Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2002-2004

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Direkte al ŝparema kaj solidara socio

Disvolvado ne rimas nepre kun kreskado

Oficiala doktrino de la internaciaj organizaĵoj, la disvolvado, eĉ “daŭrigebla”, estas asimilita de certaj ekonomikistoj al kreskado kaj ties detruaj sekvoj. Sed, ĉu ne necesas prefere labori por disigi ilin? Efektive, la plano de malkresko ne povas samtempe aplikiĝi al malriĉaj landoj, al kiuj mankas la esencaj aferoj, kaj al la riĉaj landoj. Tiu debato, kiu trairas ankaŭ la alimondisman movadon, kondukas al necesa kritiko de la sociaj rilatoj.

LA “DAŬRIGEBLA DISVOLVADO” — “daŭrema” aŭ “pravigebla, eltenebla”-, oficiala doktrino de la Unuiĝintaj Nacioj, estas supozata certigi la bonfarton de la nunaj generacioj sen endanĝerigi tiun de la sekvontaj generacioj*. Ĝi estas savzono al kiu alklroĉiĝas la fervore adeptaj registaroj provizantaj la intensan agrikulturon, la ĉefoj de multnaciaj entreprenoj malŝparantaj la resursojn, kiuj senhonte disŝutas siajn rubaĵojn luante ruboŝipojn, dum la neregistaraj organizoj jam ne scias kion fari kaj la ekonomikistoj estas surprizitaj ĉe freŝa faro de ignorado de la problemoj de la naturo.

* Gro Harlem Brundtland: “Notre avenir à tous [Nia ĉies estonto]”, Raporto de la Monda Komisiono pri la Medio kaj la Disvolvado, Fleuve, Montrealo, 1987.

Tamen, la programo de daŭrigebla disvolvado estas makulita de fundamenta manko: la strebo al senfina ekonomia kresko estas supozata esti kongrua kun la konservado de la naturaj ekvilibroj kaj kun solvo de la sociaj problemoj. “Kion ni bezonas, estas nova erao de kreskado, vigla kreskado kaj samtempe, socie kaj medie pravigebla”*, eldiris la raporto Brundtland. Nu, tiu postulato estas fondita sur du tre fragilaj asertoj.

* Saml., p. XXIII.

La unua estas ekologia: la kreskado povas daŭri ĉar la kvanto da naturaj resursoj necesa por produkti unuon malkreskas kun la teknika progreso. Oni povus do ĉiam produkti pli kun malpli da krudmaterialo kaj da energio. Nu, la malkreskanta intenseco de natur-resursoj estas malfeliĉe pli ol kompensata de la ĝenerala kresko de produktado; la elpreno de resursoj kaj poluado tiel daŭre kreskas, kiel rekonas la raporto de la Programo de Unuiĝintaj Nacioj pri Disvolvado (PUND): “Ĉie en la mondo, la produktprocedoj fariĝis pli ŝparemaj pri energio (...) Tamen, konsidere al la kresko de produktataj volumenoj, tiuj procedoj estas nete malsufiĉaj por redukti la mondskalan ellason de karbona dioksido.”*.

*Rapport mondial sur le développement humain 2002 [Monda raporto pri la homa disvolviĝo 2002]”, De Boeck, Bruselo, p. 28.

Kaj la Internacia Agentejo pri Energio (IAE) alarmiĝas pro la malrapidiĝo de la progresoj de energia intenseco*: inter 1973 kaj 1982, tiu malkreskis mezume je 2,5% jare en la landoj reprezentitaj en la IAE, poste nur je 1,5% jare de 1983 ĝis 1990 kaj je 0,7% jare post 1991.*

* La energia intenso (kaj pli ĝenerale la intenso de la naturaj resursoj) de la produktado estas la kvanto da energio (aŭ de naturresursoj) necesa por produkti 1 eŭron da MIP (malneta interna produkto).
* IAE [originale: IEA]: “Oil Crisis and Climate Challenges: 30 Years of Energy Use in IEA Countries”, Vieno, 2004, www.iea.org.
Breĉo en la oficiala diskurso

