Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2002-2004

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

IMPERIA PROJEKTO FIASKANTA

En Usono, de interkonsento al dubo

LA EVIDENTA FIASKO DE LA IMPERIA PROJEKTO EN IRAKO GENERIS PROFUNDAN KRIZON DE LEGITIMECO EN USONO. LA KONTESTADO AL LA POLITIKO DE S-RO GEORGE W. BUSH AMPLEKSIĜAS KAJ TUŜAS LA PLEJ ALTAJN SFEROJN DE LA ŜTATO. S-RO COLIN POWELL NUN DESOLIDARIĜAS MALKAŜE, KAJ LA AKTIVAJ OFICIROJ SCIAS KE USONO DIREKTIĜAS AL MALVENKO. KION UNU EL ILI FORMULAS TIEL: “NI NE POVOS LONGE DAŬRIGI EN TIU VOJO. LA USONA POPOLO NE AKCEPTOS TION.”

EN AŬGUSTO 1964, Vaŝingtono lanĉis sin en Azio en katastrofan militon kiu kostis la vivon al dekmiloj da usonanoj kaj al milionoj da vjetnamoj. Motivita de timo antaŭ “perdo de kredindeco” de Usono pli ol antaŭ la minaco de komunista “kontaĝo” en Orient-Azio (la “domeno-fenomeno”), la vjetnam-milito daŭris preskaŭ jardekon kaj fine kaŭzis frakturon en la usona socio. Se klarvidaj mensoj sine de la ŝtataparato sciis jam de 1967 ke la milito estis perdita, necesis atendi ĝis 1973 por ke Richard Nixon, elektita en 1968 kaj decidita, kiel lia antaŭulo Lyndon B. Johnson, “ne fariĝi la unua prezidanto de Usono kiu perdis militon” fine decidas malengaĝiĝi kaj lasi la registaron de Saigono al ĝia sorto. Venĝema, li volis tamen antaŭe lasi sian markon “dispremante tiun merdan landeton, Nord-Vjetnamion, [sub la bomboj]. Kiel skribis s-ro Stanley Karnow, la milito demonstris “la orgojlon, la miopecon kaj la hipokritecon” de la gvidantaj elitoj.*

* Stanley Karnow: “Lost inside the machine”, Time Magazine, 7a de majo 2001.

Kvardek jarojn poste, la fantomo de Vjetnamio denove hantas Usonon. Veninte al la potenco en 2000 kun la obseda ideo “restarigi la volon venki”, laŭ esprimo de s-ro Richard Perle, kaj definitive entombigi la “vjetnami-sindromon”, la koalicio de radikalaj dekstruloj ariĝinta sine de la Bush-registaro enkaĉigis la landon en eksperimentan militon kiu kondukas al profunda krizo de legitimeco. La historio ŝajnas ripetiĝi: fine de la 1960aj jaroj, grava parto de la usona loĝantaro havis la senton ke “la gvidantaro perdis la saĝon”*. Jaron post la invado al Irako, la socio estas denove profunde dividita kaj la lando en dubo. Palpebla returniĝo de la opinio okazas: la malkaŝoj pri la torturoj en irakaj malliberejoj grave subminas la aŭtoritaton de la ŝtato kaj aldoniĝas al la larĝe dividita agnosko ke la milito altigis anstataŭ malaltigi la terorisman mincacon.*

* Laŭ la vortoj de John Mc Naughton, ŝtatsekretario en la defend-ministrejo, citita de Stanley Karnow: “Vietnam, a History”, Penguin Books, 1986, Novjorko, p. 506.
* Oni spertas regule malkreskan tendencon de la opinioj favoraj al la milito. Laŭ opini-enketo de CBS de la 17a de januaro 2004, 51% de la enketitoj opiniis ke “la milito ne valoris la penon”.

La dua substrekas la konfuziĝon de la familioj de militistoj antaŭ la perspektivo de longa milito aŭ de spaca etendiĝo de la konflikto, kio povus negative efiki sur la renovigo de la dislokitaj trupoj. Tia konkludo ne estas surpriza, ĉar nur eta minoritato de profesiaj soldatoj engaĝiĝas pro amo al la metio. La plimulto aliĝas al la armeo pro aliaj kialoj, precipe pro la oportuneco de formiĝo kaj pro ne neglektindaj soci-profesiaj avantaĝoj.* La perspektivo de malrapidiĝo de rekrutado ŝajnas kredebla kaj dirigas al multaj fakuloj ke la armeo estas ekscese dislokita kaj proksima al “institucia krizo”.

