Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
La novaj restriktoj deciditaj de George W. Bush kontraŭ Kubo ne nur celas gajni la plimulton de la kubana voĉdonantaro de Florido dum la venonta prezidanteca balotado. Pli fundamente, ili reflektas la obsedon de la Blanka Domo: elradikigi la reĝimon de Castro, kaj ne faciligi ĝian demokraktiiĝon. Tiu danĝero, kvankam tute reala, ne povas malhelpi la analizon de la internaj kontraŭdiroj kaj mankoj kiuj malfortigas la kuban socion.
ANTAŬ JARDEKO, la pluvivo de la kuba reĝimo ŝajnis apenaŭ probabla. Ĵus disfalis Sovetunio, la ĉefa aĉetanto de ĝia sukero kaj provizanto de ĝia nafto. Estis necese rekonstrui ekonomian strategion adaptitan al la novaj fortrilatoj, kaj tion fari en preskaŭ tuta izoliteco, dum la ondo de novliberalismo rompiĝis sur la planedon. Por Kubo, la 1990-aj jaroj estis la nigraj jaroj, kaj la loĝantaro devis elporti ekstreman suferadon.
La nova ekonomia politiko efektiviĝis ekde 1993. La komercaj reformoj adoptitaj (libera merkato je agrikulturo, laŭleĝigo de la dolaro, plimultiĝo de entreprenoj kune financitaj de ŝtata kaj privata kapitalo, ktp.) ebligis, ke kreskado rekomenciĝis fine de la jardeko. Samtempe, la reformoj estigis socian renverson kaj inversigon de la valoroj enradikigitaj de la Revolucio, ekzemple la mona dueco, kiu kaŭzis la malegalecon de enspezoj inter la dolarhavantoj kaj la malhavantoj.
Kvankam la vivnivelo de 1989 ankoraŭ ne estis reatingita, la kresko de la malneta interna produkto, kiu estis 1,2% en 2002, atingis 2,6% en 2003, sed la generacio kiu portis la ŝarĝon de la “speciala periodo” dum dek kvar jaroj estas ellacigita.
Kompreneble, la kelkjara politiko de anstataŭigo de importaĵoj konsiderinde sukcesis. Utiligante sian propran nafton, Kubo estas preskaŭ memsufiĉa je elektro-produktado. Lokaj produktoj havigas 70% de la provizaĵoj por la turisma sektoro, tiel retenante kostojn. Antaŭeniroj en bioteknologio ebligos al Kubo helpi Niĝerion kaj Namibion produkti kontraŭ-aidosajn medikamentojn.
La necertecoj tamen persistas. Decidite en 2002 pro subfalo de la monda sukerprezo, la restrukturado de la sukera industrio ankoraŭ estas prokrasta bombo. Ne povinte konkurenci, duono de la sukerfabrikoj estis fermitaj. Kvincent mil laborpostenoj estas minacataj. La ŝtato faras penon: 100.000 el tiuj laboristoj estas retrejnataj kun plenaj laborpagoj. Sed la planitan retrejnadon de dekmiloj da agrikulturaj laboristoj blokas manko de mono por financi semojn, sterkaĵojn, maŝinojn — eĉ sen mencii la perpleksecon kreitan de la perdo de historia tradicio. En la bateys* oni vivtenas sin per la libreta (porciokuponaro) kaj laŭokaza laboro. “Estas la lorena ŝtalindustrio de la 1980-aj jaroj, sed sen la Eŭropa Unio”, diras franca entreprenisto.
Sed nun la dungiĝo-merkato malviglas. El-eksterlanda investado falis depost 2001 parte pro la leĝo Helms-Burton*, sed ankaŭ pro la strikta reguligo trudata de Havano. La nombro da firmaoj de miksa kapitalo malpliiĝis je 15% en 2003. Turismo ankoraŭ kreskas, sed krom la fakto ke ĝi ne kreis sufiĉajn laborpostenojn, la malfirmeco de “la senfuma industrio” evidentiĝis post la 11-a de septembro kaj la milito en Irako.
