Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
De la 13-a ĝis la 29-a de aŭgusto, la Olimpiaj ludoj de Ateno okupos amaskomunikilan raportadon kompareblan al tiu pri multe pli decidaj eventoj, kiel la milito en Irako. Iuj vidas en la Ludoj simbolon de amikeco inter nacioj kaj de homa strebado. Por aliaj, sporto estas nur “nova opio de la popolo”. Sed, preter la konkursado, la spektaklo kaj la ekonomia efiko, ankaŭ estas aliaj interesoj, nome geopolitikaj kaj strategiaj.
En 1896, dum la unuaj Olimpiaj Ludoj de la moderna epoko, kiuj ankaŭ okazis en Ateno, atletoj el nur dek tri nacioj partoprenis la konkurson, inter ili teamo de germanaj gimnastikistoj kaj teamo de usonaj atletoj. Por la aliaj dek unu landoj, nur unu-du konkursantoj viciĝis*. Entute, estis nur 285 partoprenantoj por 9 reprezentataj sportoj. Kaj la nombro da spektantoj ne superis kelkmilojn.
En Ateno ĉi-jare la eventojn sekvos sume pli ol 4 miliardoj da telespektantoj, unuigataj de la okazaĵo senkonsidere de horzonoj*. La Ludoj kunigos 10.500 atletojn, la reprezentantoj de 201 naciaj Olimpiaj Komitatoj*. Oni tiel povas vidi kiel la Olimpiaj ludoj estas tutmondiĝintaj.
Dum la tuta konkurso oni intense timos surprizviziton de Al-Kaida. Tio klarigas la ĉeeston de nekutima partoprenanto, kiu tamen ne konkursos sed respondecos pri la organizado de sekureco: la Nord-Atlantika Traktat-Organizo (NATO). Iuj usonaj atletoj jam decidis, ke ili ne partoprenos pro timo pri atenco, kaj 50% de iliaj sampatrianoj estas konvinkitaj, ke la Ludojn celos terorista operaco*. La tuta mondo memoras la atencon fare de la kommandotrupoj de Nigra Septembro kiuj prenis 9 israelajn sportistojn kiel ostaĝojn kaj ekzekutis ilin ĉe la Munkenaj Ludoj en 1972. Por terorista organizo, la Olimpiaj ludoj estas valora celo kiu kredeble certigos la maksimuman diskonigon pri io ajn okazonta tie, ĉar la Ludoj tenas la atenton de la amaskomunikiloj tutmondaj. Sed eble la komplicoj de Osama Bin Laden sin kontentigos per la nura fakto, ke ili multe pezas sur la Ludojn, okupante la pensojn de la gesportistoj?
Pierre de Coubertin bone konsciis la strategiajn koncernojn kiam li prenis sur sin la iniciaton rekrei la Olimpiajn ludojn. Li celis spirigi konkureman spiriton en la francajn gejunulojn por atingi la nivelon de Germanio kies fizika prepariteco estis determina faktoro de la venko de 1870. Jam en 1913 oni povus legi en la germana sporta gazetaro: “La Olimpia ideo de la moderna epoko simbolas mondmiliton kiu ne elmontras sian militecan karakteron malkaŝe, sed al tiuj, kiuj scipovas legi la sportajn statistikojn, ĝi tamen donas sufiĉan intuicion pri la hierarkio de nacioj”*.
La Stokholmaj Ludoj de 1912 estis ankaŭ tribuno por sinesprimo kaj politikaj pretendoj. Tiel, nesendependaj popoloj, kiel finnoj, ĉeĥoj, slovakoj kaj hungaroj, asertis la rajton partopreni memstare, kaj ne sub la flago de la imperioj al kiuj ili apartenis.
Sed sporto vere akiris internacian spektantaron post la unua mondmilito kiam registaroj provis uzi ĝin por politikaj celoj. La Olimpiaj ludoj tiam fariĝis prestiĝa renkontiĝo, certigante internacian videblecon, permesante al la organizanto-lando montri al la tuta mondo ĝian teknologian progreson kaj ĝian kapablon je organizado.
Partoprenado ankaŭ alprenis evidentan simbolan gravecon. Oni utiligis ekskluzivon por puni ŝtatojn juĝitajn malindaj je invito al la granda tablo de sporto kaj amikeco. Tial en 1920 Aŭstrio, Bulgario, Germanio, Hungario kaj Turkio estis baritaj pro sia partopreno en la mondmilito. Aliflanke, la elekton de Berlino por la Ludoj de 1936 oni konsideris pruvo ke Germanio estis reveninta sur la mondan scenejon post sia malvenko en 1918.
