Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2002-2004

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

USONA EKSTERA POLITIKO

La singardemo de la kandidato Kerry

Per kresĉendo de atencoj, la diversaj rezistadogrupoj akompanis, en Irako, la preparadon de la potenc-transigo fine de junio 2004. Malgraŭ la fasado-ŝanĝo, la usona registaro konservas la realan potencon en Bagdado, kio ne helpas mildigi la intensecon de la perfortoj. Tiu situacio, vera kaĉejo, sekvigas senteblan erodiĝon de la populareco de la prezidanto Georges W. Bush. Tamen, la demokrata kandidato, s-ro John Kerry, ŝajnas ne profiti tion, ĉar li ne pli nete kondamnas la politikon de la registaro kaj ne kontraŭmetas al ĝi vere malsamajn opciojn.

“NI FAROS ĈION por defendi la nacian sekurecon, kaj ni daŭre disponos pri la plej potenca armeo de la mondo”, deklaris, la 2an de septembro 2003, la demokrata kandidato John Kerry. Kaj se montriĝos necese uzi la forton kontraŭ la teroristoj, “Mi ne hezitus fari tion”*, diris li. La senatano de Masaĉuseco lanĉis sian kampanjon en nekutima kaj militisma dekoracio: sub la impona silueto de la aviadilŝipo USS Yorktown ĉe la kajo.

* Kandidata parolado en Patriot’s Point (Sud-Karolino), 2a de septembro 2003: www.johnkerry.com/

Ekde tiam, s-ro Kerry ne ĉesis alpreni la pozon de militĉefo, eĉ ĝis akuzi la nunan prezidanton ke mankas al li decidemo en defend-demandoj. Io (preskaŭ) neniam vidita ĉe demokrata kandidato: George W. Bush heredis la plej potencan armeon de la mondo kaj li malfortigis ĝin”, asertis li la 27an de februaro 2004 en Los-Anĝeleso. “Multe tro ofte, niaj trupoj iras en la fajron sen disponi pri la armiloj kaj materialo kiuj ebligus bone protekti sin kontraŭ la danĝero.” Li riproĉis al la nuna prezidanto ankaŭ ke li ne disvolvis efikan kaj tutmondan strategion kontraŭ la terorismo: “Mi ne akuzas George Bush ke li faras tro en la milito kontraŭ la terorismo, mi pensas male ke li ne faras sufiĉe en tio.”*

* “Rimarkoj en la Kalifornia Universitato de Los-Anĝeleso (UCLA), 27a de februaro, teksejo cit.

En la etoso de naciisma superpromeso vigligita de la atakoj de la 11a de septembro 2001, la defianto de s-ro George W. Bush ellaboris novan diskurson pri la nacia sekureco kiu, se ĝi diferencas de tiu de la respublikanoj, montriĝas tute same agresema. Li estis helpata en tiu tasko de grupeto da intelektuloj specialiĝintaj pri militaj demandoj, kiu plejparte laboris por la registaro Clinton. Post esti forĝintaj sian novan doktrinon, tiuj fakuloj reklamas ĝin en prelegoj, artikoloj de revuoj kaj en la grandaj komunikiloj.

La gravaj personoj de tiu grupo estas s-roj Samuel R. (Sandy) Berger, konsilinto de la prezidanto Clinton pri nacia sekureco; William J. Perry, eksa sekretario pri defendo; Ashton B. Carter, eksa asistanto de la sekretario pri defendo kaj profesoro ĉe la Kennedy School of Government de Harvard; kaj Lawrence J. Korb, eksa asistanto de la sekretario pri defendo en la registaro Reagan, hodiaŭ membro de la Center for American Progress, nova think tank[cerbumkomitato] de la Demokrata Partio.

La cerbumado celanta disvolvi tiun novan strategion komencis post la mezmandataj elektoj, en novembro 2002, kiam la demokratoj perdis kelkajn gravajn seĝojn en la Senato kaj en la Ĉambro de reprezentantoj. Influhavaj anoj de la partio, inter kiuj s-ro William Clinton, tiam akuzis ĝiajn gvidantojn ke ili ludis kolombojn dum la tuta lando timis novan terorisman atakon. “Ni forlasis la kampon de sekureco”, deklaris la eksprezidanto antaŭ la Democratic Leadership Council, grupo de konservativaj demokratoj kiun li prezidis antaŭ ol eniri la Blankan Domon. “Kiam la homoj maltrankvilas, ili preferas havi prezidanton kiu trompiĝas sed kiu ŝajnas forta ol prezidanton kiu pravas sed kiu ŝajnas malforta.” Por triumfi en 2004, la loĝinto de la Blanka Domo taksas ke la demokratoj “devas havi klaran kaj tre decidan pozicion pri la demandoj de nacia sekureco”*.

