Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2002-2004

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

LA MASTROFABRIKO

Usona sencerbigo

La brutala apero de la usona potenco eksterlande klariĝas larĝe per la maniero en kiu fariĝas la interna interkonsento. Reklamo ĉie; ideologia gurdado orkestrata de plej diversaj institucioj kiuj, financataj de la entreprenoj, malakceptas eĉ la ideon de publika politiko aŭ de komuna havaĵo; ne-konado de la resto de la mondo; senegala kultura protektismo: jen la peza tributo kiun pagas la usonanoj al la hegemonio de la business.[1]

Ekde minimume duona jarcento, la internacia scenejo estas dominata de unusola aganto: la Unuiĝintaj Ŝtatoj de Nord-Ameriko. Eĉ se ĝi ne estas tiom hegemonia kiom antaŭ dudek-kvin jaroj, ĝia ĉeesto en la mondaj ekonomio kaj kulturo restas prema: malneta nacia produkto de 7.690 miliardoj da dolaroj en 1998; la sidejo de la plimulto de la transnaciaj firmaoj kiuj traserĉas la planedon por konkeri merkatojn kaj profitojn; la potenco kiu tiras ĉiujn fadenojn malantaŭ la fasado de la multflankaj institucioj — Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj (UN), Nord-Atlantika Traktat-Organizo (NATO), Internacia Mon-Fonduso (IMF), Monda Banko, Monda Organizo pri Komerco (MOK), ktp.-, kaj la kultura-elektronika Goliato de la universo. Tiu dominado vekas pli kaj pli malamikajn reagojn, kiel rimarkigas la universitatano Samuel P. Huntington, kiu raportas tiuteme la vortojn de brita diplomato: “Nur en Usono legeblas ke la tuta mondo sopiras al usona gvidado. Ĉie aliloke, oni parolas prefere pri la usonaj aroganteco kaj unuflankismo”.*

* Samuel P. Huntington: “The Lonely Superpower”, Foreign Affairs, Nov-Jorko, marto-aprilo 1999.

Sed la maniero en kiu la aliaj vidas nin malkaŝas eble malpli ol la percepto kiun ni, usonanoj, havas pri ni mem. Ĉu ĉiuj civitanoj de tiu teritorio, kiu diktas sian leĝon al la universo, konscias, en sia ĉiutaga vivo, pri la jugo kiun ili trudas al la aliaj, kaj ofte al si mem? Ĉu ili indigniĝas pro tio? Ĉu ili al tio, eĉ nur iomete, rezistas? Oni rajtas dubi pri tio, ĉar estas vere ke la daŭrigo de la statuso de planedvasta suzereno necesigas ne la indignon, sed male la aktivan aŭ pasivan subtenon de kelkaj 270 milionoj da usonanoj. Tiu subteno, kiu neniam mankis, estas la produkto de sistemo kiu kombinas fivarbadon — aganta ekde la lulilo-, nome praktikon de selektado aŭ de retenado de informoj celanta konservi kaj fortigi la planedvastan dominadon de Usono. La klopodoj de persvado — intensaj, kvankam kelkfoje maskitaj — kombiniĝas kun ekskludo de potencialaj disidentoj kaj kun uzado de aro da trudodevigaj disponoj kiuj iras de admonoj ĝis malliberigo: preskaŭ 1,8 milionoj da malliberigitoj en la usonaj prizonoj, tio estas, proporcie al la loĝantaro, mondrekordo.

Tiuj instrumentoj ebligis produkti, se ne entuziasmajn kredulojn, almenaŭ ĝeneralan akceptadon de la usona kontrol-aparato pri la mondaj aferoj. Kiel pravigo, la gvidantoj memorigas permanente al siaj kuncivitanoj kaj al la resto de la planedo kiom la ekzisto de Usono estas beno por ĉiuj. La temo de la grandeco de Usono ripetiĝas cetere en la prezidantaj paroladoj ekde la fino de la dua mondmilito. Ne nur hodiaŭ, sed ŝajne ekde la epoko de la neandertalo, la lando estas siaspece unika. S-ro William Clinton priskribas ĝin eĉ kiel “la nemalhavebla nacio”.* Kiel do ĉiu ne povus agnoski la ŝancon loĝi tie? Strange ke multaj usonanoj ankoraŭ kontraŭas tion. Por antaŭzorgi kontraŭ ĉia manko de popola subteno en la dudek-unua jarcento, la perfektigo de pli ĉiokoncernaj metodoj estas do konstante en la tagordo.

