Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2002-2004

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Pliiĝo de bezono kaj elĉerpiĝo de provizoj sur la fono de la iraka milito

La originoj de la nova petrola krizo

Kian energion la homaro uzos en la venontaj jardekoj? Kontraŭe al scenaroj fidantaj al energio nuklea, estos petrolo kiu ankoraŭ provizos la plimulton: laŭ la Internacia Energio-Agentejo (IEA), la bezono kreskos je 1,9% ĉiujare, altiĝante de 80 milionoj da bareloj ĉiutage en 2003 al preskaŭ 120 en 2020. Kaj tiutempe, la kvanto produktata de arabaj landoj povus atingi 41%, kontraŭ 25% hodiaŭ. Jen la fono de la aktuala krizo.

Kiuj estas la kaŭzoj de la aktuala ekaltiĝego de la prezo de petrolo? Ĉu temas pri fenomeno cikla kaj intertempa aŭ ĉu pri la komenciĝo de ciklo de konstante pliiĝantaj prezoj por energio? Ĉu, fine, temas pri — kiel iuj timas — la antaŭsigno de nova kaj granda petrolokrizo, eble estigota fare de la misekvilibro en la ritmoj de evoluantaj ofertado kaj mendado?

Ĉi tiuj demandoj kaj timoj estas des pli pravaj ĉar la petrola merkato ekbolis du monatojn post la invado de Irako en marto-aprilo 2003, evento kiu esperigis iujn pri rapida pliiĝo de la iraka produktado kaj falo de la prezo al ĉirkaŭ 20 dolaroj por barelo. La tute neatendita ekaltiĝo de la prezo eĉ akceliĝis frue en la printempo de 2004, ĝuste dum la tempo kiam la monda mendado registris laŭsezonan malpliiĝon de proksimume 2 milionoj da bareloj en tago (mbt).

Tamen la ekfalo vidita post la fina kunveno de la Organizo de Petroleksportaj Landoj (OPEL)* je la 3-a de junio 2004, kaj la anonco pri pliiĝo de provizoj en Usono, ne dispelis la maltrankvilojn. La monda mendado probable resaltos en la venontaj monatoj, kaj la faktoroj kiuj kaŭzis la prezon raketi al pli ol 40 dolaroj por barelo plejparte ne estas malaperintaj. Tiuj faktoroj koncernas kaj la mondan geopolitikan kuntekston kaj la funkciadon de la merkato.

* OPEL havas dek unu membro-landojn: Saud-Arabio, Irako, Irano, Kuvajto, Kataro, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Alĝerio, Libio, Niĝerio, Venezuelo kaj Indonezio.

Se la situacio en Irako ne estus tia, kia ĝi estas, kaj se Saud-Arabio estus restinta ŝirmata kontraŭ teroristaj atencoj, la altiĝego de prezoj ne estus tiel rapida. En Irako, la sensekureco kaj la ripetata sabotado de la petrolaj instalaĵoj faligis produktadon al 133 mbt en 2003 (kontraŭ 212 mbt en 2002, nome la jaro antaŭ la lasta milito). Malgraŭ altiĝo al 23 mbt en majo, la produktado en 2004 restas multe malpli ol la niveloj de 1999-2001.

Cetere, nun estas blokitaj la kontraktoj inter la eksa reĝimo kaj iuj internaciaj firmaoj por ekspluati novajn tavolojn kaj duobligi la produktadon en la daŭro de ses aŭ ok jaroj. Kiam temas pri Saud-Arabio, la ĉefa eksportanto de petrolo en la mondo, ĝi travivis sinsekvon de teroristaj atencoj — precipe kontraŭ petrokemiaĵejoj kaj naftejoj — kio kaŭzis ŝokon.

La multiĝo de tiuj atakoj estigas timojn ke ili estas ripetotaj en Saud-Arabio, Irako aŭ aliloke en la Golfo, kun la eventualaj sekvoj de pli-malpli longaj perturboj aŭ interrompoj de eksportoj. La granda diferenco inter la okazaĵoj de 1973 kaj 1979 kaj tiuj de hodiaŭ estas tio, ke nun ne temas pri embargo decidita de registaroj aŭ pri ŝanĝo de politika sistemo (kiel en Irano post la islama revolucio), sed pri neantaŭvideblaj agoj de anonimaj grupoj. Eĉ pli malbone: la minaco de malstabiliĝo, kiu alfrontas la saudan reĝimon, starigas demandojn pri tio, ĉu la lando ankoraŭ povas ludi sian superregan rolon en la plenumo de la petrolaj bezonoj de la mondo.

Blufo

Entute, la streĉitecoj kaŭzitaj de la malboniĝo de la situacio en Irako kaj Saud-Arabio respondecas pri granda parto de la lasta prezaltiĝo, la tiel nomata “superpago pro risko”, taksita je de 6 ĝis 10 dolaroj por barelo laŭ la cirkonstancoj. Ĝi ankaŭ inkluzivas la pliiĝantan koston de asekuro kiel la sekvaĵo de spekulaciaj aĉetoj en la merkatoj de templimaj kontraktoj, al kiuj la grandaj investobankoj asignis kelkdekmilojn da dolaroj.