Tiu decido estis farita antaŭ ol Hitlero atingis la potencon. Li provis uzi la eventon por montri al la mondo la superecon de naziismo kaj de la “arja raso”, ĉu pri organiza kapablo ĉu pri sportaj atingoj. Pri tiu dua punkto, ni memoru la seniluziiĝon de Hitlero pro la sukceso de la nigraj atletoj de Usono, kaj precipe de Jesse Owens kiu gajnis 4 orajn medalojn*. Post la dua mondmilito, oni ne invitis Germanion kaj Japanion al la Ludoj de 1948 en Londono, sed tiuj de 1952 en Helsinko vidis la reinstalon de Germanio, la agnoskon de Israelo kaj la unuan partoprenon de Sovetunio*, kies delegacio rifuzis loĝi en la Olimpia Vilaĝo por eviti kontaktojn kun la “malamiko” kaj dizertojn. Cetere, dua vilaĝo estis konstruita por la atletoj de la orienta bloko.
Plue, pro tio ke la Internacia Olimpia Komitato (IOK) antaŭis la UN pri la agnosko de la Ĉina Popola Respubliko, Tajvano retiriĝis por protesti kontraŭ la ĉeesto en Helsinko de delegacio el Pekino. Tio tamen ne malhelpis la eksiĝon ankaŭ de Ĉinio el la IOK en 1958. Sub Mao Zedong, sporto havis nur edukan kaj higienan funkcion; tial estis neakcepteble veki naciisman pasion per la rimedo de sporta konkurso, kaj estis nur post la morto de la Granda Stiristo en 1976 ke sporto denove fariĝis argumento de nacia certiĝo. De tiam, Ĉinio fariĝis tiel avida por gajni medalojn ke suspektoj de dopingo multe pezis sur la sukcesojn de ĝiaj sportistoj.
Tajvano reprenis sian lokon en la IOK en 1981 kaj de tiam restis flanke de la ĈPR. Ekde kiam la Ludoj estis aljuĝitaj al Seulo en 1988, ambaŭ Koreioj regule diskutas la kreon de komuna delegacio, aranĝo kiun ili ne sukcesis fari ĝis nun. Sporto povas antaŭi geopolitikon, sed ne multe. Palestino, kiu ankoraŭ ne estas ŝtato, estas membro de la IOK de 1994. Por la palestinanoj, partopreni la Ludojn estas unua paŝo al internacia agnosko, kaj en Ateno ili povos defili malantaŭ sia propra flago.
Kiam Sidnejo — kaj ne Pekino — estis elektita por okazigi la Ludojn de 2000, Ĉinio tion rigardis kiel neagnoskon de ĝia nova monda statuso. La insultaĵon riparis la aljuĝo de la Ludoj de 2008, kiun Ĉinio interpretis kiel la konsekron de ĝia nove retrovita statuso kiel grava potenco.
Olimpiaj eventoj estas proksime ligitaj al geopolitikaj renversoj. Tiel, en 1956 Egiptio, Irako kaj Libano bojkotis la Ludojn de Melburno por protesti kontraŭ la okupacio de la Sueza Kanalo fare de Francio, Britio kaj Israelo. Svislando, kaj Hispanio sub Franko*, faris same por kondamni la sovetan intervenon en Hungario.
La Ludoj de 1976 okazis sen partopreno de la afrikaj nacioj, kiuj malkontentis pri tio, ke ili ne povis ekskluzivi Nov-Zelandon kiu kulpis pro la sendo de rugbea teamo al rasapartisma Sud-Afriko. Oni ankaŭ memoras la mobilizon kiun Usono direktis (kaj kiun Francio ignoris) kontraŭ la Moskvaj Ludoj en 1980 kiel proteston kontraŭ la invado de Afganio, bojkoto kiu forprenis de Sovetunio la internacian agnoskon al kiu ĝi aspiris. Moskvo konsolis sin per abunda rikolto da medaloj. Rebate, la soveta reĝimo provis fari venĝon, organizante bojkoton kontraŭ la Ludoj de Los-Anĝeleso en 1984, sed sekvis ĝin nur dek du komunismaj landoj, kio signifis fiaskon.
Hodiaŭ, la armilo de la bojkoto ŝajnas neimagebla. Neniu volas forlasi la eksterordinaran atenton de la amaskomunikiloj haveblan per la Ludoj. Male, ekskludo minacas kiel pleja puno.
Tio sekve donas imponan potencon al la IOK, neregistara organizaĵo de unika speco, kiu konsistas el 115 membroj. Dum longa tempo la Komitaton gvidis la hispano Juan Antonio Samaranch, eksa eminentulo de la epoko de Franko, kiu tamen klopodis eviti la nuligon de la Moskvaj Ludoj en 1980.
