Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2002-2004

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Ŝijaistoj kaj sunaistoj kunaj fronte al Usono

Irako, la perdita Eldorado

“Neniu ŝanĝo okazos en nia armea dislokiĝo inter la 30a de junio kaj la 1a de julio, krom la fakto, ke ni estos tie je invito de iraka suverena registaro, kiu petos nin resti ĝis kiam la mortigistoj, kiel tiuj kiuj faris kruelaĵojn en Faluĵa, estos sennocigitaj.” Tiel s-ro Paul Wolfowitz, vicsekretario pri defendo, precizigis, la 2an de aprilo 2004, kion signifas por la usonaj respondeculoj la povotransdonon al irakanoj. Tamen la ribelo kiu unuigas ŝijaistojn kaj sunaistojn kontraŭ la okupadon, la solidareco, kiu akompanas la reziston en Faluĵa, la renaskiĝo de naciismo (vd la artikolon de Juan Cole), sed ankaŭ la foriro de la hispana, hondura kaj dominika soldataroj, malgrandigas la manovreblecon de Usono kaj devigas ĝin trovi UN-aŭspicion al ĝia armea plu-restado en Irako. Dume la usonaj firmaoj rekte ligitaj al la Bush-registaro plu eltiras grandajn profitojn, eĉ se minacas malboniĝo de ilia surloka situacio.

“KAPITALISTA REVO”: tiel la brita semajngazeto The Economist priskribis en septembro 2003 la novajn ekonomiajn strukturojn starigitajn de la provizora registaro de la koalicio (PRK)*. Aro da dekretoj, subskribitaj de la usona reprezentanto Paul Bremer, komplete ŝanĝis la irakan ekonomian sistemon: impostoj estis limigitaj je 15%, importo-impostoj malaperis kaj estis anstataŭigitaj per 5%-krompago, destinita al rekonstruado, la financa kaj mona sistemo estis tute renovigitaj, preskaŭ 200 entreprenoj estis privatigotaj. Unuvorte, post pli ol kvardek jaroj da aŭtoritata ekonomia planado, la lando ŝajnis subite fariĝonta vasta zono de liberkomercismo.

* “Let’s all go to the yard sale”, The Economist, Londono, 25an de septembro 2003

Iom simpla logiko ebligis s-ron Donald Rumsfeld pravigi tiun drastan terapion. Laŭ la usona sekretario pri defendo, ĉefa ordonanto pri la “rekonstruada” strebado, “oni favoros la merkatekonomiojn, ne la stalinismajn sistemojn”*.

* Daphne Eviatar, “Free-Market Iraq? Not so fast”, The New York Times 10an de januaro 2004

La plej diskutata reformo temis pri la reglamentado — aŭ pli ĝuste la ne-reglamentado — de eksterlandaj investoj. “Decido 39”, datita je 19a de septembro, ja malfermis la tutan landon, escepte la sektoron de naturaj riĉecoj, por fremdaj investantoj. Por establi sin en la lando ili bezonis nek permeson, nek lokan partneron, nek devige reinvesti la profitojn. Tiu decido, kiu antaŭplanis neniun organismon aŭ mekanismon por superregi (kontroli) la fremdajn investojn, starigis regulojn eĉ pli liberalajn ol tiuj funkciantajn en Usono aŭ Britio (kie multaj sektoroj, kiaj armado kaj amaskomunikiloj, ne estas malfermaj al eksterlandaj konkurantoj). Tiu decido estis multe pli liberala ol la rekomendoj de la Monda Banko, kiam temas pri rehejmenigo de profitoj. La multnaciaj entreprenoj do ricevis ĉion, aŭ preskaŭ ĉion deziratan. Certe, iuj opiniis, ke la reformoj ne estis sufiĉe drastaj. Tiel, s-ro Robert Barro, fama Harvard-ekonomikisto, kvankam taksante noblaj la reformojn enradikitajn “en la privataj juro kaj proprieto”, bedaŭris, ke la nafto-industrio estis konsiderata “komuna riĉeco”, kaj do neofertita al avido de fremdaj investantoj.*

* Robert J. Barro “A step in the right direction for Iraq”, Business Week, Novjorko, 5a de aprilo 2004. Kar jarojn antaŭe en la sama semajngazeto Robert Barro opiniis, ke “neniu pli faris ol Pinochet kaj liaj konsilantoj por demonstri la superecon de la merkatekonomio”.