* En sia parolado al la Kongreso pri la stato de la Unio, la 4-an de februaro 1997.

Unu el la rimedoj por teni ordon en la vicoj estas certiĝi pri la regado de la difinoj, ludi la policon de la ideoj, kio signifas, por la gvidantoj, esti kapablaj formuli kaj disvastigi tiun vizion de la realo — loka kaj tutmonda — kiu servas iliajn interesojn. Por tion fari, la tuta eduksistemo estas uzata, samtempe kun la komunikiloj, la distroindustrio kaj la politikaj mekanismoj. Tiel, la komunikila infrastrukturo produktas sencon kaj konsciencon (aŭ senkonsciencecon). Kiam ĝi funkcias en krucmilita ritmo, nenia bezono por desupraj konsignoj: la usonanoj absorbas la bildojn kaj mesaĝojn de la dominanta ordo, kiuj konstituas ilian referenco- kaj percepto-kadron. La plimulto de ili estas do nekapablaj imagi ian ajn alian socialan realecon. La arto de mensogo per ellaso.

NI PRENU konkretan kazon, tiun de uzo de la vorto “terorismo”. La terorismo, la vera — en Usono kaj aliloke — fariĝis, ne malprave, unu el la ĉefaj zorgoj de la federacia registaro, kio pravigas la enormajn buĝetojn kiujn disponas la polico kaj la armeoj por kontraŭbatali ĝin. Sed ĉiufoje kiam, ajne en la mondo, aperas rezist-agadoj- eventuale perfortaj aŭ sangaj — al subpremaj situacioj, kaj tute aparte kiam la subpremantoj estas amikoj aŭ ŝuldantoj al Vaŝingtono, tiuj agadoj estas prezentataj al la usona opinio kiel formoj de “terorismo”. En la 1990aj jaroj, la irananoj, libianoj, palestinanoj, kurdoj* kaj multaj aliaj vidis siajn luktojn tiel malkvalifikitaj. En antaŭaj epokoj, tio okazis al malajziaj, kenjaj, angolaj, argentinaj kaj eĉ judaj batalantoj kiuj kontraŭbatalis la britan mandaton en Palestino. Dum la lastaj kvin jardekoj, la usona armeo kaj ĝiaj helpantoj bruligis per napalmo aŭ masakris “teroristojn” en Koreio, Dominiko, Vjetnamio, Nikaragvo, Irako, ktp.

* Ekzemple de la ŝtatsekretario, s-rino Madeleine Albright, en intervjuo en la National Press Club de Vaŝingtono la 6an de aŭgusto 1997, citita en The New York Times, 12a de majo 1997.

La polico de la ideoj, tio estas ankaŭ la arto de la mensogo per ellaso. Atestas pri tio, inter multaj aliaj ekzemploj, la numero kiun la semajngazeto Time dediĉis, antaŭ du jaroj, al “La plej influhavaj usonanoj de 1997”. Oni trovis tie, inter alie, golfludanton, radioamatoron, pop-muzikiston, mastrumanton de kolektivaj investfondusoj, filmreĝisoron, televid-prezentiston, ekonomikiston, nigran klerulon, kiel ankaŭ la ŝtatsekretarion s-rino Madeleine Albright kaj la senatoron John McCain. La du solaj individuoj kun ligoj kun la veraj centroj de la potenco estis heredinto de la dinastio Mellon, kiu financas ultrakonservativajn projektojn kaj organizojn, kaj s-ro Robert Rubin, eksa ĝeneraldirektoro de la banko Goldman Sachs kaj, tiam, sekretario de la Trezoro. Sed en ambaŭ kazoj temis pri personoj kiuj distanciĝis de la konfiguraĵoj de la potenco ebligintaj al ili persone riĉiĝi.