Fine, la nesufiĉo de fremda valuto kaŭzas maltrankviligan financan situacion. En 2001 la fremdvaluta ŝuldo atingis 10,89 miliardojn da dolaroj, Rusio postulas siaflanke la bagatelon de 20 miliardoj da dolaroj (laŭ la malnova oficiala kurzo, efektive konverteblaj rubloj)*. La ŝuldo al Venezuelo eble atingis 891 milionojn da dolaroj fine de 2003*. Dank’ al la akordo de kunlaboro subskribita en 2000, Karakaso provizas al Kubo nafton kaj ĝiajn kromproduktojn sub tre favoraj kondiĉoj*. Havano repagas la plimulton de sia ŝuldo per sendo de granda nombro da kuracistoj, sportaj trejnistoj kaj instruistoj kaj per la akcepto de stipendiaj studentoj en siaj universitatoj kaj de venezuelaj pacientoj en siaj hospitaloj.
Ĉi tiu financa malfortikeco sendube klarigas la decidon faritan en 2003 starigi reguligon de devizoj por kubaj kompanioj. Ne ĉiuj kubaj ekonomikistoj aprobas tiun mezuron: iuj rigardas ĝin kiel novan senkaŝan rabon fare de la ŝtato, kaj kiel kontraŭdiron al la reformoj. Laŭ ili, la aktuala recentralizo malhelpe enmiksiĝas en la spezon de firmaoj. Se oni senmonigos ilin por financi socialajn projektojn, la plendantoj diras, kiel ili povos investi kaj esti profitaj?
TIUJ MALFACILAĴOJ instigas demandojn kaj veran debaton. Pluraj ekonomikistoj taksas la potencialon de reformoj elĉerpita kaj kredas ke necesas difini novan strategion de disvolvo. Pedro Monreal kaj Julio Carranza* eliras do el jena konstato: Kubo eniris la 21an jarcenton kun la tipa statuto de kariba insulo — turismo kaj remesas*, sukero kaj ercoj. Naturaj resursoj kaj elmigrinta laborforto estas la vektoroj de integriĝo de la lando en la mondan ekonomion. Kritikante tiun skemon, ili proponas “postturisman transiĝon”.
Por ili, la celo devas esti “eksportorientita reindustriigo” ebliganta la uzadon de tre kvalifikita laborforto, dum la turismo konstituas nur “nedaŭran etapon”. Ili rekomendas “strategion fonditan sur teknologie intensaj eksportadoj (...) kiu radikale modifas la nunan disvolvomodelon fonditan sur la politiko de substituado de importoj”.
En realo, Ĉinio fascinas multajn gvidantojn. La 13an de februaro 2004, la taggazeto Granma ĉefpaĝe titolis “La ĉina eksperimento demonstras ke ekzistas alternativoj”. La artikolo celebris “la kreskon de la azia nacio”, sukceson atingitan “sen privatigoj”, “sen kapitalismo”, “kun ŝtate kontrolata banksistemo”, “forta direktado” kaj “harmonia socia disvolvo”.
S-roj Monreal kaj Carranza, la du cititaj ekonomikistoj, kritikas en tio la “ambivalencon”, por ne diri senkoherecon, de la oficialaj pozicioj fonditaj sur la ebleco “de stabila kunekzistado de du malsamaj vojoj”. Por ili, necesas elekti. Ili konsideras sukcesan reorientiĝon de la landa ekonomia strukturo malmulte probabla “sen signifaj transformoj de la ekonomiaj institucioj kaj de la propriet-rilatoj”. Ili konsideras necesa la ekziston de “strukturoj de politika pripensado ekstere de la ŝtataparato” kaj “kapablaj efike peradi inter la interesoj de la diversaj partoj de la socio”.
