Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
La fama teoriisto de “La Convivialité” (kunvivarto), Ivan Illich (1926-2002) ĵus finis sian vivon 76-jara en Bremeno, kie li instruis ĉe universitato. De multaj jaroj, li dividis sian tempon inter Germanio, State College ĉe Pennsylvania-universitato, kaj sia hejmo en Cuernavaca (Meksiko). Kvankam li regule publikigis kaj prelegis en ĉiuj mondpartoj, lia fameco en Francio tamen multe malpliiĝis. Jen esploro de riĉa, ŝaŭmanta verko, kiun oni ne povas en kelkaj frapsloganoj resumi, kaj kies kritika forto tute ne erodiĝis.
Lundon, la 2an de decembro, Ivan Illich pludormis ĝis li renkontis eternecon. Li de nun estas morta. Mi skribas “de nun”, ĉar de kelkaj jaroj kiam mi elvokis lian nomon, la kunparolantoj nepre demandis min pri la dato de lia morto. Li mortis, kaj lia plena verkaro baldaŭ reeldoniĝos*, tiel ebligonte al iuj malkovri kaj al aliaj reviziti tiun verkon. Postula verko, abunda, perturba, malfacile klasifikebla, spegulo de ties aŭtoro, kiu malofte troviĝas kie oni lin serĉas.
Sufiĉe alta, seka, plaĉaspekta rigardo, varma rideto, fajna profilo, escepte ĉe la flanko de tiu impona elkreskaĵo, kiu lin malbeligis, Ivan Illich sciis igi vin komforta. Kaj, post la unuaj interŝanĝitaj vortoj pri ĉiutagaĵoj, lia penso aktiviĝis, kunfluis kun lia elparolado kaj plenĝuigis vin per lia inteligento. Li parolis pri “humoroj” ĉe germana kuracisto de la 18a jarcento, reiris ĝis Aristotelo, kromvojis ĉe Diderot kaj Lavoisier, elvokis Claude Bernard kaj Balint, reiris al la germana kuracisto, kaj laŭte sindemandis pri diagnozo, konsulto, pri la propra senposedigo fare de aliulo — la kuracisto —, la dolorrifuzo, kaj detale priskribis la nuntempan hospital-maŝinon, taŭzante iujn el la propraj jam malnovaj analizoj, kiuj troviĝas en Némésis médicale (Medicina Nemezo).
Alian tagon, la migranta parolo alivojis, montris ke silento povas esti kontesta armilo, simile kiel estas neperforto, prezentis la filozofian penson de Max Picard, komparis ĝin al tiu de Emmanuel Lévinas, kaptis okazon por raporti diskuton pri ekparolo kaj silento kiun li havis kun Michel de Certeau, parolis pri la ekleziaj Patroj kaj la ermita vivo, elvokis diversajn silentajn spontajn spektaklojn kiujn li partoprenis, relokigis la parolon en la skribsocio, kaj en la bildsocio, kaj entuziasmiĝis por la 12a jarcento, lia preferata jarcento. Tiuj du anekdotoj, pri kiuj mi estas modesta atestanto, kongruas ja kun aliaj rakontoj broditaj de aliaj kunestintoj, agacitaj aŭ mirigitaj, pri tiu nekredebla enciklopediismo portata samtempe de granda facileco por uzi multajn lingvojn (pli ol deko), kaj senlima scivolemo.
Ja la juna Ivan — naskita en Vieno de dalmata katolika patro kaj de germana juda patrino — havis ne nur unu gepatran lingvon, sed plurajn, la francan, la italan, kaj la germanan, kiam li eklernis ĉirkaŭ okjara, la serbokroatan, la lingvon de siaj geavoj. Li poste studis la grekan kaj la latinan — kio faciligis lian etimologian komprenon de la vortoj kaj konceptoj; la hispanan, la portugalan, la hindan, ktp. Li aliĝis universitatajn kursojn de kristalografio en Florenco, filozofio kaj teologio en Romo, mezepoka historio en Salcburgo; li fariĝis pastro, iris al Nov-Jorko en 1951, postulis portorikan paroĥon, fariĝis vicrektoro de la katolika universitato de Portoriko en 1956 (li estis tridek-jara!), pli kaj pli kontestis kaj la lernejan sistemon kaj la reakciajn poziciojn de la klerikaro, kreis alternativajn pastrajn seminariojn kaj aliajn laborgrupojn.