LA DUA KONTESTEBLA ASERTO temas pri socialo: la ekonomia kresko estas, laŭ ĝi, kapabla redukti la malriĉecon kaj la malegalecojn kaj fortikigi la socian koheron. Nu, la kapitalisma kresko estas nepre malegala, detruema same kiel kreema, nutriĝanta de malegalecoj por veki senĉese frustradojn kaj novajn bezonojn. De antaŭ kvardek jaroj, malgraŭ la konsiderinda kresko de la riĉeco mondvaste produktita, la malegalecoj eksplodis: la diseco inter la 20% plej malriĉaj kaj la 20% plej riĉaj estis je 1 per 30 en 1960, ĝi estas hodiaŭ je 1 per 80. Tio ne estas surprizo: la transiro al reĝimo de financa akumulado provokas malordiĝon de la mekanismoj por distribuado de la produktita valoro. La altiĝo de la enspezo-postuloj de la kapitalistaj klasoj, precipe per altigo de dividendoj, kondamnas al malkresko la parton de aldonita valoro atribuata al la salajruloj, en la formo de rektaj salajroj kaj de socialaj prestaĵoj*

* “Socialaj prestaĵoj: Tutaĵo de ĉiuj donoj, fare de ŝtataj kaj sociaj institucioj aŭ de dungisto por plibonigo de la labor- kaj viv-kondiĉoj kaj ekonomia sekurigo de la dungito” (Duden: Das große Wörterbuch der deutschen Sprache, p. 3150c). -vl

La Monda Banko mem konfesas ke la celo duonigi la nombron da homoj vivantaj en absoluta malriĉeco de nun ĝis 2015 ne atingeblos*: pli ol 1,1 miliardo vivas ankoraŭ per malpli ol 1 dolaro tage. La lasta raporto de la Konferenco de la Unuiĝintaj Nacioj pri Komerco kaj Disvolvo (KUNKD) konstatas ke tiuj malriĉaj landoj kiuj estas plej fermitaj al la tutmondiĝo estas tiuj kiuj plej progresis laŭ enspezo de loĝanto, kontraste al la plej malfermitaj landoj.*

* Deklaro de ĝia prezidanto, s-ro James Wolfensohn, citita en: “Les objectifs de réduction de la pauvreté ne seront pas atteints [La celoj de reduktado de la malriĉeco ne estos atingitaj]”, Le Monde, 24a de aprilo 2004.
* KUNKD: “The Least Developed Countries, Report 2004”, Unuiĝintaj Nacioj, Ĝenevo, majo 2004, 362 p.

La nekapablo pensi la estonton ekster la paradigmo de konstanta ekonomia kreskado konstituas certe la precipan breĉon en la oficiala diskurso pri la daŭrigebla disvolvado. Spite al siaj socialaj kaj ekologiaj detruoj, la kreskado, kiun neniu politika aŭ ekonomia respondeculo volas disigi de la disvolvado, funkcias kiel dependiga drogo. Kiam ĝi fortas, oni iluzias ke ĝi povas solvi la problemojn — kiujn ĝi naskis grandparte — kaj ke ju pli forta ĝi estas, des pli bonfartas la socia korpo. Kiam ĝi malfortas, aperas la manko kaj montriĝas des pli dolora ĉar nenia sentoksigado estas planita.

Tiel, malantaŭ la nuna “anemio” de la kresko kaŝiĝas la kreskanta “anomio”* en la socioj subminitaj de la liberala kapitalismo. Tiu montriĝas nekapabla indiki alian sencon por la vivo en socio ol konsumismon, malŝparadon, akaparon de la naturaj resursoj kaj de la enspezoj el ekonomia aktiveco, kaj, fine, kreskon de la malegalecoj. Antaŭdira estis la unua ĉapitro de la Kapitalo de Markso kritikanta la varon: la kresko fariĝas tiu nova opio de la popoloj kies kulturaj orientiloj kaj solidarecoj estas rompataj por ke ili dronu en la senfunda abismo de varigo.