* Citaĵo de la New York Times, 4a de decembro 2002.
“Klera naciismo” kaj multflankismo

EKDE LA EFEKTIVA FINO de la primaraj elektoj, en marto 2004, la senatano de Masaĉuseco eĉ pli insistas pri tiuj temoj. En aprilo, kiam violentaj bataloj eksplodis en Irako, li kritikis la manieron en kiu la registaro faras tiun militon klarigante ke la nekapablo de la prezidanto internaciigi la konflikton metis la usonajn soldatojn en ekstreme danĝeran situacion. “Niaj soldatoj pagas la prezon de mallerta strategio, deklaris li en la radio la 17an de aprilo. Tiu obstino lanĉi sin sola en la militon faras ke niaj trupoj suferas 90% de la risko kaj de la perdoj.” Por redukti la premon sur la usonaj soldatoj kaj akceli la rekonstruadon de Irako, li proponas transigon de aŭtoritato al la Unuiĝintaj Nacioj kaj ke la Nord-Atlantika Traktat-Organizo (NATO) transprenu la zorgadon pri packonservaj operacoj, kaj li riproĉas al la prezidanto Bush lian unuflankismon kiu izolis Usonon.

S-ro Kerry sukcesis ankaŭ rezisti al la ripetaj atakoj de la respublikanoj kiuj dubigis liajn kapablojn de ĉefkomandanto de la armeoj. La vicprizidanto, s-ro Richard Cheney, deklaris la 26an de aprilo: “La senatano de Masaĉuseco donis al ni multnombrajn kialojn por dubi pri lia juĝo en kazo de tuja minaco kontraŭ la nacia sekureco.” Sed tiu neniam hezitis repliki ke li servis en Vjetnamio, dum samgeneraciaj respublikanoj, kiel s-roj Bush kaj Cheney, siavice, sukcesis eskapi tiun devon: “Mi batalis en Vjetnamio, mi estis vundita. Mi fieras esti servinta tie. Kaj mi trovas profunde ĝena la fakton esti atakita pri tiu temo de homoj kiuj elektis ion tute alian.” La respublikanoj elspezos dekmilionojn da dolaroj por televidaj anoncetoj destinitaj dubigi la decidemon de ilia konkuranto pri la demandoj de sekureco. La demokratoj elspezos preskaŭ tiom por ekzalti la militajn kvalitojn de sia kandidato...

Se ĝi ne estas sen rilato kun tiu de la nuna registaro, la programo de defendo kaj de ekstera politiko de la demokratoj diferencas de tiu en gravaj punktoj. La “Bush-doktrino”reliefigas la unuflankan kaj preventan uzon de la usona potenco por dispremi ĉian minacon kiu ŝajnas ekzisti por Usono. Laŭ la Blanka Domo, tia uzo estas necesa por malhelpi la uzadon de amasdetruaj armiloj (ADA) de terorismaj organizoj kaj de “friponŝtatoj” kiuj ne cedas antaŭ la klasikaj diplomatio kaj malinstigo. Usono havas ankaŭ la rajton prevente ataki sendepende ĉu ĝiaj aliancanoj dividas aŭ ne la opinion de Vaŝingtono pri la graveco de la minaco.

En la okuloj de la respublikanoj, la “Bush-doktrino” reprezentas naturan evoluon de la nacidefenda strategio konsiderante la novajn danĝerojn por la lando. La demokratoj male pensas ke ĝi rompas la kutiman orientiĝon de Usono teorie bazitan sur la malpersvado kaj kunlaborado kun la aliancaj landoj. La politiko de la registaro reprezentas “radikalan ŝanĝon en la naturo mem de [la usona] ekstera politiko”, kiel deklaris s-ro Samuel Berger. “Iusence, [s-ro Bush] flankenĵetis la ideon mem de malpersvado, kiu estis la angulŝtono de la nacia sekureco de pli ol kvindek jaroj.”*

* Dirita la 28/29an de oktobro 2003 en Vaŝingtono, dum la Conference on New American Strategies for Security and Peace: www.americanprogress.org/

