Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Sojapango, popola antaŭurbo de San-Salvadoro. La sola dekliva strato, laŭlonge de kiu viciĝas la parcelaro La Campanera, finiĝas en senkonstrua tereno. Kvin aŭ ses junuloj vagadas tie: tro larĝaj pantalonoj tuŝantaj la teron, basbal-kaskedoj, gestumado de rapeistoj*. Tatuitaj sur la brakoj, brusto, frunto, vangoj, la cifero “18” estas ankaŭ pentrita per ŝprucskatoloj sur la muroj de la kvartalo, markante la teritorion de la mara (la bando). “La Eighteen (la Dek-ok) estas mia familio, tiu tatuaĵo ligas min al ĝi por la vivo”, deklamas El Bad Boy[kaŝnomo]. “Kaj tie”, li daŭrigas, “tiuj tri punktoj en triangulo signifas la vida loca (la frenezan vivon): sekso, drogo kaj roko...” Li ĵus ricevis la inican draŝadon kiu markas lian akcepton en la bando kaj predikas entuziasme al novaj konvertitoj: “Ni protektas la kvartalon kontraŭ la Mierdas Secas...”
La “Sekaj Merdoj” estas la malamiko, la Mara Salvatrucha (MS), kies nomon prononci malpermesas la kondutokodo de la bando kaj kiu konstituas la precipan atakocelon de la Mara 18. Inter la du pandillas regas la ĝismorta milito. “La perforto de la maras, klarigas la sociologo Maria Santacruz Giralt*, estas esence orientita al la detruo de tiuj kiujn ili konsideras siaj malamikoj: junuloj en tre similaj sociaj kaj ekonomiaj kondiĉoj, kiuj distingiĝas nur per sia aneco en la kontraŭa grupo.” La konflikto estas komplete malracia, sen la plej eta racia, religia aŭ ideologia argumento, sed des pli nereduktebla ĉar en la okuloj de ĝiaj membroj, ĝi konstituas grandparte la ekzistokialon de la bando.
Videble ĉeestaj en la kvartaloj kaj popolaj antaŭurboj de San-Salvadoro, kie iliaj skribaĵoj kovras la murojn, la MS kaj la M18 aktivas ankaŭ en la precipaj urboj de la lando kaj, iom malpli, en kampara zono. Ĉu dek-kvin mil? Ĉu dudek mil? La ciferoj varias pri la nombro de mareros apartenantaj al unu aŭ alia de la 309 clicas (kvartalaj bandoj) nombritaj en la lando, inter kiuj 170 estas ligitaj al la Salvatrucha kaj 102 al la Eighteenth* — ĉe kio ĉiu kvartala bando ĝuas fakte totalan aŭtonomion. Tiuj clicas havas ĝenerale inter tridek kaj sesdek membrojn de kiuj 63,7% havas inter 16 kaj 21 jarojn kaj 17,3% estas knabinoj, laŭ la studaĵo de la Ludop.
La vendo de fidrogoj podetale, la moneltrudo de bus- aŭ taksi-ŝoforoj, de komercistoj kaj, laŭokaze, de loĝantoj de la kvartaloj kiujn ili kontrolas, konstituas la precipajn enspezofontojn de la maras. Sed pli ol tiuj deliktoj, kio kontribuas al kaŭzi en la loĝantaro fortan senton de malsekureco, estas la milito kiun la du dominantaj bandoj faras al si reciproke: el kelkaj 2.000 hommortigoj ĉiujare en Salvadoro, asertas la polico, 40% atribueblas al la bataloj inter maras. Kaj kvankam la esenca parto de la perforto fariĝas kontraŭ rivalaj grupoj, la maras estas hodiaŭ rezentataj kiel unu el la precipaj plagoj por la regiono, precipe en Salvadoro, Honduro kaj Gŭatemalo.
Ilia ekzisto estas certe ne nova fenomeno en Centra Ameriko, sed la nombro da implikitaj junuloj, la grado de perforto kaj la hegemonia pozicio kiun atingis en malpli ol jardeko la Mara 18 kaj la Mara Salvatrucha*, faras de ilia ekspansio markantan trajton de la centramerika situacio. Tamen, neniu el la du bandoj devenas de la regiono! Unu kiel la alia konsidereblas kiel eksportprodukto de la usona band-kulturo, aparte vigla en Los-Anĝeleso.