Aliflanke, la registaro forte refirmigis la socian celadon de sia ekonomia politiko. Ĝi faras el la edukado nacian prioritaton kies buĝeto pasis de 6,4% en 1998 al 9,1% de la elspezoj en 2003. Sepcent lernejoj estis komplete renovigitaj kaj ekipitaj de komputiloj, miloj da instruistoj estis formitaj por limigi la amplekson de la klasoj al dudek lernantoj, 16.000 instruistoj pri belarto preparas sin en specialaj lernejoj. La renovado de hospitaloj estas sekvonta.
Malgraŭ tiuj klopodoj, de kiuj povus inspiriĝi la plejmulto de la latinamerikaj landoj tielnomate “demokratiaj”, ekzistas loĝantaro en malfacila situacio kies sano estas en danĝero. Certaj sociaj kategorioj suferas nutraĵan mankon — solaj virinoj kun infanoj, maljunuloj. Laŭ ĝenerala opinio, la nutraĵo liverata per la libreta, limigita al kelkaj bazaj nutraĵoj, kovras maksimume dek ĝis dek-kvin tagojn de monata provizo. Necesas do kompletigi la aĉetojn en la agromercados, agrikulturaj bazaroj kie la prezoj estas altaj. Laŭ la ekonomikisto Angela Ferriol, la parto de urbanaro tuŝata de malriĉeco estas ĉirkaŭ 20%*. Multaj homoj vivas de tago al tago: elturniĝoj, nigra merkato, ŝteloj oftiĝis.
Tiurilate, la sociologo Mayra Espina substrekas tri faktorojn de pligraviĝo de malegalecoj kaj de pliiĝo de malriĉeco: la kreskantan diferencon inter la enspezoj, la teritoriiĝon de la malegalecoj kaj la novan socian hierarĥion ligitan al la materia riĉeco, kiu simbolas la sukceson.*
Kun la reformoj, la enspezoj de salajrata laboro en la ŝtata sektoro perdis gravecon profite al laŭleĝaj aŭ kontraŭleĝaj privataj agadoj. “La polariĝo de la enspezoj grandiĝis, la socialaj servoj malboniĝis kvante kaj kvalite”, konstatas Mayra Espina. Laŭ ŝi, la ekonomiaj reformoj kaj la komplekseco de la socikulturaj ŝanĝoj fragmentigis la socian konscion, marĝenigis la kategoriojn en plej granda malfacilo kaj revigligis la tensiojn inter blankuloj kaj nigruloj. La malegalecoj inter regionoj ankaŭ graviĝis: en la orienta regiono de la insulo, la vundebla loĝantaro estas taksata je 22%, certaj municipoj konas malfacilan situacion.
La statistika traduko de tiu evoluo aperas nete: en 1988, la elcentaĵo de ŝtataj salajruloj atingis 94%. Hodiaŭ, 20% ĝis 25% de la loĝantaro ne plu dependas labore de la ŝtato. Dum la enspezoj de la familioj stagnis aŭ malforte altiĝis de 1991 ĝis 1999, “la enspezoj de familioj vivantaj de la subsurfaca ekonomio kvarobliĝis”, substrekas Angela Ferriol. Laŭ raportaĵo de la semajngazeto Bohemia*, aperinta en februaro, la polico malkovris 181 kontraŭleĝajn laborejojn, 525 sekretajn fabrikojn kaj 315 lokalojn servantajn kiel deponejoj inter januaro kaj oktobro 2003. Ekonomikisto kiu laboras por la ŝtato konsideras ke “kun la krizo, kaj kun la nivelo de la salajroj, oni ne povas multon fari kontraŭ la malversacioj kaj koruptoj”.
Krom la riĉiĝo de la privataj etkamparanoj, de la estroj de paladares (privataj restoracioj) kaj la profitantoj el turismo, la esploristo Juana Conejero elvokas “la transformiĝojn en la klasstrukturo” kaj “la eblecon ke naskiĝos nova socia klaso de entreprenistoj asociita kun la sektoro de eksterlandaj investoj”*. Tiu hipotezo estis jam analizita de la sociologo Haroldo Dilla en tre kontestita artikolo elvokanta la novajn “invest-kamaradojn”, tiujn direktorojn de miksitaj entreprenoj aŭ respondecajn direktorojn de ŝtatfirmaoj ligitaj kun la merkato, kiuj adoptis ties postulojn kaj eĉ ties ideologion. Efektive, de la fuzio de la politikaj elitoj kun la “bizness”, kiel oni diras en Kubo, povus naskiĝi tiu nova socia klaso.