Krome, la decido pri unuflankismo “signifas la finon de daŭrigeblaj aliancoj” kiuj ebligis klare signi “la tutmondajn minacojn” kaj fari komunajn agadojn dum la malvarma milito.* La plej bona rimedo por protekti Usonon estas, laŭ ili, restarigi densajn ligojn kun siaj malnovaj aliancanoj kaj unuigi ilin ĉirkaŭ vivdecidaj celoj kiel la milito kontraŭ la terorismo kaj la rekonstruado de Afganio kaj de Irako. La 3an de decembro 2003, s-ro Kerry precizigis antaŭ la Council on Foreign Relations: “Post mia elekto, mi anstataŭigos la izoliĝemon de Bush per nova erao de aliancoj. Certe, la malvarma milito finiĝis, sed la novaj danĝeroj kiuj atendas nin igas la ĉeeston de aliancanoj pli nemalhavebla ol iam.”*

* Saml.
* Parolado de John Kerry en la Council on Foreign Relations (CFR), Novjorko, 3a de decembro 2003, teksejo cit.

Eĉ se tiu vortigo ne estas eksplicita, la esprimo “klera naciismo” proponita en novembro 2003 de la senatano Joseph R. Biden, resumas sufiĉe bone la spiritostaton de la demokratoj.* Temas, en realo, pri defendo de la usonaj interesoj pere de dislokado de milita potenco miksita kun multflankismo. La celo restas, kompreneble, elimini la minacon de la “friponŝtatoj” kaj de la terorismaj organizoj, sed kun helpo de la “internacia komunumo”. Tio signifas precipe helpi la kapablojn de la aliaj regnoj trovi kaj detrui la teroristajn ĉelojn, malhelpi la “friponŝtatojn” aliri atomajn teknologiojn, kaj gvidi la rekonstruadon de la nacioj ruinigitaj de milito. Usono daŭre liveros la esencan parton de la milita potenco kaj de resursoj necesaj por realigi tiujn celojn, sed kadre de kunlaborado kun aliaj landoj.

* Konferenco de Vaŝingtono, 28/29a de oktobro, teksejo cit.

La doktrino de la demokratoj distingiĝas do de tiu de la respublikanoj. Tamen ĝi ankaŭ kuniĝas en multaj punktoj kun la nuna malmola linio. Laŭ s-ro Berger, “demokrata registaro devos reaserti la decidemon de Usono uzi la militan potencon — unuflanke, se necese — por defendi siajn vivdecidajn interesojn”. Ĝi devos disponigi pli da tempo al la diplomatio, sed ankaŭ ĝi ne hezitos uzi la forton. S-ro Kerry estas plej klara: “Kiel prezidanto mi ne traktos la sekurecon de Usono post tiu de ajna alia nacio aŭ institucio, deklaris li la 3an de decembro 2003. Niaj malamikoj neniam povos dubi pri mia decidemo uzi la forton, se tio montriĝos necesa.”*

* Parolado en la Council on Foreign Relations (CFR), Novjorko, 3a de decembro 2003, teksejo cit.

Do, la demokratoj promesas eĉ pli disvolvi la usonajn militajn kapacitojn. Ili planas ekzemple kreskigi la kapacitojn de la infanterio (du novajn diviziojn, do 40.000 pliajn soldatojn) kaj de la marines, la du armekorpusojn plej engaĝitajn en la terbataloj kaj en la operacoj de “packonservado” aŭ de postkonflikta stabiligo. Ili promesis akceli la liveradon de ekipaĵoj, ekzemple kontraŭkuglaj uniformoj, blenditaj veturiloj kaj batal-helikopteroj.* Efektive, la demokratoj ofte kontraŭmetas sian volon plibonigi la kapablojn de la konvenciaj trupoj — tiuj kiuj kontraŭbatalas la gerilojn kaj konservas la “stabilecon” en Afganio, Irako aŭ Kosovo — al la programoj de rafinita armilaro subtenataj de la nuna registaro.

* Lawrence J. Korb: “Ses etapoj por pli sekura Usono”, Center for American Progress, 29a de januaro 2004.