Los-Anĝeleso. La oficejoj de la asocio Homies Unidos* situas je du paŝoj de la Calle Alvarado kaj de Rampart Street, koro de Little San Salvador, rendevuejo de la enmigrintoj en neleĝa situacio ĵus venintaj el centra Ameriko kaj la lulilo de la Mara Salvatrucha. “Mi alvenis en Los-Anĝeleso en 1979, rakontas s-ro Alex Sanchez, eksmembro de la MS, hodiaŭ respondeculo de Homies Unidos. Tiam, miloj da salvadoranoj fuĝantaj de la interna milito komencis elmigri al Usono.* En la lernejo kiel en la strato, oftis konfliktoj kun la junuloj de aliaj komunumoj — precipe meksikaj kaj chicanos. Ni salvatruchas (familiare por salvadoranoj) estis nedisigeblaj. La gepatra kuratoreco apenaŭ funkciis, kaj la strato, la alkoholo, la drogo logis nin nerezisteble. Aŭtoŝteloj, etaj rompŝteloj kaj drive-by* alternis kun restadoj en malliberejo — restadoj de kiuj ni revenis tatuitaj kaj aŭreolitaj per nova prestiĝo...”
En tiuj jaroj, la bando de la Eighteenth Street — la 18a strato-, estas jam potenca en la kvartalo. Ĝi fondiĝis komence de la jaroj 1960 de junaj meksikaj enmigrintoj furiozaj pro ne esti akceptitaj en unu el la pli malnovaj bandoj de Los-Anĝeleso, la Clanton Street’s Gang. Komence limigita al kelkaj domblokoj ĉe la angulo de la Rampart Street kaj de la Eighteenth Street (kiu donas sian nomon al la bando), la teritorio de la bando rapide entendiĝis. La milito eksplodas kun la juna Mara Salvatrucha kiam tiu komencas “surpaŝi la bedojn” de la Eighteen.
En la dua duono de la 1980aj jaroj, la ekspansio de la drogokomerco stimulas la agadon de la pandillas* kaj, klarigas s-ro Al Valdez, taskita pri enketoj por la distrikta prokuristo de Orange, “la konstantaj atakoj de la justico kontraŭ la bandoj havas neatenditajn sekvojn. La bandoĉefoj, kiuj gardis la validecon de la kondutreguloj sine de la bando, estas malliberigitaj (...) Ili perdas sian gvidadon de la junuloj (...) kiuj retroviĝas lasitaj al si mem (...) La hispanlingvaj bandoj komencas fari krimojn en sia propra najbareco. Eksteraj personoj fariĝas iliaj novaj predoj, precipe la enmigrintoj en neleĝa situacio — kiuj siavice ekformas siajn proprajn bandojn por defendi sin kontraŭ la jam instalitaj.”*
Rompante kun la tradicio, la MS kaj la M18 malfermas siajn vicojn al aliaj latinamerikaj komunumoj, sed ankaŭ al nigruloj kaj azianoj. Ili rekrutas siajn membrojn pli kaj pli junaj, precipe en la lernejoj, pro kio la M18 estis nomita “infanbando”. Hodiaŭ, ambaŭ nombras plurdekmil membrojn nur en Los-Anĝeleso. Iliaj aktivecoj iras, laŭ li, de la drogkomerco kaj de la aŭtoŝteloj ĝis kidnapado, tra moneltrudo, prostituado kaj armitaj atakoj. S-ro Al Valdez asertas eĉ ke la MS intertraktas rekte kun la meksikaj kaj kolombiaj narkokomercantoj kaj, konstatante la ĉeeston de la du bandoj en la plej multaj grandaj urboj de Usono, Kanado, Meksiko kaj de tuta Centrameriko, li konkludas ke temas pri internaciaj krimaj organizoj.
