Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
LA 29an DE NOVEMBRO 1947, la Ĝenerala Asembleo de la juna organizo de Unuiĝintaj Nacioj decidis dividi Palestinon en judan ŝtaton, araban ŝtaton kaj internacian zonon por Jerusalemo kaj la sanktaj lokoj. Adoptita per la necesa plimlto de du trionoj, tiu rezolucio portis la numeron 181.
Pro tio la titolo de la filmo de Eyal Sivan kaj Michel Khleifi, kiu, post unua elsendo sur la televidkanalo Arte, ĵus venis en la kinejojn — ĝi estas ankaŭ havebla en DVD*. Farita printempe de 2002, tiu vojfilmo (road movie) efektive rakontas la vojaĝon de la reĝisoroj de la ekstrema sudo ĝis la ekstrema nordo de tiu virtuala limo inter la juda ŝtato kaj palestina ŝtato... kiu neniam realiĝis.
Ritmita per pasadoj ĉe baroj de la israela armeo kaj la superflugo de ĉasaviadiloj, tiu itinero de kvar horoj kaj duono estas la okazo por kvardeko da renkontiĝoj pro pura hazardo kaj tamen pasiaj. Tiom ke Michel Khleifi povis difini Vojo 181 kiel “kolektivan psikanalizon”. Prave.
Ĉe la palestinanoj, intervjuataj de Michel Khleifi, dominas la sufero. Tiu de la eksproprietado de 1948, daŭre vigla vundo, precipe kiam la ŝtelitaj domo kaj teroj restas en viddistanco — kiel por tiu malespera maljunulino de Sajarah*. Tiu de la nuntempaj humiligoj, kiujn la filmo detaligas. Aĥ! tiuj palestinaj laboristoj konstruantaj, laŭ ordonoj de “maldekstra” israelano, la muron kiu enfermos ilin...
Ĉe la plimulto de la israelaj judoj, intervjuataj de Eyal Sivan, kio mirfrapas, transe de la stereotipaj neadoj, estas la konscienco kiun ili havas pri la forpelado, ofte per armiloj, de la palestinanoj en 1948. Oni ne rapide forgesos la cinismon de la maljunaj sionistaj aktivuloj de la Muzeo de l’Akvo de la kubuco Nir Am, de la domo Herzl aŭ de Aharon Greensberg, unu el tiuj kiuj “purigis” Galileon — mortigante, konfesas li, “multajn”.
Sed ne ĉiuj tiras la samajn instruojn el la pasinteco. Certaj revas pri “kunekzistado” kun la araboj, eĉ luktas por ke ĝi fine venu, kiel la aktivuloj de la asocio Taayush, kiujn oni vidas agresataj de la soldatoj dum ili alportas pulvoran lakton al la sieĝataj palestinanoj. Aliaj, multaj, postulas la “translokadon”. Oni tremetas aŭdi tiun ĉefon ellasi: “Bona arabo estas morta arabo”. Apenaŭ pli diplomate, la gvidisto de la muzeo de la Juda Nacia Fonduso enŝovas: “Se ni farintus kiel la usonanoj kun la indianoj, ni estus trankvilaj”. Kaj la muroj plebiscitas novan elpeladon al Jordanio.
TIU ULTRANACIISMA DEVOJIĜO, ve, tre reala, kontrastas kun la senmezura malĝojo de la maljunaj arabaj judoj kiujn Eyal Sivan kaj Michel Khleifi renkontas fine de sia vojo. Tiu virino tiel emocia de Kfar Ŝammaj, tiuj paroj tiel kortuŝaj de Ŝefer ne kaŝas tion: ili ne nur nostalgias Marokon aŭ Tunizion, sed ili forte bedaŭras ke ili forlasis ilin. “Ne estas ĝojo vivi en Israelo.” Kaj ili elvokas la amikojn, proksimulojn, infanojn falintajn, iuj en Libano, iuj en la okupitaj teritorioj, iuj en kamikaz-atencoj. “Mi diras, la plej juna de miaj infanoj falis 20jara. Necesas fari pacon. Ĉio alia servas por nenio. Kaj ni, ni scias ke judoj kaj araboj povas vivi kune. Dume, oni ne povas ĝui la vivon.” Silento, kaj poste: “Fakte, tio ne estas vivo.”
Dominique VIDAL