Same, advokata granda firmao bedaŭris, ke “la librotenado de irakaj entreprenoj estu nepre en araba lingvo”.*

* Pillsbury Winthrop LLP, “Reconstruction of Iraq”, International Trade News Brief, 23a de septembro 2003.

Malgraŭ tiuj limigaj kondiĉoj, la negoco-mondo estis eŭforia: la elvokitaj monsumoj por la rekonstru-kontraktoj estis grandegaj; la potencialo de la lando, dua nafto-produktanto en la mondo, estis giganta. Oni parolis pri senprecedencaj kontraktoj, orĉasado kaj Eldorado por la libera entreprenado. Irako estis fariĝonta la unua islama “tigro”, kaj montrofenestro kaj modelo por la tuta islamio.

Tamen tute ne certis, ĉu la reformoj estas lauleĝaj, aŭ ĉu ili pluvivos post restarigo de iraka suvereneco. Efektive multaj fakuloj, surbaze de la Konvencioj de Hago (1907) kaj Ĝenevo (1949) asertis, ke okupacianta ŝtato ne rajtas efektivigi tiajn “reformojn”*. Sed pri tiaj konsideroj la usonaj regantoj ne multe zorgis. Iam pridemandite de ĵurnalisto pri la kongruo de la usonaj decidoj kun la internacia juro, la prezidanto George W. Bush arogante respondis: “La internacia juro? Mi devas do alvoki mian advokaton!”*

* Vd Alan Audi: “Iraq’s new investment law and the standard of civilization”, Georgetown Law Journal, vol. 93, n-ro 1, 2004.
* “Boomerang diplomacy”, The Washington Post,12a de decembro 2003.

Aliloke oni pli serioze taksis tiujn demandojn. Malkaŝoj en la brita gazetaro montris, ekz., ke jam la 26an de marto 2003, la ĝenerala prokuroro Lord Goldsmith avertis la ĉefministron Antony Blair, ke “trudo de gravaj strukturaj reformoj estas kontraŭ la internacia juro”*. La ĉefa jura ĉefkonsilisto de la registaro bazis sin sur artikolo 43a de la Hago-Konvencio, laŭ kiu “kiam la aŭtoritato de la laŭleĝa potenco transiris en la manojn de la okupanto, tiu devos fari ĉiujn eblajn decidojn cele restarigon de publika ordo kaj socia vivo, respektante, escepte de plena malhelpo, la antaŭajn leĝojn de la lando”

* John Kampfner: “Blair was told it would be illegal to occupy Iraq”, New Statesman, Londono, 26a de majo 2003.
Militpredo

DEPOST LA FALO de la reĝimo de Saddam Hussein okazis tute male. Eĉ ne iomete efektivigante ordorestarigon, la provizora registaro elektis neintervenan politikon fronte al rabado kaj sensekureco, dum ĝi energie strebis ŝanĝi la leĝaron, kun la celo draste malaperigi la pasintecon. La problemo pri ekonomia estonto de Irako — misprezentita kaj tro rapide solvita — estis tamen delonge pripensita. La eksa trezorsekretario Paul O’Neill malkaŝis, ke strategio por kapti la irakajn nafto-kontraktojn estis elvokita en la unuaj tagoj de la regado de la prezidanto George W. Bush, do plurajn monatojn antaŭ la 11a-septembraj atencoj.*

* Ron Suskind: “The price of loyalty: George W. Bush, the White House and the Education of Paul O’Neill [La prezo de lojaleco: George W. Bush, la Blanka Domo kaj la bonedukado de Paul O’Neill]”, Novjorko, Simon and Shuster 2004, p. 96.