S-ro William Bratton, siavice, la nova ĉefo de la los-anĝelesa polic-departemento (LAPD), iris ĝis asimili la bandojn de junaj deliktuloj al la mafioj kaj al la teroristaj organizoj, eĉ se li poste modifas siaj deklarojn.* Terura diagnostiko, kiu ebligas pravigi la — milde dirite — fortajn metodojn de la LAPD kaj tutan arsenalon da liberecmortigaj disponoj: la aparteno al bando fariĝas pliseveriga cirkonstanco, estas malpermesite al la membroj de pandilla vojaĝi duope en aŭto aŭ buso, kunveni en publikaj lokoj, parki en strato, uzi porteblan telefonon... En la okuloj de la specialaj senditoj de la Prensa Grafica, unu el la precipaj taggazetoj de Salvadoro, ĉiuj ĉi disponoj faras de Los-Anĝeleso laboratorion de la milito kontraŭ maras, kiu povas servi kiel modelo por la centramerikaj registaroj.*
Kontraŭdirante la tezon pri la “organizita krimo”, la patro Greg Boyle preferas paroli pri “neorganizita krimo”. Por tiu jesuito, vivanta de jaroj en ĉiutaga kontakto kun la junaj deliktuloj de Los-Anĝeleso, inter kiuj li gajnis la kromnomon Big G. Dog*, “temas pri junuloj multe tro nekapablaj imagi ajnan estonton por atingi tian organiz-nivelon. Ili estas ekstersociaj knaboj kiuj havas nenion alian por dividi ol sian mizeregon kaj, aldonas li, en sia grandega plimulto, ili estus pretaj interŝanĝi la bandon kontraŭ stabila laboro.” Sed se la buĝeto de la LAPD altas pli ol miliardo da dolaroj en 2003, la socialprogramoj, male, vidas siajn resursojn ĉiam pli reduktitaj.
“En Kalifornio, indigniĝas s-ro Alex Sanchez, oni konstruas pli da prizonoj ol da lernejoj. Kaj kiam Homies Unidos denuncas tiun subpremsistemon kaj provas helpi la pandilleros trovi alternativojn al siaj deliktaj agadoj, ĝiaj gvidantoj fariĝas la celo de ĉikanoj kaj policaj persekutoj.” Tiel, s-ro Sanchez estis en 1999 elpelita al Salvadoro laŭ la Illegal Immigration Reform and Immigrant Responsability (IRIR) kaj rajtis reveni al Usono nur post mobiliziĝo de asocioj pri defendo de la homrajtoj. Adoptita en 1996 de la usona Kongreso, samtempe kun aliaj “antiteroristaj” leĝoj, la IRIR sekvigas, krom la elpelon de miloj da salvadoranoj en neleĝa situacio, tiun de centoj da pandilleros kiuj fariĝas la komenco de la fulma ekspansio de la Mara Salvatrucha kaj de la Matra 18 en Cetrameriko.
Flughaveno de San-Salvadoro. Kiel ĉiusemajne, flugo venanta alterne de Houston kaj de Los-Anĝeleso eligas sian kontingenton da elpelitaj salvadoranoj. Alvene, la deportitoj, kiel oni nomas ilin ĉi tie, trairas la manojn de la polico, tute aparte atenta pri ĉeesto sur iliaj korpoj de tatuaĵoj malkaŝantaj apartenon al bando. Laŭ la Civila Nacia Polico (CNP), 2.812 homoj estis elpelitaj dum la unuaj ok monatoj de 2003; inter ili, 1.061 havis justican dosieron kaj 175 anis en bando. “Certaj elpelitaj pandilleros estis forlasintaj Salvadoron dek-kvin aŭ dudek jarojn antaŭe, klarigas Don Miguel, direktoro de la Elmigrinto-Domo de San-Salvadoro, kiu akceptas ilin dum ilia alveno en la flughaveno: ili parolas malbone la hispanan kaj konas neniun en tiu lando kiu jam ne estas ilia. Iliaj tatuaĵoj malebligas ilin trovi laboron kaj liveras ilin al la perforto de la kontraŭa bando aŭ de ekstermaj grupoj kiel la Sombra Negra (nigra ombro). En tiu kunteksto, la mara fariĝas ofte ilia sola rifuĝejo, des pli ke ili estas ĝenerale pli aĝaj ol la mezumo de la pandilleros kaj ke ili, alvenantaj de Usono, ĝuas initer ili grandan prestiĝon...”
Se la amasaj deportadoj kontribuas decide al la evoluo de la MS kaj de la M18 en Centrameriko, tiu ekstera aldono tamen ne sufiĉas por klarigi la amplekson de la fenomeno. “Ne estas nur unu kaŭzo, insistas s-ino Maria Santacruz Giralt, sed tutaĵo da faktoroj kiuj, kombiniĝante, faras el la demando de la maras kompleksan socialan problemon.” Kiel eksportprodukto, la kulturo de la bandoj enradikiĝas sur fertila grundo. La jaroj de interna milito lasis spurojn, la perforto restas endemia; la miloj da armiloj daŭre cirkulantaj vendiĝas je ridindaj prezoj; la konsumado de drogoj kreskas; “kaj antaŭ ĉio, taksas s-ro Julio Buendia, de la NRO Caritas Salvador, la akcelita liberaligo de la regiona ekonomio havas malstabiligan efikon sur la tuta socia teksaĵo.”