* Anomio: 1. Senleĝeco, kontraŭleĝeco, 2.a) Stato de mankanta socia ordo; b) Kolapso de la kultura ordo; c) Stato de mankhava socia integriĝo ene de sociala estaĵo, ligita kun soleco, senhelpeco k.s. (Duden: Das große Fremdwörterbuch, p. 102b). -vl

La dominantan dogmon tradukis Jacques Attali kiu, bona profeto, kredas distingi komence de la jaro 2004 “kalendaron de fabeleca kresko” kiun nur “neekonomiaj hazardoj , ekzemple reapero de la [malsano] SRAS”* kapablus fiaskigi. Por ĉiuj ideologoj blindigitaj de la kresko, la ekologio, tio estas la konsidero de la rilatoj inter homo kaj naturo, ne ekzistas: la ekonomia agado okazas abstrakte, ekster la biosfero.

* Jacques Attali: “Un agenda de croissance fabuleux [Kalendaro de fabela kresko]”, Le Monde, “2004, l’année du rebond”, 4-5a de januaro 2004.

Tio signifas ne tre atenti la entropian karakteron* de ekonomiaj agadoj. Kvankam la Tero estas malfermita sistemo ricevanta sunenergion, ĝi konstituas tutaĵon ene de kiu la homo ne povas transiri la limojn de ĝiaj resursoj kaj de ĝia spaco. Nu, la “ekologia marko” — la surfaco necesa por akcepti ĉiujn homajn agadojn sen detrui la ekologiajn ekvilibrojn — atingas jam 120% de la planedo kaj, konsidere al la misharmonioj de disvolvado, necesus kvar aŭ kvin planedoj se la tuta monda loĝantaro konsumus kaj disĵetos tiom da rubaĵo kiom la loĝantoj de Usono.*

* La entropio signas la malpliiĝon de energio.
* Redefining Progress, www.rprogress.org

En tiuj kondiĉoj, la ideo de “malkresko” lanĉita de Nicholas Georgescu-Roegen* trovas favoran eĥon ĉe parto de la ekologiistoj kaj alimondistoj. Daŭrigante la teorion, certaj aŭtoroj admonas rezigni la disvolvadon, ĉar tiu laŭ ili ne disigeblas de mortiga kresko. Ili malakceptas ĉian esprimon kiu celas rehabiliti la disvolvadon kian ni konas — ĉu homan, daŭrigeblan aŭ elteneblan — ĉar ĝi ne povas esti alia ol ĝi estis, nome vektoro de la okcidenta dominado super la mondo. Tiel Gilbert Rist denuncas la disvolvadon kiel “fetiĉan vorton”* kaj Serge Latouche la daŭrigeblan disvolvadon kiel “oksimoron”* Kial do, dum ni kritikas kiel ili la produktismon implicitan en la regno de la varproduktado, ilia rifuzo de disvolvado ne konvinkas nin?

* Nicholas Georgescu-Roegen: “La Décroissance [La malkresko]”, Sang de la terre, Parizo, 1995.
* Gilbert Rist: “Le “développement”: la violence symbolique d’une croyance [La “disvolvado”: simbola perforto de kredo]”, en: Christian Comeliau (sub gvidado de): “Brouillons pour l’avenir. Contributions au débat sur les alternatives”, Les Nouveaux Cahiers de l’IZED, Ĝenevo, n-ro 14, PUF, Parizo, 2003, p. 147.
* Serge Latouche: “En finir, une fois pour toutes, avec le développement [Ĉesigi la disvolvadon, unu fojon por ĉiam]”, Le Monde diplomatique, majo 2001. Oksimoro estas la apudmeto de du kontraŭdiraj terminoj.

Sur politika ebeno, ne estas juste ordoni same la malkreskon al tiuj kiuj havas superabundon da ĉio kaj al tiuj al kiuj mankas la esencaj aĵoj. La malriĉaj loĝantaroj rajtas je tempo de ekonomia kresko, kaj ne akcepteblas la ideo ke ekstrema malriĉeco referencu al simpla projekcio de okcidentaj valoroj aŭ al pura imagaĵo. Necesas konstrui lernejojn por forigi la analfabetismon, sancentrojn por ebligi al ĉiuj loĝantaroj kuraciĝi kaj retojn por venigi trinkakvon ĉie kaj por ĉiuj.