Pluraj el la ĉefaj gvidantoj de Usono, (inter kiuj la prezidanto mem, la vicprezidanto Richard Cheney kaj la eksterlandpolitika konsilistino Condoleeza Rice), veteranoj de naftindustrio avidis la riĉaĵojn de lando potenciale riĉa sed kurbiĝinta pro terura diktaturo, tri militoj kaj dekdu jaroj da internaciaj punsankcioj. Tiam ŝajnis al ili klare, ke “liberigota” Irako akceptos siajn “liberigontojn” kun floroj.

La pacigo de Irako aperis multe pli malfacila ol oni antaŭvidis (Vd la artikolon de Noam Chomsky: “La cinismo de s-ro Bush”). Aŭtune 2003, multnombraj iniciatoj montris, ke Usono provis denove ankriĝi en la internacia komunumo, post du jaroj da kruda unuflankismo. La 16an de oktobro ĝi sukcesis unuanime voĉdonigi la rezolucion 1511 de Unuiĝintaj Nacioj, kiu laŭleĝigas la usonan okupacion en Irako. La 23-24-ajn de oktobro iniciate de Usono sed sub aŭspicio de Unuiĝintaj Nacioj (UN) okazis en Madrido Konferenco de la Donacantoj, kunveniganta sepdek tri landojn, dudek internaciajn organizojn kaj dektri neregistarajn organizojn (NROj).

Rezulte de tiu konferenco, kvalifita de la usonanoj “grandega sukceso”, 33 miliardoj da dolaroj estis kolektitaj. Fakte temis pri nehomogena kaj nepreciza kunigo de pruntoj kaj donacoj, monhelpoj (ofte ligitaj al kontraktoj kun naciaj entreprenoj) kaj duflankaj kaj multflankaj kontribuoj, dum multaj landoj kondiĉigis sian helpon je sekurec-reveno kaj je starigo de transira kalendaro. Ĉiel ajn oni eĉ ne alproksimiĝis la sumon (56 miliardoj da dolaroj por kvar jaroj), kiun la Monda Banko taksis necesa por restarigi la irakan ekonomion. Sed Usono povis almenaŭ fanfaroni pri apogo de la “internacia komunumo”.

Kelkajn tagojn poste, la usona parlamento voĉdonis 87-miliardan buĝetan elspezon por financi la militojn en Irako kaj Afganio. Ne malgranda sumo de 18,6 miliardoj da dolaroj estis specife destinita por militaj kaj rekonstruaj kontraktoj en Irako. Amendo decidanta severajn sankciojn por la fraŭduloj de la publikaj kontraktoj estis rifuzita, pro premoj de la registaro. La senatano Richard Durbin, demokrato el Illinois, substrekinte la “tre bonajn politikajn kontaktojn” de la entreprenoj, kiuj profitis plejparton de la kontraktoj, esprimis sian miron: “mi ne komprenas kial oni kontraŭus la ideon persekuti tiujn, kiuj prirabas la registaron kaj la usonajn impostpagantojn dum milito.”...

La 5an de decembro 2003, la prezidanto Bush anoncis, ke s-ro James Baker, ŝtatsekretario de la patro de la nuna prezidanto, estis sendita al pluraj eŭropaj ĉefurboj — inter ili Parizo, Berlino kaj Moskvo — por intertrakti mildigon de la iraka ŝuldo. Oficiale taksita je 130 miliardoj da dolaroj, tiu ŝuldo aperis kiel grava handikapo, kiu riskas nuligi la strebojn por la rekonstruo. Ĉar la ŝuldo cetere estis kontraktita de tirano, oni povis konsideri ĝin kiel “abomenan” ŝuldon, maljuste truditan al la iraka popolo. La sendo de “multflankisto” s-ro Baker, en la ĉefurbojn de la “pac-tendaro”, interpretiĝis kiel signo, ke la novkonservativuloj ne plu velis kun facila vento.