* Vd “Military family survey”, The Washington Post/Kaiser Family Foundation/Harvard University, 2004. Laŭ la studaĵo, grava malplimulto da geedzpartneroj (30%) volas ke la partnero forlasu la armeon.

Ankaŭ en la altaj militistaj sferoj, oni demandas sin pri la principo mem kaj la celoj de la milito. Eĥante la akrajn kritikojn esprimatajn private de multaj superaj oficiroj, inkluzive de tiuj en la ĉefstabo, s-ro Jeffrey Record, profesoro ĉe la US War College, skribas*: “La kunmiksado farita [de la Blanka Domo] inter Al-Kajda kaj la Irako de Saddam Hussein (...) estis strategia eraro de vere unua grandeco (...). De ĝi rezultiĝis preventa milito kontraŭ [lando] kiun oni povis malpersvadi (...), la starigon en Proksim-Oriento de nova fronto por la islamisma terorismo, kaj deturnado de [usonaj] resursoj”. Laŭ la aŭtoro, la deklaritaj strategiaj celoj de “mondvasta batalo kontraŭ la terorismo” estas “malrealismaj kaj kondamnas Usonon al senespera strebado al absoluta sekureco”. Citante internan raporton de la terarmeo redaktitan antaŭ la invado kaj kiu antaŭdiras “akrajn problemojn en Irako” en kazo de longa okupacio sen internacia subteno, s-ro Record opinias ke la mizera stato de la publikaj financoj kaj la manko de popola subteno trudos al Usono baldaŭ al “reduktado de siaj ambicioj en Irako”*.

* Jeffrey Record: “Bounding the global war on terrorism”, Strategic Studies Institute, US Army War College, Carlyle Barracks, Pennsylvania, Usono, decembro 2003.
* Jeffrey Record, verko cit.
Pli kaj pli evendentaj kostoj

TIUJ “REALISMAJ” KRITIKOJ reliefiĝas ankoraŭ pli se oni vidas ilin kune kun tiuj de altaj eksoficistoj de la informservo. Por s-ro Richard Clarke, ekzemple, kiu tie faris tridekjaran karieron, “la prezidanto de Usono, invadante Irakon, subminis la militon kontraŭ la terorismo”.* Same, inter kromaj superaj eksoficiroj de la CIA, s-ro Milt Bearden notas ke Usono ne nur “subtaksas malamikon kiun ĝi ne bone konas”*, sed alfrontiĝas en Irako kun situacio komparebla kun tiu de la sovetaj trupoj en Afganio. Eksa fili-ĉefo de la CIA en Saud-Arabio, s-ro Ray Close diras eĉ pli: “Fondita sur la antaŭdiroj kaj rekomendoj de la novkonservativa intrigantaro de Vaŝingtono, la usona ĝenerala strategio en Irako fine montriĝas kiel katastrofo, katastrofo kiun la informitaj observantoj ĉiam vidis veni.”* Inter aliaj signoj malkaŝantaj instituciajn malakordojn, ni citu la sinsekvon de ĉefoj de CIA en Bagdado: tri sekvis unu la alian en unu jaro, kaj la dua estas anstataŭigita laŭdire ĉar li raportis objektive pri la vigleco de la ribeluloj.

* Atestaĵo antaŭ la komisiono pri esplorado de la eventoj de la 11a de septembtro, 24a de marto 2003.
* Milt Bearden: “Iraqi insurgents take a page from the Afghan “freedom fighters””, New York Times, 9a de novembro 2003.
* Ray Close: “The real meaning of Falluja”, Guest Commentary, en la teksejo de Juan Cole, 30a de aprilo 2004.

Pri la ŝtatdepartemento, marĝenigita post la institucia pligraviĝo de la Pentagono post la 11a de septembro 2001, oni scias ke ĝia personaro estas dividita inter deprimo, konsterno kaj kolero. Rarega fakto, s-ro Larry Wilerson, asistantar-direktoro de la ŝtatsekretario Colin Powell, ĵus esprimis tiun kolektivan koleron denuncante publike la “utopiistoj [kiel Richard Perle aŭ Paul Wolfowitz] kiuj neniam spertis militon kaj sendas virojn kaj virinojn senĝene al la morto”*.

* Citaĵo de Wil S. Hylton en “Casualty of war”, GQ, Londono — Novjorko, junio 2004.