La listo de Time atribuis aŭtoritaton al la liverantoj de servoj, kaj ne al la veraj potenculoj. Multe pli utilis, por havi superrigardon pri la realeco de la potenco, la viclisto aperinta monaton poste en la financaj paĝoj de la New York Times, de la dek plej gravaj usonaj multnaciaj entreprenoj, klasitaj en malkreska ordo kun, ĉekape, General Motors, sekvata de Coca-Cola, Exxon kaj Microsoft. La legantoj de Time estus multe pli informitaj se la ĉefoj de tiuj firmaoj estus metitaj ĉe la pinto de la listo de plej influhavaj usonanoj. Mallonga priskribo de la agadoj de tiuj societoj, de iliaj agadlokoj, de iliaj decidoj pri investoj kaj laborfortoj, kaj de la maniero en kiu tiuj decidoj tuŝas la homojn en Usono kaj en la resto de la mondo klarigintus multe pli ol la listo de la Time pri la vera distribuo de la potenco interne kaj ekstere de niaj landlimoj.

Tia kuntekstigita informado estas precize kion la polico de la ideoj volas decide malhelpi. Por tiu tasko aktive kunlaboras miriado da analizistoj kaj de informproduktistoj kies tasko estas nebuligi la realon protektante la potenculojn kontraŭ la atento de la publiko. Temas pri esplor-institutoj kaj aliaj think tanks (ideoskatoloj)* kiuj preparas amase da studaĵoj pri juraj, socialaj kaj ekonomikaj demandoj kun perspektivo favora al la negocaj aferoj — kiuj cetere estas iliaj financistoj. Tiuj laboraĵoj estas poste kredindigataj per naciskalaj kaj lokaj inform-cirkvitoj. La dekstraj think tankers havas aliron al la studioj de radistacioj kaj al la scenejoj de televidĉenoj, kaj oni vidas ilin regule akompane de lokaj kaj federaciaj elektitoj kaj oficistoj.

* Vd Serge Halimi: “Les “boîtes à idées” de la droite américaine [La “ideoskatoloj” de la usona dekstro]”, Le Monde diplomatique, majo 1995.

La Manhattan Institute, en Novjorko, estas unu el tiuj laŭmezura informproduktisto. Ĝia tasko, klarigas ĝia prezidanto, estas “disvolvi ideojn kaj meti ilin en la cirkviton ĉe la granda publiko” kun, kiel li precizigas, la helpo de la “nutra ĉeno de la komunikiloj”. Ne hezitante pri amasaj invitoj de ĵurnalistoj, oficistoj, politikaj gvidantoj ktp., al siaj debat-manĝoj kun intervenanto kiu traktas temon elektitan por la okazo, tiu instituto estas unu el tiuj, raportas la New York Times, kiuj “dislokis la centron de la novjorka politika gravito al la dekstro”.* Multaj aliaj samspecaj organizoj — la plej ofte citataj estas la Brookings Institution, la Heritage Foundation, la American Enterprise Institute kaj la Cato Institute — servas kiel diskretaj vektoroj al la “voĉo de la negoco”, kiu cetere ne estas aparte fermita al la komunikiloj. Tiel, la informo servata al la publiko troviĝas poluita ĉe la fonto.

* “Intellectuals Who Became Influential”, The New York Times, 12a de majo 1997.

Malpli videbla ol tiuj strukturoj de produktado kaj disvastigo de ideologio, la dinamiko de la merkato kontribuas eĉ pli efike al la sukceso de la ideopolico, aparte en la kulturindustrio. Temas ĉi tie malpli analizi ĝian pezon ekstere ol taksi ĝian katastrofan efikon sur la usona loĝantaro. La nacio kiun ĝiaj gvidantoj deklaras “nemalhavebla” estas ankaŭ tiu kiun la “merkataj fortoj” kondamnas al ne-kono de la kulturaj kreadoj de la resto de la mondo.