La rebato rapide okazis. Samtage kiel la anonco de la Baker-misio, s-ro Paul Wolfowitz, vicsekretario pri defendo, subskribis cirkuleron anoncante, ke iuj landoj — inter kiuj Francio, Germanio, Rusio kaj Kanado — ne havos aliron al la ĉefaj rekonstrukontraktoj. Dudek ses kontraktoj — suma valoro 18,6 miliardoj da dolaroj — ampleksante de la armeaj ekipaĵoj ĝis restraŭrado de naftoinfrastrukturoj, de la komunik-sistemoj kaj de akvo- kaj elektro-retoj, estos rezervitaj por la sesdek tri landoj de la “koalicio de volontuloj”, kiuj partoprenis la militatakon kontraŭ Irako aŭ ĝin subtenis. La intelektulo de la novkonservativa movado kaj ĉefa konceptinto de la iraka aventuro ŝajnis denove meti la moderan tendaron antaŭ faritaĵo.

En sia cirkulero, s-ro Wolfowitz pretendis, ke tiuj decidoj necesas por protekti “la esencajn sekurecajn interesojn de Usono” kaj celas “favorigi la internacian kunlaboradon en la estontaj streboj” por stabiligi Irakon. La decido estigis antaŭvideblajn kaj antaŭviditajn protestojn. Eŭropa Unio argumentis, ke tiuj limigoj estas kontraŭaj al la interkonsentoj de la Monda Organizo pri Komerco (MOK) pri la publikaj kontraktoj, kiu malpermesas ĉian diskriminacion inter enlandaj kaj eksterlandaj provizantoj, kiam temas pri publikaj kontraktoj. Ene de la usona parlamento mem la influa senatano Joseph Biden, demokrato el Delavario, skurĝis tiun “tute senkaŭzan fanfaronadon” kiu “nenion faras por protekti niajn sekurecajn interesojn, sed ĉion por deturni de ni la landojn, kiujn ni bezonas en Irako”.

La prezidantejo tamen konfirmis ĉi tiun novan pozicion, kiu revekis nefermitajn vundojn. Jaron antaŭe la ŝtatsekretario Colin Powell cetere avertis, ke tiuj, kiuj kontraŭos la militon “suferos konsekvencojn”. Por tiuj eble jam venis la momento. La proparolanto de la Blanka Domo, s-ro Scott McClellan diris, ke “normalas kaj prudentas atendi ke la ĉefaj kontraktoj iru al la iraka popolo kaj al landoj, kiuj dividas kun Usono la malfacilan taskon konstrui liberan, demokratan kaj prosperan Irakon.”

La ministrejo pri eksteraj aferoj tuj precizigis, ke ne temas pri ekskluziva decido, sed ja inkluziva, ĉar la kontraktoj, ne rezervitaj nur por usonanoj, povos esti atribuitaj al entreprenoj de sesdek du aliaj landoj (i.a. Britio, Italio, Hispanio kaj Pollando, sed ankaŭ Ruando, Palaŭo aŭ Tongo). Grandanime la usona registaro aldonis, ke la listo de koalicio-partoprenaj landoj restas malferma, kaj ke tiuj, kiuj eniros ĝin, povos ankaŭ estonte elektiĝi por kontraktoj.*

* The Washington Post, 10a de decembro 2003.

Rifuzante la akuzon pri ekonomia protektismo, kaj spegulante plian fojon vere selektivan aliron al la internacia juro, la proparolanto de la usona reprezentanto por komerco, s-ro Robert Zoellick, diris ke “la kontraktoj faritaj nome de la provizora registaro de la koalicio (PRK) ne estas subigitaj al la devigoj rilate al internaciaj adjudikoj, ĉar la PRK ne estas ento koncernata de tiuj devigoj”.