Tri jarojn poste, li buse kaj piede travojaĝis la tutan Latinamerikon, kontraŭis la usonan disvolvadkomprenon, instaliĝis en Cuernavaca, kaj tie malfermis la Internacian Centron de Kultura Dokumentado (Cidoc). Unue frekventata de usonaj “volontuloj” de la programo “Alianco por la Progreso” lanĉita de Kennedy, kiuj venis por lerni la hispanan lingvon kaj civilizon de la celitaj landoj, Cidoc estis fama precipe pro la socikritika laboro kiun multaj intelektuloj diversnaciaj kondukis, sub aŭtoritato de la fondinto, kontraŭ la kapitalisma socio.
Tiu Centro funkciis dek jarojn, de 1966 ĝis 1976, kaj en 1967 Ivan Illich ĉesigis la rilatojn kun Romo, kiu lin kunvokis sekve de raporto de CIA (Central Intelligence Agency, la usona sekreta kontraŭspionadservo), sed kiun ĉefe zorgigas la fameco de iuj tekstoj reeldonitaj en Libérer l’avenir (= Liberigi la estontecon) (Seuil, 1971), kiel ekz. “Malapero de la ekleziularo” (1959). Li menciis premojn sur lian Centron, eĉ fizikan perfortecon kontraŭ lin, sen insisti... Nepre vizitenda fariĝis Cuernavaca por iu radikala kaj triamonda maldekstrularo. Seriozaj studoj apudis festajn renkontiĝojn, ambaŭ aktivaĵoj markitaj de kristanismo. Cetere, Ivan Illlich, kvankam reirinta al laika stato, plukredis ke “la plejmulto de la ŝlosilideoj kiuj igas la nunan mondon tiu apartaĵo, devenas de kristanismo.”
Kun Une société sans école (= Senlerneja socio) kaj La convivialité (= la kunvivarto), lia fameco firmiĝis: li ne estis kvindekjara kaj liaj ideoj jam diskutiĝis ĉie en la mondo.* Liaj unuaj verkoj celas demonstri ke la “iloj” (komprenitaj kiel la “institucioj” kaj aliaj grandaj sociaj maŝinoj, Eklezio, Lernejo, Hospitalo, Transportoj, ktp.) fariĝas kontraŭproduktivaj trans iu sojlo. Tiu kontraŭproduktiveco estas paradoksa, ĉar ne celita de ties konceptintoj. Ju pli teknika sistemo progresas, des pli kreskas heteronomio-parto de individuo, kaj des pli malkreskas ties aŭtonomio-parto, igante lin pli kaj pli dependa de tio kion li ne povas mastri: atomenergio, aŭtoŝoseo, kemioterapio, genetikaj manipuladoj, ktp.
Malantaŭ tiuj konstatoj tro rapide simpligitaj de ties adeptoj, kiel “lernejo ellernejigas”, “hospitalo malsanigas”, “aŭtomobilo malhelpas cirkuladon”, troviĝas rimarkinda kritiko de la “progreso” kaj de tio kio pravigas ĝin, la kontentigo de supozitaj “bezonoj”*. Ivan Illich rifuzis la deirpunkton de la Romklubanoj, kiuj en 1972 invitis la mondgvidantojn haltigi ekonomian kreskon, cele al ŝparo de krudmaterialoj, redukti la malŝparon de energirezervoj. Li neniel kredis je iu ajn “naturprotektado”, kaj denuncis la senzorgeme disvolvitajn teknikojn kaj la politikan ekonomion de evoluado, kiun ekonomikistoj kiel René Passet kaj Serge Latouche poste denove kaj pliprofunde pritraktis. Tiujn librojn oni legu kune, ĉar ili apartenas al sama projekto: la plena liberigo de la unikeco de ĉiu individuo, senkonsidere de lia kulturo, liaj enspezoj, lia loko en la produktsistemo, ktp.
