Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2002-2004

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Bildoj kaj torturistoj

“Usono agas por mondvasta eliminado de torturo, kaj ni faras tiun batalon preĝante, ekzemple. Mi alvokas ĉiujn registarojn kuniĝi kun Usono kaj kun la komunumo de la juroŝtatoj por puni ĉiujn torturadojn kaj malhelpi kruelajn kaj misproporciajn punojn.” George W. Bush, The Washington Post, 27an de junio 2003

LA KAPTILO DE KOLONIA MILITO fermiĝas super la invadintoj de Irako. Kiel la francaj trupoj iam enkaĉiĝintaj en Alĝerio, la britoj en Kenio, la belgoj en Kongo kaj la portugaloj en Gvineo-Bisaŭo (eĉ hodiaŭ la israelanoj en Gazao), la usonaj fortoj konstatas ke ilia disprema supereco ne sufiĉas por eviti forkondukojn, embuskojn kaj aliajn mortigajn atencojn... Por la surlokaj soldatoj, la okupacio de Irako transformiĝas en subiron al infero.

Kolonia konflikto karakterizas sin per aroganteco de la okupaciantoj, per sia konvinko rezprezenti superan kategorion (pli “civilizitan”, pli “progresintan”), per malestimo al la koloniigito kaj per la kelkfoja rifuzo agnoski eĉ lian apartenecon al la homa specio.*

* Pyivi Munter kaj Norma Cohen: “Debt crisis threatens ‘fiscal Armaggedon’”, Financial Times, 1an de aprilo 2004.

Tiu “kolonia pretendemo” kondukas la okupacianton, nome de “supera kaj sankta misio” (defendi la Bonon kontraŭ la Malbono, protekti la civilizacion, starigi demokration), fari malproporcian uzadon de sia forto. Tiel, en Faluĵa, komence de aprilo, por puni la profanintojn de kadavroj de privataj gardistoj mortigitaj en atenco, la usonaj fortoj ne hezitis bombi kvartalojn de loĝantoj, kaŭzante la morton de proksimume 600 civiluloj.

En tiu kunteksto de enmarĉiĝo, la televidĉeno CBS, rompante la komplican silentadon de la komunikiloj, malkaŝis, la 28an de aprilo 2004, en sia elsendo “Sixty Minutes II”, la unuajn fotojn de turmentadoj faritaj al irakaj kaptitoj de usonaj gardistoj en la malliberejo Abu Ghraib. Tiuj trofe-bildoj konsternis la mondon. La raportado de CBS pruvis la realecon de la torturoj en Irako. Ĝi estis preta jam komence de la monato, sed la premoj de la Pentagono malfruigis ĝian elsendon. La generalo Richard Myers, ĉefo de la interarmila stabo, persone intervenis ĉe la produktoro Dan Rather por peti prokaston de la elsendo...

Kiam CBS eksciis ke la ĵurnalisto Seymour Hersch, de la New Yorker, pretiĝis por dissendi mem novan serion da fotoj kaj eron de la nerefutebla raporto de la generalo Antonio Tabuga*, la televidĉeno decidis dissendi ĝin.

* Vd la kompletan tekston.

Unue, la grandaj komunikiloj kiuj obeis la registarajn instrukciojn kiuj malpermesis montri usonajn soldatojn mortintajn en Irako, cenzuris tiujn bildojn, konsideratajn “ne tre patriotaj”. La animanto de la ĉeno Fox News, Bill O’Reilly, deklaris ekzemple: “Elsendante tiujn fotojn de torturoj, CBS liveris al la malamikoj de Usono timindan armilon. Kaj tio estas ŝoka.”

La prezidanto Bush ankaŭ deklaris sin ŝokita. S-ro Rumsfeld, siavice, neis esti sciinta pri tiaj misoj. Ambaŭ atribuis tiujn kruelaĵojn al kelkaj “perdiĝintaj ŝafoj”. Ili mensogas. Kiel ili mensogis pri la amasdetruaj armiloj aŭ pri la rilatoj inter s-ro Saddam Hussein kaj s-ro Usama Ben Laden.

La praktiko de turmentoj kontraŭ la kaptitoj estis konata. Raportoj de la Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco (CICR) kaj de Amnestio Internacia, sen paroli pri tiu de la generalo Tabuga, cirkulis jam dum tri monatoj, kaj denuncis tiujn sistemajn kruelaĵojn. Ekde decembro 2002, enketo de la Washington Post* malkaŝis ke la kaptitoj akuzitaj aparteni al la reto Al-Kaida estis tenataj de la CIA en la malliberejo de Bagram, en Afganio, en malhumanaj kondiĉoj kaj torturataj. Le Monde diplomatique publikigis en aprilo raporton de Human Rights Watch pri tiuj malbonaj traktadoj. Aliaj arestitaj homoj estis senditaj en sekretajn malliberejojn sur la insulo Diego Garcia aŭ transdonitaj al la specialaj servoj de “amikaj landoj” (Egiptio, Jordanio) konataj pro torturado. Proksimume 600 de ili, kies identecon oni daŭre ne konas, estis deportitaj en la koncentrejon de Gvantanamo, kie al la inspektistoj de la Ruĝa Kruco estis malpermesite aliri kaj kie estis testataj la punoj kiuj estis poste ĝeneraligitaj en la okupaciata Irako.

* Dana Priest kaj Barton Gellman: “US Decries Abuse but Defends Interrogations”, The Washington Post, 26an de decembro 2002.

JAM EN TIU EPOKO, unu el la oficiroj taskitaj pri la gardado de la kaptitoj deklaris: “Se oni de tempo al tempo ne perfortas homan rajton, oni ne faras sian taskon.” Kaj koncerne la traktadon de la kaptitoj, s-ro Cofer Black, ĉefo de la centro de kontraŭterorismo de la CIA, konfesis: “Ekzistas antaŭ kaj post la 11a de septembro. Post la 11a de septembro, ni agas perforte.”

Tiu sento de praveco kaj de senpuneco favoris la ĝeneraligon de torturoj kontraŭ irakaj kaptitoj. Torturi por la bona celo, jen trista heroaĵo kiu ja meritis kelkajn memorfotojn. Almenaŭ por memori ke kolonia milito estas ĉiam malmorala milito.

Ignacio RAMONET.