Dum 96% da filmoj kiun vidas la kanadanoj estas eksterlandaj — kaj en sia grandega plimulto produktitaj en Holivudo-, kiel ankaŭ kvar el kvin magazinoj kiujn ili legas, kio vekas fortajn reagojn en Otavo*, la usonanoj “konsumas” nur inter 1% kaj 2% da filmoj kaj vidbendoj de eksterlanda kinematografio. La ĉefa kaŭzo, sed ne sola, estas ke danke al ĝia interna merkato, Holivudo platigas ĉiujn konkurantojn kiuj, siavice, ne havas la necesajn financrimedojn — buĝetoj de produktado kaj disvastigo-, por aliri publikon kies gustoj estas jam modlitaj de la usonaj majors. Ĝuste tiu publiko estas la granda perdanto de la afero.

* Vd Anthony DePalma: “US Gets Cold Shoulder at a Culture Conference”, International Herald Tribune, 2a de julio 1998.

Kio ĝustas por kinejo veras ankaŭ por la televido kaj libroeldono. En Usono estas tradukataj ne pli ol 200 aŭ 250 eksterlandaj libroj jare (kompare, 1.636 tradukrajtoj estis akiritaj en Francio en 1998), kio dramece izolas la usonan publikon de la grandaj mondaj pensofluoj. Por diri nenion pri la televida informado kiu interesiĝas pri la resto de la planedo nur kiam eksplodas krizoj. La centrigo de la komunikiloj, escepte (ĉu provizora?) de Interreto, klarigas la mikroskopie etan konon kiun havas la usonanoj pri la mondo kaj ties problemoj. Larry Gelbart, filmisto kiu antaŭe denuncis la damaĝegojn dela tabakindustrio en “Barbarians at the Gate (Barbaroj ĉe la pordo)”, pravigas tiel la titolon, “Weapons of Mass Destruction (Amasdetruaj armiloj)” de sia filmo pri la komunikiloj: “La gvidantoj de la tabakindustrio estas danĝeraj nur por fumantoj. La gvidantoj de la komunikiloj estas multe pli danĝeraj, ĉar ni ĉiuj fumas informojn. Ni glutas la fumon de la televido. Ni voras ĉion kion ili metas sub niaj okuloj.”*

* Citaĵo el The New York Times, 8a de majo 1997.

Kaj kion ili metas sub niajn okulojn, tio estas informo selektita laŭ ĝia kapablo “altiri atenton” por la reklamaĵoj. Eĉ se tiu situacio tute ne estas specifa por Usono*, tiu estas la disvolvita lando en kiu ĝi estas plej kriza. Tiom ke la norvega politikologo Johann Galtung povis paroli pri “sencerbigo” de la usonanoj fare de televido (television idiotization).

* Vd Ignacio Ramonet: “La Tyrannie de la communication [La tiranio de komunikado]”, Galilée, Parizo, 1999.

Tiu nescio ne klarigeblas nur per banaligo kaj retenado de informoj. Ĝi havas pli profundajn radikojn. La financado de preskaŭ ĉiuj komunikiloj de tiuj kiuj havas la rimedojn aĉeti spacon kaj tempon de elsendado garantias daŭran kulturan malriĉiĝon. Kaj tio spite al la tenacaj klopodoj de eta nombro da talentuloj kiuj, dum jardekoj, provis antaŭenigi nekomercan kulturon. La 40 miliardoj da dolaroj da reklamo kiuj verŝiĝas sur la televidaj ĉenoj kreas komercan etoson en kiu trempiĝas la tuta lando.