Tiu ĉi liberigo de la subjekto — tiuj vortoj ne estas liaj — baziĝas sur la regkapablo de la propra korpo kaj propraj bezonoj, sendepende de la disponeblaj teknikoj. Ivan Illich rakontis pri studentino al kiu li proponis glason da cidro, kaj kiu respondis “Ne dankon, miaj sukerbezonoj de la tuta tago estas jam plenumitaj.” Ŝiajn bezonojn konfiskis la kalorikalkulantoj kaj la normigantoj... La kundivido de trinkaĵo dum diskutado fremdas je tiu mezurumo, sed apartenas je ritaro, kaj tial ĝuste bezono estas ĉiam kultura kaj historia. Pristudado de invento de normaj kaj ĉiesaj bezonoj okupis Ivan Illich dum pluraj jaroj, kaj devigis lin starigi aliajn “genealogiojn”, kiel tiujn de “homa estaĵo”, de “vivo”, “persono”, “genro”, “sano” ktp., sekve retroiri en la historion de la Okcidento.
Ekzemple kiumomente, en kiuj cirkonstancoj, kaj kun kiuj konsekvencoj, la laboro fariĝis la grava tempo de la individua kaj kolektiva ekzistado? La fantoma laboro kaj La landopropra genro kompletigas la unuajn eseojn kaj prilumas ilin, emfazante pri la lingvaĵo kiel ĉies precipa ekzistada enradikiĝo; la laŭseksigo de la socio kiel intergenra distingado; kaj la erara kredo je homo oeconomicus kiel sintenmodelo, ktp. Tiuj verkoj, tro rapide legitaj, kolerigis la triamondistojn, laŭ kiuj la “fantoma laboro” ne valorigas la “malriĉulojn” dependantajn de la “neformala sektoro”; kaj la feministojn, kiuj rifuzas la genran diferencismon laŭ Illich, kaj luktas por jura kaj ekonomia egaleco de homoj. Kaj liaj lastaj esploroj, pri la parolado, la skribado kaj la bildado, restis nerimarkitaj.
Laŭdita de la franca “dua maldekstro” dum la 1970aj jaroj, Ivan Illich aspektis tro pesimisma por ili kiam ili alprenis politikajn respondecojn post la elekto de François Mitterrand kiel prezidanto, en 1981. Ĉe la fino de la malvarma milito la triamondistoj devis reagi fronte al la tutmondiĝo de ekonomio kaj de telekomunikado: ili ne plu trovis ĉe Illich respondojn al siaj demandoj. La ekologiistoj ne aprezis lian kritikon de la respondecprincipo, iniciatita de Hans Jonas, kaj ne aliĝis al lia kritiko de la tekniko, inspirita de Jacques Ellul, Lewis Mumfort, kaj kelkaj aliaj.
Unuvorte, la kurento ne plu pasis inter filizofo kun konsterna originaleco, kaj konfuzita intelektularo. Ekster Francio, la retoj konstruitaj de Illich pludiskonigas liajn esplorojn kaj ekiras malfermitajn vojojn. Lia influo, malfacile mezurebla, estas certa, tion atestas la populareco de liaj konceptoj kaj lia ofteco en bibliografioj. De Vankuvero (Loĝado I en 1976) ĝis Rio (Tuttera Pinta Renkontiĝo 1992), de la kvartalkomitatoj por kolektiva buĝeto ĝis asocioj por alternativo al la novliberala tutmondiĝo, la vortoj de Ivan Illich tute ne ŝajnas forgesitaj.*