Estas la prezidanto Bush, kiu esprimis plej klare la pozicion de sia registaro: “La elspezo-nivelo de usonaj dolaroj spegulos la fakton, ke usona kaj aliaj soldataroj riskis sian vivon. Estas plej simple, niaj soldatoj riskis sian vivon, tiuj de la koalicio riskis sian vivon, kaj sekve la kontraktoj spegulos tiun fakton, cetere tion ja atendas la usonaj impostpagantoj.” La registaro longe prisilentis la komercajn aspektojn de la iraka milito, por emfazi nur la amasdetruajn armilojn aŭ la liberigon de la iraka popolo. Ekde tiam la usona prezidanto ne plu kaŝis, ke justas konsideri la gravajn kontraktojn kiel militpredon. La profitoj estu laŭmezure de la verŝita sango.

Kapitalismo de komplicoj

EN USONO MEM tamen la disputo pri la rekonstru-kontraktoj daŭre ŝvelas. Ĉiutage malkaŝoj konfirmas, ke malŝparo, intereskonfliktoj, konfid-ekspluatado, priŝtelo, trofakturado, fuŝita laboro, estas kutimaj. La militpredo estas akaparita de malgranda nombro da usonaj firmaoj, ĉiuj proksimaj de la Bush-registaro. Eĉ la fidelaj britaj aliancanoj konfesas sian seniluziiĝon: iliaj kontraktoj ŝrumpas, kaj ilia registaro devas diskrete petadi de la usona kelkajn decidojn pri “pozitiva diferencigo”*

* Terry Macallistair: “Leak reveals ministers’fears over Iraqi contracts: campaign to stop British firms being cut out by US”, The Guardian, Londono, 13a de februaro 2004.

Laŭ raporto de Center for Public Integrity (Centro por Publika Honesteco) la sepdek unu firmaoj kaj entreprenistoj, kiuj subskribis kontraktojn pri rekonstruo de Irako kaj Afganio pagis pli ol 500.000 dolarojn al la balotkampanjoj de s-ro George W. Bush, t.e. pli ol ili pagis al iu ajn politikulo dum la dek du lastaj jaroj. Laŭ tiu raporto “Naŭ el la dek plej gravaj kontraktoj (...) atribuiĝis al firmao dunganta politikajn eksrespondeculojn, aŭ kies gvidantoj estas proksimaj de parlamentanoj, aŭ eĉ de agentejoj atribuantaj la kontraktojn.” Laŭ s-ro Charles Lewis, direktoro de la Centro, “neniu federacia agentejo superrigardis kaj kontrolis la tutan proceduron de kontrakt-atribuo, kio montras kiom la sistemo kapablas estigi malŝparon, prirabon kaj favorismon.”*

* www.publicintegrity.org/wow/report....

Malgraŭ la promesoj de travidebleco, la plej profitigaj kontraktoj estis atribuitaj sen publika adjudiko. La profitdona merkato de la iraka rekonstruo estas preskaŭ tute inter la manoj de usonaj firmaoj, inter kiuj troviĝas unuarange Halliburton (nafto-inĝenierado) tra ties filio Kellogg Brown and Root (KBR), kaj Bechtel (konstruado kaj publikaj laboroj), ambaŭ estante tre proksimaj de la “falkoj” regantaj en Vaŝingtono. Estas tamen vere, ke ambaŭ entreprenoj havas sperton en Irako. En 1983, Bechtel, tiam tre proksima de la Reagan-registaro, jam ricevis taskon konstrui naftodukton en Irako, laŭ interkonsento rekte intertraktita ĉe s-ro Saddam Hussein fare de s-ro Donald Rumsfeld, nuntempa sekretario pri defendo. Se temas pri Halliburton, de kiu la usona vic-prezidanto Richard Cheney estis la prezidanto-ĝenerala direktoro de 1995 ĝis 2000, ĝi ricevis specialan permeson daŭrigi sian laboron en Irako malgraŭ la internaciaj sankcioj kontraŭ tiu lando.