La kafo, la pornutra kultivado kaj la tuta agrikultura produktado estas oferitaj sur la altaro de komerclibereco. Salvadoro fariĝas senkulturejo liverita al la vicentreprenoj — la maquilas-, kiuj siavice ekzistas en senimpostaj zonoj, zonoj sen rajto de sindikato kie tre junaj virinoj konstituas la esencan parton de manlaboro. La senlaboreco ne ĉesas kreski kaj procezo de akcelita paŭperismiĝo tuŝas la plej multajn sociajn tavolojn. En la loĝantaro, kaj aparte ĉe la plej junaj, regas sento de senpoveco kaj de politika senalternativeco kiu kontribuas al la fenomeno ke elmigrado estas la sola problemevito.
Kvankam ĝi ne rekonas ĝin oficiale, la registaro favoras tiun elmigradon ĉar ĝi mildigas la socialan premon kaj la sendado de rimedoj fare de la diasporo konstituas hodiaŭ la unuan devizofonton de la lando — 14% de la salvadora malneta interna produkto en 2003. “Sed, konkludas s-ro Buendia fine de tiu priskribo, la ĉiujara foriro de 70.000 salvadoranoj (200 ĉiutage!) havas dramecan sekvon por la familia ĉelo, kaj lasas la junulojn senestontaj kaj liveritaj al si mem...” Subprodukto de la sistemo, la maras pufiĝas de tiuj “defalaĵoj”.
Tamen, ili ne minacas la riĉajn kvartalojn, defendatajn de miloj da noktogardistoj de privataj sekurec-firmaoj. La miloj da junaj pandilleros havas neniun socian aŭ politikan postulon kaj ilia videbleco (tatuaĵoj...) faciligas ilian “recikladon” en propekan kapron. Laŭ la Universitata Instituto pri Publika Opinio (Uipo), 42,7% da salvadoranoj konsideras la perforton kaj deliktecon de la maras la precipa problemo de la lando.* Percepto larĝe dividata en Centrameriko kie, preskaŭ samtempe (inter julio kaj aŭgusto 2003), Gŭatemalo, Honduro kaj Salvadoro anoncis la starigon, respektive, de la Plan Escoba, de la Operación Libertad kaj de la Plan Mano dura, tutaĵo de subpremaj disponoj kiuj neniam atakas la sociajn radikojn de la malbono.
Direktoro de la Civila Nacia Polico de 1999 ĝis meze de 2003, s-ro Mauricio Sandoval estas la instiginto de la strategio realigita de la salvadora registaro por lukti kontraŭ la maras. Li estas homo de la komunikiloj, posedanto de pluraj komunikilaj entreprenoj, kaj altrangulo de la Alianco respublikana naciista (Arena), ekstremdekstra partio ligita kun la mortoskadroj dum la interna milito, “refasonita” en partion de “dura” dekstro kaj nuntempe reganta. La 16an de novembro 1989, en la momento de la murdo al ses jesuitoj de la Universitato Centramerika José Simeón Cañas (UCA) fare de la salvadora armeo, li estis gazetar-ataŝeo de la prezidantejo kaj estis permesinta la dissendon, per Radio Cuscatlán, de anonimaj diroj alvokantaj al murdo de la religiuloj komplicaj kun la gerilo de la Fronto Farabundo Martí de Liberigo Nacia (FMLN).*
S-ro Sandoval tamen asertas al ni lastan februaron sen ruĝiĝi ke “ekde la subskribo de la pacakordoj [en 1992], la ŝtataj institucioj estis purigitaj de la ekstremdekstraj elementoj, dum la FMLN [fariĝinta politika partio], siavice, ne rezignis siajn terorismajn metodojn de ekstrema maldekstro.” Koncerne la disponojn lukti kontraŭ la deliktecon, li deklaras sin favora al neobeo al la Konvencio pri Infanaj Rajtoj, “certe valora por stabiligitaj demokratioj, sed ne en Salvadoro. Kaj cetere, rimarkigas li, Francio kaj Usono mem akrigis siajn leĝojn pri la delikteco de neplenkreskuloj...” En junio 2003, pro sia deziro kandidatiĝi por Arena en la prezidantaj elektoj de la 21a de marto 2004, s-ro Sandoval demisiis de sia ofico ĉekape de la CNP, kaj estas nun la tasko de lia posteulo, s-ro Ricardo Meneses, realigi la planon Mano Dura anoncitan la 23an de julio 2003 de la prezidanto Francisco Flores mem.