La organizado de la miksita kaj privata sistemo teorie malebligas la akumuladon de kapitalo, krom per korupto. Tiu, eĉ limigita, evoluis, favorata de la malabundeco, la mona dueco kaj la entreprena aŭtonomeco precipe de la turismaj entreprenoj. La registaro lanĉis ofensivon kontraŭ “tiu kancero kiu koruptas la Revolucion deinterne kaj kiu pli danĝeras ol usona bombo”. Tie povas prosperi socia bazo pli timiga por la reĝimo ol ĉiuj disidentaj grupoj.
La grandaj organizantoj de turismo reprezentas konsiderindan komercan kaj financan potencon. Ili mastrumas plurcentajn entreprenojn. Lastan jaron, s-ro Vega del Valle, prezidanto de la ŝtata hotelentrepreno Cubanacán — la plej grava grupo kun 40% da enspezoj de tiu sektoro, spezo taksata je 800 milionoj da dolaroj, 15 kompanioj, 23 miksitaj entreprenoj kaj 9 reprezentejoj eksterlande-, estis depostenigita, kun pluraj altaj respondeculoj, pro “gravaj eraroj de mastrumado”; akuzoj pri fraŭdoj malkovritaj post la 2003 starigita devizkontrolo por kubaj entreprenoj estis malkonfirmitaj, sed la ministro pri turismo devis ankaŭ demisii. Anstataŭis ilin militistoj, gvidantoj de la turisma entrepreno Gaviota.
Precipa ekonomia potenco de la insulo, la Revoluciaj Armitaj Fortoj (FAR) estas efektive pli kaj pli engaĝitaj en turismo, agrikulturo, industrio, transporto, komunikado, elektroniko... La militistoj okupas ŝlosilajn postenojn sine de la registaro kaj inter la gvidantaro de la Kuba Komunista Partio (PCC); krom ilia ĉeesto en la Politika Buroo, la ideologia departemento de la Centra Komitato estas gvidata de la kolonelo Rolando Alfonso, kaj la Kuba Instituto pri Radio kaj Televido (ICRT) de la kolonelo Ernesto López.
Tiuj militistoj, kiuj ricevis formadon inspiritan de kapitalismaj mastrumaj normoj, estas la instigantoj de la komercaj reformoj kaj de la “perfektigo” de la ŝtatentreprenoj — restrukturado celanta kreskigi ilian rentabilitaton kaj ilian efikecon donante al ili pli da aŭtonomeco.
En tiu socio pli kaj pli diversiĝanta, la politika homogeneco fariĝas tromplogilo. Kiel esprimi la respekton al diversecoj kaj la neprecon de egaleco, la tension inter individueco kaj kolektiveco? Tiom da latentaj debatoj, sed ne esprimataj publike. En artikolo redaktita “por instigi debaton kun siaj kolegoj de la havana universitato”, Armando Chaguaceda Noriega* refutas la ideon de lando konsistanta el estaĵoj genetike unuanimaj”.
Konstatante “la daŭran ĉeeston de maldekstra spirito en multaj sektoroj de la loĝantaro”, la universitatano distingas du kurentojn: “Epika internaciisma maldekstro kiu postulas pli da libereco por debato kaj kritika pensado” kaj “reformisma maldekstro kiu metas la akcenton sur la ekonomia disvolvo sine de plurklasa projekto”. Li substrekas la danĝeron por la unua “malkonektiĝi disde la vivata realeco de la civitanoj” kaj por la dua “fariĝi la subtenantoj de interna akumulado de la kapitalo”. Kaj li instigas al alianco inter la du por alfronti tion kion li kvalifikas “konservativiĝo en la ŝtataparato”.