En januaro 2004, s-ro Korb klarigis ke “la debato pri la transformado de la armeoj devas transigi la ekskluzive teknologiajn konsiderojn. Ni devas koncentriĝi sur la homoj kiuj batalas surloke. Ni bezonas sufiĉe grandajn kaj bone ekipitajn armeojn por plenumi tre diversajn taskojn, kaj tio en diversaj lokoj de la globo”.* Por rekrutigo kaj armado, la demokratoj pretas elspezi pli — ĉiujare ĝis po 6 miliardojn da dolaroj. Por ne altigi la defend-buĝeton, ili proponas redukti la ritmon de la programo “kontraŭmisila ŝildo” kaj nuligi la disvolvon de certaj armilsistemoj kiel la ĉasaviadilo F/A-22 kaj la submarŝipo de la klaso Virginia.

* Saml.

Dum la prezidanto Bush prezentas sin kiel la kandidaton plej kapablan gajni la militon kontraŭ la terorismo, la demokratoj asertas ke la Blanka Domo duoble fiaskis en tio. Per tio ke la prezidanto Bush koncentriĝis preskaŭ ekskluzive sur Irakon ekde 2001, li deturnis la atenton kaj la usonajn resursojn de la batalo kontraŭ Al-Kaida. Per tio ke li spitis la “internacian komunumon”, li malfortigis la subtenon kiun Vaŝingtono bezonas por identigi, trovi kaj elimini la teroristajn ĉelojn. La unua aserto estis firmigita de la deklaroj de s-ro Richard Clarke. La 24an de marto 2004, dum konsterna interveno antaŭ la enket-komisiono pri la 11a de septembro, la iama ĉefo de la kontraŭterorismo en la Blanka Domo asertis ke la prezidanto Bush kaj liaj precipaj konsilistoj decidis ignori la riskojn de atako signalitajn de la informservoj. Kaj ke post la atencoj ili furiozis kontraŭ s-ro Saddam Hussein spite al manko de pruvo.

Por la demokratoj, la plej bona demonstrado de tiu fiasko kontraŭ la terorismo estas la nekapablo de la usona armeo trovi kaj kapti s-ron Usama Ben Laden. La 27an de februaro 2003, s-ro Kerry deklaris: “Antaŭ du jaroj, li estis en nia povo en Tora Bora [en Afganio], sed George Bush revokis la usonajn fortojn kaj konfidis tiun taskon al afganaj klanĉefoj kiuj havis nenian lojalecon al ni. Farante tiajn erarojn, la Blanka Domo, laŭ li, “subfosis nian batalon kontraŭ la terorismo”*.

* UCLA, 27a de februaro 2004 (vd noton 2)

Krome, la registaro Bush malkonkordiĝis kun certaj regnoj kiuj povintus helpi lin neŭtraligi Al-Kaida kaj ties multajn internaciajn disbranĉiĝojn. “La prezidanto Bush diras ke la kunlaborado kun aliaj landoj, kaj precipe kun niaj aliancanoj, estas vivnecesa en la luktado kontraŭ la terorismo, rememorigis la demokrata kandidato. Li pravas, sed lia registaro montras nur malestimon por la demandoj kiuj zorgigas tiujn landojn, kiel la luktado kontraŭ la klimata dereguligo aŭ la starigo de la Internacia Pun-Kortumo. Ni devas labori kun la internacia komunumo por starigi tutmondan strategion kolektivan prefere ol imperian.”*

* Parolado en la CFR, verko cit. La 23an de junio, manke de kunigo de la necesaj naŭ voĉoj, Usono rezignis peti la Konsilion pri Sekureco daŭrigi la liberigon de persekutoj de ĝiaj ŝtatanoj antaŭ la IPK... kies fondotraktaton ĝi daŭre ne subskribis.

Usono devas do ŝanĝi la prioritatojn kaj taktikojn, engaĝi pli da resursojn en la lukto kontraŭ la terorismo — precipe pri informado — kaj restarigi la difektitajn ligojn kun la precipaj aliancanoj. Por s-ro Berger, “ni evidente bezonas konservi nian kapablon fari konvenciajn militojn, sed nun ni devas ĉasi malamikon kiu kaŝas sin, ofte inter civiluloj. Nia klopodo devas prioritatigi la informadon”.*

* “Foreign Policy for a Democratic President” verko cit.
Aktiva engaĝiĝo de la usona armeo

KIEL S-RO RALPH NADER, certaj maldekstraj demokratoj, ekzemple s-ro Dennis Kucinich, reprezentanto de Ohio en la Kongreso, deklaris sin favoraj al rapida retiro de la trupoj engaĝitaj en Irako. La senatano de Masaĉuseco opinias, male, ke la usona armeo devas resti surloke. Li pretas eĉ disloki tie “pli da” trupoj. “Ni devas sukcesi en Irako, klarigis li. Ni ne povas permesi al ni lasi tiun landon kolapsi [kaj fariĝi] vasta trejnejo por la kontraŭusonaj teroristoj.”* Tamen s-ro Kerry insistas pri la neceso daŭrigi la usonan ĉeeston sub egido de la Unuiĝintaj Nacioj kaj konfidi al la NATO la “packoncervajn” operacojn.