Halliburton fariĝis simbolo de la usoneska kapitalismo de kompliculoj. Kiel malkaŝis la reprezentanto Henry Waxman (kalifornia demokrato), kontrakto pri riparado de naftoŝaktoj farita sen adjudiko, inter la inĝeniera korpuso de la armeo kaj la firmao Kellogg Brown and Root (KBR) reprezentis tre longdaŭran engaĝiĝon. Krom la restaŭrado de la ŝaktoj, KBR ricevis taskon administri tiujn instalaĵojn kaj vendi ilian produktaĵon. Alie dirite, ĝi fariĝis koncesiulo de parto de la irakaj nafto-rezervoj.

Krome, laŭ s-ro Waxman, la financado de tiu kontrakto estis prenita el la UN-fonduso “nafto kontraŭ nutraĵo”, tiam renomita “fonduso por disvolvado de Irako”. Ŝajnas ke multnombraj leĝoj kaj reglamentoj estis redaktitaj specife por protekti tiajn investojn. Tiel la 22an de majo 2003 s-ro Bush subskribis la dekreton 13303, kiu protektas la tutan naftoindustrion kontraŭ “ajna decido, juĝo, dekreto, retenorajto, juĝa konfisko, aŭ alia tribunala decido”. Laŭ s-ro Tom Devine, direktoro de Government Accountability Project, “la naftoindustrio tiel troviĝis super la leĝo, senkonsidere ĉu usona aŭ internacia.”* Halliburton kaj ties filio estis protektitaj ne nur kontraŭ jura risko, sed ankaŭ kontraŭ financa risko. Iliaj kontraktoj estis intertraktitaj sur bazoj tiaj kiaj “indefinite quantity/indefinite delivery (IQUID)” (t.e. por nedifinita kvanto, kaj laŭ nedifinita liverado). Temas pri proceduro pravigita de urĝo aŭ granda necerteco, kiu permesas, ke entrepreno fakturos al la registaro ĉiujn siajn kostojn, aldonante profitmarĝenon ĝenerale inter 1 kaj 7%.* Tiuj proceduroj ebligas ĉiujn ekcesojn kaj ĉiujn intereskonkliktojn.

* www.wistleblower.org.
* George Anders kaj Susan Warren: “For Halliburton, Uncle Sam brings lumps, steady profits”, The Wallstreet Journal, 19an de januaro 2004.

Dufoje oni trovis Kellogg Brown and Root (KBR) friponanta. Ĝi unue ŝveligis la prezon de importita benzino en Irako de pli ol 60%: benzingalono (iom pli ol 3,5 litroj) aĉetita per 70 cendoj en Kuvejto, estis revendata al la usona armeo je 1,59 dolaro, kio reprezentas suman kromkoston de 61 milionoj da dolaroj. KBR sin defendis, argumentante la transportkoston (Kuvejto tamen troviĝas tuj ĉe Irako) kaj la riskojn. Kelkajn semajnojn poste la firmao estis akuzita trofakturi 16 milionojn da dolaroj por manĝoj de la usonaj soldatoj. Raporto de la registaro-servoj pri la efikeco de KBR (same kiel tiuj de Bechtel) parolas pri fuŝfinita laboro.* Tiaj malkaŝoj ŝajne estas nur la videbla parto de la glacimonto.

* Paul Krugman:“Patriots and profits”, The New-York Times, 16an de decembro 2003.

La usona registaro nur ekis enketojn, kreis novajn kontrolprocedurajn strukturojn kaj promesis pli da travidebleco. Sed KBR neniam ĉesis akiri kontraktojn kaj riĉiĝi malprofite al la usonaj impostpagantoj kaj la iraka popolo. La vic-prezidanto profitis tiun manaon. S-ro Cheney ricevis “prokrastitan enspezon” de Halliburton dum siaj unuaj jaroj en la Blanka Domo (150.000 dolarojn en 2001, 160.000 en 2002 178.000 en 2003), kaj li ŝajne ankoraŭ posedas proksimume 433.000 akciojn de la firmao, kies valoro evidente dependas de la bonaj profitoj de la grupo.*

* Halliburton-akcio situis je 54,69 dolaroj en septembro 2000 antaŭ ol fali al 9,10 dolaroj, ĝia plej malalta nivelo en julio 2002; ĝi valoras hodiaŭ ĉirkaŭ 30 dolarojn.