Efektive, la geopolitikaj streĉitecoj kaj la spekulaciaj aĉetoj pligravigis altiĝeman tendencon kiu havas siajn radikojn en la evoluo de ofertado kaj mendado. Ĉi-rilate, tri gravaj faktoroj meritas emfazon.

La unua, kiun oni emas forgesi, koncernas la efikon sur la niĝerian petrol-produktadon de etnaj konfliktoj kaj strikoj en tiu lando. Ankaŭ en Venezuelo, la striko de 2003, kiu paralizis la petrolindustrion, kaŭzis grandan falon de la nacia petrol-produktado.

La dua troviĝas en la ŝtopejoj de rafinado en la ĉefaj konsumantolandoj. Pro nesufiĉa investo en lastaj jaroj, la tutmonda kapablo de rafinado ne superas 836 mbt, nur iomete pli ol la pinta mendado de 825 mbt registrita en februaro 2004. Krome, la strukturo de tiu kapablo jam ne konvenas al la evoluanta mendado por rafinitaj produktoj. Tio estas precipe vera en Usono, kiu konsumas ne malpli ol 96 milionojn da bareloj ĉiutage, kaj kie malsufiĉo de benzino jam ekmontriĝis frue en majo, kio samtempe kaŭzis prezaltiĝon. La prezaltiĝoj de rafinitaj produktoj aŭtomate levis la prezon de nafto.

La tria faktoro: la decido anoncita je la 10-a de aprilo fare de OPEL redukti sian produktado-plafonon al 235 mbt, kaj la laŭtaj protestoj kiujn tio vekis en industriiĝintaj nacioj, emfazis kaj la streĉitecon kaj la prezaltiĝon. Malgraŭ tio, la landoj de OPEL ne reduktis sian realan produktadon, kaj la tutmonda provizo tial restis sufiĉa por plenumi la mendadon.

Tio ilustras la malklarecon de la statistikoj cirkulantaj pri la petrolmerkato. Kvankam povus ŝajni surprize, la membro-landoj de OPEL nur eldonas ciferojn pri sia reala produktado post prokrasto de multaj monatoj. Tial la konfuzo inter iliaj teoriaj kvotoj de produktado kaj la produktado reala kiu kutime superas la kvotojn. Sekve, petrolkompanioj kaj observantoj partoprenas kuriozan kaŝludon — nome la malfacila ekzerco spuri la iradojn de cisternoŝipoj elirantaj el la havenoj de ŝarĝado — kaj sin turnas al sekundaraj fontoj por taksi, laŭeble, la volumenon de la petrolo produktata ĉiutage de eksportantaj landoj.

Tiu manko de travideblo koncernas ne nur la verajn donitaĵojn de produktado; ĝi ankaŭ komplikas la problemon de produktokapacito kaj la disvolvo de neutiligita kapacito en la diversaj eksportantaj landoj. Temas pri kerna demando kiam la neutiligita kapacito magras, kiel nun okazas.

Laŭ la plej fidindaj taksoj, la neutiligita kapacito estas proksimume 2,5 – 3 mbt tutmonde, el kiuj la plejparto estas sauda, dum landoj kiuj ne estas membroj de OPEL, kiel ankaŭ la plimulto de ĝiaj membroŝtatoj, produktas je maksimuma rapideco. Tial, grava interrompo de la saudaj aŭ irakaj eksportoj, aŭ striko aŭ grava akcidento en tiu aŭ alia ĉefa eksportanta lando, povus kaŭzi malsufiĉon de la provizo kaj novan ekfebriĝon ĉe la merkato. Tiu risko ankaŭ kontribuis al la lasta prezaltiĝo, precipe pro tio, ke la atendata resalto de la monda mendado en la dua duono de ĉi tiu jaro pli malbonigos la magrajn kapacitojn kiuj ankoraŭ haveblas.

Estas alia nigra truego en la petrolaj statistikoj: la duboj pri la donitaĵoj eldonitaj pri pruvitaj rezervoj kaj la fidindeco de la meztempaj kaj longatempaj projekcioj de la tutmonda ofertado kaj mendado. Kiam, en la daŭro de kelkaj monatoj, internacia kompanio kvotata ĉe la borso kiel Shell reduktas je proksimume kvarono siajn taksitajn rezervojn, ne estas mirige ke ciferoj eldonitaj de la aliaj grandaj firmaoj estas dubataj.

Pli gravaj estas la duboj restantaj dum multaj jaroj pri la oficialaj statistikoj pri la pruvitaj rezervoj de Rusio kaj de la ĉefaj membrolandoj de OPEL, ĉar la rezervoj, kiujn ili konsideras pruvitaj, ne estas konfirmitaj de sendependaj instancoj. La problemo estas tiu de grandeco: principe, la rezervoj de la ok ĉefaj naciaj kompanioj de OPEL-landoj estas je 662 miliardoj da bareloj, kompare kun nur 57 miliardoj da bareloj tenataj de la ok plej grandaj internaciaj kompanioj. La maltrankvilojn pliakrigis la lastatempa disputo vekita de la raporto Simmons* pri la stato de la saudaj naftejoj kaj la veraj eblecoj disvolvi la rezervojn de Saudi Aramco, kiuj reprezentas preskaŭ kvaronon de la tutmonda totalo.