Krom reprezentantoj de internaciaj sportaj federacioj kaj naciaj Olimpiaj Komitatoj, la IOK ankaŭ konsistas el 70 membroj individue alelektitaj, kiuj dividas pli da trajtoj kun la internacia mondumo ol kun la mondo de sporto.
La Komitato rezervas al si ĉiujn rajtojn pri organizado, komerca ekspluato kaj elsendado de la Ludoj. Ĝin financas la sumoj pagataj de televidoretoj por la elsendado de la eventoj, kaj ankaŭ fruktodona partnerado kun multnaciaj “patronaj” kompanioj, ĉio ĉi per buĝeto de 28 miliardoj da dolaroj (tio estas la malneta nacia produkto de lando kiel Malio, ekzemple). La IOK ne estas evitinta skandalojn: iuj el ĝiaj membroj estis akuzitaj pri korupto en 2002 kiam la Vintraj Ludoj okazis en Sallaga Urbo en Usono. Sep estis elpelitaj kaj pliaj kvar eksiĝis.
La IOK proklamas laŭte kaj klare ke ĝi estas nepolitika. Neniu eĉ momente tion kredas. Ĉu temas pri la agnosko de iu nacia komitato, ĉu pri la elekto de la urbo organizonta la Ludojn, ĝiaj decidoj estas esence politikaj. Estas nedisputeble ke geopolitikaj argumentoj ludos sufiĉe gravan rolon en la aljuĝo de la Ludoj en 2012 (Parizo estas kandidato), decido farota en julio 2005. Tiusence, oni demandas sin ĉu la ŝanĝo de la registaro en Hispanio favoros la kandidatecon de Madrido, kiu nun prenas pozicion sendependan same de Nov-Jorko kiel de Londono. Parizo sekrete fidas al la populareco de sia internacia politiko por gajni favoran decidon*.
Kvankam iuj nacioj superregas, dum kelka tempo oni spertas pli larĝan disdonon de medaloj*. Malgrandaj landoj povas revi, ke ili povos ludi rolon sur la monda scenejo dum finalo. Ni memoras Sankt’-Kitts-kaj-Nevis, eta insuloŝtato de la Karibaj Insuloj, kiu subite trovis sin en la internacia lumrondo dank’ al la ora medalo de Kim Collins en la 100 metroj de la mondaj atletikaj ĉampionecoj en 2003. Dum la malvarma milito, la olimpiaj turniroj reflektis la rivalecon inter Oriento kaj Okcidento, ĉar Vasingtono kaj Moskvo esperis, ke iliaj medalaj totaloj pruvos la superecon de iliaj sistemoj. Estis precipa rivaleco inter la du Germanioj, dum Kubo vidis siajn sukcesojn kiel rezulton de siaj sukcesaj politikoj de eduko kaj publika sano.
De sia dua partopreno en 1956, Sovetunio preterpasis Usonon per 37 oraj medaloj kontraŭ 32, supereco konfirmita en 1960 (43 kontraŭ 34). En 1964 Usono repasis al la fronto (36 – 30), kaj denove en 1968 (45 – 29). En Munkeno, la komunistaj landoj havis duoblan venkon kiam Sovetunio forportis 50 orajn medalojn, Usono 33, GDR 20 kaj FRG 13, supereco konfirmita en 1976 kaj — kompreneble — en 1980, kiam la Okcidento bojkotis la Moskvajn Ludojn. En Seulo, la finaj Ludoj de la malvarma milito estis plua triumfo por la komunistaj landoj. Sovetunio antaŭis (55 oraj medaloj), sekvate de GDR (37). Usono finiĝis triavice kun 36 medaloj.
Kiel en ĉiuj sportaj konkursoj, la Ludoj foje vekas bedaŭrindan ŝovinsimon. Se oni praktikas sporton ne ekstreme, ĝi havigas la tuŝon de necesa pasio kiam ĝi restas interne de la muroj de la sportejo. En tiu medio, “la alia” estas nemalhavebla por la konkurso, ĉar la atingoj de la alilandaj ĉampionoj stimulas. Sen fali en la ekscesojn de la morala predikado de la IOK, la Ludoj malfermas fenestron al la mondo kaj al aliaj popoloj.
Eble sporto estas milito, sed en la formo celata de la helenoj: riteca milito sen sangoverŝo, sen armiloj kaj sen morto. Ĝi estas ankaŭ eduko por paco. La sociologoj Norbert Elias kaj Eric Dunning prave rimarkis: “Je internacia nivelo, sporta konkurso kiel la Olimpiaj Ludoj aŭ la Monda Pokalo de futbalo konsistigas, videble kaj regule, la solan eblecon de unueco por ŝtatoj en tempo de paco. La Olimpiaj Ludoj ebligas al la reprezentantoj de la diversaj nacioj alfrontiĝi sen interbatiĝi”*.