Do, perfekte pravigeblas daŭre nomi disvolvado la eblecon por ĉiuj loĝantoj de la Tero aliri trinkakvon, ekvilibran nutriĝon, sansistemon, edukadon kaj demokration. Difini la esencajn bezonojn universalaj rajtoj ne signifas garantii la dominadon de la okcidenta kulturo nek aliĝi al la liberala kredo en naturaj rajtoj kiel tiu de la privata proprieto. La universalaj rajtoj estas socia konstruaĵo kiu rezultiĝas de emancipa projekto kiu ebligas al nova imagaĵo instaliĝi sen ke tiu reduktiĝu al “la universalisma imagaĵo de “naturaj rajtoj”” kritikata de Cornélius Castoriadis*.

* Cornélius Castoriadis: “Le Monde morcelé. Les carrefours du labyrinthe 3 [La pecigita mondo. La vojkruciĝoj de la labirinto 3]”, Seuil, Parizo, 1990, p. 193.

Aliflanke, ne estas racie kontraŭmeti al la ekonomia kresko, levita de la kapitalismo al rango de celo en si mem, la malkreskon, metitan de la kontraŭdisvolvistoj kiel celon en si mem.* Kun du simetriaj rifoj: la kresko tendencigas la produktadon al infinito kaj la malkresko ne povas alie ol tendencigi ĝin al nulo, se neniu limo estas metita.

* Silence: “Objectif décroissance. Vers une société harmonieuse [Celo malkresko. Survoje al harmonia socio]”, Parangon, Parizo, 2003.

La precipa teoriulo en Francio pri malkresko, Serge Latouche, ŝajnas konscii pri tio kiam li skribas: “La slogano malkresko celas antaŭ ĉio forte marki la forlason de la malsaĝa celo de kresko por la kresko, celo kies motoro estas neniu alia ol la freneza strebado al profito por la havantoj de kapitalo. Kompreneble, ĝi ne celas al karikatura inversigo kiu konsistus en rekomendi la malkreskon por la malkresko. Aparte, la malkresko ne estas la “negativa kresko”, antinomia kaj absurda esprimo kiu bone tradukas la dominadon de la imageco de la kresko.”*

* Serge Latouche: “Il faut jeter le bébé plutôt que l*eau du bain [Necesas forĵeti la bebon prefere ol la banakvon]”, en: Christian Comeliau (sub gvido de), verko cit., p. 127.

Nu, kion signifus malkresko kiu ne estus malpliiĝo de produktado? Serge Latouche provas tiri sin el tiu kaptilo dirante ke li volas “eliri el la ekonomio de kresko kaj eniri en “socion de malkresko””. Ĉu la produktado daŭre kreskus? Tiam oni ne komprenus plu la vorton malkresko. Aŭ ĉu ĝi estus regata, en tiu kazo la malakordo mildiĝus? Cetere, Serge Latouche fine konsentas ke tiu slogano malkresko por ĉiuj Teranoj estas maltaŭga: “Koncerne la sociojn de la Sudo, tiu celo estas vere ne sur la tagordo: eĉ se ili estas penetrataj de la kresko-ideologio, ili plejparte ne estas vere “socioj de kresko”.”* Restas terura ambigueco: ĉu la malriĉaj loĝantaroj povos kreskigi sian produktadon aŭ ĉu la socioj de “nekresko” devos resti malriĉaj?

* Serge Latouche: “Pour une société de décroissance [Por socio de malkresko]”, Le Monde diplomatique, novembro 2003.
Sennuanca laŭdego de la neoficiala ekonomio

LA KONTRAŬDISVOLVISTOJ atribuas la fiaskon de la disvolvo-strategioj al la difekto, supozata fundamenta, de ĉia disvolvo kaj neniam al la rilatoj inter sociaj fortoj kiuj, ekzemple, malhelpas la kamparanojn aliri la teron pro malegalecaj propriet-strukturoj. Pro tio la laŭdego de la neoficiala ekonomio forgesante ke tiu vivas ofte de la restoj de la oficiala ekonomio. Kaj pro tio la difino de la eliro el la disvolvado kiel eliro el la ekonomio, ĉar tiu ne povus esti diversa de tiu kiun konstruis la kapitalismo. La racieco de la “ekonomio”, en la senco laŭ kiu oni ŝparas la klopodojn de la laboranta homo kaj la naturresursojn uzatajn por produkti, estas metita sur la saman nivelon kiel la racieco de la rentabilitato, tio estas de la profito. Kaj ĉia plibonigo de la produktivo de la laboro troviĝas asimilita al produktismo.