La kritikoj temas pri la malkaŝitaj troigoj de la iraka minaco, kune kun la senfine pli problemecaj homaj kaj financaj kostoj de la okupacio. Laŭ s-ro Anthony Cordesman, de la Center for Strategic and International Studies (CSIS)*, “la koalicio kaj Usono decidis intencekaj masive subtaksi la verajn homajn kostojn de la bataloj”, maltroigante la aliancanajn perdojn kaj “sisteme ekskludante la irakajn perdojn”. Al la 700 usonaj mortintoj (la 17an de aprilo 2004) aldoniĝas miloj da grave vunditoj (2.449 oficiale registritaj la 31an de marto). Sed tiu cifero subtaksas la realan nombron da vunditoj. Tiel, laŭ la kolonelo Allan DeLane, respondeculo en la bazo Andrews kiu akceptas la vunditojn en Usono, intervjuita la 28an de julio 2003 de la publika radio National Public Radio (NPR): “Mi ne povas doni al vi precizan ciferon, ĉar temas pri klasitaj informoj. Sed mi povas diri ke, depost la ekmilito, pli ol 4.000 [vunditoj] restis ĉi tie, en Andrews, kaj ke oni devas duobligi la ciferon se kalkuli la homojn kiuj venas ĉi tien kaj estas poste plusenditaj aliloken, al la hospitaloj Walter Reed kaj Bethesda.” La civilaj irakaj viktimoj, taksataj inter 9.000 kaj 11.000 mortintoj, estas praktike neniam menciataj.

* Nation Building in Iraq, a Status Report, CSIS, Vaŝingtono, 31a de marto 2004.

Koncerne la financajn kostojn, s-ro Cordesman kontestas la 50 ĝis 100 miliardojn da dolaroj oficiale planitajn por la periodo 2004-2007 de la Kongresa Buĝet-Oficejo (CBO). Tiuj ciferoj estas “tre malproksimaj por kovri la verajn kostojn de la kreado de nova ekonomio kiu kontentigu la homajn bezonojn”. Eĉ supoze ke “la milito kaj sabotado ne aldonos ion al la ŝarĝo, la taksado estas sendube sub la nivelo de la necesa financado. La buĝetoj por la rekonstruado kaj por funkciigi la registaron povus atingi de 94 ĝis 160 miliardojn da dolaroj dum tiu periodo. Nu, la naftoenspezoj estas taksataj inter 44 kaj 89 miliardoj kaj estos certe multe sub 70 miliardoj”.

Sume, oni spertas diseriĝon de la ideologia hegemonio interne de la registaro. La Blanka Domo kalkulis kun “la milita entuziasmo de la usonanoj”, laŭ formulo de la verkisto Gary Philips, por realigi sian politikon de strategia transformado kaj certigi sian venkon en la elektoj de 2004. Ĝi kalkulis ankaŭ kun la timo estigita de la 11a de septembro 2001, kaj kun la kolero naskita de tiu timo, por mobilizi la socion por la stato de nacia sekureco, certigi la koherecon de la elitoj kaj mildigi la kontraŭdirojn de la usona demokratio. Fakte, per trudado de maniĥeisma kaj ĝeneraliga interpreto de la terorisma defio, la usona registaro klopodis, komence kun sukceso, unuigi la landon malantaŭ prezidanteco antaŭe minoritata kaj forte kontestata.

La timo, nutrata de agitado per la fantomo de atomarmila neniiĝo, malfermis la vojon al eksterordinara koncentrado de la ekzekutiva potenco, al marĝenigo de la kontraŭpotencoj, al ŝtata arbitreco kaj, en multaj kazoj, al rompo de fundamentaj konstituciaj protektoj. Ĝi transformiĝis rapide en naciisman koleron nutratan ankaŭ de la ekzekutivo, kaj direktita kontraŭ ĉiuj kiuj, en kaj ekster la lando, kuraĝis kontraŭdiri al la ŝtato.

Tiu “patriotaĉa histerio”, kiun Anatol Lieven, de la Carnegie-Fondaĵo, komparas kun tiu kiu mobilizis la eŭropanojn antaŭ 1914, servis al la celoj de la imperia prezidanteco. La potenco ŝirmis sin malantaŭ densa vualo de sekreto, mutigis la disidentojn kaj preparis la usonan opinion por la milito. Tiucele ĝi lanĉis sin en kampanjon de misinformado direktita kontraŭ la inspektistoj de la Unuiĝintaj Nacioj kaj kreditigis la onidiron, elkovitan de la civila direktorejo de la Pentagono, de iu konekto inter s-ro Saddam Hussein kaj la eventoj de la 11a de septembro. Kun konsento de loĝantaro tetanizita de la atencoj (proksimume tri kvaronoj da usonanoj subtenis la intervenon), la registaro sukcesis fabriki nacian interkonsenton.