Adoptita de 8.188.198 kubanoj (98% de la elektantaro) en junio 2002, amendo al la artikolo 3 de la konstitucio asertas ke “la socialismo kaj la politika kaj socia revolucia sistemo fiksita en tiu ĉi Konstitucio estas nerevokeblaj kaj [ke] Kubo neniam revenos al kapitalismo”. Tio estis la respondo al la postulo de ekonomiaj kaj politikaj reformoj konata sub la nomo de “projekto Varela” kaj impulsita de la kristano Oswaldo Paya. Tiu projekto, kiu kolektis 11.000 subskribojn, postulas la liberecon entrepreni, la laŭleĝigo de privataj agadoj, labormerkaton, ĝeneralajn elektojn kaj politikan plurismon.
Dekretante la nerevokeblecon de la socialismo, oni fermis la debaton sen esti ĝin farinta. La fascino kiun la merkato faras al certaj sociaj tavoloj estas per tio nur des pli vigla. De kvar jaroj, ekde la reveno de Elián*, la “batalo de la ideoj” — la esprimo estas de s-ro Fidel Castro-, la politikaj kampanjoj, la senĉesaj manifestacioj kaj la kontrolado de la sociaj organizoj servis kiel substituo al vera popola potenco. Sed la malakordo inter la burokratismaj funkciadoj de la sociaj organizoj kaj la aspiroj de la loĝantaro pligraviĝas — Armando Chaguaceda Noriega elvokas “la spacan mallarĝecon de politika partopreno”-, dum fortiĝas la sektoroj ligitaj kun la merkato kaj kun la plej dinamikaj partoj de la ekonomio (eksterlandaj investantoj kaj iliaj hejmaj relajsoj, embriona privata sektoro, ktp.). La komunista partio, siavice, vertebras la ŝtataparaton kaj la administracion, sed, kiel politika partio ĝi ŝajnas atrofiita. Ĝia kongreso, kiu devintus okazi antaŭ du jaroj, daŭre ne estas programita.
La akreco de la soci-politikaj kontraŭdiroj esprimiĝas en ĉiuj medioj. La bezono de renoviĝo de la diskurso kaj de la politikaj praktikoj estas videbla en la junularo. “Por multaj, ankaŭ inter filoj de gvidantoj, la sola opcio, la revo, estas forlasi la landon”, konstatas la katolika eklezio. Kvankam ili profitis konsiderindajn klopodojn realigitajn en edukado, la junaj diplomitaj trovas malofte laboron kiu korespondas al ilia studnivelo.
La ŝlositeco de la informado liverata de la komunikiloj aŭ la restriktoj por aliro al la interreto estas pli kaj pli malbone eltenataj. Spite al la malkonfirmoj de la aŭtoritatoj, tiuj restriktoj ne estas nur “teknikaj”*. Estas vere ke la kadukeco de la retoj kaj la malgranda nombro da telefonoj por loĝantoj (6,37 por 100) malfaciligas la aliron al interreto. Veras ankaŭ ke la usona registaro malkaŝe afiŝas sian volon uzi la reton por malstabiligi la reĝimon. Tamen estas klare ke la konektoj estas kontrolataj, ke ili devas pasi tra institucioj aŭ laborcentroj kaj “respekti la validajn regulojn”. La aŭtoritatoj estas “deciditaj agi kun firmeco kontraŭ la kontraŭleĝuloj” (tiuj kiuj uzas fraŭdajn rimedojn por konektiĝi al interreto), deklaris la ministro pri informadiko kaj komunikado (MIC).
LA ARTISTAJ MEDIOJ ne povas eviti certan disreviĝon, eĉ se la kultura eksplodo de la jaroj 1990 — literatura, muzika, bilda, kinarta sub egido de la Kuba Instituto pri Kinartaj Artoj kaj Industrioj (ICAIC) — favoris grandan malfermiĝon de la Nacia Unio de Kubaj Verkistoj kaj Artistoj (UNEAC). Naskiĝis nova kaj talenta literatura generacio — Leonardo Padura, Senel Paz, Ena Lucía Portela, Abilio Estévez*.