Mallonge, estas dirite al ni ke la ekonomia afero ne ekzistas ekster la okcidenta imago kiu kreis ĝin, sub preteksto ke certaj kulturoj ne konas la vorton “ekonomio”, kies uzo estas al ni familiara. Sed se la vortoj ne estas tie, la materia realaĵo, do la produktado de ekzistrimedoj, estas tamen klare tie. La produktado estas antropologia kategorio, eĉ se la kadro kaj la rilatoj en kiuj ĝi realiĝas estas sociaj. Rezultas el tiu konfuzo — kiu signifas fari el la kapitalismo universalan kaj ne historian donitaĵon, kio strange memorigas pri la liberala dogmo — nekapablo pensi samtempe la kritikon de produktismo kaj tiun de kapitalismo: nur la unua fariĝas, sed sen ke ĝi estu ligita al tiu de la dominantaj sociaj rilatoj. Voli do “eliri el la ekonomio”* kaj samtempe pretendi remunti “la ekonomian en la socian aferon”* estas iom strange.

* Serge Latouche: “Justice sans limites. Le défi de l’éthique dans une économie mondialisée [Justeco sen limoj. La defio de la etiko en tutmondiĝinta ekonomio]”, Fayard, Parizo, 2003, p. 275.
* Serge Latouche, saml., p. 278.

Sur teoria nivelo, aŭ oni konsideras ke diferenco ekzistas inter kresko kaj disvolvado, aŭ oni vidas en ambaŭ fenomenoj saman logikon de konstanta etendiĝo kiu kondukas al sakstrato. La dua pozicio estas facile identigebla: ĝi estas tiu de la postulantoj de malkresko, kiuj estas ankaŭ “kontraŭdisvolvistoj”; sed la unua estas la pozicio same de liberalaj ekonomikistoj kiom de kontraŭliberaluloj. La liberaluloj asertas havi kvalitajn celojn kiuj ne reduktiĝas al la materia kresko, precipe depost la sociala fiasko de la planoj de struktura adapto de la Internacia Mon-Fonduso kaj de la Monda Banko. Sed tiu distingo inter (kvanta) kresko kaj (kvalita) disvolvo reprezentas trompon en la liberala logiko ekde kiam la kresko estas konsiderata necesa kaj sufiĉa kondiĉo de la disvolvo, kaj krome eterne ebla.

Vide al la sociaj kaj ekologiaj detruoj de speco de disvolvo kiu ŝajnas nedisigeble ligita kun la kresko, la kontraŭliberalaj ekonomikistoj, devenaj de marksismo, de strukturismo aŭ de triamondismo, havas grandan penon por konvinki ke eblas distingi ambaŭ nociojn. La kontraŭantoj al ĉia disvolvo havas tiam facilan venton por reĵeti kreskon kaj disvolvon neante ĉian eblon disigi ilin.

Ne ĉia produktado poluas

ĈU EBLAS PRETERPASI tiun kontraŭdiron? Por la kapitalismo utilas kredigi ke kresko kaj disvolvo iras ĉiam kune, ke la plibonigo de la homa farto povas pasi nur tra la konstanta kresko de la varkvanto. Do, ni devas fondi por la estonto radikalan distingon inter tiuj du konceptoj — ĉar la plibonigo de la farto kaj la evoluo de la homaj eblecoj realiĝas ekster la pado de senfina kresko de produktataj kaj konsumataj kvantoj, ekster la pado de la varo kaj de interŝanĝ-valoro, sed sur tiu de la uzvaloro* kaj sur tiu de la kvalito de la socia teksaĵo kiu povas naskiĝi ĉirkaŭ ĝi.

* La uzvaloro etas la utilo de aĵo aŭ de servo, kvalita nocio nemezurebla kaj ne reduktebla al mona interŝanĝ-valoro. Tiu estas la rilato en kiu du varoj interŝanĝeblas pere de mono. Emfazante tiun distingon, oni signas la rifuzon ke ĉio fariĝu varo.