La limo inter politiko kaj negoco estas pli kaj pli malpreciza. La irakaj kontraktoj estas ja konsiderataj kiel rimedo por rapida riĉiĝo. Sr-o Richard Perle jam lerte uzis sian duoblan rolon. Kiam temis pri lia rolo de prezidanto de la registara konsulta komitato, li brile advokatis etendon de la milito al Irako (kaj al aliaj landoj); kiel privata civitano, li fondis Trireme International, firmaon de riskokapitalo, kies celo estas profiti el la militaj konfliktoj.* S-ro Joe Allbaugh, eksdirektoro de la kampanjo de George Bush en 2000, fondis New Bridge Strategies, kun la celo faciligi la akiron de kontraktoj en Irako. La eksa advokat-firmao de s-ro Douglas Feith, la tria grava homo en la registaro kaj drasta novkonservativulo, kiu superregas rekte la rekonstruadon, same klopodas.

* Aro da malkaŝoj pri lia aferismo kondukis lin tamen forlasi la prezidantecon de tiu komitato, kaj pli poste demisii.

Verŝajne troveblas la sama “politikiĝo” en la irakaj entreprenoj. El la 115 listigitaj projektoj fare de la provizora registaro fine de 2003, 25 devas esti atribuitaj al irakaj entreprenoj. Sed en ne ŝirmita ekonomio verŝajne nur inicitoj, proksimaj de la okupaciaj armeoj aŭ de la provizora iraka registara konsilio (PIRK), kies 25 membrojn nomunis la usonanoj, ricevos kontraktatribuon.

Kaj la iraka popolo? Se aŭdi la oficialajn paroladojn, ĝi estas la fina profitanto de la nova ordo. La usonaj gvidantoj daŭre kuraĝigas ĝin elprofiti la klimaton de ekonomia “libereco”. Tiel, la sekretario pri komerco dum rapida vizito en la lando, admiregis la “enorman progreson” kiun li tie mezuris kaj li laŭdis la entrepreneman spiriton kiun li tie spertis. Por pli bone komprenigi sin, li raportis kortuŝan rakonton al stelula CNN-ĵurnalisto, cetere konata pro sia emo relajsi la registaran propagandon: “Mi haltis survoje kaj aĉetis kolaon de juna knabo, juna entreprenisto.”*

* S-ro Don Evans, pridemandita de Wolf Blitzer, CNN, 19an de oktobro 2003.

La meza irakano ankoraŭ ne havas kialon ĝoji ke lia lando fariĝis Eldorado de komercliberismo. Injekto de ampleksa kapitalmono en malsanan ekonomion kaj la ekonomiaj malfacilaĵoj — inflacio, porciolimigo, naftomanko, kaj ĉefe senlaboreco — pligrandigis la ĥaoson kaj la sekurecproblemojn. La maldungoj en la publikaj administracioj kaj la dissolvo de la iraka armeo cetere ŝveligis la nombron de senlaboruloj. Ege liberalismaj leĝoj permesas al la entreprenoj laŭplaĉe importi laboristaron kaj senlime eksporti la profitojn. Malgraŭ la usonaj oficialaj asertoj, ke la “perturbojn kreas enŝteliĝintaj eksterlandanoj”, konfido ne regas inter irakanoj kaj la firmaoj taskitaj pri la landa rekonstruo. Kiam la neevitebla Kellogg Brown and Root, filio de Halliburton, prizorgas la nutradon de la usona soldataro (kiun ĝi cetere trofakturas), la subkontraktaj firmaoj estas saud-araboj kaj la dungitoj plejparte hindaj aŭ bangladeŝaj. Irakanoj estas ekskluzivitaj. Kial? Ili povus provi venenigi la soldatojn.*

*Jobs for the boys — and for foreigners” [laboro por niaj junuloj — kaj por eksterlandanoj], The economist, 9an de oktobro 2003.