Fariĝinte unu el la batalĉevaloj de Arena, la “milito kontraŭ la maras” ĝuas la senmankan apogon de la plej multaj komunikiloj kiuj ĉiutage metas en la titolpaĝon krimojn, seksperfortojn kaj aliajn ekscesojn sisteme atribuatajn al la maras. En oktobro 2003, post multaj traktadoj malantaŭ la kulisoj, la registaro adoptigas “leĝon antimaras” laŭ kiu tiuj bandoj estas asimilitaj al krimaj organizaĵoj, la aparteno al mara fariĝas delikto kaj la neplenkreskuloj estas juĝataj kaj kondamnataj kiel plenkreskuloj en kazo de mortigo. La 30an de oktobro, en speciala rubriko titolita “Milito kontraŭ la maras”, la Prensa Grafica anoncas ke 320 pandilleros estas kaptitaj ekde la lanĉo de la Plan Mano Dura... kaj ke 35% da ili estas tuj reliberigitaj, sekve de decidoj de juĝistoj taskitaj priesplori la dosierojn. Multaj juĝistoj efektive reĵetas tiun leĝon kiun ili konsideras kontraŭkonstitucia. Jen ribelo, kiu kolerigas la prezidanton Flores: “Ni luktos por superi la obstaklojn kiujn metas al ni la politikistoj (oni subkomprenu: la FMLN) kaj la juĝistoj kiuj defendas la krimulojn”, deklaras li.
“La ‘leĝo antimaras’, rebatas s-rino Mirna Perla, juĝisto ĉe la tribunalo pri neplenkreskuloj de Santa Tecla, kontraŭas plurajn artikolon de la Konstitucio kaj krome internaciajn ĉartojn kaj traktatojn kiun subskribis Salvadoro. Temas pri politika-balota operacio. La polico kontentiĝas amase aresti la junulojn kiujn ili renkontas, la kulpigoj fariĝas surbaze de fuŝoj aŭ de malklaraj denuncoj, sen ajna zorgo pri efikeco, por montri ke la polico agas.” En decembro 2002, la murdo al adoleskantino, perfortita kaj senkapigita, ŝokis la publikan opinion. Oni tuj fingromontris la maras, sed, emfazas s-rino Perla, “nenio permesas apogi tiun akuzon, kaj unu el la precipaj kulpigitoj estis en malliberejo en la momento de la ago! La pacakordoj, daŭrigas ŝi, estis donintaj certan sendependecon al la justico. Hodiaŭ, la registaro utiligas realan problemon por malvalidigi tiujn atingojn flatante la sekurec-refleksojn de la loĝantaro. Cetere, la juĝistoj ne estas la solaj celataj kaj, sub preteksto de purigo, multaj integraj policanoj viktimiĝis de tiu akaparo de la PNC fare de ĝiaj plej reakciaj sektoroj... La kazo de Hector B. estas tiurilate plej instrua.”
Serioza, tre deca kun sia sablokolora ĉemizo butonita ĝis la kolo kaj sia kravato, Hector B. apenaŭ kongruas kun la kliŝa bildo de gerilano. Tamen, en 1992, kiam la gerilo kaj la registaro subskribis la pacakordojn, li estis membro de la studentaj grupoj de la FMLN. Disciplinita aktivulo, li akceptis aniĝi en la nova Nacia Civila Polico en kiu devis esti integritaj malmobilizitaj gerilanoj. “Mi neniam imagis iam fariĝi policano, koncedas Hector, sed la sociala dimensio plaĉis al mi.” La polico fariĝis por li sankteco, sed “la nomumo de Mauricio Sandoval, en 1999, markis turnopunkton en la PNC. La koruptado graviĝis, la ekscesaj arestadoj multiĝis, la honestaj policanoj estis ĉikanataj.” Sen konsideri la konsilojn pri prudento kiujn oni adresis al li, Hector denuncas tiujn misojn. Unue metita en senaktivan postenon, li estas en 2001 forigita el la PNC, kadre de la purigado, sen esti eĉ informita pri la kialo de sia maldungo.