Tiu estas rompiĝanta super la irakaj urboj kaj la afganaj montaroj. La irakmilito, kiel diras s-ro Jeremy Shapiro, de la Brookings Institution, “malpufigis la imperian projekton”. La nacia unueco baziĝis sur la kapablo de la ŝtato konservi la socion en stato de konstanta mobiliziĝo. Dum la malvarma milito, la ekzisto de ĝenerala malamiko ebligis enkanaligi la diversajn energiojn de la socio en longdaŭran kaj relative koheran kolektivan klopodadon. Escepte de Vjetnamio, la postulataj oferoj estis malaltaj: la kejnsa ŝtato prezentis al la popolo “buteron kaj kanonojn” (guns and butter. Post la malvarma milito, la konstanta mobilizado fariĝis tre problemeca, “se ne reinventi por politikaj celoj novan eksterlandan ĉiopovan malamikon en nova kultura konfiguraĵo”*. Eĉ se la radikala islamismo certagrade anstataŭis ikon kiel ĝeneralan danĝeron en la kolektiva imagaĵo, la perspektivo de senfina milito kun astronomiaj kostoj reaktivigis la profundan dupolusiĝon de la socio.

* Vd Peter J. Katzenstein (sub gvid. de): “The Culture of National Security, Norms and Identity in World Politics”, Columbia University Press, Novjorko, 1996, p. 536.

Antaŭ jaro, la respublikana koalicio ankrita en la sudo kaj en la okcidentaj ŝtatoj, fortiĝis, kaj neniu esprimintus la hipotezon de malvenko de George W. Bush en 2004. En la kaĉo de internaj kvereloj, silentigita de milito kiun ĝiaj gvidantoj estis larĝe aprobintaj, la demokrata partio ŝajnis ekster la ludo. Tio jam ne estas la kazo, danke al la liberiĝo de la latenta kolero de la partibazo, senigita de venko en 2000 pro arkaikaj instituciaj praktikoj (malrekta voĉdonado pere de elekta kolegio).

La estonto de la imperia projekto de la registaro Bush dependas de la rezulto de la elektoj de 2004. Kaze de demokrata venko, oni povus sperti “viglan revenon al la kunlaborado kaj refondadon de la transatlantikaj rilatoj”, tio estas, pli interkonsenta kaj pli realisma mastrumado de la internaciaj rilatoj. Tion asertas s-ro Anthony Blinken, konsilisto pri ekstera politiko de la demokrata grupo en la Senato. Tio ne signifos revenon al la antaŭa stato, sed kreos eble la kondiĉojn por ĉirkaŭbari la etendiĝon de la krizo. En la kontraŭa kazo, minacas fuĝo antaŭen kaj la materiigo de la memrealiganta antaŭdiro de la usona dekstro, tiu de “konflikto de civilizacioj” alfrontiganta islamon kaj la Okcidenton. La internacia sistemo suferus tiam neelteneblajn tensiojn.

Usono oscilas inter demokrata eksalto kaj longa aŭtoritateca regreso. La imperia tento estas tre malfortiĝinta, sed ĝi ne estas neniigita. La 14an de januaro, la vicprezidanto, s-ro Richard Cheney, diris fiere al la Los Angeles World Affairs Council: “Inter la heredaĵoj de tiu ĉi registaro oni nombros (...) la fundamentajn kaj dramecajn ŝanĝojn en la strukturo de niaj armitaj fortoj, en nia strategio de nacia sekureco kaj en la maniero en kiu ni uzas niajn fortojn depost la dua mondmilito.” Kaj, por s-ro Richard Perle*, la vojo estas klara: [La irana kaj nord-koreia reĝimoj] reprezentas netolereblan minacon por la usona sekureco. Ni devas forte agi kontraŭ ili kaj kontraŭ ĉiuj aliaj patronoj de terorismo: Sirio, Libio kaj Saud-Arabio. Kaj ni ne havas multan tempon.”

* Citaĵo de Thomas Powers: “Tomorrow the World”, New York Review of Books, 11a de marto 2004.

Philip S. GOLUB