*A strategy to win the peace in Iracq”, www.johnkerry.com/issues/iraq

Nenio tre disa pri Afganio. Konsciaj pri la fakto ke la ĥaoso povus tie favori la revenon de la talibanoj kaj de Al-Kaida, la demokratoj postulas aktivan kaj longdaŭran engaĝiĝon de la usona aremo. Por s-ro Berger, “la demokratoj devas enkarnigi la kampon de realismo. Se Usono ekmilitas, ni devas esti pretaj resti longtempe surloke por ripari kion ni detruis (...). Ni devas disvolvi niajn kapablojn rekonstrui, ne nur detrui”*. Ankaŭ tie, la ekstera helpo, precipe tiu de la Malnova Kontinento, estos bonvena: “Nun kiam la NATO fine akceptis gvidi la packonservajn operacojn en Afganio, urĝas ke la eŭropanoj venu helpi la usonajn fortojn.”

* Saml.

“Klera” ekstera politiko devas ankaŭ forigi la profundajn kaŭzojn de terorismo kaj kontraŭi la ekstremismajn movadojn sur ideologia kampo. Usono povas gajni ĉiujn militojn kiujn ĝi volas, taksas s-ro Kerry, “nenio ŝanĝiĝos se ni ne venkos en la batalo de la ideoj”. Laŭ la demokrata kandidato, urĝas krei alternativojn al la kontraŭusonaj komunikiloj kiuj elsendas en la islamaj landoj kaj ebligi al la junaj islamanoj ricevi okcidentecan edukadon: “Ni devas lanĉi vastan kampanjon destinitan redukti la foson kiu separas la islamon de la resto de la mondo. Jen la sola rimedo senkreditigi ĉe la amasoj la ekstremistojn kiuj kuraĝigas la terorismon.”*

* Parolado ĉe la CFR, verko cit.

La “batalo de la ideoj” devas esti akompanata de konkretaj iniciatoj destinitaj redukti la malriĉecon kaj la postrestadon, kiuj pelas, laŭ li, multajn loĝantojn de la Sudo en la ekstremismon. “Nia sekureco, klarigis en oktobro 2003 s-rino Susan Rice, eksa asistanto de la ŝtatsekretario, ne estos certigita tiom longe kiom la duono de la monda loĝantaro vivos per malpli ol 2 dolaroj tage. Eĉ se estus nur pro egoisma intereso, ni devas akcepti la fakton ke la luktado kontraŭ la malriĉeco estas tasko ne nur de la tria mondo, sed ankaŭ de Usono.”*

* Konferenco de Vaŝingtono, 28/29a de oktobro 2003, teksejo cit.

Venko kontraŭ la terorismo postulas konkretajn progresojn direkte al paca solvo de la israel-palestina konflikto. Kiam li elvokas tiun demandon, la demokrata kandidato komencas ĉiam per recertigo de sia senmanka subteno al la hebrea ŝtato: “La usona engaĝiĝo defendi la sendependecon kaj supervivon de Israelo devas neniam fleksiĝi.” Tamen, Israelo devas akcepti la principon de palestina ŝtato kaj do komenci intertraktadojn kiuj kondukos al ĝia kreado. La demokrata kandidato subtenas la “marŝoplanon” proponitan de Usono kaj la ceteraj membroj de la Kvaropo (UN, Eŭropa Unio, Rusa Federacio). Li proponas ankaŭ usonan helpon por trejnado de la palestinaj sekurec-fortoj kiam tiuj pruvis sian volon malmunti la teroristajn organizojn en Gazao kaj Cisjordanio.

Por la demokratoj, la plej bona strategio por limigi la disvastiĝon de amasdetruaj armiloj (ADA) ne estas la milita solvo preferata de la registaro Bush. La unuflanka uzo de forto incitas multajn ŝtatojn kaj malinstigas ilin partopreni en la klopodo por limigi la disvastiĝon. Tiu militema konduto povas nur kuraĝigi la potencialajn malamikojn akceli la vetarmadon por malinstigi Usonon ataki ilin... Estus do preferinde klopodi kolektive por redukti la komercon ligitan kun la ADA.