Por Estévez, tiu generacio turnas sian rigardon al la socio, sed “tio estas rigardo plena de amaro, plena de skeptiko”. Elvokante la nostalgion de la pasinteco en sia verko, li klarigas ke okazas al la Revolucio kiel al la katolikismo “kiu oferas la nunon nome de la Ĉielo, de la Paradizo; la Revolucio siavice oferas la nunon nome de la estonto, kiu ne interesas min. Kio interesas min, tio estas: kiel mi vivas hodiaŭ”*
Kiel signo de la epoko, pluraj verkistoj aŭ poetoj vivantaj en la insulo verkas en la revuo Encuentro de la cultura cubana, de tendenco kontraŭ Castro. Ĝia direktoro, Rafael Rojas, provas fari de ĝi kulturan vojkruciĝon inter ekziliĝintoj kaj insulanoj por serĉi novan “kubanecon”.
Koncerne la intelektulojn — ekonomikistoj, sociologoj, politologoj, esploristoj-, ilia esprimiĝo estas multe pli kontrolata. Ekde la dissolvo de la direktora skipo de la Centro de Studoj pri Ameriko (CEA) en 1996*, la revuo Temas provas prudente esplori novajn vojojn de pensado.
La subprema ondo de 2003 lanĉiĝis ĝuste en tiu kunteksto. “Doloris al mi sendi tiujn homojn al la morto, sed tio necesis”, deklaris iom poste s-ro Fidel Castro en intervjuo filmita de la usona filmiso Oliver Stone*, tiel rekonante sian personan respondecon kaj la neekziston de sendependa juĝa potenco. Por savi la Revolucion, “por ĉesigi la ondon de terorismo, necesis ataki la malbonon ĉe la radiko”.
Tiuj procesoj havis ankaŭ la valoron de averto por la registaro Bush, en tre maltrankviliga internacia kunteksto. Efektive oni ne subtaksu la minacojn por Kubo. Nur naivuloj aŭ cinikuloj povas pensi ke la sinteno de Vaŝingtono estas diktata de la volo restarigi la demokration kaj ne de ekonomiaj, politikaj kaj/aŭ strategiaj interesoj, en Kubo kiel en Irako aŭ Afganio.*
La minacaj deklaroj kontraŭ Kubo, la manifestacioj en Miami kun krioj de “Hodiaŭ Irako, morgaŭ Kubo!” estis faritaj nome de la “mondvasta disvastigo de demokratio kaj de la defendo de la personaj rajtoj”. Ĉu la prezidanto Bush ne alvokis, en januaro 2004, al “rapida kaj paca transiro al demokratio en Kubo”? Nome de la demokratio, li decidis, komence de majo, limigi la vojaĝojn de ekziliĝintoj al la insulo, malpliigi iliajn transkontigojn al iliaj familioj kaj altigi je 35 milionoj da dolaroj la subvenciojn al la disidentoj. Ĉio ĉi konsiderata de la meksika registaro kaj de la kubaj disidentoj mem kiel antidemokratia enmiksiĝo.
La demokratia argumento estas efektive dumezurila. Dum la franca registaro fortranĉis la kreditojn por kunlaborado kun Kubo, s-ro Jacques Chirac kaj la parlamento akceptis grandpompe la ĉinan prezidanton, kies korinklino por la homrajtoj estas konata. Laŭ Vaŝingtono, “Kubo estas la sola ne demokratia lando de la hemisfero”. Sed oni povas provi malstabiligi la aluditan demokration en Venezuelo, pafi sur la homamaso tute senpune en Bolivio, en Dominiko, en Haitio, lasi liberaj krimulojn kiel la eksgeneralon Augusto Pinochet aŭ la gvaltemalan torturiston Rios Montt, se la Konstitucio garantias nur la plurismon kaj la privatan proprieton.