La slogano de malkresko, aplikata sendistinge por ĉiuj popoloj aŭ por ĉia produktado, estus maljusta kaj neefika. Unue ĉar la kapitalismo trudas al ni aktuale certan malkreskon, precipe tiun de la aĵoj kaj servoj kiujn ni socie plej bezonas: kolektivaj transportoj, sano, edukado, helpo al maljunuloj, ktp. Krome ĉar ne ĉia produktado nepre poluas aŭ difektas. La malneta interna produkto (MIP), taksata mone, registras la kreskon de la agadoj de servoj, kies premo sur la ekosistemo ne estas komparebla kun tiu de la industrio aŭ de la agrikulturo. La eco de la kresko gravas almenaŭ tiom kiom ĝia amplekso. La urĝa neceso malaltigi la ekologian markon ne implicas la malkreskon de ĉiaj produktadoj sen distingo inter ili nek inter tiuj al kiuj ili estas destinitaj.

La planedvasta utiligado de la resursoj estu organizota tiel ke la malriĉaj landoj povu lanĉi la kreskon necesan por kontentigi esencajn bezonojn, kaj ke la plej riĉaj fariĝu ŝparemaj. Ĉia modelo trudita al la malriĉaj landoj povus nur detrui iliajn kulturajn radikojn kaj konstitui obstaklon al emancipa disvolvo. En la riĉaj landoj necesas pensi la politikojn en funkcio de la transiro al certigo de: la iompostioma malkuplado de la kresko kaj de la disvolvo.

Tio ne atingeblas per blinda malkresko, neakceptebla por plimulto da civitanoj, sed per celata malakcelo ebliganta komenci la transformadon de la produktprocedoj kaj ankaŭ tiun de la kulturaj reprezentadoj: la malakcelo de la kresko, kiel unua etapo antaŭ ol komenci la selektan malkreskon, unue de la malutilaj agadoj, por ekonomio reorientita al kvalito de la produktoj kaj kolektivaj servoj, pli egaleca primara distribuado de la enspezoj kaj regula mallongigo de la labortempo laŭ altiĝo de produktiveco, sola maniero subteni la dungojn ekster la kresko. Sciante ke ĉia kritiko de la nuna disvolvomodelo estas realisma nur kondiĉe de samtempa kritiko de kapitalismaj sociaj rilatoj.*

*L’Economie économe. Le développement soutenable par la réduction du temps de travail [La ŝparema ekonomio. La disvolvo subtenebla per redukto de labortempo]”, L’Harmattan, Parizo, 1997; “La Démence sénile du capital. Fragments d’èconomie [La senila demenco de la kapitalo. Fragmentoj de ekonomio]”, Ed. du Passant, Bègles, 2-a eld., 2004.

Difini la disvolvon kiel evoluon de socio kiu utiligus siajn atingojn en produktiveco ne por senfine kreskigi produktadon kiu kaŭzas difektojn al la medio, malkontentiĝojn, subprematajn dezirojn, malegalecojn kaj maljustaĵojn, sed por mallongigi la laboron de ĉiuj kun pli justa distribuo de la enspezoj de la agado, tio ne signifas regreson kompare kun la kritiko al la nuna disvolvado. Tio ne kondamnas al restado ene de la utilisma paradigmo, se la altigoj da produktivo realiĝas sen difekti la laborkondiĉojn nek la naturon.

Ekde la momento en kiu oni koncedas ke la homaro ne revenos al antaŭdisvolva situacio kaj ke, pro tio, la altigoj da produktivo ekzistas kaj ekzistos, ilia utiligo devas esti pensata kaj kongruigata kun la reproduktiĝo de la vivantaj sistemoj. Oni povas hipotezi ke la mallongigo de la labortempo povas kontribui por senigi nian imagaron de la fantasmo havi ĉiam pli por farti pli bone, kaj ke la ampleksigo de la kolektivaj servoj, de la sociala protekto kaj de la kulturo elsavitaj de la apetito de la kapitalo estas fonto de riĉeco nekomparebla kun tiu kiun privilegias la merkato. Malantaŭ la demando de disvolvo troviĝas la problemo de la celoj de laboro kaj do la vojo al ŝparema kaj solidara socio.

Jean-Marie HARRIBEY