Tiu gurdado komencas ekde pleja junaĝo kaj neniu zorgas vere pri ĝiaj sekvoj. La situacio estas tiom ŝoka ke la semajngazeto Business Week, kies malamo al merkat-ekonomio ne estas ĝia dominanta trajto, priskribas jene la damaĝojn faratajn al la usonaj infanoj: “Je la 01 h 55, ĉi merkrede la 5an de majo, naskiĝis konsumantino. En la momento en kiu, tri tagojn poste, ŝi eniras sian hejmon, iuj el la plej grandaj usonaj entreprenoj de vendo per korespondado jam persekutis ŝin kun provspecoj, kuponoj kaj aliaj senpagaj aĉetbiletoj. (...) Kiel neniu alia generacio antaŭ ŝi, ŝi eniras, praktike ekde naskiĝo, en konsumkulturon, ĉirkaŭata de firmao- kaj var-insignoj kaj de reklamoj. (...) Dudek-monata, ŝi komencas rekoni kelkajn el la miloj da markoj kiuj brilas sur la ekrano kiun ŝi havas antaŭ si. Sepjara, ŝi havos la tipan profilon de sia aĝo, ŝi vidos kelkajn 20.000 publikaĵojn jare. Dek-du-jara, ŝia nomo troviĝos en la gigantaj datenbazoj de la entreprenoj pri perkoresponda vendado”.*

* Business Week, 30a de junio 1997.

La kumulitaj efikoj de tiu senbrida varigo, eĉ se ili estas malfacile takseblaj, tamen konstituas unu el la ŝlosiloj por kompreni kion signifas vivi en la koro de la planeda komercosistemo. Tio ne preparas por kompreni la mondon ekzistantan ekstere de la vargalerio kaj eĉ malpli por zorgi pri ĝi. Ĝuste sur tiu favora tereno evoluas la vitriolaj kritikoj de la konservativa ekstremdekstro — disponanta pri plej diversaj fondaĵoj, ĉiam ĉeestanta en la radioj kaj, kun kreska tendenco, en la televidoj — kontraŭ ĉia formo de organizado de la nacia kaj internacia socio.

Unu el la favorataj celoj de tiuj ekstremismaj grupoj estas la registaro. La usona ŝtato vane servas lojale la gvidantojn de la grandaj entreprenoj, ĝi estas tamen konstante kaj akre malagnoskata. Ne nome de principe anarkiisma pozicio, sed, apenaŭ maskite, profite al mastrumado de la lando por la nuraj privataj interesoj. Esprimataj ĉiutage de miloj da kanaloj, tiuj sentoj malebligas eĉ la komencon de la plej eta kompreno de la demandoj kiuj stariĝas sur loka, nacia kaj internacia niveloj.

Tiukampe, la opinio estas senĉese direktata kontraŭ eĉ la ideo de Unuiĝintaj Nacioj, fare ankaŭ de tiaj komunikiloj kiuj normale ne tendencas al ekstremismo. De jardekoj, sinsekvas fifamiga kampanjoj kontraŭ la UN, la Unesko aŭ la Monda Organizo pri Sano (MOS). Certe, tiuj organizoj ne estas ŝirmataj kontraŭ kritiko. Tamen, ne ilia funkciado estas atakata, sed iliaj taskoj, se ili rilatas al principoj de internacia solidareco. Cetere, ili ne estas la solaj kiuj suferas tiujn atakojn en kiuj la mistifiko konkurencas la stultecon. La usonanoj deturniĝis ankaŭ de siaj plej malriĉaj kaj plej malfortaj samcivitanoj, kaj adoptis la tezojn de tiuj kiuj ne vidas utilon de reto de sociala protekto.

Malgraŭ kelkaj rezistejoj, la akceptado, fare de la resto de la mondo, de la usona konsumisma kaj privatigita modelo* fortigas la dominantan mensostaton en Usono. Nur gravegaj skuoj de la nacia kaj internacia ekonomio povus ŝanceli la kredojn kaj valorojn en la konscio de la plej multaj usonanoj.

* Vd Benjamin R. Barber: “Culture McWorld contre démocratie [Kulturo McWorld kontraŭ demokratio]”, Le Monde diplomatique, aŭgusto 1998.

Herbert I. SCHILLER