizado de konkurenco inter lokaj kolektivumoj kaj al malkresko de iliaj rimedoj. Multaj elektitoj enfermiĝis en la logikon de loka supervivo, kie la simpla administra mastrumado de la kolektivumo nun do antaŭrangas la profundigon de la demokratio. Tiu etigo de ilia agado tamen komencas esti atakata kun la evoluo de pure politikaj iniciatoj, kiel la partoprenaj buĝetoj aŭ la engaĝiĝo de kolektivumoj lukti kontraŭ la Ĝenerala Akordo pri Komerco kaj Servoj (ĜAKS) aŭ kontraŭ la genetike modifitaj organismoj (GMO). Eĉ pri temoj kiuj ne koncernas rekte iliajn leĝajn prerogativojn, la lokaj kolektivumoj kaj iliaj elektitoj povas kun efikeco politike interveni. En la kazo de impostparadizoj, regionaj, ĝeneralaj kaj municipaj konsilantaroj povas, ekzemple, rompi siajn rilatojn kun la bankoj kiuj uzas ilin, kaj alvoki la civitanojn fari same.

Sur individua nivelo, certaj komponantoj de la alimondisma movado alvokas ĉiun koherigi sian konduton kun siaj konvinkoj. Ĝuste tiel disvolviĝas diversaj iniciatoj ĉirkaŭ la elekto de konsumaĵoj, uzo de “liberaj” informadikaj programoj, aŭ ŝparado. Por ne resti simpla sumo de individuoj kaj por transformiĝi en kolektivan amas-agadon, tiu metodo devas tamen eviti certajn misojn. Ĝi ne povas prezenti sin kiel leciondona al la civitanoj, kaj devas bone distingi inter kulpigo kaj respondecigo. Oni povas ankaŭ ne centri ĉion sur la individuajn kondutojn ignorante la ĝeneralajn strategiojn de la novliberala tutmondigo. Tamen, por daŭrigi per la sama ekzemplo, organizita bojkotado de la bankoj kiuj laboras kun impostparadizoj povus akceli ties malmuntadon.

SUR ENTREPRENA NIVELO, estas verŝajne la Unio de metal-industrioj kaj -metioj (UIMM)*, mastra organizo kaj membro de la Medef, kiu la unua bone vidis. Ĝi opinias efektive ke “ŝajnas ke la protestmovado kontraŭ la tutmondigo (...) trovas kreskantan eĥon kaj vekas, ekster la mondo de la entrepreno, radikale novajn agformojn, sed kiuj havos iam neeviteble konsekvencojn por la entreprenoj”. La UIMM aldonas ke la alimondisman movadon oni devas “preni serioze. (...) Tiu movado evoluas ekster la entreprenoj, sed tiuj iam spertos konsekvencojn, kaj ili ŝajnas apenaŭ esti preparitaj por alfronti ilin”*

* Originale: Union des industries et métiers de la métallurgie (UIMM).
* Actualité. Le Monde de l’activité économique et sociale, Parizo, septembro 2000.

Tiurilate, la kreskanta partopreno de la sindikata movado en la sociaj forumoj kaj en la dinamiko kiun ili vekis estas decida progreso. La alimondisma movado ne povas pretendi forbalai la pasintecon kaj forgumi preskaŭ du jarcentojn da sindikataj luktoj de kiuj ĝi devas multon lerni. Inverse, la laborista movado povas ĉerpi el la alimondisma movado. Tiel, ekzemple, la agado de la salajruloj kaj de iliaj sindikatoj kontraŭ ilia entrepreno, kiam tiu uzas impostparadizojn, estas realisma celo.

La labor-dialogo inter la alimondisma movado kaj la elektitoj kaj politikaj respondeculoj estas necesa. Unue ĉar ne ĉiuj estas fipartianoj de la novliberalismo kaj multaj estas antaŭ ĉio senhelpaj. Ili atendas ideojn kaj konkretajn proponojn tuj aplikeblajn. Krome, sed inverse, ĉar la alimondisma movado, tute kiel de la laborista movado, havas multon por lerni de ili laŭ tio ke ili disponas pri kono de la instituciaj mekanismoj kaj dosieroj kiu intimigas ilin kun realecoj kiuj ne nepre alireblas por ĉiu. Sed se necesas la dialogo, kaj eĉ kunlaborado, ankaŭ la konflikto povas laŭokaze necesi. Por repreni la formulon de Raymond Aron: “Milito neebla; paco malverŝajna.”

Jacques NIKONOFF.