Laŭ s-ro Berger, “demokrata registaro devos uzi ĉiajn disponeblajn rimedojn por lukti kontraŭ la minaco de la ADA antaŭ ol uzi la forton. Kaj la plej evidente farenda dispono konsistas en malhelpi la teroristojn akiri tiajn ekipaĵojn kaj tiajn teknologiojn”.* Necesas ankaŭ pli kontribui, en formo de helpo, al la detruado de stokitaj ADA en iama Sovetio kaj sekurigi la nedetruotajn ekipaĵojn. Tiu iniciato, la kunlaborado por redukti la minacojn, estas konata en Usono sub la nomo de la programo “Nunn-Lugar”, laŭ la du senatanoj, unu respublikano, la alia demokrato, kiuj lanĉis la ideon de tiu projekto.

* “Foreign Policy for a Democratic President”, verko cit.
Redukti la nafto-dependecon

LA LUKTO KONTRAŬ LA DISVASTIĜO trudus ankaŭ intensigi la premojn sur Nord-Koreio por devigi tiun landon rezigni pri sia milita atomprogramo kaj malmunti la jam konstituitan arsenalon. La iama konsilisto pri nacia sekureco de la prezidanto Clinton ne hezitis riproĉi la Blankan Domon pro manko de firmeco en sia disputo kun la reĝimo de Pjongjango. Malgraŭ indicoj pruvantaj ke tiu estas la sola havanta la kapablon kaj la volon liveri atomarmilojn al teroristoj, “nia registaro, opinias s-ro Berger, reagis kun neklarigebla komplezo fronte al ŝtato kiu ŝajnas vere decidita fariĝi monda atom-superbazaro”. Por igi Nord-Koreion forlasi siajn atomajn ambiciojn, la demokratoj proponas prezenti al Pjongjango ekonomiajn kaj politikajn instigojn, poste, se tio montriĝus senefika, peti ceterajn landojn helpi Usonon en sia uzo de “trudodevigaj disponoj”.*

* Saml.

La “klera naciismo” de la demokratoj kondukas ilin al proponado redukti la usonan dependecon de eksterlanda nafto, por limigi la riskojn de usona engaĝiĝoj en Proksim-Oriento. “Se mi estos elektita, deklaris s-ro Kerry en februaro 2004, ni faros historian klopodon por disvolvi alternativajn karburaĵojn kaj la veturilojn de la estonto. Mi sendependigos tiun ĉi landon de la Mez-Oriento antaŭ dek jaroj, por ke niaj infanoj ne devos morti pro nafto.”*

* UCLA, 27a de februaro 2004 (vd noton 2).

Tiu ambicia propono riskas veki kelkajn rezervojn ĉe elektontoj de Miĉigano kaj de aliaj ŝtatoj por kiuj la aŭtomobil-industrio restas unu el la fontoj de bone salajrata dungo malfermita al la popolaj klasoj. La subteno de la Kongreso por radikale alternativa energipolitiko ne estas pli certa, se kredi la malfeliĉan sperton de la prezidanto Carter ekde 1977. Por la senatano de Masaĉuseco, la strebo al energia sendependeco ebligus atingi alian celon: la finon de la submetiĝo de Usono al la sauda reĝa familio. La tre densaj politikaj kaj ekonomiaj rilatoj kiujn influhavaj respublikanaj gvidantoj, inter ili la “Bush-klano, havas kun la regantoj de Riado, laŭ li hezitigis ilin puni tiujn kiuj daŭre financas islamajn karitativajn instituciojn ligitajn kun Al-Kaida kaj kun aliaj teroristaj grupoj.

Ĉar, por la defianto de s-ro Bush plijuna, “la sauda registaro asertas lukti kontraŭ tiuj kaŝaj financadoj, sed ĝiaj agoj ne estas je la alteco de ĝiaj engaĝiĝoj”.* Kaj la premo sur Riado restos limigita se Usono daŭre dependos de la saudaj nafto kaj investadoj. “Estas nerefuteble, koncedis s-ro Kerry, ke ni havas kun Saud-Arabio profundajn ligojn kiujn ni en la momento ne povas rompi.Tia energia kaj ekonomia dependeco enorme komplikigas niajn rilatojn kun Saud-Arabio.” Jen kial “Usono devas adopti novan energi-politikon”.*

* Parolado en la CFR, verko cit.
* Saml.

Michael T. KLARE.