La ekstera minaco kontraŭ Kubo ekzistas vere kaj reale. Nur, ĉu la procesoj malantaŭ fermitaj pordoj, la advokatoj senpete nomumitaj, la rapidaj juĝoj, la ekzekutoj kaj la malliberigoj helpis defendi Kubon aŭ ĉu ili malfortigis ĝin? La 3an de majo en Beogrado, la Monda Premio de Gazetara Libereco, aljuĝata de la Unesko, estis atribuita al Raúl Rivero, poeto kaj ĵurnalisto kondamnita al dudek jaroj da malliberejo. Lia malliberigo grimacigis la vizaĝon de la reĝimo kaj fortigis kampanjon kontraŭ Kubo. [Vd René Díaz Vasques: Ĉu puni Kubon? ]
Oni ne povas identigi la homajn rajtojn nur kun la sociaj rajtoj — la realaj liberecoj — kontrastante ilin kun la “formalaj” liberecoj, kio rezultiĝas el ekskluzive jura vidpunkto de la personaj rajtoj. La historio de la 20a jarcento finis tiun malnovan debaton. La demokratiaj liberecoj estas ankaŭ funkcia neceso, kondiĉo de ekonomia efikeco, armilo kontraŭ la uzurpado de potenco. Sed en Kubo tiu temo estas tabua. La malfacilaĵoj estas ne nur ekonomiaj, ili estas ankaŭ politikaj.
“Ĉiuj volas ekonomiajn ŝanĝojn, escepte de Fidel”, klarigas alta kuba oficisto. Kiel multaj aliaj respondeculoj, li pensas ke estus pli malfacile realigi necesajn ŝanĝojn sen perdi la povon, kiam s-ro Fidel Castro ne plu estos. La vid-al-vidaj fortoj preparas sin.
Sine de la reĝimo, la anstataŭigo pretas. Kolektiva gvidantaro gvidata de s-ro Raúl Castro devos certigi la transiron kun la apogo de la armeo, kies atutoj estas la ekonomia potenco kaj la disciplino. Sed la politika stabileco dependos de la plibonigo de la ekonomia kaj sociala situacio. Sine de la politika buroo de la Kuba Komunista Partio [KKP, originale: PCC] ĉeestas altaj ŝtatoficistoj, salajrataj deĵorantoj de la partio kaj militistoj kiuj pensas pri kontrolata ekonomia malfermo. Se forestos la fondinto de la Revolucio, kiu arbitracios la konfliktojn?
En la kontraŭa kampo, konstatas s-rino Martha Frayde, figuro de la ekzilo, “mankas al la lando forto de unueca opozicio; la disidentoj estas dissplitiĝintaj”.* En la nuna etapo, la eklezio ne deziras ludi politikan rolon, male al s-ro Oswaldo Paya, batalema katoliko al kiu ŝi referencas sin sen afiŝi lin. Sed la katolika hierarĥio povus, en certaj cirkonstancoj, ludi rolon en etapo de nacia repaciĝo.
Kion faros Usono? Post la malapero de s-ro Castro, ĝi celas la aliorientigon de la elitoj por konservi la stabilecon de la regiono. Ĝia intereso ne estas la ĥaoso: alveno de centmiloj da rifuĝintoj en ĝia suda flanko fariĝus sekurec-problemo. Krome, la usona premgrupo de agrokultura komerco, precipa profitanto de la kubaj aĉetoj*, premas por ĉesigi la embargon. Sed la ekstremisma alo de la ekziliĝintoj en Miamo* postulos sian “rajton reveni” kaj aspiras politikan venĝon.
Por la kuba popolo, la demando estas tute alia: savi la socialajn atingojn de la Revolucio, defendi la naciajn sendependecon kaj kulturon kaj samtempe certigi la transiron de la revolucia leĝeco al nova institucia leĝeco kiu “permesas disvolvi la demokratiajn mekanismojn kiujn la sistemo tiel bezonas”*.*
Janette HABEL.