Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Timigitaj de la evoluo de sendependa kritiko al la komunikiloj, iuj ĵurnalistoj kaj eseistoj prezentis tuj tiun civitkonscian kritikon kiel minacon kontraŭ la demokratio...
LA KONTESTADO de la mediata ordo aperas en kreskanta nombro da landoj.* Ĝi celas la koncentriĝon de la komunikiloj, la prostituiĝon de la informado kaj de la kulturo al la financmerkatoj. En Francio, jam dum pluraj jaroj, multiĝas la publikaj renkontiĝoj. Ĉiusemajne, la salonegoj estas preskaŭ ĉiam plenaj, la debatoj ekscititaj. En la koro de la mobiliziĝoj kontraŭ la novliberalaj regresoj, oni atakas la komunikilojn de aroganteco kaj sociala malestimo.
Samtempe, la agadoj kontraŭ la reklama poluciado de la publika spaco kritikas la influon de la anoncistoj en la mediata spaco.*, de dokumentistoj kaj scenaristoj aperigas eblajn konverĝojn kun la rezistadoj de ribelaj ĵurnalistoj kaj tiuj de la sendependaj kaj asociaj komunikiloj.
Pri tiu multforma kontestado, la dominantaj komunikiloj preferas nenion scii. El vidpunkto de iliaj gvidantoj, ĉar la plej granda malbono estas ĉiam aliloko (aŭ malantaŭ ni), ĉio fartas — preskaŭ — plej bone ĉi tie. Ili strebas do firmigi sian propran povon (pretekstante defendi la sendependecon de ĵurnalismo), antaŭenigi la konkurencon de la “markoj” (pretekstante antaŭenigi pluralismon) kaj rezervi al si la kvazaŭ-monopolon de la rajto informi kaj debati.
Kaj necesas konstati ke ili profitas komplezan silentadon. Flanke de la instalitaj politikaj fortoj, kiam, liberale dekstre, ili “pensas” ke la merkatoj proponas kaj la politikistoj disponas; aŭ kiam, diskrete maldekstre, ili limigas sian ambicion reguligi tielnomatan fatalaĵon. Mutado ankaŭ flanke de multnombraj kontestuloj kiu, bedaŭrinde, preferas serĉi por si loketon en la dominantaj mediatoj anstataŭ ol konsideri ilin tiaj kiaj ili estas: agantoj kaj propagandistoj de la ordo kiun ili kontestas.
Tiuj silentadoj sufiĉus por pravigi multiĝon de publikigaĵoj kaj de asocioj kiuj, pro iu aŭ alia motivo, interpelacias la grandajn komunikilojn, ties gvidantojn, ties financantojn... kaj tiujn kiuj lasas fari. La celoj de tiuj interpelacioj estas facile difineblaj: informi pri la informado kaj la kulturo (anstataŭ lasi la kvazaŭ-monopolon de enketoj pri la ĵurnalismo al la komunikiloj mem), kontesti la mediatan ordon (anstataŭ akompani ties devojiĝojn per kelkaj suspiroj), proponi alternativojn (anstataŭ fuĝi en pian silenton).
Ne mankas provoj deprajmi kaj neŭtraligi la protestojn kaj kontestojn. La plej kuranta konsistas en transformado de la kritiko de la mediatoj al ordinara mediata produkto, disponigita al konvenaj kaj konformaj, “respondecaj” kaj sterilaj diskutoj, kies ĉefa “efikeco” estas akiri akrediton ĉe la estroj de la mediatoj. Sed la plej vigla reago estis provokita de la konstituiĝo de la Franca Observejo de la Komunikiloj. Por protekti sin kontraŭ ĉia sendependa kritiko, kelkaj ĵurnalistoj denuncis ĝin tuj kiel provo starigi petenisman* ordon de kontrolado de ĵurnalistoj, eĉ kiel gazetaran policon. Kritiko al la mediato konstituas laŭ ili mincacon kontraŭ la demokratio.*
Tia eksceso perpleksigas. Tia militeca defendo de la mediata konveneco celas protekti la kritikon de la praktikoj de ĵurnalismo kontraŭ ĉia “ekstera” enmiksiĝo, eĉ se ĝi venas de nedisciplinigitaj ĵurnalistoj kiuj tiam estas tuj maldungitaj aŭ minacataj de proceso.* La gardantoj de la mediata ordo pretendas tiel rezervi la kritikon al la nuraj profesiuloj de la metio, al la esploristoj kiujn ili agnoskas kaj al la... leteroj de la legantoj.
Tiu “interna” kritiko, nepra kiam ĝi eliras de ribelaj sindikatoj aŭ de kelkaj ankoraŭ aŭtonomaj societoj de redaktistoj, minacas, sekve, esti konfiskataj de la eldonaj ĉefoj kaj la financaj deciduloj, kiuj ŝatus forgesigi ke la mediataj entreprenoj estas entreprenoj kiel la aliaj, ofte pli malbonaj ol la aliaj. Ĉiopova hierarĥio (miksita kun la moderna “management”), kontraŭsindikata subpremo, ĉantaĝado pri dungeco: la defendantoj de tia funkciado — oni komrenas ilin — rifuzas esti traktataj kiel “propekaj kaproj” de sistemo kiun ili ne kontestas, ĉar ili estas nur ties radetoj kaj portantoj. Kun la helpo de kelkaj multmediataj eseistoj, ili pretendas esti viktimoj de supozita “komplot-teorio” kiun ili larĝanime atribuas al iu ajn — de Noam Chomsky ĝis Pierre Bourdieu — kiu kuraĝas nomi je ilia nomo la instituciojn kaj ties gardistojn.*
Ili trankviliĝu: la analizo de la mediato ne celas persekuti ilin! Kaj la rezistado al la mediata ordo havas celojn kiuj preterpasas ilin. Dum ili skermas kontraŭ siaj kritikantoj, Dassault kaj Lagardère akaparas novajn partojn de gazetaro kaj eldonado. Siavice, la publikaj aŭdvidaj institucioj pagigas sian subfinancadon al siaj nefiksaj salajruloj kaj, ĉar ĝi estas submetita al reklamo, rivalas kun la privata sektoro sur ties propra tereno: la momenta kaj kvanta aŭdvida atento je kiu ajn prezo. Koncerne la skribitan gazetaron onidire “seriozan”, ĝi postkuras la reklamistojn (kaj malkreskantan legantaron) kun la armiloj de la malkaŝe komerca gazetaro. Kiu povas kredi ke kelkaj malgravaj alĝustigoj povus sufiĉi, kiam necesas remodlado de la tuta mediata spaco?
Ekde 1981, enorma nigra truo englutis la projektojn de demokratiaj transformado kaj alproprigo de la mediatoj, dum ilia koncentriĝo, ilia multnaciiĝo kaj multmediatiĝo, ilia laŭfinancigo kaj submeto al la profitlogiko faris de ili agantoj kaj zelotoj de la liberala tutmondigo. La rezistado al la mediata ordo celas redifini tiajn projektojn.
Henri MALER.