Ĉefo de la departemento pri antaŭzorgo de junulaj perforto kaj delikto, la iama gerila komandanto Hugo Ramirez ankaŭ eniris la PNC post subskribo de la pacakordoj. Dum la tempo kiam li gvidis la polic-departementon de Sojapango, li havis okazon frotiĝi kun la maras kun kiuj li provis starigi dialogon, “kio, konstatas li, malplaĉis al miaj kolegoj kiuj demandis min kial mi perdas mian tempon diskutante kun friponoj.” Certe, rekonas s-ro Ramírez, certaj praktikas drogkomercon — 12,2% laŭ la IUDOP-, negocas pri vendospacoj kaj kelkfoje pri “kontraktoj” kun bandoj de la organizita krimo.
Okazas ankaŭ ke certaj ĉefoj de maras aliĝas al tiuj bandoj, sed, eĉ se plurdekoj da gvidantoj estis identigitaj, ne ekzistas nacia kunordigado de la M18 aŭ de la Salvatrucha. Por s-ro Ramírez, “oni devas do gardi sin meti ĉiujn junulojn kiuj gravitas ĉirkaŭ la maras en la saman poton kaj, asertas li, nur subprema politiko, kiu ne konsideras la socialan dimension de la problemo, estas kondamnita al fiasko.”
Malproksime de doni la rezultojn promesitajn de la registaro, la ĉiel subprema strategio kondukas efektive al maltrankviligaj evoluoj. Grupoj de sociala ekstermado, memorigantaj pri la fiaj morteskadroj, ree paroligas pri si, precipe la Sombra Negra (Nigra Ombro) — laŭ fidindaj atestoj, s-roj Valdemar Flores Murillo, ĉefo de la PNC por la okcidenta regiono kaj Will Salgado, urbestro de San Miguel, estas konataj membroj de ĝi. Fronte al la ofensivo de la polico, la maras adaptiĝas, fariĝas malpli videblaj, rekrutas pli kaj pli junajn membrojn, dum la ĉefoj kaŝiĝas kaj ligiĝas pli intime kun la organizita krimularo.
“La MS regas hodiaŭ la vendadon de superkokaino en San Salvadoro, asertas la padre Pepe Morataya, kiu laboras de jaroj pri la ensociigo de junaj deliktuloj, kaj ĝiaj sturmtaĉmentoj ricevas militistan trejnadon en la montaro.” S-ro José Cornero, kiu laboras kun la junaj mareros de La Campanera (Sojapango) en la kadro de la Pastorale de la maras de la Katolika Eklezio, konstatas ke “la konstantaj alvenoj de la polico malemigas la junulojn partopreni edukajn aŭ kulturajn agadojn, pro timo esti arestotaj elirante de kunveno aŭ de laborkunsido.”
Tamen, laŭ esploro de la IUDOP, 87% de la mareros ŝatus “kalmiĝi” kaj distanciĝi de la bando, precipe kiam ili edziĝas kaj havas infanojn. “Certaj clicas de Sojapango, aldonas s-ro Cornero, akceptus doni siajn armilojn al la polico interŝanĝe de vestaĵoj aŭ de nutraĵo.” Kaj en Mejicanos, alia kvartalo de simpla popolo de la ĉefurbo, pli ol mil pandilleros venis al la sancentro de San Judas Tadeo por foririgi siajn tatuaĵojn. Dolora traktado kaj, por tiuj kiuj submetiĝas al ĝi, kun la risko esti akuzitaj pro perfido. “Tamen, taksas la patro Tonio, direktoro de la programo Adiaŭ Tatuaĵoj, pli ol tiuj minacoj — kiujn oni ne subtaksu-, kio retenas la junulojn kiuj volas ”kalmiĝi“, estas la malebleco trovi laboron.”
En oktobro 2003, la urbestro (FMLN) de Sojapango venis diskuti kun la mareros de la Campanera. Ĉu pro balotaj motivoj? Nu, inter ili raras tiuj kiuj estas enskribitaj en la elektolistoj. Kaj la miloj da junuloj kies malbonfarto estas devojigita al sterila perforto de la maras konstituas hodiaŭ certe realan defion de la socio.
Philippe REVELLI