* S-ro Matthew Simmons, kiu prezidas la investobankon Simmons kaj K-io, estas konsilisto de la usona vicprezidanto Richard Cheney kaj inspiris la novan energipolitikon de Usono.

Fronte al monda mendado kiu probable pliiĝos de 80,3 mbt en 2004 al preskaŭ 120 mbt ĝis 2025 — do pli ol duoblo de la nivelo antaŭ tridek jaroj — ĉu la provizo povos daŭri je la nuna nivelo? La ĉefan parton povas certigi sole la Proksima Oriento, kie produktado dume devas pli ol duobliĝi por eviti malsufiĉon. Laŭ mezlongatempa perspektivo, la malhelpoj estas esence politikaj, nome la neceso de etoso kiu favoras kolosan investon de proksimume 27 miliardoj da dolaroj ĉiujare en tiu regiono. La vera sumo tute ne proksimiĝas al tio. Laŭ pli longatempa perspektivo, la granda enigmo en la Proksima Oriento kaj aliloke en la mondo koncernas la daton kiu markos la pinton de produktado kaj la komenciĝon de ĝia nerevokebla malpliiĝo en unu lando post la alia.

Ne tre esperigas la diskutoj ĉe la internacia kolokvo aranĝita en Berlino lastan majon fare de la Asocio por Esploro pri Pinta Petrolo (ASPO). Kiaj ajn estu la vidpunktoj de la tiel nomataj “optimistoj” kaj “pesimistoj”, freŝaj eltrovoj ĉiam pli maloftiĝas kaj malpligraviĝas: dum la pasintaj tridek jaroj nur unu grandega depono estas trovita (Kaŝagan, en Kazaĥio), kaj la novaj eltrovoj ne kompensas la nafton eltiratan ĉiujare. Kiel geologo bele diris, naftoesplorado fariĝis kvazaŭ ĉaso en kiu teknologia progreso ebligas al la ĉasisto plibonigi la funkciadon de sia fusilo, dum la ĉasaĵo fariĝas ĉiam pli malgranda kaj malfacile trovebla.

Aŭguroj de granda ŝoko?

Alia realaĵo estas emfazenda: de 2001 ĝis 2025 la forta pligrandiĝo de la monda mendado, kaj la malpliiĝo de la rezervoj kaj produktado de industriiĝintaj nacioj, akcelos la dependecon de Usono de importata petrolo de 55,7% al 71%, tiu de Okcidenta Eŭropo de 50,1% al 68,6% kaj tiu de Ĉinio de 31,5% al 73,2%, eĉ sen mencii la aliajn konsumantolandojn. Tiu kreskanta dependeco, en kampo tiel nemalhavebla kiel energio, klarigas la “militon por petrolo” kiun la grandaj potencoj kaj iliaj petrolkompanioj kondukas por la rego de la rezervoj de la Proksima Oriento, Afriko* kaj Centra Azio, por ne mencii la lastan militon en Irako*.

* Vd Jean-Christophe Servanto: “Offensive sur l’or noir africain”, Le Monde diplomatique, januaro 2003.
* Vd Yahya Sadowski: “Vérités et mensonges sur l’enjeu pétrolier”, Le Monde diplomatique, aprilo 2003.

Prave, do, la interpreto de la lasta prezaltiĝo estas debatata: Ĉu ĝi ne estas aŭguro de granda ŝoko kiun povus kaŭzi la misekvilibro inter la konstante pliiĝanta mendado kaj la falanta produktada kapacito?

Dum ankoraŭ kelkaj jaroj, la disvolvo de kapacitoj dependos tiom de politika stabileco — precipe en la Proksima Oriento — kiom de la volumeno de la ankoraŭ haveblaj rezervoj. Laŭ pli longatempa perspektivo, la elĉerpiĝo — malrapida sed nehaltigebla — de la rezervoj ĉiam pli neprigas la iom-post-ioman transiron al fontoj de energio krom petrolo.

Krom politikan stabilecon, tiu transiro bezonos energiprezojn sufiĉe allogajn por ebligi mondajn investaĵojn je energio kiujn la Internacia Energi-Agentejo taksis je 16.480 miliardoj (en dolaroj de jaro 2000) dum la tempodaŭro 2001-2030 kaj al la petrola kaj gasa industrioj kaj ankaŭ al la disvolvo de aliaj energifontoj. Tiusence, ni povas diri ke la timoj vekitaj de la lasta prezaltiĝo de petrolo estas utilaj, ĉar ili perturbas la preskaŭ ĝeneralan nekonscion subtenatan de provizoj kiuj ĝis nun pli ol sufiĉis, kaj de petroloprezoj kiuj ne superis — je la aktuala nivelo, en konstantaj dolaroj — la rekordon de antaŭ kvarono de jarcento.